Gotoj

(Alidirektita el Goto)

"Ĉio havas sian "sed" kaj "se.""

~ Zamenhof pri visigotoj

"Lupo dormanta ŝafon ne kaptas"

~ Zamenhof nun pri tute alia afero

"Ve, ne mi"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo
Barelyevil01.jpg

"Dankon! kaj, mian fortan Man'premon, Majstro!"

~ leganto al aŭtoro pri ĉi tiu artikolo

"Androgina (bot.) Qua posedas e l' organi maskulal e l' organi femina, ma en du flori separita"

~ idisto

"Por mi estas evidente ke pensmaniero de iu nia "samsektano" similas al tiu de Hitler"

~ iu Samideano

"Tum es validi anke relat helpolingue"

~ novialisto pri la supra diraĵo

"Adiaŭ, vi tute ĝenis min"

~ iu
Gotoj1.gif

La gotoj (el la germana Goten, t.e. gotoj) estas ĝermana popolo kaj unu el du ĉefaj partoj de la gotoj.

Goto estas ano de historia postpunka malluma subgrunda etno, precipe muzika kaj estetika, rekte influita de Gota literaturo kaj romantikismo kiu ekaperis je okcidenta Eŭropo. Dum ostrogotoj estas sendube kunligitaj kun dadaismo kaj situaciismo, visigotoj interesiĝas plivole al filozofio tiaj kiaj okultismo, ekzistadismonihilismo.

HistorioRedakti

La gotoj, kies origino situis inter la du grandaj svedaj lagoj Vânern kaj Vâttern migris tra Europo, multe miksiĝante kun renkontitaj gentoj. Plej longe ili restadis en regiono, kiu nun dividiĝas inter Bulgario kaj Rumanio. Poste ili perdis sian gotan lingvon, lernis latinon, perforte eniris Romon, ĉar ties regantoj rifuzis agnoski ilin romanoj, restadis dum pluraj jarcentoj en Suda Gaulio.

Gotoj ribelis en 378 kaj murdis la imperiestron Valento kaj kuntiris fortojn en Ilirio, poste sud-Gaŭlion, finfine fondis imperion en Hispanio, kiun detruis la araboj en 711. Tamen ne tute malaperis: Katalunio estas iama Gotolonio.

La gotoj, rifuĝintaj for de la hunoj petis en 1776 sub gvido de Ataraniko rifuĝejon de la Romia imperio. Ili okupis Romon en 1910 (sub gvido de Alariko).

Teodoriko la GrandaRedakti

Teodoriko, dirita la Granda, aŭ simple Teodoriko, el la Gota lingvo Þiudareiks (Panonio, 12-a de majo 454Raveno, 30-a de aŭgusto 526), estis reĝo de la Regno de Ostrogotoj ekde 474 kaj reĝo de Italio ekde 493 ĝis 526, dua ĝermana reĝo de Romo.

Teodoriko, estis viro grande respektinda kaj bonavolema al ĉiuj kaj regis laŭlonge de tridektri jaroj. Laŭlonge de tridek jaroj Italio ĝuis tian bonan fortunon ke liaj posteuloj heredis pacon, ĉar ĉiu ajn lia entrepreno estis bona. Li regis du gentojn, romanojn kaj gotojn, kaj - kvankam li estis kristana ariana – neniam atakis katolikan religion; kaj organizis ludojn en cirkoj kaj anfiteatroj, tiel ke ĉe la romanoj li estis kromnomata TrajanoValentiniano, kies agojn li prenis modelo, kaj de gotoj, pro lia edikto per kiu li establis justicon; li estis konsiderita ĉiuaspekte ilian plejbonan reĝon. (El latina historiisto)

 
Briko ĉizita per la nomo Teodoriko, malkovrita en Romo.

Filo de Ostrogotoj Teodemiro kaj ties kromedzino Erelieva, okjaraĝa estis sendita kiel ostaĝo, pro garantio de paco inter Bizancanoj kaj Ostrogotoj, ĉe la korto de la imperiestro Leono la 1-a la Traco, kie restadis dek jarojn. En Konstantinopolo ĉefurbo de la Orienta Romia Imperio li estis edukita kaj ellernis la la grekan kaj la latinan lingvojn. Elaĉetita de la patro, li tuj gajnis kiel generalo la estimon de ostrogotoj en diversaj bataloj, kaj obtenis ilian senkondiĉan konfidon.

Teodoriko posteulis en la trono de Ostrogotoj post la morto de la patro (474) kaj daŭrigis la politikon de alianco kun la proksima imperio, el kiu li ricevis kompensojn pro la servoj en la defendo de la ŝtatlimoj. La bizanca imperiestro, per la alianco kun Teodoriko esperis meti sub kontrolo de ostrogotoj la novajn barbarajn gentojn kiuj premis ĉe la limoj de la imperio, sekurigante al Bizanco sekurecan zonon kiu funkciis kiel kuseneto inter imperio kaj la barbaraj ŝtatoj..

 
Moneroj elmetitaj de Teodoriko en la jaroj 491–501 p.K.

La sukcesoj de Teodoriko konvinkis imperiestron Zenonon rekoni al la ostrogota reĝo la staton de “romia federito” kaj lin levante al la ŝarĝo de de konsulo por la jaro 484 (kelkajn jarojn poste li estis distingita per statuo en Konstatinopolo), oficialigante tiele la ostrogotan superecon en la balkana areo.

Se la ĉeesto de Teodoriko fariĝis ĉiam pli embarasa por Zenono, samtempe Odoakro en Italio ĉiam pli gainis influon minacante la regadon de Bizanco. Zenono tiam elpensis solvi la problemon per la provoko de kontrastoj inter la du “barbaroj”: pro tio, subtenata kaj helpata de Bizanco, Teodoriko pretigis ekspedicion al Italio, kiu estos realigita la postan jaron.

Ekspedicio al ItalioRedakti

Teoderiko transiris la Orientajn Alpojn en 489 kun centmiloj da ostrogotaj armeanoj kaj kuntrenis sian popolon al kruelaj bataloj kontraŭ la Eruloj, kiuj ĉesis nur post kvin jaroj, kiam Teodoriko perfide mortigis sian kontraŭulon Odiakron kaj tutan ties kortegon dum bankedo kiu devus sankcii la pacon inter la du reĝoj.

La elimino de rivalo Odoakro, kiu siavice estus insidanta la vivon de Teodoriko, signis la komencon de la regado de ostrogotoj en Italio, regado kiu alestigu longan pacan kaj stabilecan periodon.

 
Palaco de Teodoriko en Raveno, mozaiko en la Baziliko de Sankta Apolinaro Nova.

Rilatoj inter Romanoj kaj OstrogotojRedakti

Teodoriko sekvis la gvidajn politikajn liniojn de Odoakro, allasante al la romanoj, kiuj sin montris fidindaj, la oficojn administrajn kaj politikajn jam okupitajn antaŭe, rezervante al la gotoj nur postenojn koncernantajn sekurecon kaj militajn aferojn. Krome, por pacigi Italion, elaĉetis romanajn civitanojn enprizonigitajn ĉe aliaj barbaraj popoloj kaj daŭrigis en la asignado de bienoj. Tiaj liberaleco kaj sagaco en la dividado de la kultivaj terenoj ŝuldeblas al la malmulta nombro de ostrogotoj postrestintaj post la transiro de la orientaj Alpoj.

Publikaj verkojRedakti

Teodoriko elstaris ankaŭ pro plenumo kaj restaŭrado de publikaj verkoj, kiel restrukturado de la Trajana Akvedukto kiu el la Apeninoj, tra la loko Galeata (kie ĵuse estis remalkovritaj la termaj kvartaloj de ĉaspalaco aparteninta al Teodoriko), malsupreniras direkte de Forlì kaj Raveno. La gravo de tiu publika restaŭrado estas atestata ankaŭ de la nuna restado de lokonomoj. Tiu kaj aliaj intervenoj permesis al la itala ekonomio refortiĝis post la longa stagnado en kiu delonge kuŝis..
Oni informiĝas pri almenaŭ aliaj du ĉaspalacoj de Teodoriko: pri unu el ili eble troviĝas restaĵoj en Raveno, pri alia certas ke ĝi estis konstruita ordone de la ostrogota reĝo en Monza.
Teodoriko, krome, konstruigis la maŭzoleon destinitan gastigi liajn korpajn restaĵojn. Tiu maŭzoleo estas formita de du surmetitaj ĉambroj, kun tre peza monolita kalota ŝtonkovrilo de istria ŝtono, kiu ne havas la egalon en la malfru-antikva kaj bizanca arkitekturo. Tiu enigma konstruaĵo, fakte, enŝoviĝas en la tradicio de la imperiaj monumentoj. Multaj establoj kaj akveduktoj de Romo estis restaŭrataj ĉar damaĝataj de la la uzo aŭ de tertremoj.

Religiaj disputojRedakti

Ankaŭ rilate la religiajn aferojn Teodoriko laŭspuris Odoakron kaj ne kontrastis kun la katolikismo, kvankam li apartenis al la kristana ariana konfesio kiel eble jam Odoakro.

La nova bizanca imperiestro Justino la 1-a kiu alstrebis al nova rolo de la Imperio ankaŭ en la religiaj aferoj agitantaj tiam kristanismon, komencis lukti kontraŭ Arianismo, vidata kiel kredo neakordigebla kaj danĝera por la kreskanta influo de la Katolika Eklezio. Fidele ligita al tiu principo kontraŭa al la ariana kredo, en 524 dekretis ke ĉiuj establoj lokoj rezervitaj al la ariana kulto estu transdonitaj al la Katolika Eklezio.

Teodoriko, konvinkita ke estus sekreta akordo inter la imperio de Konstantinopolo kaj katolikaj medioj de Italio, reagis perforte: li ordonis mortigi iujn siajn gangliajn kunlaborantojn, inter kiuj Severinon Boecion.

Sekve Todoriko devigis papon Johanon la 1-an iri Konstantinopolon por peti revokon de la dekreto de imperiestro Justino la 1-a kaj, plue, ke la arianoj puŝite konvertiĝintaj al katolikismo revenu rekonfesi ariarismon. La papo iris, petis kaj obtenis la nuligon de la dekreto sed ne petis la permeson laŭ kiu konventiĝinatoj al katolikismo povu reveni al arianismo. Por tio Johano la 1-a reveninta al Romo, estis enprizonigita kaj forlasita al morto en 526, ordone de Teodoriko.[1] Teodoriko, konfuzita pro la eventoj de la lastaj monatoj kaj jam maljuna, forpasis en la sama jaro lasante Italion, jam pacigitan, al la nevo Atalariko sub la regenteco de la sia filino Amalasunta.

Legendaro pri TeodorikoRedakti

Teodoriko estis protagonisto de multaj legendoj, kies unu estas: Kiam li estis mortanta, alvenis al li informo ke cervino kun oraj kornoj aperis en la arbaro. Armiĝinte per pafarko kaj sagoj, la reĝo ekmarsis ĝin serĉi, sed abrupte la ĉevalo sur kiu li rajdis, koleriĝinte, komencis senhalte kuri ĝis superpasi Mesinan Markolon kaj atingi per spektakla salto la krateron de Etna, enen de kiu ĝi sin ĵetis kun la la reĝo sur gropo. Tiu legendo estis reprenita kun kelkaj variantoj de Carducci, kiu pri ĝi verkis poemeton en duobla versokvaro: La leggenda di Teoderico, publikigita en la poemkolekto Rime nuove (Novaj Rimoj).

Alia epizodo prezentas legendan varianton de la versio de la mortigo de la rivalo Odoakro (493), kiu post esti venkita de Teodoriko en batalo, akceptis, invita de la venkinto, partiopreni en bankedo kie Teodoriko, kun la komplico de servisto de la sama Odoakro, lin ponardis sur dorso.

La folkloro de alpaj popoloj kreis multajn legendojn kiuj mencias Tedorikon en Verono. Tiele aliloke.


★ François Lo Jacomo gvidos serion de prelegoj, kadre de IEK (Internaciaj E-Konferencoj).

Gota BiblioRedakti

 
Paĝo de Codex Argenteus konservata en la biblioteko de la Universitato de Upsalo (Svedio).

Gota BiblioBiblio de Ulfilo estas tieldirita unu el la versioj de la Biblio realigita en la 4-a jarcento intreprene de aria episkopo Ulfilo (aŭ Vulfilo 311-388), evangelizanto de Gotoj. Tiu Biblio estas gotlingva, nome en germana lingvo nun maleprinta.

OriginoRedakti

La traduko de la Biblio estas atribuita, surbaze de atestaĵoj de Sokrato Skolastiko (Historia Ecclesiastica IV, 33), de Filostorgio (Epitomo de Fozio II,5), de Isidoro de Sevilo (Historia Gothorum ĉ. 8) kaj de aliaj, al Ulfilo. Tiu, ordinita episkopo en 341, tridekjaraganta, de Eŭsebio el Nikomedio, praktikis episkopan aktivecon tra sia popolo longatempe. Estis ĝuste la neceso faciligi la katekizadon kiu puŝis al la traduko de la manfacilaj eroj de la Biblio al lingvo parolata de Gotoj kiuj evidente havis malmulte da familieco kun la greka kaj latina lingvoj. Ulfilo tamen ne limiĝis al traduko pure katekizocela, sed iris trans ĉar li atribuadis la efikojn de sia porkonvertiga agado ankaŭ al la kavalito kaj fidindeco de la traduka laboro, kaj tia atento estas el si mem garantio de akurateco de lia traduko.

La traduko de UlfiloRedakti

La Ulfila traduko estas kultura evento je eksterordinara graveco, ebligita per la salto de kavalito efektivigita de la gota mondo en la momento en kiu, danke al dulingvaj perantoj, ĝi sin montris kapabla ricevi kaj igi siajn la instruojn de la greka civilizo kaj rilate kristanismon kaj rilate la uzon de la skribsistemon.

En la kazo de la gotoj de la 4-a jarcento, la konscio pri la utileco de la uzo de la skribita Biblio ne haltiĝis, same kiel ĉe aliaj germanaj triboj, en la pasiva akcepto de skribosistemo jam ekzistanta (kiel tiu de latina) al kiu aldoni minimumajn ŝanĝojn por ĝin adekvatigi al sia fonologia sistemo, sed en la “vola” kreado di sia propra alfabeto kiu, malpli rigida ol tiu de la Runaj alfabetoj, respondus al la fonologiaj postuloj de la gota lingvo.

 
Skribsignoj de la gota alfabeto.

Ulfilo sukcesis koncepti alfabetan sistemon profitante de skribaj tradicioj al li konanataj [2]: tiu sistemo havis klaran grekan matricon, kun intermitaĵoj latinaj kaj runaj; tiu aspekto gravas ne nur paleografie: la fakto ke la gota alfabeto memorigas tiuj grekan kaj en la sinsekvo kaj en la formo, kiel ankaŭ en la nombra valoro asociita al la literoj, elmontras superinfluon de la greka en la zonoj orientaj de la germaneco kompare kun la influo de la latina.

Cetere, ke kristanismo kaj kulturo atingis la Gotojn en siaj grekaj vestoj estas pruvata ankaŭ per la fakto ke la traduko estis spertata sur liturgiaj grekaj tekstoj, malsame ol tradukoj al aliaj germanaj lingvoj realigitaj sur latinaj tekstoj de la Vulgata. Tio estas atestata de iuj ortografiaj, sentaksaj kaj leksikaj apartaĵoj de la Ulfila teksto; tamen oni ne sukcesas ligi la tradukon al neniu el la ekzistaj tekstoj; eble tiu malfacilaĵo ŝuldas al la traduka metodo de Ulfilo, kiu sendube integris la tekston kun “legoj” de la latina tradicio. Aliflanke la latinismoj de la gota teksto povas esti inokulitaj de kopiistoj kiuj perkopie transdonis la tekston.

Malkovri la originon de tiuj malsamaĵoj inter la diversaj gotaj kodeksoj malfacilas ĉar ofte ili estas apartaj vortoj, mallongaj sintagmoj aŭ etaj frazoj kiuj rivelas la malsaman lingvan originon ofte identigeblan en la Vetus Latina[3]. Kritikistoj diskutas ĉu tiuj latinismoj estas frukto de Ulfilo mem, kun emo al neo ĉar la Vulgato naskiĝis inter la jaroj 391 kaj 406 (post, do, la Ulfila versio).

Manuskripta dokumentaroRedakti

La tradukaĵo de Ulfilo certe estis integra versio de la Biblio, malsame ol la versioj de aliaj germanaj lingvoj, kiuj eble estis versio de bibliaj partoj, kiel de la nuraj Evangelioj aŭ unuopa libro de la Malnova Testamento; tamen atingis nian epokon nur iuj eroj de Ezra (ĉapitroj 5-7), granda parto de la kvar Evangelioj kaj de la Epistoloj de Sankta Paŭlo. Tiuj tekstoj aperas en [[Kodekso [bibliografio)|kodeksoj]] de la 6-a jarcento eble de itala origino, kaj estas konsiderataj parto de la Ulfila tradicio, ankaŭ se neniu el ili citas la nomon de la tradukisto; sed al li estas atribuataj pro la unuformeco de lingvo kaj stilo, kiuj allasas la impreson ke temas pri unika verko de ampleksa spiro, kiu nur tiu de Ulfilo povas esti. La malsamaĵoj, ĉi-kaze, estas interpretataj kiel post-ulfalaj revizioj aŭ evoluoj de la lingvo mem aŭ dialektaj influoj, ĉiuj kompreneblaj se oni konsideras ke la originalo plurjarcente antaŭas la aludatajn manuskriptojn.

La manuskriptoj estas ostrogotaj dum la originalo estas visigotaj: estas onia opinio ĉe la esploristoj ke la tuta gota manuskripta tradicio de la Biblio devenas el Nordo de Italio kaj ke estas datebla je ka ostrogota regado.

La florado de manuskriptoj eble estas frukto de la kultura ekveleviĝo de Teodoriko la Granda, spronita al la konservado de la gota literatura heredaĵo meze de la latina tradicio.

Krome supozeblas ke la manuskriptoj nin atingintaj estas signo de la “populareco” ĝuita de tiu Biblio, kiu spite de sia aria origino, do baldaŭ ignorita se ne skrapitaj, tamen konserviĝis en tiom da manuskriptoj. Post la ripetita kondamno de Arianismo tiuj kodeksoj estis minacaj kaj do evitendaj.

Escepte de la Codex Argenteus[4], fakte, la aliaj manuskriptoj (la Codex Carolinus, la Codices Ambrosiani A, B, C, D, la Codex Taurinenis) estas ĉiuj palimpsestoj.

Preĝejo Sankta Bonifaco GotaRedakti

 
Desuda aspekto

La Preĝejo Sankta Bonifaco (germane: Kirche St. Bonifatius) estas romkatolika preĝejo en Gothan, Germanio, Schützenstraße nr 22.

Por la katolikoj de Goto ĝis la mezo de la 19-a jarcento ne ekzistis propra preĝejo. En 1780 celebritis la unua Sankta meso post la t.n. Reformacio pro permeso de la duka moŝto Ernesto la 2-a, en privata loĝejo. La situacio restis tia ĝis la jaro 1847 kiam oni gajnis la permeson uzi la preĝejon Sankta Spirito de la orfejo kaj kaj labora domo situantan inter la stratoj Erfurter Straße kaj Mönchelsstraße. En la jaro 1855 eblis, post monkolektoj sub la gvido de la tiama paroĥestro Ludwig Liebherr, aĉeti la duonon de la ĝardenoj de la muzikisto Gaßner por la sumo de 1500 regnaj taleroj. Startis konstruo de nova preĝejo. Planado kaj konstrugvidado estis ĉe la duka ĉefarkitekto Gustav Eberhard, kiu konstruigis diversajn gravajn konstruaĵojn en Gotao kaj en la ĉirkaŭaĵoj gotaaj. De tiam konserviĝis foto pri maketo el kio evidentiĝis ke la rezulto tre malkongruis al ĝi. Oni konstruis laŭ novromanika stilo el grejso de Seebergen, kun seltegmento, transepto kaj ĥoreja absido. La konstruo faritis sur rektangula projekciaĵo. Pro urboplanadaj kaŭzoj la preĝejo ne estis orientita orienten. La portalo enireja troviĝas sude, kun alta ornama gablo, kiu orientiĝis en la direkto de la urbo.

La interno estas diversstila historiisme, laŭ la ŝato de la 19-a jarcento. La konata loka pentristo Paul Emil Jacobs kreis tri bildojn de natura grandeco surtolaj pri la temoj "Madono", "Monda savinto" kaj "Resurekto de Lazaro". La laste menciita artaĵo malaperis post rompoŝtelo de 1980. Per aliaj surtolaj krucvojstackoj, dekoraj pentraĵoj kaj plastikaj ornamaĵoj la preĝejo estis plibuntigita ĝis la jaro 1927.

Post 1927 oni paŝon post paŝo forprenis la ornamaĵojn; fine restis nur nemoveblaj konstruaĵeroj. En 1932 la altaro anstataŭigitis per alia farita fare de Georg Saumweber el Günzburg. Ankaŭ la iam pli granda ambono ne plu ĉeestis; por ĝi venis pli malgranda kaj pli malalte muntita.

Post restaŭrado de 1949 (forpreno kaj fermo de la ĥorejaj rondaj vitraloj sed pro tio fenestrofarado ĉe ambaŭ flankoj de la absido; unukolora farbado; benkara plisimpligo) estis novaj ŝanĝoj jam en 1956. Tiam alvenis nova galerio, orienta enirejo kaj iĝis alifarado de la suda portalo (pordoj, ventokaptejo, antaŭtegmenteto).

En 1961/62 la planko novigitis. Aliaj ŝanĝoj igis la internon tute malsama al la originala stato. Ĉe ambaŭ flankoj de la altarejo alvenis etaj flankaj altaroj, nova krucvojo el kupra lado kaj hejtilo. En 1972, post la Dua Vatikana Koncilio, malaperis la ĉefaltaro, la altara ŝtuparo kaj la komuni-kradoj. Simpla ligna altaro starigitis meze. Novaj seĝoj estis faritaj por la ĥorejo kaj la tabernaklo aliaranĝitis.

Du jarojn poste estis jam la venanta restaŭro: la hejtilo forprenitis kiel ankaŭ la orgeno. Por ĝi venis provizora elektrika orgeno funkcianta ĝis 1990. Ekde 1990 ludatas orgeno el Siebleben, post kiam planoj havigi Schuke-orgenon pro troaj kostoj ne realiĝis. Farbado interna estis nun blanka, dume la flankaj vandoj kaj la volbaĵo kaj la traboj iĝis ruĝaj. Novan baptujon venigis en 1984 Werner Schubert-Deister el Friedrichroda. Por plibonigi la akustikon venis en 1991 diversaj novaj instalaĵoj, nova hejtilo instalitis en 1992. En 1999 la tuta tegmento renovigitis kaj en 2004/05 finfine la ekstero ricevis la nunan aspekton belegan.

KulturoRedakti

Gota kulturo estas tre interesa kaj mojosa.

VestaĵoRedakti

Gotoj ofte (sed tute ne nepre) ornamas sin per malhelaj (aparte ledaj) vestaĵoj, arĝentaj ĵuveloj kaj korpaj alenaĵoj; kaj nigra ŝminko kaj harkolorigo, por alpreni palan, "hantitan" ŝajnon. Ĝi celas prezenti ellaboritajn stilojn kiuj povas tre diferenci laŭ la personoj, interalie kun punka, androgina aŭ historia emo (laŭ mezepoka, renesanca kaj aparte viktorina furoro).

Orientgotoj, aŭ ostrogotoj, preferas la stilon "Gothic Lolita" aŭ "Visual Kei".

Gota arkitekturoRedakti

Kiel gota arkitekturo ni markas eŭropan arkitekturon de la kulmina kaj la malfrua mezepoko konstruita en gota stilo. Ĝi estiĝis kiel karakteriza arkitektona stilo en duono de la 12-a jarcento en la meza Francio, pli precize en Île-de-France kaj de tie ĝi iom post iom disvastiĝis en plimulton de la ceteraj landoj de la okcidenta kaj la meza Eŭropo.

Gota literaturoRedakti

Gota literaturo estas aro de malbonaj verkoj redaktitaj de anonimaj verkistoj kiel Anne Rice, Tim Burton kaj William Steig. Ĝenerale, gota literaturo estas verkita de adoleskantoj je siaj taglibroj.

Ĝi aperis en Londono, oni diras ke kreita de Tuomas Holopainen kaj unu desperata hobito kaj estis enigita al Norvegio kaj aliaj gotaj landoj de Vibeke Sten, kiu ricevis ĝin de Anne Nurmi. En la nordaj regionoj, ĝi estis kulturita de Tarja Turunen en Finnlando.

Ne vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. ★ Stefan MacGill enkadrigos serion de prelegoj pri « Kulturo pere de Esperanto » kadre de AMO, parte rete.
  2. Certas ke Ulfilo parolis la grekan ĉar lia traduko baziĝas sur grekaj liturgiaj tekstoj, sed li konis ankaŭ la latinan ĉar en iuj pasaĵoj sekvas latinajn versiojn.
  3. La amplekso de la versioj antaŭantaj la Vulgaton.
  4. Altvalora kodekso sur purpura pergameno, kun la literoj arĝentaj kaj la komencaj oraj.