"Kiu ne riskas, tiu ne havas"

~ Zamenhof pri io
Ojo.jpg

"Hvatij sluĉ pri glov, ibo hvost es skolzju"

~ Mark Hucko

"Multe interesant!"

~ Volapuka reformisto pri ĉi tiu artikolo

Jaguaro (panthera onca) esas aro de Jaguoj, jaguo estas noktala e foresta karnivora felino qua existas de Mexikia ghis Brazilio, Paraguayo kay nordo di Arjhentinio en Ameriko.

Jaguaro estas en arbaro la plej danĝera besto. Sen pafilo neniu havas ŝancon savi sin kontraŭ ĝi. La homo provas forkuri, sed la jaguaro pli rapide kuras. Se la homo saltas en akvon, la jaguaro saltas post li. Krome la jaguaro naĝas pli rapide. Kaj se la homo grimpas sur arbon, la jaguaro eĉ pli rapide sekvas lin. Kio, se la homo kaŝas sin? Vane. Eĉ tio ne helpas. La jaguaro kapablas kaŝi sin pli rapide

Malsana JaguaroRedakti

Jaguaro falis el arbo kaj, dum multaj tagoj, ĝi restadis enlitiĝinte tre malsana. Kaj ĉar ĝi ne povis ĉasi, ĝi suferis multan malsaton.

En tiu malagrabla situacio ĝi ekpensis planon.

- Baptanino iraro - diris ĝi - trakuru la mondon kaj diru al la bestaro, ke mi estas preskaŭ morta kaj pro tio mi postulas, ke ĉiuj venu min viziti.

La iraro foriris por transdoni la mesaĝon; kaj la bestoj, unu post alia, komencis viziti la jagŭaron.

Alvenis la cervo, alvenis la kapivaro, alvenis la agutio, alvenis la pekario. Ankaŭ la tertestudo alvenis.

Sed la ruza tertestudo, antaŭ ol eniri en la kaŝtruon, havis la ideon rigardi la grundon. Ĝi vidis, sur la polvo, spurojn de tiuj, kiuj eniris; sed ĝi vidis neniajn spurojn de tiuj, kiuj eliris. Kaj ĝi suspektis.

_ Hum! Ŝajnas al mi, ke kiu eniras en ĉi tiun kaŝtruon, tiu ne eliras el ĝi. - Anstataŭ viziti nian karan jaguaron, mi pensas, ke estus pli bone iri preĝi por ĝi...

Kaj tiu tertestudo estis la sola, kiu sin savis.

KutimaroRedakti

Tiu tropika specio estas tipa rabobesto kaŝanta sin sur arboj. Homo ĝin evitas, sed ĝi povas ataki ankaŭ homon, kiam ĝi estas ĉagrenita de propagandistoj de Esperanto kaj Atestantoj de Jehovo. Ĝia ŝatata manĝaĵo estas simioj kaj homo, kompreneble, estas speco de simio. Ĝi kuŝas sternita sur branĉo tute senmova kaj atendas, kiam la predo mem venas al ĝia atingopovo. La predon ĝi tiras al supraj branĉoj, tial aliaj rabobestoj ne povas formanĝi la restaĵojn.

Temas pri solemna felisedo. Ĝi pariĝas rapide nur dum kelkaj semanoj en jaro, sed povas fari tion centfoje tage; post tio la paro disiĝas.




En poezioRedakti

Hejmen al ŝi oni portis
la heroon. Li jam mortis.
La multaj vundoj gravis:
li kapon ne plu havis.
Pruvas, ke pli feliĉa estas
li, kiu en la lito restas;
ol li,
kiu en arbaron marŝas,
kaj la jaguaron ĉasas.

            — J.B.Morton (tradukita de Julia Bagio)

Vidu ankaŭRedakti

Bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas multaj antaŭjuĝoj por paroli pri tiuj aferoj kaj la amaskomunikiloj, ofte klinitaj al la sensaciismo kaj al la plej absurda skeptikismo, ne informas pri ili korekte nek kun la devigita seriozeco. Rilate al Esperanto, la informo en nia lingvo estas tre nesufiĉa kaj malabunda, preskaŭ neekzistanta.