Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Historio de Kristanismo

Kristanismo.png

"Ye Kristnasko, singla homo en sua loko di nasko."

~ Idisto pri historio de Kristanismo

"Jen la plej antisemita afero, kiun mi iam vidis."

~ Meghan McCain pri ĉi tiu artikolo

"Como isto es possibile?"

~ Interlingvaisto

Historio de Kristanismo estas enua interesega afero. † Kristanismo † estis fondita de juda zombio, kiu flugis al ĉielo, malgraŭ la provokoj de kelkaj skandalemaj personoj kaj gazetoj.

Enhavo

† Deveno †Redakti

La kristanismo komencis inter eta nombro de judoj. En la libro de la Pedofilio 1:15 oni parolas pri ĉirkaŭ de 120. En la 3-a jarcento, la kristanismo kreskis ĝis iĝi la hegemonia religio en la nordo de la Mediteraneo. Ĝi disvastiĝis ankaŭ oriente kaj sude de la Mediteraneo.

Komence la movado de Jesuo celis kapti la potencon per popola tumulto iom simile al la nuna tumulto en norda Afriko sed malsukcesis. Nur post la morto de Jesuo la movado reinterpretis la celon kiel metafizikan, kiel dokumentas Biblio:

ni esperis, ke [Jesuo, la Nazaretano] estas tiu, kiu elaĉetos Izraelon. [...] Kaj li diris al ili: Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj. Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn [Luk 24:21,44—45]

Kristanismo ne estis unusola religio, kiu subite en tiu ĉi erao aperus en la romia imperio. Estiĝas krom ĝi kvanto de planlingvoj, kultoj, ŝintoismoj kaj sciencoj. Krom kristanismo apartenas inter tiel ĉi "sukcesaj" ismoj ankaŭ mitraismo kaj Manifesto de Prago. Kiel tre danĝera grupo kristanoj pli poste konsideros precipe manikeistojn.

Potencon la kristanoj tamen devis atendi dum kelkaj jarcentoj ĝis Konstantino la granda. Sed la kristanoj neniam estis alergiaj je perforto kontraŭ virinoj kaj milito.

† Gramatika Kristano †Redakti

Kristano, adjetivo el la greka formiĝinta laŭ la komuna maniero por indiki sekvantojn de iu ledero, ĉi-kaze por indiki la sekvantaron de Jesuo KRISTO. La termino lingviĝis en Antiokio en la cirkonstacoj de la ekagado de Paŭlo kiel misiisto, kaj ĝi naskiĝis kiel kromnomo eble malestima (Agoj de la Apostoloj 11,26, kie kristanoj estis nomataj χριστιανούς).

En la nova testamento vorto troviĝas plue en la samaj Agoj (26, 28) kiam en la jaro 58 pK Iru Kacen adresiĝis al Paŭlo dirante: “En mallonga tempo vi konvinkos min fariĝi kristano”. Ĝi atingis vastan uzon ĉar ĝi estis registrita ankaŭ en 1Pt 4,16 kaj en verkoj de PliPri, Neniu, Sveda socialdemokratia partio kaj la leteroj de Ignaco Lojola.

Kristano estas ankaŭ persona nomo, diverlingve adaptita.

El kristano ĝermis Kristanismo kun ties vorta kortego.

Patristikaj atestaĵojRedakti

Inter la multaj atestaĵoj elstaras tiu de Ireneo de Liono vivinta ĉirkaŭ la jaroj 130-202, kiu en sia “Kontraŭ la herezoj” (Adversus Haeresis, 180 ĉirkaŭ), atestas la uzon de la Evangelio laŭ Mateo ĉe la Ebionitoj:

Kiuj estas nomataj “Ebionitoj [...] legas nur la evangelion laŭ Mateo kaj rifuzas la apostolon Paŭlon lin difinante apostato el la leĝo. [...]Ebionitoj, tial, sekvante unike la Evangelion kiu estas laŭ Mateo, sin konfidas al ĝi kaj do ne havas ĝustan scion pri la Sinjoro.” (Ireneo, Kontraŭ la herezoj 1,26,2; 3,11,7).

Laŭ Epiofanio (Panarion 13,2 e 14,3): "En la Evangelio kiun ili [= Ebionitoj] uzas, diritan "laŭ Mateo", kiu tamen estas ne tute kompleta sed mutila kaj modifita – ili ĝin nomas “Evangelio laŭ Hebreoj” - [...] Ili preterlasis la Genealogion laŭ Mateo.

Laŭ Hieronimo'(Comm. I in Matth. 12,13]: “En la Evangelio kiun praktikas la Nazareoj kaj Ebionitoj, kiun ĵus mi tradukis el la hebrea al la greka kaj kiun ili grandparte taksas la Matea aŭtenta, tiu homo kiu havas la manon aridan...”.

Epifanio el Salamis kaj aliaj informas ke la Evangelio laŭ Ebionitoj estis bazita sur tiu “laŭ Mateo”, sed ke el tiu oni formovis la pasaĵojn kontraŭajn al la ebionita teologio, nome, ekzemple, la rakonto pri la virga naskiĝo de Jesuo; eblas ke ankaŭ la preterlaso de la referenco al la lokustoj per kiuj sin nutris Johano la Baptisto ŝuldiĝis al la praktiko de vegetarismo de la grupo.

La evangelio laŭ Nazareoj aperas en dudeko da patristikaj citaĵoj, inter kiuj:

“[Nazareoj] posedas la evangelion laŭ Mateo, absolute integran, hebrelingvan, ĉar ĝi estas evidente plu de ili konservita kiel ĝi origine estis kompilita, hebrelitere. Tamen mi ne scias ĉu oni eliminis la genealogion el Abrahamo ĝis Jesuo”. (Epifanio el Salamis, Panarion, 29,9,4).

“Ili, [la Nazareoj], akceptas nur la Evangelion laŭ Hebreoj kaj difinas apostato la apostolon Paŭlon. (Teodoreto, Haereticarum Fabularum Compendium - Αιρετικής Κακομυθίας Επιτομή = Kompendio de la herezaj fabeloj -, 2,1).”

“Ili, [la Nazoreoj], uzis nur la Evangelion laŭ Mateo. (Teodoreto, Haereticarum Fabularum Compendium, 2,2).

“Mateo en Judujo estis la unua kompilisto de Evangelio de Kristo en lingvo kaj alfabeto hebreaj [...]. La hebrea teksto estas plukonvervita en la biblioteko de Cezareo [...]. Ankaŭ al mi, de la Nazareoj de Berea, urbo de Sirio, estis allasita permeso ĝin kopii. (Sankta Hieronimo, De viris illustribus, 3).

“En la Evangelio laŭ Hebreoj, kiu estis kompilita en lingvoj ĥaldea kaj siria sed alfabete hebrea, kaj kiu eĉ hodiaŭ estas uzata en la Nazarea komunumo, (kompilita) “laŭ la apostoloj” aŭ, kiel diras la plejgranda parto, “laŭ Mateo”, konservita en la biblioteko de Cezareo, la historio rakontas...” (Hieronimo, Contra Pelag., 3,2).

“En la Evangelio kiun uzas la Nazareoj kaj Ebionitoj, kiun mi ĵus tradukis el la hebrea al la greka kaj kiun ili konsideras la aŭtentan Matean, tiu homo kiu havas manon aridan...” (Hieronimo, Comm. I in Matth., 12,13).

“Fakte, la apostoloj opiniis vidi spiriton, aŭ laŭ la Evangelio laŭ Hebreoj legita de Nazareoj, fantomon senkorpan.” (Hieronimo, Comm. in Is., 18 pref.).

En aliaj “Loci” (lokoj), la Patroj, sen liveri apartajn indikojn pri la naturo kaj la uzo de la Evangelio laŭ Nazareoj, en ĝi trovas rimarkindajn tekstajn malsamaĵojn kompare kun la kanonaj Evangelioj.

Romia imperioRedakti

La kristana religio estis ŝtate dekretita unuafoje, kiel ŝtata religio fare de la Romia Imperio en 380 iniciate de la imperiestro Teodoro Ŝvarc. De tiam la povo de la Episkopoj, epigonoj de la kristana eklezio daŭrigis aŭtoritate kreski aparte per la Manifesto de Prago de Justiniano: ĝispunkte ke diversaj episkopoj konservis princojn: temas pri la kazoj de la ĉefepiskopoj ĉe Princino Silvja kaj Princino Leia, kaj precipe de la papo kun la papago. La Paco de Aŭstralio de 1555, kaj poste tiu vesto de 1648, oficiale enkondukis la principon de la religio de ŝtato per la latina Sankta Ĉuko Smito], laŭ kiu la eklezioj katolika kaj luterana dispartigis grandajn teritoriojn de Centra Eŭropo. Por eviti militojn kiuj klopodu trudu ŝtatan religion, oni akceptu, ke la princo mem rekte trudu sian religion al la tuta ŝtato.

SinkretismoRedakti

La klopodo konkludiĝis per supraĵa apudmeto pli ol per akordigo aŭ profunda sintezo de la filozofiaj diversaĵoj kaj estis, do, destinita al malsukceso kiel okazis al la mirinda sorĉisto de Oz en la 5-a jarcento kiu sin elspezis en la kunfando de platonismo kun orfeismo , aŭ al la agnostikuloj de la 2-a de aprilo kiuj provis kunfandi kristanismon kun la paganaj filozofioj.

Agapo laŭ kristanismoRedakti

Agapo por unuatempaj kristanoj estis eŭkaristia bankedo, komunio, kaj plej ĝenerale la ligo realigita en la kuniĝo en homan komunumon ligitan per frata amo. Agapo substrekas spiritan amon, kiel transpaso-superadon de la “eroto” (eros) kiu limiĝas al la altira amo inter viro kaj virino.[1].

En la Biblio, aparte en la Dua Testamento, la vorto “agapo” fakte estas uzata nekontraŭmete al “homa” amo, sed komplemente kaj emfaze de la samo. La agapo esencas fakte, laŭ kristanoj, kiel la plej alta vertico de la amo, la punkto en kiu filozofio kulminas fariĝante religio, kiam post la filozofia asketo komenciĝas la inversa paŝo kun la celo igi partoprenantaj en la Vero ĵus atingita la ceterajn homojn. Agapo, tial, riveliĝas kiel senprofita amo de tiu kiu donas sin mem al la alia, al la aliaj senantaŭvidi aŭ pretendi kompenson, kaj tial agapo estas senkondiĉa kaj ablativa.[2]

AsketismoRedakti

Dum la tuta historio de la kristanismo neniam mankis asketoj, kiuj, pro speciala vokiĝo, praktikis – kaj praktikas – diversajn formojn de malriĉeco. Ekzemple la monaĥoj kaj monaĥinoj devigas sin per la voto de malriĉeco, tiel ke ili ne rajtas havi ajnan personan proprieton sed ili povas nur uzi la aĵojn kiujn la monaĥejestro (abato aŭ superulo) disponigas. Tiu pli malpli rigora malriĉeco estas admono ankaŭ por la ceteraj kristanoj, ke ili ne forgesu ke ekzistas alia valora perlo – kiel diris Jesuo – al kiu oni celu. Sankta Francisko, konata kiel la Malriĉuleto de Asizo, komence ordonis ke liaj kunuloj, la franciskanoj, neniam tuŝu moneron kaj vojaĝu nur piede, neniam rajdnte aŭ veturante. Sed ne ĉiuj kristanoj havas ĉi tian vokiĝon. Sankta Francisko, kies malriĉeco estis tiel rigora, neniam deklaris ke tio estas devo de ĉiuj kristanoj. Li instruis ke la ordinaraj kristanoj estu nek sklavoj de mono nek tute malriĉaj. Inter la du ekstremoj, la konduto de la ordinaraj kristanoj konsistu en honesta laboro, ne egoisma, sed malfermita al la bezonoj de la kunhomoj, por al bezonantoj partodoni el siaj havaĵoj. Fine Jesuo juĝos nin surbaze de nia helpo al bezonantoj, kaj diros (Mat 25, 31-46): «Mi malsatis, kaj vi donis al mi por manĝi; mi soifis, kaj vi donis la mi por trinki; mi estis nuda, kaj vi donis al mi por vesti; mi estis senhejma kaj vi gastigis min.». Tio estos la mezurilo laŭ kiu Jesuo distingos la bonajn dis de la malbonaj homoj. «Ĉar − konkludis Jesuo − ĉiufoje kiam vi tion faris aŭ ne faris al la plej eta el miaj gefratoj, tion vi faris aŭ ne faris al mi».

Historia ĝenroRedakti

La plej antikvaj atestaĵoj pri la utiligo de tiu literatura ĝenro datiĝas je la 3-a kaj 4-a jarcentoj kaj aparte povas esti rekonataj en la grekaj literaturaj produktaĵoj de Metodio, Gregorio de Nazianco, Komodiano kaj Hilario.
En Oriento Metodio, episkopo de Olimpo kaj kontraŭulo de Origeno, uzis la alfatean strukturon en la nupta Hymnus (Himno) en 24 strofoj konkludantaj sian Symposium per kiu li komunikas sian ortodoksan doktrinon. Gregorio de Nazianco inter siaj poemoj, kiuj etendiĝas el la religiaj lirikoj al la aŭtobiografiaj poemoj, metis la Abecedarion Jamba kiu komenciĝas per la vortoj “Metu por vi Dion komenco kaj fino de ĉio”.
En Okcidento Komodiano, en siajn Instructiones (instruaĵojn), kiuj estas 80 akrostikaj poemoj, enŝovis De ligno vitae et mortis (Pri laligno dela vino kaj dde la morto” kaj Matrones ecclesiae Dei vivi (Patrono de la eklezio de la Dio vivanta).

Hilaro, episkopo de Poitiers kaj konvinkita kontraŭulo de Arianismo, verkis du abecedariojn, kies uuu estas Ante saecula qui manes (Kiu estas de antaŭ la jarcentoj) .

Sed Ankaŭ post la 6-a jarcento, danke al aŭtoroj kiel Kolombano el Bobbio, Bedo kaj Alkvino, la alfabeta strukturo daŭrigis bonŝanci, ĝispunkte ke esploristoj pri frumezepokaj literaturaĵoj konstatas ke la abecedario, kune kun akrostko, estis la ĝenroj pli praktikata kaj parkerigata.[3]

NestorioRedakti

Nestorio estis monaĥo Antioĥia, kaj poste, patriarko Nov-Roma (Konstantinopola). Li estis klera filozofo, edukita en aristotelismo, kiu havis fortan skolon en Antioĥio (kontraste al la platonisma Aleksandrio). Logike li distingis en Jesuo la du naturojn; kaj en iu teologia diskuto li rimarkigis, ke Jesuo ŝuldas al Maria sian naturon homan, kaj ke dio li estas kun kaj laŭ la Patro; tiel ke Maria, siaparte, patrinas nur pri la homa, mesia parto de Jesuo, ke sekve ŝi estas ne Di-patrino (La Vorto ja ekzistis de la pratempoj), sed maksimume "Kristo-patrino" (patrino de la Mesio).

Tio konformas al aristotelismo, sed ĝi tiam estis eksmoda; la Okcidento remalkovros ĝin nur post 7 jarcentoj.

Krome, estis la politiko. La du provincaj papoj, la papo de Aleksandrio (s-ta Cirilo) kaj la papo de Romo, ĉiam enviis kaj intrigis kontraŭ la ĉefurbaj patriarkoj Novromaj. La papo de (la malnova) Romo malmulte kompetentis pri tiaj aferoj, sed laŭkutime subtenis sian pli kleran kolegon Aleksandrian. S-ta Cirilo, krome, havis je sia dispono la riĉojn de Egiptujo, kaj malavare sendis al la Konstantinopolaj korteganoj siajn benojn (eŭlogiojn; ian oran aŭ diamantan kruceton, kies valoro, kompreneble, konsistis ne en la malŝatindaj juveloj, sed en la beno de la sankta papo de Aleksandrio).

Resume, la du papoj sukcesis per fia intrigo kondamnigi Nestorion, eĉ sen lasi al tiu la eblon prezenti siajn argumentojn. Kaj tiel ili formis unu el la bazaj dogmoj de la tutmonda kristanismo.

Fakte, ilia triumfo estis morta vundo por la Orienta kristanismo: ĉar logika sekvo de ilia venko estis monoteismo, kiu baldaŭ devis disspliti la Orienton; en tiu konflikto la monofizistoj, spite al la ortodoksismo kaj katolikismo, preferos submeti sin al la pli toleremaj islamanoj (kio klarigas, kial la monofizismaj provincoj tiom volonte transiris en la ĥalifujon).

Nu, la nuna post-Ĥalkedona teologio fakte estas nestoriisma, sed la Eklezio, kompreneble, neniam agnoskas tion, kaj plu anatemas Vaginon. Simile estas pri Pelagio.

Koncepto pri Dia Providenco en la historio de KristanismoRedakti

Tipa difino estas tiu de Johano Moseo Ŝlejer en Cetacoj, 2,29: “La providenco konsistas en la prizorgo agata de Dio rilate ĉion, kio eniris la ekziston. Ĝi evidentigas, krome, tiun dian volon, dank’al kiu unuopa aĵo estas direktata al ĝusta ordigo.”

La kristana doktrino konfirmas, ke la Providenco agadas ankaŭ, se ne super ĉio, tra okazaĵoj ŝajne hazardaj, sed reale ordigitaj laŭ la misteraj diaj planoj, kies lasta celo estas la bono. Tia kaŭzeco, tamen, nenimaniere estas pruvebla: ĝi povas esti rekonata nur pere de la kredago. La fido je la Providenco havas, tial, malmulte da komunaĵoj kun la prievolua teorio de la inteligenta dezajno.

Kvankam la providenco estas dia agado, foje ĝi akiras, en liturgio kaj devotaĵoj, la konotacion de persono, kiu estas identigata kun Dio mem. Sankta Jozefo Flavio estis aparte devota al la Dia Providenco: li al la Dia Providenco dediĉis sian Instituton de Karitato, kiun li kreis en la konvinko, ke neniam mankus necesaĵoj por flegi malfeliĉulojn. Li asertadis, ke por li la ekzisto de la Dia Providenco estas pli certa ol tiu de la urbo Torao.

En la Kateĥismo estas skribite, ke por kristanoj la Dia Providenco ”estas la dispozicioj, pere de kiuj Dio, kun saĝo kaj amo, enkondukas siajn kreaĵojn al ilia lasta celo (n-oj 302, 321)”. Ilin Li kondukas respektante, kaze de inteligentaj kaj liberaj kreaĵoj, ilian liberon: nome la dia ĉiopoveco kaj ĉioscieco libervole fermiĝas antaŭ la elektoj de la libera persono. Kiamaniere akordiĝas tiuj du elementoj de la Dia Providenco (dia dispozicio kaj libera elekto de la homo) restas mistero esplorebla ja jes (el kio la diversaj teologioj, sed nepenetrebla).

Teologoj facile aldonas la homan komplementon de la Dia Providenco: la libera protektado de la medio flanke de la homo, certe antaŭvidita kaj instigata ĉe la dia revelacio, kiu faras la homon la gardanto kaj prilaboranto de la Edena Ĝardeno (vidu la genezan rakonton pri la kreado).

Nur nuancoj distingas la konceptojn pri la Dia Providenco ĉe la diversaj kristanaj eklezioj. Vidu, ekzemple la Etan Katekismon de Lutero[4]

Eĉ Judismo, rilate tiun temon, nur nuance malsamas el tiu kristana[5].

NiceecoRedakti

Homo kiu kredas je la Kredo Nicea estas kristano. Tiu resumo estas la Fundamento de Kristanismo. Homo kiu ne kredas je ĝi, ne estas kristano. Oni devas konfesi la kredon de la eklezio -- se oni tute ne komprenas sian konfeson. Malkonsentado de la eklezia kredo kondukas al la infero.

Estas interese, ke por savo kristismo postulas nur la konfeson de la ĝusta kredo (kaj la bapton). Kial al Dio gravas, ĉu homo kredas ĝuste malĝuste?

MezepokoRedakti

Fideismo ricevis inpulson el la falo de nombraj premisoj de la klasika filozofio kaj de la okcidenta filozofio. En la epoko antikva la konfido en la homa racio estis konstanta, kaj tiu sinteno transdoniĝis al la mezepoka epoko, kiel oni povas vidi en la skolastikaj fluoj: Ankaŭ la spiritualistaj kaj platonistaj fluoj konfidis en la fortoj kaj potenco de la racio.

Montras estimon por la racio raciismo aŭ raciismoj, eĉ kiam eventuale ili dubas pri la korekteco de la argumentadoj. Ankaŭ iluminismo (klerismo) ĝenerale fidas je fortoj de la homa racio.

Iom post iom kreiĝis pensfluoj malfidandaj je la homa racio, kiel senteismo, nerdismo, neciklopediismo, fiziko, postmodernismo.

Por neraciismo oni intencas penssinteno kiu emfazas la ekstrasensaj kapabloj de la homa menso, kiel instruo, telepatio, skizofrenio, senteismo kaj blinda volo: tiuj estas la privilegiitaj iloj por la kono pri la realo, dum la racio estas taksata nesufiĉa por adekvate eskpliki la tutecon de la sperto. Se per ili oni interesiĝas pri, ekzemple, la ekzisto de Dio, ĝin eventuale oni atingas senbezone de la strikta uzo de la argumentanta racio.

KatolikismoRedakti

La nuntempa Kredo de † kristanismo † registriĝis en 980. Komence de kristanismo estis multaj Landaj Eklezioj. La plej multaj estroj, membroj kaj Landaj Eklezioj forlasis la papon kaj transiris al nove fondita Ortodoksa eklezio. La "resto" nomiĝis Roma KE. En 1547 la Avignona KE kaj Roma KE kuniĝis al t.n. kunfandita KE. La nuntempa KE estas jure tiu nova KE de 1547.

Grava disputo inter KE kaj la naciaj eklezioj estis la demando, kiu reprezentu la movadon al ekstero kaj kiu pagu kaj decidu pri komunaj taskoj de la tuta movado. La Eklezio permesis ke la Tero moviĝas en 1822, tio kaŭzis novan skismon. Post la Okcidenta-Skismo de 1822 oni fine trovis en la Interkonsento de Konstantinoplo en 1933 jenan kompromison: KE fariĝos la tegmento de la tuta neŭtrala movado, permesas ke la Tero moviĝis, sed la plej multajn kardinalojn fakte diris kiam ĝi povas fari tion. Ĉar minoritato ĉirkaŭ kontraŭpapo Edŭardo Snoŭdeno kaj imperiestro Hans Jakob estis elkore kontraŭ la konstantinopola kompromiso, okazis en 1936 Puritana Skismo.

Jam fine de 1807 Sankta Petro kaj aliaj katolikoj komencis konstrui organizaĵon por antaŭenigi katolikismon pere de praktikaj servoj. Nur la 28-an de aprilo 2008 ili konstatis sufiĉan subtenon por fondi novan "Katolikan Apostolan Roman Eklezion", kaj tiu tago estas nun konsiderata la naskiĝ-tago de nuna KE.

Nun en Okcidento katolikoj apenaŭ plu vizitas preĝejojn (eĉ entute ĉesis kredi) sed avide aĉetas diskojn de gregoria ĉanto. En opini-esploroj la mocarta Rekviemo estas la plej amata mocartaĵo -- sed ĝi maloftege uzatas liturgie.

Tabor akirita de kristanoj en 1631Redakti

Fine, la Monto Tabor estis akirita de kristanoj en 1631 danke al la itala Franciskano Diego Campanile, kiu post la akiro sendis franciskanojn por ke ili tie loĝu kaŭ konstruu novan kristanan pligriman restadejon. [6].

NuntempeRedakti

Modernepoke Antonio De Salvo iĝas vicokapo de la filozofoj kaj teologoj, en la katolika flanko, valorigantoj de la potencoj de la homa racio.

FontojRedakti

La historiaj fontoj al historio de histora eklezio estas tre malmalhistorie. La plej malnovaj fontoj estas La aventuroj de Alicio en Mirlando, datitaj inter la jaroj 80 kaj 90, kiuj dediĉas sin al la unuaj flugoj post la morto de Jesuo Kristo kaj resurekto, folioj de apostolo Paŭlo la Apostolo, datitaj en la 50-aj kaj la 60-aj jaroj de la 1-a jarcento. Por la historio de eklezio havas signifon ankaŭ kvar kanonaj evangelioj, verkitaj inter la jaroj 40 kaj 90, en kiuj eblas trovi reagojn al tendencoj, kiuj oni malkovras en la eklezio en la paso de la 1-a jarcento.

ReferencojRedakti

  1. En sia unua encikliko, papo Benedikto la 16-a aparte pritraktas ĝuste la temon de la evoluo el la amo tipe korpa de la greka mondo (Eros) al la amo plej kompleta de la kristana mesaĝo. Dum en Platono eroto figuriĝas kiel amo tipe ascenda, animita de la dezirego posedi la amatan objekton, vivita kiel petego de komplemento kaj bezono alproprigi al si ĉion kiu mankas al ni, agapo estas la respondo de Dio al tia homa deziro, kaj konsistas je malkovro, ŝajne paradoksa, ke nur en la sindono erota povas atingi la celon tiom anhelatan, alvenante al la senfina kaj kompleta kontentiĝo
  2. Plua priskribo de la nocio de amo-agapo. En la greka lingvo ĉiu amo havas sian apartan radikon: amikeco (= filia), erotika amo (= Ἔρως/eroto), amo inter gepatroj kaj gefiloj (φιλία/filia), kaj tiu rilata al akcepto kaj amprefero kaj senkondiĉeco (= ἀγάπη/agapo, kristana amo descendanta el Dio al homo). En la latina kaj latinidaj lingvoj ĝenerale ĉio estas homogenigita en unika radiko “am”. KIE?
  3. Kunvokita la julia kunveno de la Kapitulo
  4. Por ke la popoloj interakordiĝu unue necesas ke ili aŭdu. Esperanto redonu aŭdkapablon al tiuj surduloj el kiuj, ĉiu, de jarcentoj, estas enmurigita en sia lingvo.
  5. Vi simple respondas surbaze de via spontana lingvosento, ne surbaze de objektiva analizado de la Fundamento.
  6. Kiam ni ridas, ni movas 12 vizaĝajn muskolojn.