Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Ne doloras frapo sur fremda kapo"

~ Zamenhof deĵorante en hospitalo

"Chi chio tamen estas idiota. Esperantisto rajtas preferi aliajn lingvojn"

~ Idisto

Hospitalo, bonalingve malsanulejo, estas tre danĝera loko, kie multaj homoj mortas. Tie estas evitinda ejo, ĉar estas multaj malsanuloj. Krom malsanuloj, estas sadistoj nomataj kuracistoj, kiuj torturas kaj mortigas homojn. Foje tiuj tranĉas personojn kaj eĉ postulas monon por tio. Krom kuracistoj, estas flegistinoj, kiuj praktikas terorismon kontraŭ malsanuloj, ĉefe nokte, kiam ili invadas la ĉambrojn por meti pikilojn en ilian karnon, meti malvarmajn termometrojn en iliajn anusojn kaj fari aliajn teruraĵojn.

Flor Maggi Esperanto29siii.jpg

Enhavo

FlegadoRedakti

Kiel fartas la nova malsanulo? -- demandas kuracisto la ĉefan flegistinon de la hospitala sekcio.

-- Multe pli bone, sinjoro doktoro. Hodiaŭ matene li eĉ parolis.

-- Kaj kion li diris?

-- Ke li fartas malbone.

Bela FlegistinoRedakti

Kruko troviĝas en malsanulejo, kaj li ekamas la flegistinon.

"Bonvolu diri al mi," li timeme petas. "Kion mi donu al vi por ricevi kison de vi?"

"Kloroformon!"

RuĝaĵojRedakti

Medicina flegisto venis al la malsana vilaĝano. Kiam la malsanulo etendis sian manon por la kontrolo de la pulso, ekkriis la flegisto: "Ho ve, morbilo!"

Vilaĝano: "Kiu morbilo? Mi estas 60-jara! Kie vi trovis morbilon ĉe plenaĝuloj?"

Flegisto: "Jen, vidu tiujn ĉi ruĝajn makulojn!"

Paciento: "La ruĝaj makuloj? Ili estas pro mia laboro. Mi estas farbisto!"

Flegisto (trankviliĝinte): " Vi estas tre bonŝanca pro tio, ke vi estas farbisto, ĉar alie ĝi estus morbilo."

PreferencoRedakti

Surskribo sur la pordo de ambulanco:

„PACIENTOJ KUN LA INFLAMO KAJ ŜMIRMONO HAVAS PRIORITATON“

Ŝerco 1001Redakti

„Petro ankoraŭ longe restos en la malsanulejo.“

„Ĉu lia malsano estas tiom grava?“

„Fakte ne, sed mi vidis la flegistinon, kiu deĵoras tie nokte.“

KirurgioRedakti

 
Tipa hospitala ŝildo

Diras la geĥirurgoj al la paciento:
-Ni diros novaĵon, kiu doloros vin: la anestezo elĉerpis.

MotorcikloRedakti

Telofonparolo, de traŭmokuracejo al sportvendejo:

- Kiom da motorcikloj vi hieraŭ vendis?

- Dek unu.

- Dankon, do ni preparos ankoraŭ kvar litojn.

AlieRedakti

Flegistino petas malsanulon:

Bonvolu ellitiĝi kaj fari dekon da saltetoj.

-Kial?

-Ĉar mi forgesis skui la medicinaĵon antaŭ la uzo.

VenĝejoRedakti

Flegistino demandas kuraciston:
- Do kial vi tiel ekgajis?
La kuracisto:
- Tuj eniros policisto, kiu monpunis min matene.

DuboRedakti

Hospitalestro demandas komencantan kuraciston:

- Via unua kliento, kolego, resaniĝis. Kial do vi aspektas tiom angore?
- Vidu, profesoro, mi neniel povas kompreni, kial li tamen resaniĝis?

FlorojRedakti

Johano kuŝas en malsanulejo. Konatuloj vizitas lin.

-- Tre malbele vi aspektas. Kio okazis?
-- Ho! Ne demandu vi. Mia edzino festis sian 31-an naskiĝtagon. Mi promesis al ŝi por ĉiu jaro po unu rozon. Mi mendis 31 ruĝajn rozojn ĉe la ĝardenisto, kie mi kutimas aĉeti florojn. Tiu stultulo, ĉar mi estas lia ŝatata aĉetanto, almetis donace sen mia scio 12 florojn pli.

LumigoRedakti

En hospitalo, flegisto vidas frenezulon, kiu estas krochita al lustro.
La flegisto demandas al alia frenezulo:
- Kial li estas krochita?
- Li pensas, ke li estas lampo.
- Helpu, mi demetos lin de la lustro.
- Ne! Ni restos en mallumo.

DietoRedakti

Oni demandas al hospitala ĉefkuracisto:
- Sinjoro, kio estas en via fako la plej interesa?
- Diveni, kiu estas plej ŝata manĝaĝo de pacientoj.
- Do por kio?
- Por poste malpermesi ke ili ĝin manĝos.

En hospitaloRedakti

La kuracisto, kun funebra mieno, diras al la paciento:

Estas mia devo, informi vin, ke vi estas tre grave malsana. Ĉu estas homo kiun vi deziras vidi?

– Jes.

– Kiun?

– Alian kuraciston.

DonaĵoRedakti

Hospitala estro donacis al okulisto por naskiĝtago vitran okulon. Li demandas sin kun rido:
- Interesas, kion oni donacos al nia urologo?

MaldormemoRedakti

Paciento en hospitalo: „Flegistino, mi neniel povas ekdormi, ĉu vi havas ĉi tie iun pacientinon kun sama problemo?“

ŜanĝoRedakti

Venas muntisto en malsanulejan ĉambron, kie estas ĉiuj pacientoj dependaj de spiratoroj. Post momento li diras al ili: „Profunde enspiru, mi iras ŝanĝi elektrajn sekurigilojn.“

OpinioRedakti

-- Kiel fartas la nova malsanulo? -- demandas kuracisto la ĉefan flegistinon de la hospitala sekcio.
-- Multe pli bone, sinjoro doktoro. Hodiaŭ matene li eĉ parolis.
-- Kaj kion li diris?
-- Ke li fartas malbone.

Hospitalaj bakteriojRedakti

Du malgrandaj bakterioj interrenkontis en hospitalo.
– Kiel fi fartas? demandis unu bakterio, kaj antaŭenpaŝis por manpremo.
– Ne proksimiĝu! la alia malpermesis. – Mi kredas, ke min infektis penicilino.

Bonalingva vortaretoRedakti

Por helpi ĉinojn, oni preparis bonalingvan vortareton al tiu artikolo:

  • Anuso: postaĵtrueto;
  • Ĉambro: dormejo;
  • Flegistino: putino;
  • Hospitalo: malsanulejo;
  • Loko: ejo;
  • Nokte: en malhelahoro;
  • Termometro: hompostaĵtruetavarmmezurilo;

MisteroRedakti

Granda misterio okazis en la intens-flegada fako de grava urba malsanulejo. La pacientoj, kiuj vice okupis la liton 4, ĉiuj mortis je la 11:00h dimanĉe. Tio okazis ĉiufoje, senrilate al la sana stato de la malbonŝancaj pacientoj.

La kuracistoj kaj flegistoj ege ĝeniĝis. Iuj eĉ demandis sin, ĉu la mortoj estis faritaj de malbonegaj spiritoj. Post kelkaj tiaj mortoj, ĉiuj je la 11:00h, dimanĉe, teamo de monde bonkonataj fakuloj estis vokata por solvi la teruran problemon.

Do, je kelkaj minutoj antau la 11:00h, dimanchon, la teamo staris nervoze kaj atente apud la lito 4. Ĉiuj silentis, escepte unu-du, kiuj preĝis kaj petis dian protekton kontrau malbonegaj spiritoj. Akurate, je la 11:00h, la purigisto eniris la ĉambron, malkonektis la vivsubtenan sistemon, konektis sian polvsuĉilon kaj senvorte komencis sian laboron.

ForiroRedakti

- Sinjoro, ni ricevis la definitivan rezulton de la priesplorado de via organismo. Mi pensas, ke post unu semajno vi ne plu estos en nia malsanulejo.
- Ho, grandegan dankon, sinjoro kuracisto!
- Hm... Mi supozas, ke vi ĵus miskomprenis min...

LiteraturoRedakti

  • La Malsanulo pro Imago. Komedio de Molière, el la franca trad. W. Velten, 1911, 98 p. „La traduko ĝenerale estas bonega, kaj bone reproduktas la klaran, precizan kaj elegantan stilon de M.“ (R. M., La Ondo de ESPERANTO, 1912 p. 30)