Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Marko, junia bruto

"Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro."

~ Zamenhof

"Efetive, la malo povus esti vera"

~ mi

"Ĝi ne havas propran kulturan identecon"

~ Ĉarlatano pri Esperanto

"Ĉu ludo jam startis aŭ ne?"

~ Angla reĝino

JunujoJunio (turkmenlingve Turkmenbaŝio) estas modernstila lando en Azio, el kie venas junuloj. Ties landa asocio estas TEJO, oficiala lingvo estas jolo kaj oficiala sporto estas Irrawaddy.

Enhavo

KosmonaŭteRedakti

Jasmen' jubilas en junio! En jonosfero jelpas jeto!

EsperantoRedakti

La Dua de Junio estas la sola dato certa pri la naskiĝo de nia lingvo, ĉar ĝi estas la sola kiu aperas en la Unua Libro (cenzura permeso: 18-a de Majo 1887, laŭ la julia kalendaro): neniu alia dato estas certa, inkluzive de la 26-a de julio, kiu tradicie estas indikita kiel "eliro al la mondo" (pli probable tio okazis la 21-an).

Junuloj estas pli kor­resonaj al idealismo ĝenerale, ol plen­kreskuloj, pli emaj entuziasmiĝi kaj allogiĝi je ia ajn movado kun noblaj tendencoj. Pro tio de la komenco mem de la E-movado ili grandnombre parto­prenis ĝin kaj ofte ludis en ĝi ne mal­gravan rolon. Post diversaj provoj antaŭmilitaj en 1920 fondiĝis Tutmon­da E-Junulara Asocio (TEJA), celanta unuigi la E-istajn junulojn. TEJA el­donis dum kelkaj jaroj gazeton E-­ista junularo. Post kelkjara stag­no en 1933 TEJA denove pli vigle ekagadis; ĝia nuna prez. estas d-ro W. Perrenoud, St. Gallen.

Esperantista junularoRedakti

De jan. 1920 - jun. 1924 A. Robin eldonis ĝin (ĝis julio 1920 aŭtogr.) en Baugé 2-8 p., 33x25, 24x16, 29x22, 27x19. En okt. 1924 prenis sur sin la eld. A. Neupert en Leipzig 12-16 p. 23x15. De jan. 1927-dec. 1929 (fino) la titolo estis E-Junularo 16 p. (kelkfoje kun IV) 23x15.

Juna EsperantistoRedakti

Juna E-isto estis la kreaĵo de du junaj, entuziasmaj E-istoj: Privat kaj Hodler en Geneve, kiuj unue intencis nur eldoni Genevan lokan organon, sed post la 2-a n-ro JE jam fariĝis int. ligilo de diverslandaj junaj E-istoj. Dum 1903 aperis de apr. 6 n-roj, ĉiuj hektografiitaj, binditaj ktp. de la el­donantoj mem; de jan.-sept. 1904 ĝi aperis litografiita kun presita kovrilo kaj kun ilustraĵoj kaj de nov. 1904- dec. 1905 presita; la formato estis ĝis tiam 21x14 kaj 24x16, la paĝnombro 4-24. Finan fundamenton ricevis JE kiam en jan. 1906 "Presa E-ista Soci­eto" en Paris prenis sur sin la eldo­nadon; red. Paŭlo Lengyel, Gazeto por Junuloj, Instruistoj kaj E-Lernantoj. De jan. 1910-dec.1911 aperis 24 n-roj. IV+16-18 p. 24x15 kun entute 372 p.; de jan. 1912-julio 1914-31 n-roj. IV-VIII+16-24x16.

Naciaj festotagoj de JunujoRedakti

  1. 1-a de junio: Tago de incesto inter patrino kaj infano
  2. 2-a de junio: Tago sen kranio
  3. 6-a de junio: Tago de Kiso
  4. 9-a de junio: Tago por legi malnovajn mesaĝojn el la diskutejaj arkivoj de Vikipediistoj
  5. 10-a de junio: Tago de la sklavo
  6. 12-a de junio: Nursola tago por klopodi ne aĉeti infanlaboraĵojn (krom se ili estas pli ĉipaj ol kutime)
  7. 14-a de junio: Tago por bruligi la usonan flagon
  8. 15-a de junio: Nursola tago por honori oldulojn
  9. 17-a de junio: Tago por kontraŭstari naturon
  10. 18-a de junio: Tago de atisma fiero
  11. 21-a de junio: Tago de muziko
  12. 26-a de junio: Drogmerkata tago

ReferencojRedakti

  • Juneco kaj Amo. Legendo el Venec­io. Originale de Payson. 1930, 72 p. "Amaventuro de pentristo. Priskri­boj de l' urbkvartaloj, de l' markanalo, de sunsubiĝo. Malnovmoda novelo, bonintenca. Stilo flua".
La 12 Monatoj de la Jaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio
Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro