Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Ne ĉio utilas, kio brilas"

~ Zamenhof pri knabino

"Ankaŭ mi konis Neciklopedion "

~ Yves Bellefeuille pri supra diraĵo
Gigantisbamboo.jpg

Knabino (ankaŭ, ineto, femeto, femaleto) estas la nomo donata al infanaj homoj de la ina sekso, kontraste al knabo kaj al virino. La vorto knabino estas uzata por distingi la biologian sekson, la kulturan rolon aŭ ambaŭ.

La knabinoj naskos infanojn kaj vivtenos ilin dum la unua periodo post la naskiĝo per sia lakto.

Pedofiloj tre amas knabinojn.

Enhavo

Bonaj sentojRedakti

Knabineto: Patrino, hodiaû unu malgranda knabino fa-lis en la lernejo; çiuj knabinoj ridis je ŝÿi, sola mi ne.

Patrino ( ŜIN KISANTE): Tio çi montras, ke vi havas bonan koron. Kaj kial vi ne ridis?

Knabineto: Çar la falinta knabino mi estis.

KnabinismoRedakti

Se oni diras: "Oni malfavoras virinojn tra la socio", vi sendube komprenas, ke temas pri kontraŭmeto de viroj kaj virinoj kaj ne pri kontraŭmeto de knabinoj kaj virinoj. Krome vi sendube akceptus kiel ekzemplon pri la maljusteco tion, ke knabinoj ne rajtas iri en lernejon. Do malfavorado de virinoj inkluzivas malfavoradon de knabinoj.

Ĉu knabino rajtas iri en necesejon de virinoj?

VortludoRedakti

- Kia diferenco estas inter iu ajn anoreksia knabino kaj la Madono?

- !?

- La knabino ĉiam estas en dieto, Sankta Maria naskis Dieton...

Historio de la knabina lernejoRedakti

Ĝis 1939 troviĝis, sur la loko de la nuna konstruaĵo lerneja, knabina lernejo de la Ursulaninoj. Tiam la lernejo estis fermita fare de la nazioj kaj refondita poste sub la nomo de Goeto-lernejo; ĝi ekzistis ĝis 1990 kiel ŝtata lernejo. Dum la GDR-tempo la lernantoj ĝuis etendigitan instruadon de la rusa. La lernantaron oni dividis en 1974: parto restis en la dekklasa ĝeneralkleriga politeĥnika supera lernejo POS 21, dume la aliaj translokiĝis al la Lenin-lernejo (=POS 42), en nove konstruita lerneja konstruaĵo en la urbokvartalo Rieth. Specialaj klasoj kun pligrandigita lernigoferto de la rusa tiam ne plu instaliĝis.

Nova fondaĵo de la gimnazio kun reallernejo sub katolika patronadoRedakti

Post la ŝanĝoj politikaj deziro naskiĝis refondi la iaman lernejon de la erfurtaj ursulaninoj. Ĝi nomiĝu laŭ Edith Stein, filozofino kaj katolika monaĥino de juda deveno. En la monato oktobro de 1991 estiĝis subtenada societo. En decembro similaj societoj fondiĝis en Würzburg kaj Asindo.

Inaŭguro de la lernejo estis la 23-an de aŭgusto 1992 sub la patronado de la Apostola administrado en Erfurto kaj Meiningen, kiel la hodiaŭa episkopujo Erfurto nomiĝis pli frue. Ekde tiam pojare ĉe la plej malalta klasŝtupo formiĝas unu reallerneja klaso kaj tri gimnaziaj klasoj.

PlilarĝigoRedakti

Kun la kreskanta nombro de lernejanoj kreskis ankaŭ la lerneja komplekso kaj konsistas nun el du interligitaj konstruaĵoj. En oktobro 1994 la arĥitekturburoo Kellner Kraus Stark el Darmstadt konstruigis la duan konstruaĵon [1]. La en 1996 finkonstruita nova lerneja alo gastigas la fakĉambrojn por la instruado de biologio, ĥemio, fiziko kaj muziko. Intertempe la iamaj fakĉambroj por arto alikonstruiĝis al biblioteko kun tetrinkejo. Sub la nova alo troviĝas - modele por ŝpara uzo de spaco - la sporthalo. Kiam ĝi per kurteno disiĝas en du partojn, du grupoj samtempe povas gimnastiki! Sportfestoj tamen okazadas ekstere de la urbo sur grandaj sportejoj respektive en sporthalegoj ne urbokerne situantaj.

Ŝtata agnoskoRedakti

Ekde majo/julio 1998 la privata lernejo estas ŝtate aprobita. Unu jaron pli malfrue la unuaj abiturientoj forlasis la klerigejon. En aŭgusto 2002 la lernejo festis la 10-an datrevenon de sia fondiĝo per multnombraj aranĝoj.

Kristanaj valoroj, postulojRedakti

La instruado havigu kristanajn valorojn. Krom matena preĝo kaj po unu diservo por monato devigaj por ĉiuj lernejanoj, estas ofertoj aldonaj kiel edifaj horoj matene, tagmeza preĝado kaj pluraj fakrondoj nedevigaj. La lernejo estas sur teritorio apartenanta al la Ursulaninoj, kun kies klostro oni kunlaboras. Ĉar ĉiujare estas pli multaj aspirantoj ol la maksimume ebla kvanto da lernantoj, antaŭ la akcepto fariĝis interparoladoj kun ĉiuj interesiĝantoj kaj ties gepatroj. Tie oni penas eltrovi la taŭgecon de la estonta lernanto. Avantaĝas, se ies fratr(in)o jam frekventis la lernejon. Tamen eklezia membreco de la lernantoj ne postuliĝas kiel premiso. Estas pagenda regula lerneja kotizo diferencigata laŭ la gepatraj salajroj kaj eventuale laŭ la nombro de la gefratoj frekventintaj aŭ frekventantaj la saman lernejon. Do, ni ricevas la eblecon prezenti la agadon de 'La bona lingvo' en 'bona filmeto [video en la angla].

OfertojRedakti

Religia instruado estas kaj katolika kaj evangelia. Ĝi estas deviga por ĉiuj kaj ne eblas substitui ĝin per etika instruado! La gimnazianoj komenciĝas per la angla, poste ili lernas - en la 6-a klasŝtupo - aŭ la latinan aŭ la francan. En la 9-a klasŝtupo oni povas elekti inter fokuson lingvan (latina, franca, rusa) respektive natursciencan. Por la pli grandaj ekzistas la fako Prezenti kaj formi (Darstellen und Gestalten/DuG), kie oni pli funde lernas ĉion rilate al la mondo teatra.

Alie ĉe la lernantoj negimnaziaj: ili nur havas la francan kiel duan lingvon kaj poste metilaboradon amatoran. Krome ili, kiel ankaŭ la gimnazianoj, partoprenas staĝojn en entreprenoj.

FakrondojRedakti

Por kontentigi la hobiojn kaj diversajn krominteresojn de la lernantoj, oni instalis posttagmeze la eblecon partopreni en fakrondoj. Ilia vasta gamo plenigas kvazaŭ ĉies ŝatokupan scivolemon.

KonsiloRedakti

Okjara knabino revenas hejmen el la lernejo kun belega lerneja atesto. La patro trarigardas orgojle la belegajn notojn, sed je la fino li legas jenan rimarkon de la instruistino:

“Maria estas bonvola kaj bonedukita, sed ŝi parolas tro multe. Tamen mi jam havas ideon por perdigi al ŝi ĉi tiun malbonan kutimon”.

La patro subskribas la ateston kaj aldonas:

“Se via metodo funkcias konigu ĝin al mi, ĉar mi volas apliki ĝin al ŝia patrino”.

NeforgesoRedakti

- Ĉu vi forgesis tiun knabinon, kiu estis al vi tiom simpatia; ĉu nun ĉio estas en ordo?

- Verdire, mi ŝin forgesis, sed mi esperas, ke ŝi ne forgesis min.

- Ĉu?

- He, jes, ŝi suldas al mi ankoraŭ okcent eŭrojn.

  1. La tradicia Festa Semanjo atendas infanojn, familiojn, geavojn