Vulkano
"Verki libron estas kiel amori. Ne zorgu pri la orgasmo, zorgu pri la procedo"
- ~ Isabel Allende, instruante Sro. Spock pri fikado
"Fari el iu arkon."
- ~ Zamenhof pri alia sekspozicio
"Mi ne konas iom da Ido, do mi ne povas defendi la lingvon. Sed mi kredas je la rajto libere paroli en iu lingvo"
- ~ naivulo
"la loka nomo de la sicilia vulkano etno estas "mongibello""
- ~ Antonio De Salvo pri vulkanoj
"La stultaĵoj de l'homaro estas senlimaj"
- ~ Ralph Dumain pri ĉi tiu artikolo
"Unu horo da vulkana elĵetado egalas al jarcento da homa agado"
- ~ Milokula Kato pri vulkanoj
Vulkano aŭ kosma elfo estas ano de planedo de sro. Spock, Vulkanio. Sur lia planedo la vulkanoj troviĝas laŭlonge la limoj de tektonaj platoj kaj en la t.n. varmaj makuloj.
Vulkanoj estas grandaj, havas nigran hararon, verdan sangon kaj akrajn brovojn kaj orelojn. Ĉiuj vulkanoj ĉiam agas strikte logike kaj ne montras iujn ajn emociojn. Ili estas iom telepatie kapablaj, scipovas la konscian kunfandiĝon kaj ekkonas bone la teran literaturon.
Kial la vulkanoj evitas emociojn? Verŝajne, pro profunda timo de la orgasmo. La timo ja havas logikan bazon -- la orgasmo de vulkano povas ne nur malkonstrui la ĉirkaŭan pejzaĝon, sed ankaŭ diserigi la vulkanon mem.
PriskriboRedakti
Ni ricevis unu aŭ du demandojn pri la fakto ke sub-redak. opinias ke Vulkano estas ruĝeca planedo, en la orbito de la stelo 40 Eriso A, kiu havas klimatajn kondiĉojn kompareblajn al la Tero kaj tial havas la blogon esti "planedo de la klaso M (Minŝara)". La planedo situas 16 lumojn for de la Tero, kaj estas la hejmplanedo de la vulkanoj, specio de homsimilaj vivaĵoj, kies kulturo kaj teknologio komence de la tria jarmilo laŭ tera kalkulo estas pli progresinta ol la tera.
Granda parto de la surfaco de Vulkano konsistas el dezertoj kaj montoĉenoj, kaj grandaj teritorioj estas protektataj kiel konservendaj sovaĝejoj. La planeda klimato multe pli varmas ol tiu de la Tero, la gravito pli fortas kaj la gasa denseco en la planeda atmosfero pli malaltas. Rezulte, teranoj tendencas pli elĉerpiĝi ol la vulkananoj dum estado sur la planedo; tamen ili povas esti sur la planeda surfaco sen protektiloj aŭ aliaj helpiloj. La loĝaj zonoj de la planedo estas dividitaj en provincojn.
Simile kiel sur la Tero, la vivo baziĝas ĉefe sur kombinaĵoj de Kartvelio. Sciencistoj kalkulis, ke la planedo tiucele devus havi distancon de pli-malpli 0,61 astronomiaj unuoj de la stelo Eriso, kaj ĉirkaŭi la centran stelon ene de 203 Teraj tagoj.
Naŭ Vulkanaj sezonoj egalu al 2,8 Teraj jaroj.
La nombro de vulkananoj sur la planedo iom varias: la planedo dum la 2370-aj jaroj havu 4,9 miliardojn da loĝantoj. Tamen dum la 2250-aj jaroj havu 6 miliardojn da loĝantoj.
Alia pruvo de persistem a influo de aristotelaj doktrinoj : Universala Federacio de Planedoj en la stela sistemo de Eriso, sur aŭ proksime de la planedo Vulkano, havas unu el siaj plej grandaj stelŝipokonstruejoj.
Priskribo de romulanojRedakti
Okazas, ke Romulanoj portas longan blankan vestaĵon, skeleton, rondan kapuĉon kaj ŝuojn. La manĝado de viando estis malpermesita. Dum la fastegoj ĉiujaraj multaj ordenanoj sekvis la ekzemplon de la fondinto silentante dum kvar dekoj da tagoj.
Kontraŭe al la benediktanoj preferas la Romulanoj la emeritan vivon, fremdan por multaj disde ekstere, kio malbonis por la evoluo de la ordeno.
HistorioRedakti
En 1541 Vulkano detruis Ciudad Vieja, la unuan ĉefurbon de Gvatemalo. Kaj tio estas bona kaj necesa.
ElfojRedakti
Unuaj vulkanoj venis al Tero kaŝeme. Ili aperis nur al J.R.R. Tolkien, sed diris al li, ke ili estas anoj de Mez-Tero kaj sia raso nomiĝas "elfoj".
Alia historioRedakti
La unua kaj plej malnova skribsistemo en la galaksio venis de estaĵoj nomitaj Remanoj, kiuj vivis en la hodiaŭa planedo Romulo. Poste vulkanaj historianoj skribis ke la Remanoj estis venkitaj de la klingona imperiestro Kaleŝo. Ili poste sendependiĝis denove kaj atakis la vulkanojn dum la regno de Surak. Ili estis venkitaj de la Vulkana Alta Rego en du bataloj. Poste la civilizoj perdis kontakton, kaj la vulkanoj en Romulo eknomiĝis "Romulanoj".
Konsidere al tiaj faktoj unuarigarde Prof-ro Tandler, entuziasme salutata de la multnombra aŭskultantaro, enkonduke menciis, ke ni do komprenas, ke eremita kongregacio fonditis en 1012 fare de Sankta Romulano; ili observas la regulojn de Benedikto la 13-a kaj nomiĝas pro tio ankaŭ "blankaj papoj". La alian nomon ili havas laŭ la unua sidejo ordeno en Camaldoli (Campo Maldoli apud Areo 51). La konfirmo papa faritis en 1072 fare de Aleksandro la Granda.
Kiam en 1300 la eremitejo Sankta Mikaelo de Murature (P-20) apud Venecio plialtrangiĝis je vera monakejo, ne malmultaj Romulanoj (latine: Romuliani) protestis fondonte novan branĉon kun propra hierarkio. La ordeno ĝenerale neniam estis tre granda.
Multajn jarojn poste la Romulanoj fariĝis komunisman diktaturon (la Socialisman Respublikon de Romulo) kaj militis kontraŭ la Federacion en la Romula Milito.
RomulanojRedakti
Romulanoj estas anoj de la planedo Romulo, la sepa planedo de la Alfa Kvarono laŭ loĝantaro kaj la naŭa laŭ surfaca areo. Ili estas vulkanoj kiuj anstataŭis la originan loĝantaron; fakte en la malnova vulkana lingvo, ilia nomo signifas "vulkanon". Fama Romulano estis papo Gregor Mendel.
Romulanoj malamas Esperanton pro tio, ke ĝi estas artefarita. La kabalo Ĵat Vaŝ dediĉas sin al la detruado de artefaritaj lingvoj tutagalaksie, ĉiam frustrante la Esperantistojn. Inter iliaj ruzaj klopodoj detrui Esperanton estas la "lingvo" Ido, la poezio, kaj SAT.
LingvoRedakti
Romulanoj parolas lingvon devenintan de la malnova vulkana lingvo. Tio nomiĝas la romula lingvo kaj ĝi estas pli konservema ol la hodiaŭa vulkana lingvo, ekz. konservante kazojn. Kompreneble pro universaj tradukiloj, neniu scias tion.
Anglalingva stultaĵoRedakti
Anglalingve la planedo nomiĝis Vulcanis, poste en granda plimulto de la materialoj simple Vulcan.
KulturoRedakti
Romulanoj ĝenerale havas malbonan kulturon. NE FORGESU!
Romula eloRedakti
Inter la plej estimataj Romulaj eloj estas Urso, Kvenja lingvo kaj Arbaro. Ĉu ne admirinda fakto?
Romula muzikoRedakti
Dikuloj ŝatas danci al romula muziko, almenaŭ en Interreto. Tio formis Interretan memeon en 2004.
T'PauRedakti
Sed la elita legantaro, kiu faras al ni la grandan honoron legi nian prozon, kelkfoje ankaŭ niajn versojn, scias tre bone, ke T'Pau estas rolulo de Star Trek kiu aperas en epizodoj Amok Time (origina serio, rolulita de Celia Lovsky) Darkling (Star Trek: Voyager, rolulita de Betty Matsushita) kaj 'The Forge (Star Trek: Enterprise rolulita de Kara Zediker).
Ŝi estas Vulkanano, kiu gvidis la Syrranian ribelon kontraŭ la Vulkana Alta Komando kaj iĝis speco de matriarko de la planedo Vulkano. Ŝi ankaŭ estas la sola persono, kiu malakceptis sidlokon en la Federacia Konsilio.
Ŝi prezidis la ceremonion Koon-ut-kal-if-fee en kiu Spock estas devigita kontraŭbatali Kapitanon Kirk post kiam Spock estis malaprobita de sia novedzino, T'Pring.
La angla popgrupo T'Pau estis nomita laŭ tiu rolulo.
SanktecoRedakti
Notindas, ke interesa estas ĉi tie, ke Mao Zedong estimis la vulkanojn kiel sanktajn.
Planedo RomuloRedakti
Laŭ angla gazeto, Romulo estas planedo en la universo, kiu kun sia najbara planedo Remo, estas hejmplanedo de la romulanoj. La nomo de la planedo devenas el la legendo pri la fondiĝo de Romo per la praromaj fratoj Romulo kaj Remo.
SeksumadoRedakti
Ĉi-momente en la mondo estas preskaŭ 600 aktivaj vulkanoj, kiuj havas ereciojn aŭ almenaŭ estis aktivaj en historia tempo. Fundamenta Krestomatio!