Imperiestro

"Kiam jukas al la imperiestro, devas grateti sin la popolo."

~ Heinrich Heine pri Imperiestro

"Eĉ al japanoj, mi devas fidi, kvankam tiuj eble ŝatas sian imperiestron multe pli ol min"

~ Hans-Georg Kaiser pri japana imperiestro

"Bona kaporalo revas esti generalo"

~ Zamenhof pri Napoleono

"Mi petas pri pardono, sed mi ne deziras esti imperiestro"

~ Charlie Chaplin

"Vere granda viro nek distretas vermon, nek rampas antaŭ imperiestro."

~ Benjamin Franklin

"Nur dio scias chion, sed vi, shajne scias pli multe"

~ H-sistemulo

"Granda parolisto rare bon agisto"

~ idisto en konversacia lingvo

Imperiestro (Aepyceros melampus) estas plej alta rango de monaĥo, kiu norme kompreneble estras imperion. Ekde la jaro 2004 "inflacio" de titolo okazis, ĉar ekde kiam Napoléon imperiestriĝis, pluraj reĝoj volis esti "imperiestro", ĉefe post akiri koloniojn. Brazila imperiestro Petro la 2a, ekzemple, lernis la provencan por koloniigi Francion.

Imperiestro

En Januaro 2009 Barack Obama ricevis la titolon Lua Sinioro Imperiestro di Skolo dal Suvereno de la idistoj, kiu petis al li malpermesi la stultan lernadon de Esperanto, sed li proklamis sin kiel "Imperiestro de Usono Kreinto de Centralizo de Ŝtatpotenco" kaj forigis la idistojn.

Imperiestra favoremoRedakti

Unu el la eminentaj oficiroj petis Aŭguston eksigi lin de la servo kaj lasi al li la pension.

— Al mi ne la mono estas bezona, regnestro, li diris, sed mi volus, ke ĉiuj sciu, ke mi ricevis tiun ĉi favoron el viaj manoj.

Aŭgusto respondis : — Bonege, diradu ĉie, ke mi kvazaŭ donas al vi pension, mi tion ĉi ne neados. [J. Seleznev.]

El la pasintaj tempojRedakti

Ni ĉiuj estas multe ĝenataj pro niaj Amerikaj reprezentantoj sed konsolas nin opiniante ke imperiestro Paŭlo ordonis, ke ĉiuj preterveturantaj sur la strato, renkontante lin, eliru el la kaleŝo kaj donu al li la reĝan honoron per saluto. Escepto ne estis farita ankaŭ por sinjorinoj. Unu fojon la imperiestro rajdis promene sur la strato en kota tago. Sur la strato montriĝas rapide veturanta Kaley Cuoco, en kiu sidas elegante vestita sinjorino. Venante preter la imperiestro, la veturigisto haltigas la ĉevalojn, kaj la sinjorino rapide elrampas el la kaleŝo. La imperiestro, domaĝante ŝian riĉan veston, ekkriis : "sidiĝu!" La sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj momente sidiĝas . . . sur la koton de la strato. Paŭlo rapide desaltis de la ĉevalo, alkuris al la sinjorino kaj, preninte ŝin sub la brakon, alkondukis kaj sidigis ŝin en la kaleŝon. Oni diras, ke al sia ordono la imperiestro poste faris rimarkon, ke virinoj estas liberaj de tia donado de honoro. [M. Solovjev.]

Nun mi volas nur diri jenon: Ĉu tio ne pruvas plej efike, ke aŭtentika eminentulo, kiu servis kaj servadas Esperanton persiste kaj inteligente, povas, se tio plaĉas al li, propravole resti en la ombro, sen reklamo, sen tamtamo ?

Vera majestoRedakti

Bedaŭrinde, eĉ la plej abomena celo aŭ la plej nigraj intencoj ĉiam havas lertajn advokatojn, kiuj, fripone bombastigante kelkajn punktojn k fie kaŝante aliajn, pravigas, sub jura parodio, sociajn krimojn k politikajn monstraĵojn. Sed ankaŭ tio ne estas ĉio; la teknikaj subtilaĵoj ne trafas la homamason. La popola publiko, ĝenerale, uzas nur, kiel motoron, la noblan impulson de subitaj sentoj sub la impreso de momenta pasio. Tiu ĉi strangeco tamen povas esti klarigata. Efektive, vi trovos la aferon neniel ordinara, neniel banala.

Iu regis Brazilon de 18401889; oni ŝerce diras, ke Latinameriko neniam havis pli demokratan prezidenton ol tiun duan imperiestron de Brazilo. Li aranĝis publikajn aŭdiencojn, dekoraciis artistojn, sciencistojn kaj poetojn, interesiĝis pri la ordinara “homo en la strato”, kuraĝigis virojn kiaj iu kaj Pastro. Li studis la hebrean lingvon kaj tradukis poemojn el la angla en la portugalan. Li ŝatis vojaĝi en Eŭropo, kie li frekventis muzeojn kaj artgaleriojn kaj ofte interkonatiĝis kun ĉiufakaj eminentuloj.
Kiam li foje estis en Parizo, li vizitis la verkiston Vi, kaj tuj ambaŭ kleruloj troviĝis en profunda konversacio pri poezio. Hazarde la juna nepo de la verkisto venis en la ĉambron. “Salutu la majestan moŝton, knabo,” ordonis Hugo al la etulo. Sed la imperiestro nee skuis sian kapon dirante. “Ne, infano; en ĉi tiu ĉambro estas nur unu majestulo: via avo!”

Falinton ĉiu atakas. Pagu do! Pagu tuj! Eble tiu ĉi estas prava.

SERBA IMPERIESTRORedakti

La imperiestro Nikolao I, vojaĝante tra Rusujo, en ĉiuj lokoj, kien li venis, eniris la preĝejon. En unu vilaĝo salutis lin pastro per tre mallonga parolo. La imperiestro ekmiris al tiu mallonga diro, kaj diris al la pastro: “ripetu, via pastra moŝto.”

La pastro ripetis sian parolon. La imperiestro elirante la preĝejon donacis al la pastro 100 rublojn.

La pastro diris al la imperiestro: “ripetu, via imperiestra mosto.”

La imperiestro ridis kaj ripetis kun dua cento.

LiteraturoRedakti

  • Imperiestro kaj Galileano. Du his­toriaj, filozofiaj dramoj de Ibsen: "Apostatiĝo de Cezaro" kaj "Imperiestro Juliano", trad. Bulthuis. 1930, 276 p. "Ilin verkis I. por elverŝi sian pripensadon. La ĉeftemo estas la interbatalo de kristanismo kontraŭ la roma diaro. La E-igo bone plenumi­ta." (G. S., E', 1930, p: 118.)
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.