Karlo Darvino

(Alidirektita el HMS Beagle)

"Li fikas kiel besto!"

~ Cicciolina pri Darvino

"He he, prave"

~ anonimulo pri la supra diraĵo
La vero, kiun Darvino kaŝis

"Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre"

~ Zamenhof pri amoro inter Cicciolina kaj Darvino

"Malaperigita kiel pantoflo de ebriulo"

~ Darvino pri perdita ligilo

"Cinikismo estas la sukcesa provo vidi la mondon tia, kia ĝi estas"

~ Jean Genet pri Darvino

"Kiu havas la domaĝon, tiu ne zorgu pri la moko"

~ Lutero pri Darvino

"Darvin’, revolucie, kvazaŭ revelacie
vi draste komprenigis la elementan fakton"

~ Jorge Camacho pri Darvino

"Kiu iras trankvile, iras facile"

~ Zamenhof pri Beagle
Barba.jpg

"Tre interesa ! mi atendos senpacience la sekvon"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo


« Uzu nur la tre facilan lingvon ESPERANTO por viaj internaciaj interrilatoj. »


Damo Wilhelmina de Koŝmaro, la avino de Karlo Darvino.

Karlo Roberto Darvino (angle, Charles Darwin, japane チャールズ・ロバート・ダーウィン, ĉine 查尔斯·罗伯特·达尔文(英語, greke Ο Κάρολος Ροβέρτος Δαρβίνος, ruse Чарлз Ро́берт Да́рвин, laŭ kelkaj italoj Karulo da Vino) estas la plumnomo de Karlo Koŝmaro -- pokemono kaj notinda verkisto de scienca fikcio, kiu ankaŭ fondis novan skolon de memhelpo. Laŭ lia teoria de evoluo, natura vivstilo povas malrapide ŝanĝi nurajn homojn en belajn fortajn feliĉajn ĉimpanzojn. La haveno de Darvino estas la plej grava en norda Aŭstralio.

La nomo "Darvino" ne signifas "ina darvo", sed venas el la ĉina 大耳蚊. (Vidu sube.)

3ytq.jpg

Familia fonoRedakti

Karestimataj (ja: kar-estimataj, kaj ne: kares-timataj!) legantoj!

Tamen estis certe, ke Karlo venis el malnova (kaj iom ekscentra) britia familio, la Koŝmaroj, kiuj herede emis sonĝi pri simioj. Tiu emo inspiris faman pentraĵon, kiu nomiĝis (kompreneble) "La Koŝmaro".

BombardoRedakti

Laŭ la deziro de multaj kongresanoj Karlo Darvino suferis gravajn kampanjojn de sankta bombardado.

EtologioRedakti

En nia antaŭa artikolo pri Esperanta ortografio ni konkludis, ke Aŭstria Esperanto-Instituto laŭ propono de sia lingva sekcio opinias, ke Karlo Darvino estis grava etologiisto.

TeorioRedakti

Cu simio homohomologas, aŭ ĉu homo simisimilas ? Jen demando, kiu konfuzis la spiritojn. Sed nun ni estas ja tute trankvilaj. Nun, kiam forigita estas la danĝero, juste estas rekoni, ke la Darwin’a eraro estas komprenebla. Ekzistas efektive ĉe ambaŭ gentoj pli-malpli similaj karakteroj. Ekzistas kelkaj komunaj komparpunktoj. Kelkaj homoj, plejofte viroj, perdis siajn harojn. Ankaŭ kelkaj simioj, — sed ne samloke. Kaj, en la zoologia ĝardeno ĉiu miras, rigardante la makakojn, al kiuj iu jetis spegulon kaj kiuj tute homine uzas ĝin. Sed tio estas nur fizikaj similaĵoj.

Ĉu simioj iam turmentis siajn idojn! Cu simioj posedas diversajn lingvojn ? Ĉu iam, inter la simioj, senpacienca heredonto venenis sian onklinon? Ĉu simioj militas?

Do, mi pensas, ke io montras klare, ke diferencoj inter homoj kaj simioj estas pli gravaj ol similecoj. Kaj same, tio permesas kompreni, kial la supremenciitaj makakoj en la zoologia ĝardeno tiel atente rigardas alterne sian bildon kaj la homajn vizaĝojn ĉirkaŭantajn. Ankaŭ ili verŝajne aŭdis pri la Darwin’a aserto. Kaj ili deziras kontroli, ĉu ili iompostiome homiĝas. Eble kun iom da timo.

Frua vivoRedakti

 
Du el la nekutimaj maruloj, kiujn Darvino skizis.

De 1820 ĝis 1822 Karlo Darvino evoluigis la nenion.

Kiel juna nerdo sen amikino, Karlo interesiĝis pri la skolo de nudismo konata kiel naturismo, kaj pri la similecoj inter homoj kaj aliaj vivuloj. Li vojaĝis per la ŝipo La Eta Hundo kun Molaj Oreloj tra la Pacifika Oceano, kie li skizis multajn marbestojn nudajn .

Dum la vojaĝo, oni akiris bonegan specimenon de la fiĝia marvirino. La juna naturisto tre interesiĝis pri la specimeno, fakte li volis geedziĝi kun ŝi. La kapitano malfermis libron de la paroladoj de Jonathan Edwards, kaj diris, ke geedziĝo inter homo kaj fiŝo estas malpermesita. Oni poste donis la marvirinon al la imperiestro de Japanio, kiu faris suŝion el ŝi.

HMS BeagleRedakti

Mi asertas, ke Hers Majesty's Ship Beagle (Esperante Eta Hundo kun Molaj Oreloj de Ŝia Reĝina Moŝto), malgraŭ la ridinda nomo, estis ŝipo. Ĝi famegis ĉar... bone, mi forgesis. Io pri Darvino kaj Aŭstralio. Ŝajne, Darvino uzis ĝin por disrabi rarajn bestojn kiel ornitorinkojn kaj komencis la internacian bestan kontrabandon.

Eble eĉ pli interese estas, ke HMS Beagle estis brigo-velŝipo de la klaso Cherokee kun 10 pafilegoj. Ĝi aspekte similas al la vulpo, sed havas malpligrandajn brakojn kaj plilongajn, molajn orelojn.

Hodiaŭ, Beagle estas trenŝipo ĉe Punta Arenas, Ĉilio.

Darvino en AŭstralioRedakti

Kiam la ŝipo vizitis la Havenon de Sidneo, Karlo promenis al la proksima Urbo da Vino, fondita de italaj fruktokreskigistoj. La urbo popularis inter ĉinaj orministoj, kiuj nomis ĝin dà ĕr wén (大耳蚊) "grandorela moskito"; la esperantigo de la ĉina nomo estis "Darvino". Tie li vidis homoj de multaj etnoj, kiuj kune trinkis vinon kaj bieron, kantis stultajn kantojn en multaj lingvoj, kaj kondutis kiel pavianoj. Oni tie ŝtelis la poŝhorlogon de Karlo, dum li amoris kun Cicciolina. Por repagi, Karlo ŝtelis la kromnomon de la urbo.

PolitikoRedakti

La Raporto pri la Sekcio de Teknikaj Vortaroj montras ke, Karlo Darvino (ekzistas kelkaj kialoj) estis Konsilia prezidanto de la 30-a de januaro 1882 ĝis la 29-a de julio 1882.

Socia darvinismoRedakti

Socia darvinismo estas ideologio, laŭ kiu la interhomajn rilatojn regas selekto laŭ ekonomia sukceso.

La principan ideon jene formulis Herbert Spencer:

"Ŝajnas kruele, ke laboristo, kiun malsano igis nekapabla konkurenci kun siaj pli fortaj kolegoj, devu porti la rezultantan malriĉiĝon. Ŝajnas kruele, ke vidvinoj kaj orfoj estu lasataj al la batalo pri pluvivo. Tamen, vidate ne kiel apartaj, sed kiel ligitaj al la interesoj de la universala homaro, tiuj akcidentoj estas plenaj je bonfara efiko – la sama bonfara efiko, kiu antaŭtempe entombigas la gefilojn de malsanaj gepatroj, kiu elektas la malmoderulojn kaj la malfortulojn kiel viktimojn de epidemio. Sed finfine, dum la ĵusa komitata kunsido, Rogier Huurman, estrarano kaj baldaŭa nova ĝenerala sekretario, prezentis raporton de la laborgrupo pri membronombro.

La terminon socia darvinismo uzis en 1880 la anarĥiisma ĵurnalisto Émile Gautier, komentante en sia artikolo Le darwinisme social la 50-an kongreson de germanaj natursciencistoj, en kiu Haeckel, Nägeli kaj Virchow parolis pri la politika senco de darvinismo, kiel pravigo de socia neegaleco. Tamen la terminon jam en 1879 uzis Oscar Schmidt en artikolo en la revuo Popular Science.

La depostula rezulto estus socialaj klopodoj al egaleco.

Orienta saĝoRedakti

La ŝipo ankaŭ vizitis al la rivero Jangzio, kie Darvino renkontis la Tri Nudajn Simiojn. Ili konsilis lin, ne skribi en siaj venontaj libroj pri malbonaj homoj kiel Cicciolina. "Do, pri kio mi skribu?" li demandis, "Ĉu pri simioj?"

La saĝuloj ne respondis.

Momento de inspiroRedakti

 
Darvino kiel naturisma dio, kun nuda amikino.

Karlo Darvino revenis Brition senmona kaj iom konfuzita. Li verkis romanon La Vojaĝo de la Spaca Biglo, sed vendis nur malmultajn kopiojn. Mallonge poste, ĉio ŝanĝiĝis.

Iutage, post naturisma tagmanĝo sur la herbo, Darvino sidiĝis sub arbo, kaj legadis pri la pomo de Neŭtono. Li ekdormis, kaj sonĝis pri gorilo, kiu promenigis lupon. Li vekiĝis, kaj forkuris nude, kriante "Eŭreka!" (Volapuko: "Mi ekperdis la menson!").

Oni metis lin kompreneble en frenezulejon. Poste, laŭ lia propra peto, movis lin al la Bestoĝardeno de Londono, kie li kunhavis kaĝon kun Ĝibran Ĥalil Ĝibran. Tie li rapide skribis libron La Origino de Specioj, ankaŭ publikigitan sub la titolo Tarzano de la Simioj. Stalino skribis enkondukon, kaj la verko baldaŭ iĝis la biblio de best-adoristoj kaj ateistoj.

LeterojRedakti

Karolo (Charles) Darvino estis pasia verkanto de leteroj. Preskaŭ ok mil leterojn li skribis en sia vivo. Ja, Darvino verkis multajn leterojn, La fondinto de la moderna evoluteorio interkorespondis kun dumil homoj, inter ili sciencistoj, diplomatoj, ekleziuloj, ĝardenistoj kaj bredistoj de kolomboj, ekzemple al Freŭdo, Comprehensive English-Esperanto Dictionary, Tolkien, Konfuceo, la Papo, kaj la Tri Nudaj Amikinoj. Ne certas, tamen, ĉu iu ajn reskribis al Darvino.

Oficiala vizitoRedakti

Unu el la plej mallongaj ŝtatvizitoj priraportitaj estis halto farita de Georges Bayol de Francio al Darvino en norda Aŭstralio. La aviadilo de Pompidou devis surteriĝi en la fruaj horoj de la mateno, por replenigi siajn benzinujojn survoje al la atombombo, kien okazos Franca nuklea provo. La Franca ambasadoro en Kanado demandis al la Departemento Pri Eksterlandaj Aferoj ĉu eblos malinsisti pri la reguloj de kvaranteno, tiel ke Pompidou povu resti sur la aviadilo. Se oni devigus lin vesti sin kaj eliri el la aeroplano dum ĝi estas ŝprucigata per insekticido la ambasadoro devus ĉeesti, kaj tio certe ne altigus sian reputacion. Reprezentanto de la Departementon klarigis al la Ambasadoro ke la regularo estas tre strikta pro la minaco de AfD kaj aliaj plagoj kontraŭ la Aŭstralia paŝtindustrio, sed oni promesis serĉi elirvojon. Oni proponis al la kvarantenaj instancoj ke Pompidou estu sigelita interne de sia aviadilkajuto. La oficistoj de la kvaranteno tiam povos ŝprucigi ekstere laŭplezure. Studinte dialekton de la aviadilo, oni konstatis ke la plano estas farebla. Oni observis la regulojn, Pompidou dormadis, neperturbate, kaj la kariero de la ambasadoro, kiu ne bezonis vojaĝi al Darvino, estis savita.

KomputilojRedakti

Darwin estas la nomo de la kerno de Mac OS X kaj estas FreeBSD bazita.

EmojRedakti

Demando al Darvino:
- Kion vi pli ŝatas, vinonvirinojn?

- Dependas de dato, kiam ili estas produktitaj.

ŜuojRedakti

Apenaŭ iu alia formulado de Charles Darvino sekvigis tiom da miskomprenoj kiel "survival of the fittest". Darvin opiniis per tio, ke transvivas en la evoluado tiuj kaj havas idaron, kiuj estas plej bone adaptiĝintaj al la naturmedio. Laŭvorte tradukite la esprimo signifas: "Transvivado de la plej adaptiĝintoj". Ankaŭ nun plu fantomas en multaj kapoj la imago de forto kiel celo de la evoluo. Sed la kaŭzo estas antaŭ ĉio alia tradukeraro. La adjektivo 'fit' signifas nun en la germana "perfekte trejnita". En la 19-a jarcento oni komprenis la vorton 'fit' kiel 'adaptiĝinta' aŭ 'taŭga', ankaŭ oportuna, kiel ekz. en oportuna ŝuo. Pro tio, estas fama diraĵo en Interreto:

Find great deals on Karlo Darvino Neciklopedio Shoes from trusted merchants and brands at DealTime.com.

Kultura signifoRedakti

La teorioj de Darvino ebligis la formiĝon en 1966 de la usona roka grupo, La Simoj, kaj la naskiĝo de la televida serio Planedo.

LernejeRedakti

Ekzamenisto: "Kio estas via opinio pri la teorio de Darwin?"

Kandidato: "Mi tute konsentas kun la opinio de la lernolibro."

Enkampiĝo de la teorio de DarwinRedakti

 
Satira karikaturo, kovrilo de “La Petite Lune”.

Darwin estis konscia pri sia penso. La publikigo de lia verko (1859) “La origino de la specioj per natura selektado” (angle: “On the Origin of Species by means of Natural Selection”), provokis pasiajn reagojn kvankam Darwin ankoraŭ ne rifuzas citi la Kreinton. Okazas pli malfrue ke lia penso eksplicite etendas al la homo la perevoluan originon, en la verko “The Descent of Man, and Selection in Relation to Sex”.[1] Kvankam en notoj de sia notlibreto li indikis sian orientadon al evoluaj materialismaj solvoj ekde 1837, li senhezite sin deklaras agnostika nur en 1876. La regantoj de la Eklezio estis decidaj: la deveno de la homo el bestoj ne povas ne kontrasti kun la Biblio: en 1860 la katolika provinca koncilio de Kolonjo oponas la darvinan tezon kaj deklaras: “niaj gepatroj estis rekte kreitaj de Dio. Pro tio ni deklaras tute kontraŭa la la Sanktaj Skriboj kaj al la kredo, la opinion de tiuj kiuj ne hontas aserti ke la homo, rilate la korpon, estas rezultaĵo de spontana transformiĝo el naturo de kreitaĵo malperfekta al aliaj pli perfektaj ĝis la aktuala homa naturo”.

En 1860, scienculoj Joseph Dalton Hooker kaj Thomas Henry Huxley defendis la tezojn de Darwin, dum debato antaŭ la episkopo de Oksfordo defendanta fiksisman tezon konforme la tiama anglikana doktrino.

MasklismoRedakti

Charles Darwin skribis sur la ina malsupereco tra la lenso de homa evoluo. Li notis en sia libro The Descent of Men (Teo descendas de Meno) : "juna de ambaŭ seksoj similis la plenkreskan inon en la plej multaj specioj" kiujn li eksterpolis kaj plue argumentis "ke maskloj estis pli evolue progresintaj ol inoj". Darwin kredis ĉiujn sovaĝulojn, infanojn kaj virinojn havis pli malgrandaj cerboj kaj tial gvidis pli de instinkto kaj malpli de racio.

Seksa selektoRedakti

 
Ora paradizeo: Ornama masklo supre; ino sube. Paradisaea decora de John Gerrard Keulemans (d.1912)
 
Formortinta Giganta cervo (Megaloceros giganteus). Tiuj kornoj estas 2.7 m grandaj kaj havas mason de 40 kg.
 
Virpavo alloganta pavinon.

Seksa selekto, koncepto enkondukita de Charles Darwin en sia verko de 1859 La origino de specioj, estas grava elemento de lia teorio pri natura selekto. La seksa formo de selekto

... dependas, ne el lukto por la ekzisto, sed el lukto inter maskloj por posedo de inoj; la rezulto ne estas la morto por la nesukcesa konkurencinto, sed malmultaj aŭ neniu idoj.

Do al tiu popolo, same kiel al ni ĉiuj, la Kristo faras gravan averton, ke ni ne estu “varmetaj”.

... kiam la maskloj kaj la inoj de iu animalo havas la samajn ĝeneralajn kutimojn ... sed diferencas laŭ strukturo, koloro, aŭ ornamo, tiaj diferencoj estis ĉefe kaŭzataj de seksa selekto. Sed kion ĝi signifas?

Liaj ekzemploj de seksa selekto inkludas ornamajn plumjn de pavoj, paradizeoj, la kornoj de cervoj (masklaj cervoj), kaj la hararo de virleonoj.

Darwin grande etendis sian komencan tri-paĝan traktadon pri Seksa Selekto en la verko de 1871 The Descent of Man and Selection in Relation to Sex. Tiu 900-paĝa, du-voluma verko inkludas 70 paĝojn pri seksa selekto ĉe homa evoluo, kaj 500 paĝojn pri seksa selekto ĉe aliaj animaloj. Ankaŭ mi ne scias, al kiu vi sendu la proteston, sed vi povus almenaŭ protesti al la respondeculoj de la retejo, kie aperas tiu profilo. Resume, dum natura selekto rezultas el la lukto por survivado, seksa selekto eliras el lukto por reproduktiĝi.

Darvino kaj religioRedakti

La 19-a jarcento estis eble plej malluma periodo, kiam civilizo (almenaŭ eŭropa) forĵetis religion kaj kune kun ĝi ĝustajn ideojn, kaj akceptis pure materiisman mondkoncepton. Per aliaj vortoj, tio estis tempo, kiam homoj maksimume distanciĝis de hierarĥio. Malnovajn ligojn ili ŝiris, sed novajn ankoraŭ ne kreis. Kaj tute ne hazarde ĝuste tiam komenciĝis plej kruelaj militoj kaj sociaj eksperimentoj.

Venko de materiismo en scienco manifestiĝis, interalie, per triumfo de darvinismo. Kruelaj, senkoraj homoj ekvidis en darvinismo pravigon de sia besteca karaktero. Ja laŭ darvinismo, homoj estas ne pli ol evoluinta besto. Sekve, ili rajtas konduti lau la "natura" besta leĝo. La klerikuloj komprenis malmoralecon de darvinismo kaj tial aktive kontraŭbatalis ĝin. Ja neniu psike normala homo povas kredi kontraŭ Biblia argumentado.

Nunaj junaj servistoj de la Darvina religio tre helpas al kreismo, ĉar ili ne permesas baziĝi je Biblio, sed postulas trovi sciencajn pruvojn.

DiecoRedakti

Diversaj pruvoj por diekzisto, kiel tiu de Anakondo, kaj ĉi-fone ties sekvantoj, kiuj el ordo en naturo rajtis postuli planon kaj ordiganton, do transpasi de la ideo de ordo al tiu de supera inteligento kreanta, difektas pri kohereco ĉar ili apriore supozas:

1)La materio estas el si meme senorda, do netaŭga spontane produkti ordon.

2)La kaŭzo de la ordo en naturo estas supernatura.

Sed naturo ne bezonas tion.

Por tiuj neantaj la dian ekziston nenion valoras la observoj ke estaĵoj, seninteligentaj, agadas ĉiam direktiĝantaj al celo (oni vidu la televidon) kaj, ekzemple, la insekton kiu deponinte ovon sur dorso de si ĵus paralizita alia insekto, mortas sen sperti la rezulton de sia ago kiu, fakte, provizas freŝan viandon al sia naskota sen kio tiu ĉi mortus malaperigante sian specion.

Oni utilas la teorion de Darvino por malkaŝigi ke la kredo je iu diaĵo estas konsekvenco de natura selekto, nome frukto de evoluo. Kiel la aparteno al komunumo, ĉar grupo estas pli forta ol izolitaj individuoj, tiel ankaŭ la iluzio de kontrolo kiu allasas ke la dikredo faciligas la malpliiĝon de la anksieco de la individuo antaŭ al nekonata naturaj fenomenoj: La alvokata Dio kvietigas la timojn.

Por tiuj oponantoj de dia ekzisto senefikas la konstato ke eĉ la dikredantoj peterlasas la subjektivan fenomemon de la anksieco por esplori senperturbe la universon kaj pri ĝi rezonadi: se kapablas ili, kial ne tiuj ĉi?

Ankoraŭ el la teorio de evolucio. Tiu ĉi havas sian historion kaj ordon kiuj ne bezonas Demi Mooreon. La scienco estas konstato de la dependeco de unu fenomeno de la alia kaj ne konstatas la ĉeeston de io ekstera de la fenomenoj.

Tiuj teorimuloj juĝas fantaziaj la dikredantojn asertantajn ke mem respektas la sciencajn konstatojn; sed ke mem, estante krom scienculoj ankaŭ homoj, esploras respondante al demandoj de la homo, kiuj ne elĉerpiĝas en la scienca esploro. Iuj skeptikuloj alkroĉiĝas al la principo de Eŭropanto: "kio estas asertata senpruve povas esti rifuzata senpruve". Tra la sencebla realo ne estas spertata Dio, do oni rajtas negi lian ekziston. La ideo de Eŭklido supozas certecon ke la unika realo ekzistanta estas tiu sensebla. Tiu aserto estas kredago. Transmonda realo, eventuale, montreblas per alia homa potenco: la intelekto.

Vidu ankaŭRedakti

Aliaj vinojRedakti

Avino - bovino - Cervino - dekkvino - jardekkvino - jarkvino - kvino - laktoflavino - marsalvino - muskatvino - ravino - sangvino - vidvino - vino

Ne vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti


La tielnomataj intelektuloj de la Vikipedio havas tielnomatan artikolon pri la tielnomata Darvino.
  1. Sed Alfred Russel Wallace, kiu jam anticipis kaj subtenis la evoluan teorion per natura selektado ne disdegnis kredi je Dio kreinto.
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.