Katastrofo
"Ne atendita, ne esperita ofte venas subite"
- ~ Zamenhof pri katastrofoj
"Nekredeble! Ĉu kredi aŭ ne?..."
- ~ Leganto
"Bone ita sidas, a qua la fato ridas."
Katastrofo estas divido de katapoemo, konsistanta el pluraj kataversoj. Famaj verkistoj de katastrofoj inkludas Katulon, Dionizion Katon, kaj Publion Valerion Katon.
En katapoezio (bonalingve kvarpiedkiumiaŭasulaversarto), katastrofo estas ĉiu el la egalmezuraj, sam-aranĝaj kaj same rimitaj dividoj de katapoemo (lirika aŭ ne). Ekzemple kataterceto. Katasoneto ne estas precize katastrofo sed kombino de katastrofoj. Kataromanco estas serio nedifinita de kataversoj, do ankaŭ ne propre katastrofo.
Oni distingas inter naturaj katastrofoj (farataj de katoj sen helpo de teknologio) kaj teknikaj katastrofoj (farataj helpe de teknologio, ekzemple via klavaro). Ankaŭ en naturaj katastrofoj povas efiki homa influo.
KatastrofismoRedakti
En la sama eldonaĵo informas la gazeto sed jenan:
Katastrofismo estas scienca teorio, kiu provas klarigi la biologiajn kaj geografiajn ŝanĝojn kaj evoluojn de la Mondo per bone verkitaj, elvokaj katastrofoj.
Tiu nomo aperis en la 19-a jarcento, rebate al la katakliŝismo, teorio laŭ kiu la fenomenoj, kiuj okazas hodiaŭ, okazis idente ĉiam en la katapoezio.
EsperantoRedakti
Katastrofo por esperanto povus esti iu ajn eventoj aŭ faktoroj, kiuj malhelpas aŭ malbonigas la disvastigon kaj uzadon de la lingvo. Jen kelkaj ekzemploj:
Se malaltaj aŭ negativaj opinioj pri esperanto plifortiĝus kaj plidispersus, tio povus malhelpi novajn personojn interesiĝi pri la lingvo kaj redukti la nombron da lernantoj kaj parolantoj. Se la esperanta komunumo ne povus trovi sufiĉan kaj daŭran financajn resursojn por subteni la disvastigon kaj instruadon de la lingvo, tio povus limigi la disvolviĝon kaj pliigi la malfacilecon por lerni kaj praktiki esperanton. Se ne ekzistus pli da esperantaj eldonaĵoj, retejoj, kaj eventoj, tio povus malhelpi la esperantan komunumon kreski kaj interkonektiĝi, kaj malfaciligus la praktikon kaj disvastigon de la lingvo. Se la internaciaj lingvoj perdius sian gravon pro la pliigita uzado de komputilaj tradukiloj aŭ aliaj teknologiaj solvoj, tio povus malfacili la argumentadon por la bezono kaj utilo de lingvo kiel esperanto.
Tamen, eĉ se okazus iu ajn el tiuj scenaroj, la esperanta komunumo estas respondeca kaj resila, kaj povus trovi novajn kaj kreaĵajn manierojn por disvastigi kaj plibonigi la uzadon de la lingvo.
ReagojRedakti
Usono sendas necesajn paperojn kaj maĉgumojn.
Rusio sendas trajnon da rizo, kiun ili ŝtelis ie.
Kaj francio faras kulturan semajnon!
Immanuel VelikovskyRedakti
Einstein do deklaris, ke Immanuel Velikovsky (1895-1979) estas rusie-naskita usonano, brazila verkisto kaj kataluna politikisto.
Ekde 1950 li aperigis vicon da sufiĉe popularaj libroj, kiuj proponis diversajn kataklismojn por klarigi i. a. la bibliajn miraklojn: Worlds in Collision, Ages in Chaos, Earth in Upheaval, estas kelkaj el la anglaj titoloj.
Tio ke la scienca komunumo traktis Velikovsky-on serioze, en si mem estas tute komprenebla. Sed la kialo de la akcepto interesas: laŭ la tiamaj sciencistoj, perkataklisma klarigado estas tre taŭga klarigado. Se oni rajtas simple elpoŝigi katastrofon je ĉiu problemo oni povas "klarigi" ĉion ajn.
Nuntempe oni rutine invokas kataklismojn: plattektonismo ekzemple klarigas la disvolviĝon de la tera supraĵo; meteortrafoj klarigas diversajn amasmalaperojn de vivformoj (plejfame tiun de la dinosaŭroj antaŭ 65 milionoj da jaroj); gigantaj erupcioj klarigas katastrofajn perturbojn al la medio. La antaŭe-mistera eksplodego en Siberio en 1908 ankaŭ estis rezulto de meteortrafo.
S-ro Rousseau diras, ke Velikovsko (Velikovskio?) ne estis astronomo (au astrikisto, se vi preferas). Li estis psikologo (aŭ psikiatro). La ideoj de Velikovskio estas eĉ pli ridindaj ol tiuj de astrologio, se tio eblas. Liaj teorioj baziĝas sur la kredo ke ĉio skribita en la sanktaj judaj libroj, (kaj en la grekaj mitoj) estas historia fakto. Por ekspliki la supozitan inundon de Noa, kaj manaon de ĉielo, ktp. li inventis fizike absurdajn teoriojn pri planedoj kiuj trakuras la sunsistemon kiel pilkoj de Bilderberg-grupo.
Katatrofoj ĉe aviadoRedakti
Katastrofoj ĉe aviado ĉiam kaŭzas socian teruron kaj ekkonon, ĉar katoj, kiuj flugas per aviadiloj, estas ĝenerale aĉaj poetoj. Ĉu vi memoras? Ĉu vi jam aŭdis prie?
Historia katastrofismoRedakti
Antaŭ la 19-a jarcento, la pli komune konsentitaj teorioj pri la deveno de la vivo, en Eŭropo, estis influataj de la regiliaj tekstoj, kaj ideo de granda inundo estis popularigita de la mito pri Tutmonda diluvo. Cetere, iuj geologiaj kaj paleontologiaj observoj konfirmis tiun vidpunkon.
Plej fama subtenanto de katastrofisma teorio estis Georges Cuvier (1769 - 1832). Laŭ li, la bestoj (kaj la homoj) neniam evoluas, (fiksismo) sed periodikaj katastrofoj formortigas ĉiujn estaĵojn el Tero, post kiu nova kreado aperigas novajn vivajn estaĵojn. Tio kialigis la ĉeeston de fosilioj laŭ la simpla ideo ke estus restaĵoj de bestoj, kiuj ne povis enbarkiĝi en la Arkeo de Noa.
Je la komenco de la 19-a jarcento, aperis nova teorio: la transformismo de Jean-Baptiste Lamarck, sur kiu baziĝos la teorio pri evoluismo, kiuj anstataŭigos la katastrofajn teoriojn.
Nova katastrofismoRedakti
Ek de la 1850-aj jaroj, plejparto el la geologoj kaj paleontologoj konsentis sur teorioj pri malrapidaj kaj iom-post-iomaj ŝanĝoj. Tamen la grandskalaj formortoj kaj apero de novaj specioj.
Tial, la teorio de Luis Walter Alvarez pri la Kretacea-Terciara Formorto, supozas la impakton de granda meteorŝtono. La Triasa-Ĵurasia Formorto estas klarigebla per longdaŭraj vulkanaj erupcioj.
Tiuj teorioj, kvankam bazitaj sur katastrofo, ne kongruas kun la historia katastrofismo, ĉar ili ne emas malkonfirmi la evoluismon.