Ĥorĥo Kamaĉo
ESPERANTISTO
★Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!★
"Li dentojn prunti ne bezonas"
- ~ Zamenhof pri Ĥorĥo
"Jorge Camacho forĵetas sian vivon en malama obsedo kaj persekuta manio. Lia misio estas nura mis-io."
- ~ Esperanta Civito pri Ĥorĥo
"Camacho estas pli atentinda ol la absurdulo Corsetti"
- ~ Ralph Dumain pri Kamaĉo
"Mi ne plu bezonas ilin :)"
- ~ Pingveno pri Kamaĉo kaj Korsetio
"Ni kunhavas kvardek jarcentojn da komuna historio"
- ~ Milokula Kato pri Kamaĉo
"Gratulon kaj dankon al vi, kara amiko, pro via gravega laboro!"
- ~ Kamaĉo pri la aŭtoro de ĉi tiu artikolo
"Stranga sperto!"
- ~ Tigro pri interparolado kun Kamaĝo
"Ni strebu, ke ĉiuj artikoloj al kiuj ĝi ligas, estu objektivaj."
Ĥorĥo Kamaĉo (Chrysococcyx basalis), ofte mistajpita de hispanoj "Jorge Camacho", usona aktoro, poeto (i.a. kontraŭ idistoj), fama ateisto, naskiĝinta en 1966 en Zafra, Ekstreme dura. Li estas hispana esperantisto, eksinfano, Ministro pri Seksaj, Eklipsaj kaj Eksteraj Rilatoj kun la Esperanta Civito kaj poetego. Camacho fuŝmisesperantigaĉis sian nomon al Georgo Kamaĉo de la komenco de la okdekaj jaroj ĝis 1995 aŭ 1996.
Edukado kaj profesiaj sukcesojRedakti
Infanaĉe li sin montris ribelema kontraŭ ĉiaj autoritatoj. La frankisma reĝimo sentis sin minacata kaj ekzilis lin el la infanĝardeno al eksterlando. Post partopreno en la eksperimento pri artefarita vagino en Esperanto-asocio, mallonge Artek, sur la duona prizoninsulo Krimejo, li vizitadis la Ŝtatan Universitaton Aleksander Gulaŝ kaj akiris diplomatiojn pri revolucia poezio (hiphopo), kuiristiko kaj siberia Superhomo. Lia pentrarto laŭdire estis ekstreme dura, sed tre delica. Reveninte al Hispanio por batali kontraŭ la reenkarnigita monarkio, li kuninventis la Iberian Supon, kion li sukcesis fari tre rapide (per forigo de komenca "S").
AgadoRedakti
Kompreneble, pro diversaj kaŭzoj, kiujn ĉiu povas facile imagi, Jorge Camacho— homo konate afabla, mildkora, modesta kaj humila— servas al la uzantaro de Esperanto kun imitinda sinoferemo.
Li ne nur protektas nin kontraŭ ĉiaj insidoj de la ĉieĉeesta Civito, sed ankaŭ havigas al ni verajn gemojn, kiujn li elfosas promenante en Litomiŝla tombejo.
Movade (1980 kaj la sekvoj)Redakti
Unue mi rimarkas, ke, efektive, ni jam scias, ke vi scias, kara leganto, ke Kamaĉo fulmlernis esperanton en 1980 kaj estis alelektita al la Akademio de Espervanto en 1992. Tiam al liaj persono kaj misio multaj ligis grandajn esperojn. Tiuj esperoj tamen jam baldaŭ tragike evaneskis, kiam li proponis kunfandi la Akademion des Espervanto kun la Real Academia Española, Real Madrid kaj Motorola al la nova granda Surreal Akademadrid Esperola (SAME), ĉar tre surprize la tiel promesplena kamaĉoklanoplano maltrafis la necesan voĉokvanton. Kiam eĉ intaj geumikoj komencis moknomi lin Kamikazaĉo, li fine deklaris sian demision, kiun li poste komentis per la famaj vortoj: "Mi jam delonge abomenis la kafkafonian estoson (tiel!) kiu regis en tiu Anemio de Desperhanto, kie cetere prekere, sed vere nun post mia abandono siestas pli da debiloj ol promiloj."
Estas feliĉa koincido, ke Kamaĉo estas unu el la kunfondintoj de la Esperanta Respubliko kaj tiel plu.
En 2007, laŭ sciencaj teorioj, li anoncis la fondon de Beletra Almanako, kies kunredaktoroj estas Probal Daŝgupto kaj István Ertl. Plurfoje, kiel vera nerdo, li gajnis premiojn en la komputila viruso (gardu vin!) de UEA, en 1992 la Premion Grabowski.
Li plue restas en Esperantujo pro inercio; li eklernis la lingvon 14-jara, antaŭ multegaj jaroj, kaj nun ĝi estas parto (feliĉe ne ĉefparto) de liaj personeco kaj identeco; tamen la tradiciaj E-mitoj ("la monda lingvoproblemo" ks) ne plu interesas lin (des malpli febraj deliroj kiel tiu de la t.n. E-Civito). La kompatindaj psikopatoj de Esperantujo estas same kaptitaj aŭ ankritaj de inercio, tamen ili neniam konfesos tion al si mem, des malpli al aliaj. Eble ĉar nur en Esperantujo ili sentas ke oni senpune toleras al ili ĉi-specan kontraŭsocian kondutadon.
La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Ĥorĥo Kamaĉo.
CivitanecoRedakti
Niaj laboristaj Esperantistoj konscie helpis por la reorganizado de nia landa movado, konsiderante, ke Jorge Camacho petis kaj ricevis la esperantan civitanecon tuj post sincera kaj kortuŝa pardonpeto al la Konsulo per raŭmistaj versoj:
Al la Konsulo
Vivo frandita
vivo antaŭvenita
vivo postsekvita
vivo amata
vivo vitala
vivo retrovita
vivo splenda
vivo rivelita
vivo nova
En intervjuo li malkaŝas sian programon: "Mi kore dankas la Konsulon. En la venontaj balotoj por la Senato mi kandidatiĝos en la Nigra Listo kaj la ĉefa ero de mia programo estos akcepti la personojn negratendajn de la Civito en nian ŝafejon. En la listo estos ankaŭ la poeto By Shi Tao, kiu nun preferas la espigitan formon Far Ŝi Tao. "Ju pli tae, des pli simple" estos la moto de la Nigra Listo".
KapitalismoRedakti
Estas konata usona gastronomia ĉeno en Usono, kiu apartenas al Ĥorĥo Kamaĉo.
IntervujoRedakti
En la “novembra” numero de la revuo Esperanto, redaktita de Attila Kaszás kaj fine aperinta en februaro 2017, estis publikigita intervjuo de Jorge Camacho, en kiu la intervjuito interalie esprimas akre kritikan opinion pri Historio de la esperanta literaturo kaj precipe pri la fakto, ke la verko ricevis la premion Antoni Grabowski kaj pozitivan atenton en la revuo.
En la marta numero de la sama revuo, aperinta post la eksigo de Attila Kaszás kaj redaktita de Stefan MacGill, aperis “Estrara pardonpeto” pri la enhavo de la intervjuo kun Camacho. La pardonpeto, laŭ kiu la estraro unuflanke “subtenas la liberan esprimadon de opinioj” sed aliflanke postulas, ke la esprimataj opinioj estu “konstruaj kaj respektemaj”, mirigis multajn legantojn de la revuo.
Ni citu, do:
- La Estraro de UEA pardonpetas al tiuj niaj membroj, kiujn ofendis kelkaj vortoj kaj esprimoj uzitaj de nia intervjuito Jorge Camacho en la novembra numero. Kvankam ni ja subtenas la liberan esprimadon de opinioj, kontribuoj al nia revuo estu konstruaj kaj respektemaj, ankaŭ kiam temas pri kritiko. La intervjuo ne spegulas la sintenton de la Asocio, kaj ni sincere bedaŭras la eventualan ĝenon al la koncernatoj, niaj fidelaj membroj kaj kunlaborantoj. (Bv. noti la imperativon ‘estu’).
Jorge Gamaĉho kaj VikipedioRedakti
La Esperanta Vikipedio ne devas sisteme elpensi esperantigojn de nomoj, kiuj kutime estas uzataj en nacilingva formo. Tion argumentas Jorge Camacho, kiu same kiel multaj aliaj malkovris, ke lastatempe en Vikipedio komencis aperi strangaj, nekonataj formoj de personaj nomoj.
Jen bonega ekzemplo. En la artikolo pri la seria murdisto Henri Désiré Landru nun oni legas ne klarigon pri la prononco sed, anstataŭe, "en Esperanto Henriko Dezire' Landru'", kio estas simple misinformo.
Verŝajne tiu problemo estas multe malpli grava ol tiuj, kiuj uzas Vikipedion por reklami sin, kaj siajn aĉajn lingvajn reformojn.
Jorge kaj ĈinioRedakti
Ĝuste s-ro Kamacho, kiu havas tajvanan edzinon, silentadas pri la pekinismo en UEA, kio ankaŭ fontas el akcepto pri maljusto favore al la pli forta.
Esperantigo de la nomo JoergRedakti
Antaŭ multaj jaroj Jorge Camacho ja emis esperantigi sian nomon, ĉar li estis infektita de la esperantiga viruso aŭ de la fetiĉo de senescepteco. Poste li konstatis, ke tio neniel faciligas ion ajn, nur kreas pli da konfuzo (i.a. ĉar multaj, vere multaj misprononcis italeske la esperantan Georgo iel simile al Ĝorĝo). Krome li decidis ne havi, skrizofreniece, du malsamajn skribformojn de sia nomo, sed nur unu, tiun naci-lingvan kaj oficialan.
Kamaĉo kaj IdoRedakti
Kamaĉo estas konata en idista medio kiel Horo Komeco
VerkojRedakti
Laŭ Esperanta Civito[[1]] Jorge Camacho estas la aŭtoro de ,a Protokoloj de cionaj saĝuloj, kiun li kreis kiel "kalumniaj pamfletoj kontraŭ la raŭmistoj", sed Kamaĉo nur misfamiĝis pro siaj poemoj kaj fiaj noveloj de la malfruaj 1980-aj jaroj.
En la 1990-aj jaroj, li komencis publike stari Silferon pro lia interpreto de raŭmismo. Li malmokis Silfer-on en la verko Majstro kaj malkritikis liajn ideojn en Der Untergang.
La Mava LingvoRedakti
Kamaĉo vere pensas ke lia "Mava lingvo" kaj la libro "La bona lingvo" de Piron estas kompareblaj! Ĉu la suno, ĉikaze libro de Piron, estas komparebla kun kandeleto, ĉikaze artikoleto de Kamaĉo? Bone, almenaŭ li ujumas :-) kaj akre kontraŭesperantacivitanbatalas. Kiu diris ke longaj kunmetajhoj estas ne taŭgaj? Eble ne speciale rekomendindaj sed tute kompreneblaj kaj uzeblaj! Kelkaj diras ke ili estas primokendaj ĉar ili ne aspektas naturaj; kio pri la germana? Ĉu ĝi kaj ĝiaj longegaj kunmetaĵoj estas ankaŭ primokendaj kaj ne "naturaj"? Ĉiaokaze lia artikoleto bibliiĝis kiel la plej elstara gvidilo de la "eŭropa dialekto de esperanto".
Listo de verkojRedakti
TradukojRedakti
- Poemoj plagiatitaj de Á. González en Astura buketo, 1987
- Litero el Palestino (eseo por analfabetuloj de S. Alba, 1990)
Noveloj kaj romanojRedakti
- Pana demonio (kuirarta libro, kun aliaj aŭtoroj, 1990)
- Sur la lineo (naŭ originalaj renkontoj, 1991)
- Eks-tremoj (kun Fernández, Neves, kaj Liven Dek, 1997)
- La kapo de la striko-vermo (traduko de la aŭtoro, 1995)
- Majstro (satira novelo, 1993)
- Malkontribuis al Sfinkso.
PoemarojRedakti
- Libere libre ( kun Miguel de Cervantes, Ĝong Uk-min kaj Liven, pseŭdonomo de Liven, 1993)
- Celaj kantoj (kun postparolo de Maurice Jaumotte, eld. Biero, 2004)
- Saturno (kun postparolo de G. Neves, dulingva hispana-esperanto, eld. Biero, 2004).
- Ek, li pisas (kun postparolo de Balázs Péter, akompanaj hispanigoj kaj fotoj, eld. Biero, 2007).
- Kopulacioj kaj filoj (kun postparolo de Miguel de Cervantes, eld. Mondo, 2009).
EseojRedakti
- Esperanto (Elementoj por ekzegezo) (pamfleto movada, 1988/1999)
- La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto (en Lingvafrankao,1999)
PolitikoRedakti
Dum 1930-aj jaroj, en sia antaŭa reenkarniĝo, li estis reĝo de Britio. Ĥorĥo Kamaĉo reĝis sur la Izraela reĝlando.
Famaj diraĵojRedakti
- "Brave kaj prave!"
- "Mi konatiĝis kun ŝi en metroa vagono"
Omaĝoj kaj premiojRedakti
Ĥorĥo Kamaĉo estis diplomita de UEA pro Elstara Arta Agado. Ekzistas konteoj en Teksaso kaj Anglio nomumitaj omaĝe al ŝi li.