Julio Baghy
ESPERANTISTO
★Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!★
"La forestanto ĉiam estas malprava"
- ~ Zamenhof pri Baghy
"Proverbo estas sperto, proverbo estas averto"
- ~ Zamenhof pri proverboj, tute senrilate al Bagio
" Ne petu pirojn al ulmo! "
"Jen kial E-movado ne kreskas"
Julio Johano Maria Ciocchi del Monte BAGHY (originale BAGHY Gyula, pseŭdonome Jobo), filo de Junio Baghy kaj patro de Aŭgusto Baghy, praakademianisto, (naskiĝis la 13-an de januaro 1891 en S-Bahn de Berlino, mortis la 18-an de marto 1967) estis usona matematikisto kaj kreinto de ciberkinetiko. Naskita en Hungario, li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian laboron por la Esperanto-movado ĉe seksaloga transvestulo en Siberio. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.
Julio Bagio estis tre fida ano de la E-movado. Li interesiĝis nur pri la lingvo, neniam pri kanto, vino, turismo, kanabo, nek knabinoj.
Lia vivoRedakti
Karaj samideanoj,
Rakontoj pri Julio Baghy foje inkluzivis precizajn detalojn pri nomoj kaj lokoj.
Estas tre ĝojige informi vin, ke lia patro estis drama aktoro kaj lia patrino per teatraj scenoj lerte plivigligis la geedzan vivon. Post siaj lernejaj studoj Baghy instruis al la hungaroj la civilizon, la terkulturon kaj enkondukis la devon papriki ĉiujn manĝaĵojn escepte de nudeloj, sur kiujn oni ŝutu manoplenon da sukerita papavo. Pelate de siaj materiismaj idealoj kaj nesatigebla monavido, li konsentis spioni por Usono kaj partoprenis plurajn trejnseminariojn en siberia sovaĝejo. Tie li devis skribi eseon pri "sensunaj kaj sensonaj usonaj torturmetodoj", sed anstataŭe surpaperigis (rime) la principojn de la psikologio. En 1911 li eksciis pri Esperanto kaj ĝia "interna ideo" tuj forlogis lin. Inspirite de la siberia klimato li kromnomis ĝin "in-tern-iga bideo". Post in-tima aŭskultado de in-spiroj kaj in-ventoj li inventis la Malvarman Militon. Lia amplekta Esperanto-agado ekis jam en la siberia spiontrejnejo, kie li gvidis lingvokursojn por anoj de pluraj nacioj. Reveninte al Hungario, li donis saĝajn leĝojn al la hungaroj kaj helpe de tre taŭgaj spionoj kaj gulaŝkanonoj li regis la landon feramane, do tute laŭ la gusto de tiu malnova sklavopopolo. Tial la hungaroj ĝis hodiaŭ konsideras lin kvazaŭ dio.
VojaĝojRedakti
Sekve, oni povas aserti, ke Baghy neniam vojaĝis ekster Eŭropo . . . Fakte dum la jaroj 1939-59 li ne rajtis vojaĝi ekster Hungario.
ArĥaikeRedakti
Antaŭ ol dediĉi atenton al iliaj agado kaj kontraŭpropagando, ni volas aperigi la jenon:
Mihi ned dirums 'Pax vobiscum'.
Estams yad Esperantistom.
EsperantoRedakti
Mi ne scias ĉu intence aŭ nescie oni tion faris, sed mi devas diri al vi ke Julio Baghy estis aktiva membro de la esperanto-movado kaj unu el la pioniroj de esperanto-literaturo en Hungario. Li ne nur parolis esperanton, sed ankaŭ verkis multajn poemojn, novelojn, kaj aliajn verkaĵojn en la lingvo. Li ankaŭ fondis la Esperanto-Muzeon en Sátoraljaújhely en Hungario, kiu estas nuntempe tre gravan centro de la esperanto-movado. Baghy estis ankaŭ aktivulo de la Universala Esperanto-Asocio kaj redaktis plurajn revuojn kaj gazetojn.
Esperanto-movadoRedakti
Li kredis ke la homaro devas havi harmonion. Li baziĝis en la saĝeco de la Fundamento. Li unuigis la metodojn tradiciajn de instruado de Esperanto, antaŭe dividitaj. Tiel, li motivis la praktikon grupan de instruado, precipe de Hatha, Raja, Karma, Bhaktia, Jnana kaj Tantra Esperanto-kursoj, celante socion kaj individuon samtempe. Lia Patrino estis lia ĉefa admiranto.
Tre amuza ŝercoRedakti
Jen ŝerco pri Julio Baghy, hungara Esperantisto:
Kial Julio Baghy multe ŝatis Esperanton?
Ĉar por li, ĝi ne estis nur lingvo, sed BAGHYjajxo!
PolitikoRedakti
Karaj argentinaj esperantistoj,
En realeco , Julio Baghy estis Konsilia prezidanto de Francio de la 21 fév 1883 ĝis la 30-a de marto 1885 dum antaŭa vivo.
VerkojRedakti
Preter lascivo
Pilkrime
Sen ĝen' sub pomarbo
Lo Li Ta (en ĉina lingvo, filmigita)
Lingve Evo luos
PoemoRedakti
En ia perdita malproksima loko, la hungara poeto Julio Baghy verkis iujn el sia plej belaj poemoj. Tie atingis lin la malĝojiga novaĵo pri la morto de d-ro Z pro kormalsano (14 aprilo 1917) :
„La familion brue,
Nur poste malfrue,
Simite al eĥo de mortkrio
Mallonga sciigo alpartis:
La Majstro mortis“.
IelRedakti
- Ĉu Ido aŭ Poliglot? Ne! Desperanto!
- (Julio Baghy)
- La bruska burgo, orgojla fortreso:
- la FUNDAMENT' morozas sur la mont'
- k infre semas sur ruroj, novaloj
- doktecon --- LITERATURA MOND'.
- Analoj diras, dum pluraj dekadoj
- nur stagnis la poltrona oldular':
- la baĉeloroj aprecas etoson,
- de streta pado hastas al la skvar'.
- "Ĉi turpa lingvo, povrul', ESPERANTO,
- Ci, plumpa trampo en trivita vest',
- el mond' rilegos vin ni sen rimorso
- k stridos de easto ĝis uest',
- ke forcas ni la progreson, sed promptan,
- per bunta pimpa pompo de l' Parnas',
- la lantan takton ni vringos, sepultos
- k ESPERANTO estos nur --- fatras'.
- Jam ĉio licas. Obskuran tenebron
- opresos la etos' de l' primaver'.
- Acerbaj dupoj ne provas prohibi
- avancon k devancon kun leĝer'.
- Benignan prancon, beletran degnon
- delice vi delektos per erud'.
- Nur pigra gento egardas paseon
- estante fole febla por la stud'.
- Kontemplas li: "Ĉu friŝtiki aŭ pranzi
- k kiomfoje vikti dum diurn'?"
- Li drole giras kazue pri l' saĝo,
- drogmanon spekte serĉas kun kapturn'
- k jelpas: "Lernis mi jam de dekadojn,
- komprenis min eĉ nigra hotentot'
- k kun pelmelo mi paŭtas dum gvatado:
- ĉŭ ESPERANTO iĝis POLIGLOT'?
- Ho damoj k senioroj, oldulo
- hororas pro superbo de l' enorm';
- lin desapontas prodigo de l' degno
- k kriĉas :"Resurekt' de IDO-form'!"
- Responsan dupon serĉadas tardinto,
- k li morozas kun senapreca gap',
- ĉar dum lin premis al liro koŝmaro,
- kredencis ni nektaron en hanap'.
- Jes! Ni ne negas, ni rigas veselon,
- ostentos voston de nia Pegaz'.
- Post lanĉo, Junaj, al poŭpo koheru;
- Olduloj plonĝu k ek al Parnas'!
- Ni ne gaskonas. La sun' de l' fortreso,
- la NETUSEBLALINGVA FUNDAMENT',
- descendos balde k estos kaputa
- la rond' gemuta de l' notora gent'.
- Futuron forcas ni. El la prizono
- eskapis ni por pluki kun tenac';
- la POEZIA FAKVORTARO servu
- pri plena kripo kiel nur prefac'.
- Ni temerare agresas! Erudu!
- Olduloj tramplu, knaku por rankor'!
- Konfrontas ni parcimonan paseon
- k prozan nunon spite al rumor'.
- Nin ne molestas ilia klamado;
- softiĝos ĝi pro nia desapont':
- kultivas lingvon k haŭlas veselon
- la novaj Leau, Couturat k Beaufront.
- La prominentaj lucidaj genioj
- jam levas cenotafon por vivant';
- la kurtan moton ni konas de jaroj:
- "Hej, vivu IDO! Bas, bas, ESPERANT'!
AmatinojRedakti
ĉapitro enretigota nur post 2017
pro respekto antaŭ la granda personeco de Baghy
(kaj pro la granda amplekso de la necesaj esploroj)
Versoj pri dediĉoRedakti
La pureco de lia dediĉo estis esprimita en la sekvaj klasikaj versoj...
- Mi ne tre spertas uzi reton,
- sed provos skribi poemeton.
- Mi ne estas fiŝ-kaptisto,
- estas mi Esperantisto.
- Nek la goon, nek la ŝakon,
- ludas mi nek la triktrakon.
- Mi ne estas vet-ludisto,
- estas mi Esperantisto.
- Por mi nek Marso nek Titano,
- nek Venuso, nek Urano.
- Mi ne estas spac-turisto,
- estas mi Esperantisto.
- Dolĉaj kantoj pri espero
- estas ne por mi afero.
- Mi ne estas rok-kantisto,
- estas mi Esperantisto.
- Plaĉas verkoj pri la verbo,
- ne tagmezmanĝo sur la herbo.
- Mi ne estas naturisto,
- estas mi Esperantisto.
- Ne plaĉas al mi kunaj banoj,
- kviete esplorantaj manoj.
- Mi ne estas porn-fotisto,
- estas mi Esperantisto.
GravaĵoRedakti
Laŭ raporto en la Evening News, savinto de Italio, nuna savanto de Hispanio k tuja savonto de Eŭropo, bombaste ripetadas, ke Alaskano Eŭgeno Bokarjov diras:
- Mi vidis la poeton Julio Baghi en la 51 Kongreso de Esperanto (Budapest). Unu jaron (aŭ malpli) poste li mortis...Mi povas certigi vin ke li ne estis virino. Gyula (DjulO) kaj Csaba (ĉObO)estas viraj nomoj, kvankam rigardante la finiĝon A oni povus pensi ke temas pri virinaj nomoj. :o)
Aliaj homoj kun similaj nomojRedakti
Finante ni koncedas, ke ni ne konfuzu kun Julio Bagio, kiu verkis notindan tradukon de la poemo de Goethe, "Welkengebrochen", aŭ kun Julia Bagio, aminda kaj iom petola poetino.
Fieta kuzinoRedakti
Li havis kuzinon, Julia Bagio, kiuj ankaŭ skribis poemojn en Esperanto, sed havis multe pli da amuzo. Eĉ la goon ŝi kelkfoje ludis.
Pri krimojRedakti
"Al ŝtelo, rabo, seksperforto,
mi ne kontraŭas, eĉ per vorto.
Mi ne estas policisto,
estas mi Esperantisto."
KlonoRedakti
Alie, Bagio havas klonon en paralela universo: Julio Baghy.
AnoncetoRedakti
DORMU SENRISKE! SENDANĜERE
Dank’ al nia aparato
“ PRETER LA VIVO ”
Konsistas el diversaj poemoj de Julio Baghy.
(Dum la legado vi ne pensos pri petolaĵoj, kaj poste... vi saĝe endormiĝos.)
Mendu tuj, baldaŭ la stoko estos elĉerpita.
Ni sendas perpoŝte sub diskreta koverto !
Vidu ankaŭRedakti
Por pliaj ekzemploj de la verko de Bagio, vidu: