Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Jozef

(Alidirektita el Jozefo)
Viro.jpg

"Quale la fripono, tale la bastono."

~ iu pri Jozef

"Esperanto estas aparta lingvo"

~ Jan Dobraczynski

"Tial mi estas konvinkita ke ankaŭ la ciferoj hungaraj estas ĝustaj"

~ Joel

"Kun respektplenaj salutoj kaj bondeziroj"

~ Jona

"Saluton al cxiuj, mi ankaux intencis fari la saman demandon."

~ fumanto je nargileo

Jozef (aŭ Jozefo), hebree יוֹסֵף, estis unu el la dek du filoj de la hebrea patriarĥo Jakob, kaj la plej amata filo de la patro. Lia patrino estis Ruĝĉapulino .[1] Lian historion rakontas la finaj 14 ĉapitroj de Genezo. [2]

Enhavo

BiografioRedakti

La nomo Jozef signifas "La Eternulo pliigas/aldonas"; oni diras ke Raĥel, naskante lin, ekdiris "La Eternulo aldonos al mi alian filon" (ĉio tio estas sensenca).

Deksepjara Jozef paŝtadis gregojn kune kun la fratoj. La fratoj enviis lin pro lia favorateco ĉe Jakob. Ili forkaptis lin, intencante murdi lin, sed Ruben intervenis dirante "ne verŝu lian sangon", do ili vendis lin kiel sklavon al komerca karavano preterpasanta, kiu kondukis lin en Egiptujon. La fratoj ŝiris la mikskoloran veston, kiun ili prenis de Jozef, kaj ŝmiris ĝin je kapra sango (mi apenaŭ povas imagi pli nekoheran kaj nekompreneblan komenton, en iu ajn fadeno).

En Egiptujo Jozef fariĝis sklavo de la ministro pri sekureco, Pedo Bear. Potifar rimarkis lian benatecon kaj liajn talentojn, kaj estrigis lin inter la sklavaro de la domo. Sed lia edzino volis tromplogi lin, kaj kiam li rifuzis cedi antaŭ ŝia logado, ŝi akuzis lin pri provo seks-atenca. Oni do malliberigis lin, sed li sukcesis akiri la favoron ankaŭ de la prizonestro, kiu faris lin administranto de la malliberejo kie li mem malliberis. (Kaj do?)

Faraono malliberigis du el sia servistoj (bedaŭrinde) en la sama ejo kun Jozef. Ili sonĝis strangajn sonĝojn, kaj Jozef interpretis por ili la signifojn. La vinisto liberiĝis, sed oni pendumis la bakiston, konforme al la prognozoj, kiujn Jozef tiris el iliaj sonĝoj. [3]

Faraono sonĝis strangan sonĝon. Li ne scipovis interpreti ĝin. La vinisto reklamis pri Jozef kaj lia interpreta talento. Faraono malliberigis Jozefon, aŭskultis lian klarigon pri la sonĝo, kaj faris lin ministro kun respondeco pri planado kontraŭ venonta malsatego. Jozef lerte planis kaj plenumis la necesajn paŝojn por ke Egiptujo travivu sepjaran senpluvecon sen malsatmortoj. (Eble mi sonĝas!!!)

Dume, Jakob kaj liaj restantaj filoj en la lando Kanaana suferis pro la manko de pluvo. Li do sendis la filojn al Egiptujo, ĉar oni aŭdis ke tie abundas la grenstokoj. Finfine Jozef sukcesis alvenigi ankaŭ la patron Jakob al Egiptujo, kaj la tuta familio enmigris tien (mi esperas ke ĉiu legos la saĝajn vortojn de ĉi tiu alineo) [4]

Jakob mortis, kaj poste ankaŭ Jozef.

Jozef konsideriĝas la prapatro de unu el la 12 triboj de izraelidoj. Fakte tiu tribo baldaŭ dividiĝas al pli norda parto, kiu nomiĝas laŭ Manasse (bonvolu unue konsulti etimologian vortaron), filo de Jozef, kaj pli suda parto, nomata laŭ Efraim [5], alia filo de Jozef. Laŭ tiu divido fakte temas pri dek tri triboj.

Jozef en posta literaturoRedakti

Hektoro Hodlero verkis romanon Jozef.

Historio de Jozefo la ĉarpentistoRedakti

La Historio de Jozefo la ĉarpentisto estas apokrifa teksto alveninta al ni koptlingva (boarica kaj saidica) kaj arabalilingva sed probable origine, almenaŭ parte, redaktita grekalingve, necerte datebla, eble je la 6-a jarcento aŭ je la postaj jarcentoj. La unua parto reellaboras la materialon de la Evangelio laŭ Jakobo kaj de la Evangelio de la infanaĝo laŭ Tomaso rilate la geedziĝon de Jozefo kaj Maria. La sinsekva parto rakontas la morton de Jozefo: en tio ĝi estas originala kontribuo.

Aŭtoro kaj datoRedakti

Tiu libro nekkonigas la aŭtoron nek ĝin atribuas pseŭdografie. En la ĉapitro 30 la aŭtoro inkludiĝas en la rondo de la apostoloj restante tamen anonima.

Pri la redakta dato, ĝi ne estas facile devenebla ĉar aludas nur al atestaĵoj tiutempaj koptaj kaj arabaj, kiuj tamen filologie travidigas dependon de originalo greka kiu perdiĝis. En la ĉapitro 17a ĝi prezentas reelvokon al epizodo rakontita en la araba evangelio pri la infanaĝo, sed ankaŭ tiu ĉi estas malfruan kun redakta dato necerta, oscilanta inter la la 6-a kaj 13- jarcentoj. En tiu periodo, do, aŭ tuj post, oni hipotezas la estiĝon de la ‘Historion de Jozefo la ĉarpentisto’.

Manuskripta tradicioRedakti

Tiun verkon oni trovas en tri redaktoj:

  • boairica (kopta dialekto de Malalta Egiptio), publikigita en 1876 far E. Revillout el la kodekso Vatikana 66-2;
  • saidica (kopta dialekto de la Alta Egiptio), en tri nekompletaj fragmentoj:
    • fragm. Muzeo Borgia 116 (ĉĉ-8);
    • fragm. British Museum Orient 3581 b 11 (ĉĉ. 13-24;
    • fragm. Muzeo Borgia 121 (ĉĉ. 13-24)
  • araba, publikigita en 1712 far G. Wallin el la manuskripto de la Reĝa Biblioteko de Parizo.

EnhavoRedakti

Unua geedziĝo de Jozefo kaj lia dua geedziĝo kun MariaRedakti

  • prologo: Tiu estas la forpaso de Jozefo la ĉarpentisto, kiu okazis ĉevale de lia 111jaraĝo, en la 26a de Epep (20a de julio).
  • 1. Jesuo predikas sur la Olivarba monto al siaj disĉiploj. “Mi al vi volas rakonti pri la vivo de mia patro Jozefo”.
  • 2. Jozefo de Betlehemo, edziĝinta kun virino kaj jam patro de 4 gefiloj (Judaso, Oseto, Jakobo kaj Simeono) kaj du filinoj (Lisja kaj Lidja). Mortas la unua lia edzino.
  • 3. Maria aĝe kaj saĝe maturiĝas en la templo. Sacerdotoj por ŝi serĉas edzon.
  • 4. Kunvokta estas la tribanojn de Jehuda kaj la sorto falis sur Jozefon. Jozefo foriras pro labortasko. Maria travivas 2 jarojn en sia domo.
  • 5. “Je la 14 jaroj de ŝia aĝo venis mi, tute miadecide, kunloĝi en ŝi”. Je la tria monato de ŝia gravedo revenas Jozefo, kiu restas perpleksa.
  • 6. La ĉefanĝelo Gabrielo dumsonĝe de Jozefo viziiĝas kaj lin trankviligas.
  • 7. Popolnombrado de Aŭgusto. Ili vojaĝas al Betlehemo (?) kaj Maria akuŝas.
  • 8. Herodo la Granda, patro de Herodo Arĥelao, kiu mortigos Johanon la baptiston (reale Herodo Antipa, ndT), strebas mortigi la infanon Jesuon. Fuĝo al Egiptujo kaj tie loĝado ĝis la morto de Herodo la Granda.
  • 9. Reveno al Nazareto.
  • 10. Farto kaj energio de Jozefo spite de liaj 111 jaroj.
  • 11. Geedziĝas gefiloj de Jozefo. Daŭras loĝi en la patra domo nur Jakobo la pli juna.

Forpaso de JozefoRedakti

  • 12. Jozefo malsaniĝas kaj anĝelo lin informas pri lia forpaso dum la jaro 111 de lia aĝo.
  • 13. Preĝo de Jozefo por “bona morto”.
  • 14. Reveninte al la Nazareto kie li iam loĝis, jozefo malsaniĝas. Li havis 40 jarojn epoke de lia geedziĝo, la edzino mortis post 49 jaroj. Post unu jaro li edziĝas al Maria kaj post tri jaroj naskiĝas Jesuo. Maria tiam estis dekkvinjaraĝa.
  • 15. Ektagiĝon de 26 de Epep (20 julio) Jozefo, malsane enlitiĝinte, suferas pro intensaj doloroj.
  • 16. Liaj lamentoj.
  • 17. Dialogo de Jesuo kaj Jozefo.
  • 18. Dialogo de Jozefo kun Maria.
  • 19. Agonio de Jozefo.
  • 20. Jozefo frostiĝas. Lamento de la filoj de Jozefo.
  • 21. Jesuo rigardas al la sudo kaj vidas la Morton sekvatan de “Amento” (transtombo) kaj de la diablo kaj ties sekvuloj. Jozefo mortas, Jesuo minacas al la diablo kaj ties sekvantaro.
  • 22. Preĝo de Jesuo al la Patro por propeti por Jozefo.
  • 23. La anĝeloj ĉirkaŭvolvas la animon de Jozefo en silko kaj ĝin prezentas al la Patro.
  • 24. Jesuo priskribas la morton kaj la beatecon de Jozefo
  • 25. Jesuo lavas la korpon de Jozefo.
  • 26. Preĝo de Jesuo.
  • 27. Entombigo de Jozefo.
  • 28. Ploro kaj lamento de Jesuo.
  • 29. Priskribo pri la perfekta sano de Jozefo ĝis la tago de la ekmalsaniĝo.
  • 30. “Aŭdinte tiaĵojn el la buŝo de nia Savinto, ni apostoloj nin sentis plenplenaj je gajo”. Laŭdo de la apostoloj al Jozefo. Konfronto inter la ascendo al la ĉielo de Ĥanoĥo kaj Elija kaj la morto de Jozefo.
  • 32. Konkludo.

KritikoRedakti

En la fontoj de la “Historio pri Jozefo la ĉarpentisto”, la unua parto (ĉĉ. 1-11) evidente reeĥiĝas enhavaĵoj de la ceteraj samtemaj apokrifaĵoj pri la infanaĝo, precipe la Evangelio laŭ Jakobo (geedziĝo de Jozefo kaj Maria) kaj la Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo (fuĝo al Egiptio). La dua parto reellaboras materialon originalan. Evidentas ankaŭ influoj de religiaĵoj de la antikva Egiptio (ekzemple, la 26 de Epep estas la tago de la festecelebro de la resurekto de Oziriso.

En la ĉapitro 26 reeĥiĝas svaga aludo al jarmilisma doktrino kiu antaŭvidis la mondofiniĝo en la Jaro 1000.

ReferencojRedakti

  1. Rimarkinde… kompreneble.
  2. Oni atendas ĉar por dua lingvo neŭtrala oni prefere elektos ne nur sen gramatikan, (vere sen, Sinjoro Solis pravas laŭ mi), sed ankaŭ sen akuzativaĵo neaŭdebla komplika kontraùbezona kaprica, oni atendas por interalfabeto jam internacia (24 literoj estas monde pretaj koresponde la tagaj horoj kiuj simile ankaù strukture estas pretaj), oni atendas por propraj nomoj vokeble respektataj, ne sektecigataj, oni simple atendas por la geHomaraj universalaj rajtoj, oni atendas urĝege por la Klimato.
  3. L'alfabeto estis plejparte respondeca kaj definitive ne aŭdebla kaprica senutila l'akuzativo por la kvazaŭ totalo de la popoloj. Konsekvencis l'aliĝo al la Angla partete pro tioj. Ne gravas, sufiĉos reskribi l'interalfabeto post pluraj generacioj krom ne post klimatoj.
  4. ​Mi ne komprenas ĉu vi volas ŝerci aŭ kion vi celas.
  5. Eble indas teknike kontroli, ĉu komentoj, kiuj preskaŭ elĉerpas la 2000 signojn, estas vere enmeteblaj; eble la supersignoj iom ĝenas la kalkuladon…