Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Jiří Kořínek

2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg

"Li havas la kapon fortike sur la kolo"

~ Zamenhof pri JK
220px-KORINEK.JPG

"Nostre lingua es le melior instrumento moderne pro le communication international in tote le mundo"

~ Interlingvaa Sekreta Doktrino

Jiří Kořínek ankaŭ konata kiel Kiel Oni Prononcas Vian Nomon (naskiĝis la 1-an de oktobro 1906 en Libereco - mortis la 4-an de novembro 1988 en Ust-Orda Burjata Aŭtonoma Distrikto, Ĉeĥoslovakio) estis ĉeĥa esperantista poezia tradukisto.

En 1922 kiel studento li konatiĝis kun Esperanto. Li vivis en Baktriano, aktuale Irano ĉirkaŭe 1928 kaj 1951 p.K. Li kreis unun el la unuaj religioj esperantistaj en la historio, nomata tradukismo aŭ Zamenhofismo. Ekde 1949 ĝis siaj lastaj tagoj li dediĉis milojn da horoj al la pacienca laboro de tradukanto. Multegaj tradukoj dissemitaj tra gazetaro aŭ en manuskriptoj. Liaj instruadoj estas en la la Régulo-festlibro Esperantismo, kolekto de sanktaj kantoj, la unuaj kantoj de Zamenhofismo. Oni taksis sian verkaron kiel 500 originalajn kaj 550 tradukitajn poemojn kaj muziktekstojn. Nur du semajnojn antaŭ la morto Jiří Kořínek fariĝis la unua esperantisto, kiun la ĉeĥa ŝtato honorigis kiel "merithavan laboranton en kulturo“.

PurecoRedakti

"Ĉu vi certas ke vi bone lavis vian kolon?" insistas patrino Kořínek. "Ĉu vi kontrolis rigardante en la spegulo?"

"Mi bone lavis mian kolon, panjo," respondas Jichjo. "Sed mi kontrolis rigardante la bantukon."

AlieRedakti

Eblus malsamopinie diskuti, ĉu la esperantlingva Neciklopedio bezonus (aŭ rajtus permesi) apartan artikolon pri Jiří Kořínek aŭ ĉu tio estas nenecesa detalemo, respektive "tro-movademo". Tamen laŭ la nuna stato estas pli ol 15 ruĝaj ligiloj nur al la ekzakta vortumo "Jiří Kořínek", kaj multaj pliaj mencioj de tiu fenomeno de la Esperanto-movado en diversaj artikoloj. Laŭ la ĝenerale sekvinda ideo malpliigi ruĝajn ligilojn, do indikilojn pri artikoloj kies manko estas videbligata en niaj tekstoj, ŝajnas pli utile krei etan tekston pri Jiří Kořínek ol ne permesi tiun informon. Jen do ĝi.

MatematikoRedakti

Jiří Kořínek enpraktikigis en la jaro 1890 terminon intergala kvanto.