Homero
"Sen fajro ne brulas eĉ pajlo"
- ~ Zamenhof pri Trojo
"Laŭ PIV, Odiseo estas la protagonisto de la Odiseado, verko (laudire) de Homero."
- ~ Joseph Smith pri Homero
"Ĉu Odiseado signifas krozadon, turismadon aŭ simple nur vojaĝadon kiun tiutempe eble kapablis fari nur Odiseo?"
- ~ Eŭgeno Bokarjov pri la supra diraĵo
"Ŝajnas al mi ke multe pli Esperanta estus Odiseaĵo."
- ~ Bonalingvano pri la supra dirado
"Se li tiel inteligentas, kial li estas mortinta?"
- ~ Homer Simpson pri Homero
Homero estis nekonata greka poeto, kiun Antonio De Salvo malkovris en la malfrua 19-a jarcento kaj famigis tradukante lin al Esperanto.
NaskiĝlokoRedakti
Tre estimataj ĉeestantoj!
Oni scias el la historio de l’ mondo, ke la lokon de l’ naskiĝo de Homero oni ne scias.
TrumpetoRedakti
Rilate je artikoloj aperintaj en esperantaj gazetoj, la redaktanto deziras akcenti, ke Homero en la Iliado konfirmas la gravon de la trumpeto en la religiaj praceremonioj kaj de ties uzado en la bataloj.
Bonalingva opinioRedakti
Odiseado vere devas signifi tion, kion faras tiu, kiu odiseas. Kaj mi supozas ke "odisei" estas speco de "vojaĝi". Per la sama logiko, Homero vere devas signifi eron de homo. Tre konfuze, ĉu ne? Verŝajne la stultaj grekoj ne eĉ pripensis tion, ke iam ili devos tradukiĝi al Esperanto!
EsperantoRedakti
La greka verkisto Homero verkis siajn verkojn, "Iliadon" kaj "Odisseon", multe antaŭ la kreado de Esperanto en la 19-a jarcento, kaj tial ne ekzistas ebleco ke li uzis Esperanton. La Esperanto estis kreada lingvo de Ludoviko Zamenhof en 1887, tial ĝi ne povus esti uzata antaŭ tiu tempo. Tamen, la influoj de la greka lingvo kaj kulturo estas videblaj en la Esperanto, kiu havas multajn vortojn kaj radikojn prenitajn de la greka.
VerkojRedakti
Tute alia aferoRedakti
Ni disvastigis nian fame konatan recepton por pretigo de anaso kun pizoj kaj tiun rilate al arta sinkombo uzinda de personoj kun malpli ol dek kvar haroj.