Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Kio estas Esperanto

Atentigo.png
Atentigo.png

Atentu:

ĉi tiu artikolo bezonas citaĵojn
4672.jpg
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas bildojn

Se vi neniam aŭdis pri Esperanto, tio estas la kialo. Kaj kvankam obskura, Esperanto estas la plej sukcesa homfarita lingvo. La homo, en ĉi tiu kazo, Ledger Ludwik Zamenhof, inventis Esperanton en 1887 kiel neŭtralan tutmondan komunikilon. Sed Esperanto neniam populariĝis. Dum la angla venkis tra la mondo kaj svahila etendiĝis sur multe da Afriko, la populareco de Esperanto velkis ĝis la punkto ke ĝi ĉefe estis la afero de lingvistoj kaj stranguloj.

La problemo kun Esperanto, kiel samopinias preskaŭ ĉiuj krom konvinkitaj esperantistoj, estas ke ĝi ne estas reala lingvo. Realaj lingvoj similas al marpoluritaj ŝtonoj, polurrigitaj ĝis glata beleckonkurso. Samtempe, ili estas kiel matura arbaro, kun multe da signifo sub la nova kreskaĵo ... Kiam ni parolas lingvon, ni kuniĝas kun riĉa kaj nemalhavebla pasinteco. Pro tio, spite al ĝia krokodileco, Esperanto ne sukcesis kiel aliaj modernaj projektoj ekde Arkimedo ĝis hodiaŭ: ĝi havas nenion el tiu gastema eĥo de la historio.

Jes, por ekkoni la avantaĝojn de Esperanto necesas komparebleco kun alia fremda lingvo. Kaj en la hodiaŭaj cirkonstancoj la lernado de Esperanto apenaŭ povas esti kontentiga afero se oni ne ŝatas lerni la lingvon por paroli ĝin. En la supraj klasoj de mezlernejo la kondiĉoj por Esperanto kiel aldona fako estas tre favoraj: La lernantoj jam eklernis 1-2 fremdajn lingvojn kaj estas en aĝo en kiu ili ekinteresiĝas pri la mondo ekster la proksima ĉirkaŭaĵo.

FilozofioRedakti

Post longa profunda pensado venis iu al jenaj konkludoj pri nia kara lingvo, nome:

1) Esperanto lingvo de ĉiu, do fakte de neniu.

2) Esperanto estis malgranda, estas malgranda kaj estos malgranda.

3) Esperanto estas lingvo sen socia pezo, sen ekonomia forto kaj sen politika potenco.

4) Esperanto ne bezonas neŭtralan fundamenton, sed tre bezonas realan fundamenton.

5) Esperanto estas hobia lingvo de malspertuloj kaj parte tempa lingvo de grizuloj kaj amatoroj.

6) Esperanto vere bezonas propran landon de 500 000 au' 1 000 000 homoj. Al tiu ĉi lando Esperanto estu la patra lingvo, la unua lingvo kaj la propra lingvo.

7) Esperanto ne forte staras sur reala popolo nacio, sed iel vivas en ia fantoma Esperantio.

GeografioRedakti

Esperanto estas insulo de ĉirkaŭ 180 hektaroj en Danubo, kiun la ĉedanuba bulgara urbeto Rahovo cedis al la loka Esperanto-Grupo, por kulturi ĝin kaj aranĝi sablobordan banejon. La insulo ricevis la nomon "Esperanto".

La insulo, kiun nur mallarĝa akvobrako disigas de la bulgara danuba bordo, estas neloĝata kaj kovrita de arbaro. Ĝi longas ĉirkaŭ 4 km kaj larĝas mezume 400 ĝis 500 metrojn. Ĝiaj koordinatoj estas 43|43|N|24|2|E.