Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Ludi ventobatadon"

~ Zamenhof kaŝe pri kabalo
D7 oq.jpg

"Io probara scriber un message in ido in le futuro"

~ Interlingvaisto

Kabalo (קַבָּלָה — ricevo, akcepto) estas moderna scienca doktrino pri la realo, inventita de Kabe en Kabulo.

Enhavo

Kabalo, difino de la kabalisto Baal haSulamRedakti

Laŭ la senduba aŭtoritatulo pri Kabalo, Baal haSulam, "la scienco Kabalo estas kaŭz-konsekvenca ordo de malsupreniro de Superaj fortoj, subordiĝataj konstantajn kaj absolutajn leĝojn, ligataj inter si kaj direktitaj al malkovro de Supera estranta forto (Kreinto) al homo en ĉi tiu mondo."

Ĉu vi komprenis tion?

EkestoRedakti

Dio kreis la homon donante al li saĝon superan eĉ al tiu eventuale donita al la Anĝeloj; kiam Dio petis de la anĝeloj ĉu ili povu doni taŭgajn korektajn nomojn al ĉiuj bestoj, ili ne sukcesis kiel, male, poste sukcesis Adamo kaj en la sankta juda lingvo kaj intuicie en aliaj ĝiaj 70. Fakte, la saĝuloj diris: “Li diris al ili (anĝeloj): “Lia saĝo estas pli granda ol la via”,

Fronte al profetaĵo, tamen, ambaŭ postlamas ĉar la Sanktaj Skriboj, laŭ judaj ekzegezistoj, post la detruo de Templo de Jerusalemo la profetado ne plu oftas kiel en la antaŭaj epokokaj: ĝi revenos nur kun la apero de la Mesio.

En la juda medio havis grandan influon la studo pri la disvolviĝo de alfabeto transdonita el la patriarko Ĥanoĥ (Gn 5, 21-22), difinita ĥanoĥa, alfabeto taksata taŭga por paroli kun la anĝeloj kaj la spiritoj bonaj, kiuj estis nomataj per nomoj formulitaj en tiu imagita lingvaĵo.

Ĉirkaŭ la 15-a jarcento aktivis Abramelin la magiisto, kiu en sia grimorio parolas pri manuskripto titolita La Sankta magio: li asertas ke mem povis ordoni al demonaj spiritoj jam devigitaj ĵuri fidelecon. Tiam ankoraŭ ne sufiĉe oni distingis la noblan magion el la fimagio kiu celis renversi la naturan ordon helpe de la diablo: pro tio tiu nigra magio estis kondamnita de la kristanaj eklezioj laŭlonge de la tuta mezepoko kaj renesanco ĉar sendepende de la rezultoj, ĉi-kaze juĝataj nerealaj, ĝi celis kapti kaj obeigi Dion al la magiisto aŭ opratoro. La malfia magio, male, celis favori al disvolviĝo de la naturo en la respekto de la naturaj leĝoj.

La libro de la generacioj de AdamoRedakti

En la Tanaĥo oni parolas pri la Libro de la generacioj de Adamo, laŭ interpreto de Zodiako tiu libro forfuĝis, post la prapeko, el la manoj de Adamo kiu poste ĝin rehavis propete de Ĉefanĝelo Gabrielo. Per ĝi la origina ricevanto povis ĉeesti en la momento de la revelacio.

Kabalo kaj FilozofioRedakti

Fundamenta malsamaĵo inter kabalistoj kaj filozofiantoj koncernas iliajn vidpunktojn pri la potenco de la homa racio. Fakte, kabalistoj apogiĝas sur la tradicio, inspiriĝo kaj intuicio ĉar funditaj sur la revelacio aŭ taŭgeco de la saĝo, de la menso kaj scikapablo: tiuj estas iuj el Sefardoj (nekreitaj lumoj) priskribitaj en la Kabalo. La filozofoj, male subtenas ke la racio estas fundamenta doto por la percepto kaj scio sed ili ĝin uzas malkunigita el la dia revelacio. La unuaj konsentas kun la Torao pli facile kaj pli kohere, dum al duaj ĝin submetas al la racio.

Kabalo kaj mediprotektadoRedakti

Oni enkondukis ien la kabalo (punkto fino) por kontraŭbatali la amason da ŝteloj en la kokosaj plantejoj. Esplorante la vombulojn de tiuj strigoj oni tamen nerefuteble pruvis, ke la strigoj baldaŭ malkovris pli facile kapteblan predon, nome la idojn de malofta specio de ŝternoj, kiu kovas tie amase en kolonioj. Nun oni devas senindulge ekstermi la strigojn tie por savi la pluekzistadon de la maloftaj ŝternoj. Ekzistas cetere multaj kazoj de malutila kaj senpripensa interveno de la homo en la naturo, kiu povas esti tre minaca al la homo mem.

Malvera kaj mensoga opinio pri KabaloRedakti

Laŭ la malvera kaj mensoga opinio, Kabalo estas mistikfilozofia doktrino, asociata kun judismo.

Falsaĵoj ĉirkaŭ KabaloRedakti

Ĉirkaŭ la scienco Kabalo, kiu dum multaj jarcentoj restis malfermita doktrino, aperis granda multo da legendoj kaj falsaĵoj, ekzemple, ke idistoj estas kabalistoj.

Kreinto en KabaloRedakti

Laŭ la scienco Kabalo, Kreinto estas ĝenerala leĝo de la universo, kiu estas neŝanĝebla, Ĝi ne estas fleksebla, Ĝi estas konstanta kaj eterna. Ĝenerala leĝo de la universo estas altruismo. Kaj ĉiuj aliaj leĝoj estas apartaj konsistaĵoj de la leĝo.

Spekulativado pri anĝelologioRedakti

Sub la influo de la Kabalo de la skolo de Ralph Dumain, disvolviĝis dum Mezepoko ampleksa spekulativado kun kolekto pri informoj rilate al unuopaj anĝelecaj personoj kaj pri la influaj aktivecoj de anĝeloj kaj demonoj, ofte realaj ekde la nomo mem de ĉiu sprita estaĵo: ekzemple Miĥaelo, "kiu kiel Dio", Gabrielo, "fortulo de Dio", Ĉefanĝlo Rafael, "Dio sanigis", Uri Geller, "fajro de Dio" (kaj Raguel, Remiel kaj Sariel), demono Abaddon, "pereo", Asmodai, "spirito de la juĝo", Belzebubo, "sinjoro de la muŝoj", Satano, "kontraŭulo", Samariano, "mastro de la veneno”, Behemoto, "granda besto". Do 'subtenanto' ŝajnas la plej proksima.

Tiuj kaj analogaj spekulativaĵoj, ofte kun korespondaj kulto kaj preĝaro, ne plaĉis al la kristana Eklezio kiu jam en la Koncilio de Romo de 745 malpermesis al siaj fideluloj la veneradon al anĝeloj ne menciitaj en la Biblio de la Nova kaj malnova testamentoj. En la dekreto Litteris Diei de la 6-a de junio 1992, la papaj kongregacioj de Katolika Eklezio klariĝis ke "ne licas instrui kaj utiligi nociojn pri anĝeloj kaj ĉefanĝeloj, pri iliaj personaj nomoj kaj iliaj apartaj funkcioj se ne konfirmitaj en la Sanktaj Skriboj; tial estas nepermesitaj ĉiu formo de kulto kaj ĉiu alia praktiko malsamaj ol tiuj jam praktikitaj de la oficiala katolika kulto."[1]

GematrioRedakti

GematrioGematrujo estas kabala alternativa versio de Esperanto. En tiu alternativa lando, ĉiuj viraj radikoj anstataŭiĝas de inaj radikoj. Do anstataŭ "patrino", oni diras "matro". Kaj anstataŭ "patro", oni diras "matriĉo".

Listo de radikoj:

JudismoRedakti

En la juda religio la vokmanieroj per kiuj oni referencas al Dio estas ankaŭ necesaj por la komprenado pri la manieroj per kiuj Dio rilatas al la mono, al la homoj kaj al la kreaĵaro. La juda ekzegezo establas multajn regulojn ankaŭ rilate la eldiron pri ili en la hebrea lingvo enprofundiĝante en ĉiun ilian aspekton ankaŭ per la helpo de la Gematrio (studo pri numerologia kvanto kaj senco de la vortoj hebree skribitaj kaj estas unu el la analizaj metodoj uzita de la Kabalo. Temas do pri intelektula ludo foje celante al mistiko).

Multaj rabenoj sugestas, kiel cetere ankaŭ la kristana kulturo kaj diversaj paganaj religioj (vidu artikolon Pseŭdo-Dinizo la Areopagano; Platono, Kratilo en Religiaj Verkoj), instigas ke la ĉeesto de diversaj nomoj ŝuldiĝas ankaŭ al la neebleco, por la homo, kompreni la tutecon kaj esencon de Dio: la homo procedas laŭ scimaniero kies naturo estas aplikebla al multoflankeco de la aĵoj komprenante pri ili ĉiufoje aspektojn mankoplene ankaŭ se ĉian antaŭenigante; kompreni aŭ koncepti la dian esencon egalus kompreni la dian tutecon en unika esenca manifestacio de unusola penso, afero eblas nur per la multoflanka kiu permesas partajn aspektojn kaj atributojn de Dio, inter kiuj precipas ĉiukaze la unikeco kaj senŝanĝo de Dio, la kreado, nia bezono de preĝo kaj sanktiĝo, nia nekapablo atingi la definitivan savon sen lia helpo, lia regado de la historio, la celo de la kreado ktp. Ĉio tio ne eblas en unika ago kaj koncepto kaj des malpli per unika difino.

Diversaj majstroj fakte intruas, en judismo, ke, kiam individuo provus koncepti kaj intelekte percepti la Dian Esencon, havus la senton alveni al «nenio» de la penso mem: la koncepto mem perdus sian objekton kvazaŭ brakumante sin mem en mallumo.

La percepto pri «nenio», tra kiu pri tio englitas la homa menso, respondas al abnegacio kaj nuliĝo antaŭ Dio spertita antaŭ la Grandiozeco de Dio. Tion signifas la vortoj de la profeto: «Fakte, miaj pensoj ne similas al viaj pensoj, nek viaj vojoj ne estas viaj vojoj ... Mia Saĝo ne estas via Saĝo» (Jesaja 59)

ZoharoRedakti

Zohar (hebree: זהר) estas kabala libro, verkita en aramea lingvo ĉirkaŭ en la 13-a jarcento (kabalistoj asertas ke ĝi estas skribita en la dua jarcento pere de Rabeno Ŝimon Bar-Joĥaj (RAŜBI)). Ĝi estas la ĉefa kabalista fonto.

Kabalo kaj sciencoRedakti

Nun la rilato inter scienco aŭ Naturo, kaj Torao estas tia: laŭ la Kabalo, nur per la Torao oni povas gajni sciencon kaj saĝon.

Kabalistaj librojRedakti

Ĉi tie estas la listo de ĉefaj kabalistaj fontoj, de la plej malnovaj al la plej novaj tiuj.

ReferencojRedakti

  1. *mi enmetis tiun linion. strange, ke ni ne jam havis ĝin.*