Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

" Ne moku riveron, ne atinginte la teron"

~ Zamenhof naĝante al insulo

"Ta qua ne fidas, ne esas fidinda"

~ Idisto

"Ĉu tio estas via inaŭgura deklaro?"

~ iu
Jen verda ina sulo

Insulo estas ina sulo, aŭ plibone, sula ino. El la insuloj oni faras insulinon, kiu estas ina insulo, sekve sula ina ino.

Enhavo

Historio kaj GeografioRedakti

Napoleono abdikis kaj estis ekzilita en insulo Elba kaj Adolf Hitler ordonis ekspedion al la insulo Rügen en la balta maro kun komisio por spioni britan aerfloton el tiu loko, sekve, nuntempe, Nov-Gvineo iĝis insulo proksima al Nov-Kaledonio kaj Nov-Zeland, ĝi inkluzivas kaj Antarkton kaj plurajn insularojn en la Suda Oceano.

Poste, en 1975, en la insulo Tenerifo (Kanariaj Insuloj), grupo da homoj estis protagonisto de serio da kontaktoj pere de tabulo oŭija, kiuj kondukis al fizika vizito en la interno de kormoŝipo.

GrandecoRedakti

Nu, insuloj fakte povas esti same granda kiel kontinento. Pensu pri Australio kaj Antarkto.

Esperanta insuloRedakti

Esperanto-insulo estas la suda, ĉina insulo nomata ĉinlingve Hai Nan Dao (Maro-Sudo-Insulo) kaj esperante, Hajnano. Ĝi proksimas de Hanojo. Esperanto-Insulo estas la hejmoloko de tre buntaj kurso-specoj de Esperanto: Unue, tre tre intensa, tuttaga, tutmonata kurso por neesperantistoj kaj por nefluaj parolantoj de Esperanto.

ŜipkapitanoRedakti

Eleganta kaj riĉa ŝipo preterpasas malgrandan insulon sur la oceano, en la mezo de nenie. Sur la insulo, nudpieda barbulo saltas, krias, ekbruligas fajron...
— Kio estas tio? demandas turisto la kapitanon.
— Mi ne scias, sed ĉiufoje, kiam ni pasas apud tiu insulo, li freneziĝas.

LiteraturoRedakti

  • Insulo de Feliĉuloj. De Strind­berg, el la sveda trad. O. Frode. 1926, 69 p. "Rakonto fantazia, sed tre­ege pesimisma; ĝia konkludo estas, ke ĉio en nia civilizo estas trompo, perfido, sukceso de l' plej lertaj hipo­krituloj." (G. S., ,E' 1926, p: 209.)