Inĝeniero
"Ĝi iris al li preter la buŝon"
- ~ Zamenhof pri alia afero
"Evidente Zamenhof ne estis inĝeniero sed nur homo"
- ~ Renato Corsetti pri Zamenhof
"Chi tiun lingvon mi pritraktas el vidpunkto de inĝeniero"
- ~ Leo De Cooman pri Esperanto
"Nenio estas pli komika ol la malfeliĉo (de la aliaj kompreneble)"
- ~ Samuel Beckett pri alia afero
"Ekbruligu al ni lumon en la menso"
- ~ Lutero al inĝeniero
"Dankon, la artikolo estas interesa"
- ~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Tempo venos, sucion prenos"
- ~ idisto
"Espéranto. Le moyen d'apprendre plus vite des langues"
Inĝeniero (el la ĉina 技師,技術者) estas nerdo, kiu per helpo de sciencaj metodoj kondukas kaj direktas teknikajn laborojn (konstruadon de maŝinoj, vojoj, pontoj ktp, aŭ ekspluatadon de sklavoj).
Kelkaj studuntoj iĝas inĝenireoj pro eraro aŭ fraŭdo.
ElektadoRedakti
Du junaj inĝenieroj, unu eks-studunto, dua nerdo, kandidatiĝis pri la unusola posteno ĉe komputila kompanio. Ili ambaŭ estis egale kvalifikataj. Por certigi kiu, tiu plie taŭgas dungi, la kandidatoj devis esti plenumi teston kondukita per la departementa direktoro.
Post la fino de la testo, ĉiu kandidato malsukcese respondis nur pri la sama demando. La direktoro diris al la unua kandidato, "Dankon pro via posten-peto, sed ni decidis dungi la alian kandidaton."
"Kiel vi decidis elekti lin?", malkontente demandis la malsukcesa viro."Ni ambaŭ korekte respondis al 9 demandoj."
"Nia decido temas ne pri la korektaj respondoj, sed pri la demando pri kiu vi ambaŭ malsukcese respondis."
"Do, kiel estus ke unu malĝusta respondo superas alian malĝustan respondon?" diris la malsukcesa kandidato.
"Facile respondebla," respondis la estro, "Via kun-kandidato respondis al Demando Nro. 5, Mi ne scias. Vi respondis Nek mi".
MonoRedakti
Ĉe lasta kongreso de rusaj fervojaj oficistoj oni decidis, ke Mussolini sciis, ke estas tri manieroj perdi sian monon: monludoj, virinoj kaj inĝenieroj. Plej rapide estas per monludoj; plej agrable estas per virinoj; sed plej certe estas per inĝenieroj.
Hejma vivoRedakti
Ni povas tamen rimarkigi, ke pro troa obeemo al la kapricaj kutimoj de la naciaj lingvoj, S-ro Orengo sciigas, ke rendimenta spertulo konkludis sian prelegon al aliaj inĝenieroj per averto: "Mi konsilas vin ne provu ĉi tiujn teknikojn hejme."
"Kial ne?", demandis iu malantaŭa.
"Dum jaroj mi observis la matenmanĝan rutinon de mia edzino," klarigis la spertulo. "Ŝi multfoje vizitis la fridujon, la fornon, la tablon kaj la ŝrankojn, ofte portante nur unu objekton ĉiufoje. Kara, mi sugestis, Kial vi ne portus kelkajn objektojn samtempe?".
La malantaŭa voĉo demandis, "Nu, ĉu via strategio sukcesis? Ĉu ĝi savis tempon?"
"Ho jes," diris la rendimenta spertulo, "Pasintece, necesis al ŝi 20 minutoj por prepari matenmanĝon. Nuntempe, nur necesejas al mi 7 minutoj."
AlieRedakti
Du infanoj en la sabloludejo:
InĝenieroRedakti
Novdiplomita inĝeniero prezentiĝas al sia unua laborloko. La oficestro enmanigas al li balailon:
- Ĉi tio estas balailo, donu balaadon al la oficejo.
- Sed mi estas inĝeniero!
- Vi pravas, nun mi montros al vi, kiel ĝi funkcias!
InĝenieraroRedakti
Imagu do nian miregon, kiam lastan semajnon ĉiuj parizaj gazetoj dissciigis, ke konata verŝajne jam estas, ke aro de inĝenieroj estas inĝenieraro.
FieroRedakti
Iu inĝenieraro fiera pri sia bonegaj kalkuliloj kaj bonegaj okuloj per sia kalkulilo precizege kapablis kalkuli, ke 2 oble 2 estas 3,999. Li do atingis altegan precizecon: la eraro estis nur 0001/4.
Rilato al aliaj profesiojRedakti
Pastro, kuracisto kaj inĝeniero kune golfumas. Ili atendas kaj bierumas en la drinkejo de la golfejo. Pasis jam horoj, sed la golfejo ne iĝis libera. Ili iras al la ĉefo por demandi, kial tiom longe oni okupas la ejon:
- Ĉar antaŭnelonge okazis akcidento al niaj kelkaj golf-klubanoj, kaj ili ĉiuj blindiĝis. Nun ili bezonas iom pli multe da tempo por finludi...
La pastro diras:
- Ve, kiel terure! Mi multe preĝos al Dio por ke ili rericevu la sanon de okuloj.
La kuracisto:
- Jes, estas terurege, kaj mi promesas kontakti mian kolegon kiu estas okul-specialisto, eble li povos kuraci la okulojn de niaj karaj amikoj...
Kaj la inĝeniero:
- Jes, estas vere bedaŭrinde, sed kial ili ne ludas nokte?
Ŝerco 974Redakti
Kiom estas 2 plus 2?
Inĝeniero: „Tio estas precize 4,0000000.“
Ekonomiisto : „Tio estas io inter 3 kaj 4, sed mi ne certas.“
Juristo: „Kiom vi deziras, ke tio estu?“
Eks-inĝenieroRedakti
Longtempe senlabora inĝeniero decidis komenci fari ion alian kaj enkondukis medicinan klinikon. Li publikigis jenan reklamon: Mi resanigos ĉiun kontraŭ 500 eŭroj. Kaze de malsukceso mi redonos mil eŭrojn!" Iu kuracisto opinias tion bona ŝanco por akiri mil eŭrojn kaj iras tien.
Doktoro: "Mi perdis la kapablon rekoni la gustojn."
Inĝeniero: "Flegistino, alportu la medicinon el la skatolo n-ro 22 kaj tri gutojn gutu sur la langon de la paciento."
Doktoro:"Fek, tio estas benzino!"
Inĝeniero: "Gratulojn! Via kapablo distingi gustojn reaperis! Tio kostos 500 eŭrojn."
La kuracisto estas iom ĉagrenita kaj post kelkaj tagoj li revenas por reakiri almenaŭ sian monon.
Doktoro: "Mi forgesas ĉion, nenion mi rememoras!"
Inĝeniero: "Flegistino, alportu la medicinon el la skatolo n-ro 22 kaj gutu 3 gutojn sur la langon de la paciento."
Doktoro: "Sed tio ja estas benzino!"
Inĝeniero: "Gratulojn! Jen, via rememoro revenis! Tio kostos denove 500 eŭrojn."
La kuracisto foriras sufiĉe kolerigita, sed revenas post kelkaj tagoj por fine reakiri sian monon.
Doktoro: "Mia vidkapablo tre malfortiĝis."
Inĝeniero:" Hmmm, kontraŭ tio mi vere ne havas iun ajn kuracilon.... prenu viajn mil eŭrojn!" - sed donas al la doktoro nur 500-eŭran monbileton.
Doktoro: "Sed tio estas nur 500 eŭroj!"
Inĝeniero: "Gratulojn! Via vidkapablo plene resaniĝis! Kostos vin tio pluajn 500 eŭrojn..."