Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Infano

(Alidirektita el Knabo)

"Forfluu infano kune kun la bano"

~ Zamenhof
Butch.jpg

"malsaĝulo kaj infano parolas la veron /ma.sa.ˈʤu.lo kaj in.ˈfa.no pa.ˈɾo.las la ˈve.ɾon/ "

~ fonetikisto pri stultaj infanoj

"Unu el ĉiu 2 000 beboj naskiĝas kun dento"

~ dentisto pri infano

"Yun infanti laborigas ed adulti dolorigas"

~ idisto pri infanoj

"Tro maljuna."

~ Pedo Bear pri infano

"Kiam eta infano forkuris, la geputroj ŝercis en la tuta arbo"

~ preseraro pri infano

"La infanoj trovas ĉion en la nenio; la homoj, la nenion en ĉio"

~ Giacomo Leopardi pri nehomeco de infanoj

"Se ni eduku infanojn, ni ankaŭ devas fariĝi infanoj kun ili"

~ Lutero pri infanoj

"Infanoj estu vidataj, ne aŭdataj!"

~ pedofilo pri infanoj al polico

"Kion la infanoj vidas, tion ili volas havi"

~ Lutero pri konsumismo

"La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro"

~ Fundamento de Esperanto pri infano

Infano (bonalingve homantaŭseksmatureco) estas tiuj homoj, kiujn pedofiloj deziras. Laŭ Fundamento de Esperanto Infano ne estas matura homo. Ili estas kiel plenkreskuloj, sed malgrandaj. Infano estas ido, sekve evitenda de esperantisto.

Nuntempe la infano signifas koston en la industriizitaj landoj. Oni kalkulis en Germanio en 2001, ke 2 infanoj kostas 1.100.000 markojn (=563 000 eŭroj) , el kio la ŝtato pagas nur 40 procentojn. Tial kelkaj nomas la kapitalismon la plej bona kontraŭkoncipilo.

En Japanio infanoj povas esti kinabojkinabinoj, sed ne konas akuzativon!
Kion.jpg

Enhavo

SanoRedakti

Ho, via bebo estas la ekzakta bildo de sia patro!

Ne gravas, nur ke ĝi havu bonan sanon.

FundamenteRedakti

La infano jam ne ploras.

MalvarmumoRedakti

La patrino trovas Joĉjon, kiu staras nudpiede en pelvo plena je malvarma akvo.

"Kion ci faras?" - ekkrias ŝi.

"Mi? - respondas Joĉjo - "mi prenas malvarmumon por ne iri al la lernejo."

KomisioRedakti

La infano estas tre tre malsana, fakte mortanta, kaj ĉirkau lia lito staras liaj familianoj kaj kelkaj najbaroj.

Patrino: Avrejml, kiam vi estos ĉe Dio, petu de li, ke via fratino trovu bonan kaj riĉan edzon, ke via patro ĉiam havu prosperon, kaj ke viaj 3 fratoj trovu bonan laboron.

Najbarino: Sara, se oni havas tiom da aferoj por diri al Dio, oni ne sendas la infanon, sed oni mem iras!

Infanoj kaj lingvojRedakti

Infanoj perfekte kapablas kreski senpene sciante multege da lingvoj, kaj eĉ ne vivante en tia kultura medio, oni ankaŭ povas sukcesi. Kaj la demando estas jen ĉu tio estas pli efika maniero organizi la monon, jen ĉu oni instruu ekstran lingvon, modelitan laŭ la ekzistantaj sed iom reguligita tiel ke ĝi venas pli facile al, ekzemple, Latinidlingvuloj.

EsperantoRedakti

Ho, estis tiom da infanoj parolantaj esperanton, ke oni ne permesis al ili eniri la monan kongreson. La plej lastatempa mona kongreso por junuloj havis tiom multe da infanoj

La infano pere de Esperanto senpene lernas kio estas substantivo, adjektivo, adverbo, preterito, ktp., ĉar ĝi vidas ilin dank' al la karakterizaj kaj senesceptaj finaĵoj. Kiam la nocioj "substantivo", "adjektivo" k.a. estos klare gravuritaj en la memoro kaj komplete asimilitaj, la lernanto pli facile povos ilin uzi en aliaj cirkonstancoj, en la studo de aliaj lingvoj, eĉ de la gepatra lingvo.

IdoRedakti

En la praktiko, oni observas, ke ĉar la adoleskanto ankoraŭ ne estas tute preta, precipe psike, ofte la infano estos certagrade “ido” de la avino, de la avo, de geonkloj, kaj de aliaj homoj, kiuj, ne senkaŭze, troviĝas sur la vojo de tiu nova familio formiĝanta (ili havas rektajn respondecojn rilate la naskiĝantan infanon, sed tio ne anstataŭas la respondecon de la gepatroj, nur komplementas ĝin).

KruelecoRedakti

Scientistoj opinias, ke la plej ĉefa kaŭzo de infana krueleco estas 2000-detalaj puzloj.

EkprofetaĵoRedakti

En familio estis infano, kiu ne parolis. Sed unu tagon la infano komencis movi siajn lipojn por paroli vorton, ĉiuj venis kurante por aŭdi, kion la infano diros, tiam li nur prononcis “avinon”. La sekvantan tagon oni ĵus anoncis, ke la avino forpasis.

Du tagojn post kiam la infano rekomencas palpi, movante la lipojn, ĉi – foje ĉiuj rigardas kun timo kaj fine li prononcis “onklon”, vespere la onklo mortis.

Poste venis la fatala tago, nokte la infano ripetas la saman stultecon movantan siajn lipojn kaj tie ĉiuj forkuris al la pordo por forkuri, sed antaŭ ol ĉiuj elvenos, li jam diris “paĉjon”. Vespere la patro timis kaj ne povis dormi. Kaj la sekvantan tagon la ĝardenisto mortis antaŭ la pordo…

La edzo ankoraŭ dancas.

Infana deklaroRedakti

Avino revenas de frizisto kun haroj tonditaj “masklece”.

- Kiel bela vi estas avinjo, vi plu ne ŝajnas maljuna sinjorino!

- Dankon! Nun kion mi ŝajnas al vi?

- Vi ŝajnas maljuna sinjoro.

BoneRedakti

Ni imagu la jenan scenon: malgaja kaj pensema infano, sidanta sur fenestro-parapeto de iu domo, parolanta al si mem. Tio estas situacio ŝajne sendanĝera, kiu per si mem esprimus la ideon pri iu pensanta pri la ludo de tiu tago. Oni povus ne atenti ke tiu estulo, tiel juna, envere alfrontas grandan vivo-defion, ian senton de profunda soleco.

Tio kio povus esti nur ordinara sceno estas tragike interrompita: tiu infano sentas sin streĉita kaj deprimita — ia interna ĥaoso kun sentoj naskitaj el soleco, pro konfliktoj ĉe familianoj, inter ludkolegoj, en la lernoĉambro — kaj donas kuron al la barbara faro de memmortigo, forprenante sian propran vivon, kiu apenaŭ komenĉiĝis tie en la fizika sfero. Bedaŭrinde, memmortigo dum infaneco okazas kaj ili ne estas maloftaj.

LampoRedakti

Kiom da mortintaj infanoj estas bezonataj por ŝanĝi lumampolon?

Certe pli ol 5, ĉar la lampo en mia ĉambro daŭre ne funkcias.

SpiritaĵojRedakti

Instrui infanon estas kvazaŭ eklumigi lampon. Baza lernaĵo, kiun gepatroj kaj respondeculoj instruas, konsistas en la fakto, ke mallumo ne estas timinda, sed reprezentas nur tion, kion ni ankoraŭ ne vidas, ekzemple la Spirita mono. Simile, laŭgrade kiel ni kreskas, aliaj lampoj eklumas por montri al ni tion, kion ĝis nun ni ne vidis klare.

AĝoRedakti

Infanoj ofte naskiĝas en frua aĝo.

Reguloj, por ke via infano iĝu krimuloRedakti

  1. Dekomence, donu al via infano ĉion, kion li aŭ ŝi volas. Tiel li aŭ ŝi kreskos pensante, ke la mono ŝuldas ĉion al li aŭ ŝi.
  2. Kiam li diras fivortojn (knabinoj ne diras ilin), ridu. Tio pensigos al li, ke li estas amuza.
  3. Ne instruu al li aŭ ŝi pri religio aŭ moralo. Atendu ĝis kiam li aŭ ŝi estos dekokjaraĝa, kaj tiam lasu lin aŭ ŝin elekti.
  4. Permesu al li aŭ ŝi legi ion ajn presitan, kiun trafu lian aŭ ŝian manon, kaj ankaŭ iun ajn filmon aŭ televidan programon, inkluzive de pornografio. Zorgu, ke ĉio ĉe manĝotablo estu purigita kaj senmikroba, sed permesu al la menso de via infano engluti iun ajn putraĵon (cenzuro estas vivo!)
  5. Kolekti el la planko ĉion, kion li aŭ ŝi lasas tie, kie li aŭ ŝi pasas: tornistron, ĉemizojn, pantalonon..., kaj faru ĉion anstataŭ li aŭ ŝi, tiel, ke lia aŭ ŝia respondeco estu afero de ceteraj personoj.
  6. Evitu uzon de vortoj eraro kaj kulpo. Tio kondiĉigos lin aŭ ŝin konsideri poste, kiam oni enkarcerigos lin aŭ ŝin pro rabo, ke societo estas kontraŭ li aŭ ŝi, kiu estas simple persekutita kaj marĝenigita.
  7. Kverelu kutime presence de viaj infanoj. Tiel, ili ne miros, ke familio disiĝos.
  8. Donu al via infano tiom da mono, kiom li aŭ ŝi volos. Kial li aŭ ŝi devas lukti tiel dure kiel vi mem faris?
  9. Malsatigu ĉiun kapricon kaj dezirojn (ĉefe seksajn!) de via infano. Neo povas kaŭzi doloran malsukcesigon al li aŭ ŝi.
  10. Defendu vian infanon ĉiam kontraŭ najbaroj, polico, Sociaj Servoj, aŭ juĝistoj. Ĉiuj antaŭjuĝas vian infanon.
  11. Instruu lin aŭ ŝin kiel mensogi kaj nei evidenton. Kio okazas estas, ke oni volas kulpigi vian infanon.
  12. Kiam li aŭ ŝi eniras seriozan problemon, senkulpigu lin aŭ ŝin dirante, ke mi neniam sukcesis instrui lin (aŭ ŝin).
  13. Portu lin aŭ ŝin al eminenta psikiatro: li aŭ ŝi trovos certe ian ajn malsanon mensan. Tial vi trankviliĝos, trovante, ke vi nenion jam povas fari.
  14. Pretigu vin por vivo plenplena de ĉagreno. Vi certe havos ĝin. Kontraŭe se vi uzus kondomojn...

ManĝadoRedakti

- Panjo, panjo, ĉu frago estas ruĝa?
- Jes, fileto, ĝi estas ruĝa.
- Ĉu ĝi estas kun nigraj makuletoj?
- Jes, ekzistas tiaj beroj.
- Kaj ĉu kun antenetoj?
- Ĉu vi denove manĝis kokcinelojn?!

MatematikeRedakti

Demando: Robĉjo havas 36 dolĉaĵojn, li manĝas 29. Kio restis?

Respondo: La knabo havas diabeton nun.

SenploreRedakti

Knabeto revenas hejmen kun vundita genuo.

- Kompatinda! kio okazis al vi?

- Mi stumblis kaj falis.

- Ĉu vi longe ploris?

- Ne, tie estis neniu!

El tendaroRedakti

Peĉjo skribas leteron al sia patrino el la somera tendaro:

“...Kara panjo, vi forgesis kudri slipon kun mia nomo sur miajn vestaĵojn, tial nun oni nomas min “Pura Kotono”.

DarvinismoRedakti

Diras maljunulino: „Dum mia juneco, se infano similis al la patro – tio estis heredeco, kaj se li similis al najbaro – do tio estis influo de medio.“

LudiloRedakti

- Panjo, ĉu vi aĉetu por mi ludilon?

- Jes karuleto: kion vi deziras?

- Ĉu vi povas aĉeti ludilon, kiu tute ne estu interesa por paĉjo?

ValoroRedakti

La Internacia Laborista Organizo (ILO, parto de UNO) lastatempe esploris ĉu infanoj prefere laboru au lernu, el pure ekonomia vidpunkto. La konkludo estis, ke se oni edukas infanojn anstataŭ laborigi ilin, oni ricevas ekonomiajn avantaĝojn kiuj estas sepoble pli grandaj ol la kostoj de la edukado.

La problemo estas, ke la avantaĝoj komenciĝas nur post 15 jaroj. Dum la unuaj 15 jaroj estas kostoj, kaj dum tiu periodo estas ekonomie pli bone laborigi infanon.

Tiuj kiuj kontraŭas infan-laboron provu kompensi nuligi tiujn kostojn, tiel ke homoj ne plu hezitos sendi infanojn al lernejo anstataŭ laborigi ilin. Ekzemple, oni donu al la gepatroj tiom da mono kiom la infano ricevus se li laborus.

HarojRedakti

- Panjo , vi jam havas kelkajn grizajn harojn , - diris la etulo .
- La gepatroj griziĝas , - respondis la patrino , - se la filoj ne obeas .
- Nun mi bone komprenas , kial la avino tute griziĝis .

MirakloRedakti

Estis knabino, kiu estis blinda ekde ŝia naskiĝo. Unu tagon, ŝiaj gepatroj anonci al ŝi grandan novaĵon: «Karulin'! Ni trovis medikamenton por kuri vin de via blinduleco! Estas pomado, vi metas ĝin sur viaj okuloj, vi dormas, kaj la postan tagon, vi finfine vidos la monon!»

Tre ĝoje, la knabino metis la pomadon sur ŝiaj okuloj. Sed la matenon, kiam ŝi vekiĝis, ŝi ankoraŭ estis blinda... Plorante, ŝi kuris en la ĉambron de ŝiaj gepatroj. Vidante ŝin, ili ekkriis: «Bonan ŝercotagon!»

Knaboj kaj knabinojRedakti

-Kiu estas la ago kiun du knaboj kapablas fari kune sed du knabinoj ne?

-Pisi en unu solan noktovazon. ;o)

Ĉu?Redakti

Kvinjara Karlo venas hejmen sanga kaj kun vundo sur brako. Lapatrino demandas:

- Kie vi estis? Kial vi estas vundita?

- Tadeo ĵetis ŝtonojn al mi.

- Nu, en tia kazo vi devis voki min, - diris la patrino.

- Vin? Vi ja ne trafas eĉ muron de nia kabano, - respondas lafilo.

NomoRedakti

„Sinjorino, kiom da infanoj vi havas?“

„Tri.“

„Kiel ili nomiĝas?“

„Franĉjo.“

„Ĉu ĉiuj?“

„Jes, Franĉjo Novák, Franĉjo Vondra kaj Franĉjo Dvořák.“

AĉecoRedakti

Kio estas pli aĉa ol unu knabo morta en rubujo ?

Unu knabo morta en du rubujoj.

Moderna edukadoRedakti

Ĉu miras la gepatroj, ke nuntempaj infanoj estas „malbone edukitaj”? Tarzano duonnude kuregadas… Cindrulino je meznokte hejmeniradas… Pinokjo konstante mensogas… Aladino ŝtelas… Batman je 220 km/h rapido stiras aŭton… Dornrozinjo estas maldiligenta, ĉiam dormas… Kaj Neĝulino kun 7 viroj kunvivas…

Lingva edukadoRedakti

Kiam mia filino vizitis infanĝardenon (ŝi havis ses jarojn), revenis hejme kaj demandis min kaj mian edzinon:"Ĉu vi scias kion signifas tion?"-ŝi montris la levan mezfingron. "Ni ne scias", respondis ni. Ŝi ekklarigis nin: "Tio signifas F*CK OFF!"

HejmtaskojRedakti

Gepatroj dezirus por siaj infanoj tiajn taskojn, kiujn ili mem kapablus solvi.

EkzemploRedakti

„Sinjoro Novák, vi estas modela homo. Vi donas al infanoj nur bonajn ekzemplojn.“

„Por malbonaj mi ne estas plu kapabla.“

PunoRedakti

Bruno, kvar-jara, ne obeis al la patrino. Tial, pro puno, li devis resti sola en malhela ĉambro.

Bruno laŭte ploris kaj kriis, dum dek minutoj. Subite, li ne plu ploris.

Tiam, la patrino demandis tra la pordo: "Ĉu, fine, vi sufiĉe kriis? "

Bruno respondis: "Ne. Mi nur iom ripozas."

PedagogioRedakti

Pedagogo (ne Pedofilo!) emfaze parolas al malfeliĉa patro pri kvar sovaĝaj gefiloj: Neniam oni devas bati la infanojn, kaj aldonas: Mi supozas, ke vi neniam tion faras, ĉu ne?

La malfeliĉa patro prudente respondas: Ho, ne! Tre malofte, sed ĉiam por memdefendo!

JakoRedakti

Knabino revenis de ĉe sia amikino kaj lamentis:

— Ve, mi lasis mian jakon ĉe Andrea. Se nur mi estus lasinta ion alian!

— Kial? — patro demandis.

— Ĉar ne plaĉas reiri tien nur por jako...

InfanlibroRedakti

Estis tre malfrue, en la vespero. Henrik ankoraŭ sidis sen-move kaj legis en libro, kvankam jam estis tempo por iri dormi.

"Nun, fine, ĉesu legi!", lin admonis lia patrino.

"Ne estas eble, patrino", diris Henrik, "mi nepre devas fin-legi la libron hodiaŭ vespere."

"Kial do vi devas fin-legi ĝin hodiaŭ?", "volis scii la patrino.

"Ĉar morgaŭ estos mia naskiĝa tago", eksplikis Henrik.

"Mi ne komprenas", diris la patrino. "Kiel rilatas tiu libro al via naskiĝa tago?"

"Estas simple", daŭrigis Henrik, "sur la kovrilo de la libro estas presite: Por knaboj de 6 ĝis 8 jaroj; kaj morgaŭ, mi estos naŭ-jara!"

Frua kritikoRedakti

- Imagu, mia trijara filo disŝiras kvindek paĝojn de mia nova novelo.
- Ĉu li jam povas legi?

Porinfana libroRedakti

Patrino: Ĉu vi ŝatis tiun libron, kiun ni aĉetis por vi ĉe la librovendejo?

Eta Karlo: Eh. Ĝi aĉ-etas.

Patrino: Kio? Kion ĝi aĉetas?

Eta Karlo: Ĝi aĉetis nenion. Mi diras ke ĝi aĉ-etas.

Patrino (kapneante): Mi ne komprenas.

Eta Karlo: Vidu, Panjo ... la libro estas sen-tema.

Patrino: Kiel povas libro esti sent-ema?

Eta Karlo: Nu, ĝi havas nur iun stultan intrigon pri malgaje sola ĝirafo kiu plaĉis al neniu pro sia kol-ego.

Patrino: Kiel povas ĝirafo esti sola se li jam havas koleg-on?

Eta Karlo: Do, ĉu vi havus multajn amikojn, se vi ankaŭ havus kol-egon?

Patrino (malridante): Ne plu ŝercu, Karlo. Via instruistino diris, ke tiu libro estas leg-enda.

Eta Karlo: Bone, sed ĝi neniel estas legend-a.

Patrino (ĉagrene): Karlo, ŝi estas via instruistino kaj vi devas respekti ŝin!

Eta Karlo: Bone, mi nature re-spektos ŝin morgaŭ ĉe la lernejo.

Patrino: Ne, vi respektu ŝin ĉiam! Estas regulo de fundamenta etiko!

Eta Karlo: Kiu estas la reg-ulo? Ĉu vi?

Patrino: Karlo, se vi ne komencos paroli kompreneblan Esperanton tuj, vi estos bar-ata de ludado kun viaj amiketoj ĉi-vespere!

Eta Karlo: Okej, Panjo. Mi ne volas esti barata, mi eĉ ne loĝas en Azio...

Patrino: Fermu la faŭkon!

DonacojRedakti

Du fratoj malfermas siajn kristnaskdonacojn. La unua frato ricevis kvazaŭ monton da donacoj, dum la dua ricevis nur unu ludilon.

"Ĉu vin ne naŭzas ricevi nur unu donacon," mokas la unua frato, "dum mi ricevis dekojn?"

"Tute ne gravas," respondas la dua frato. "Ja ne mi havas kanceron...."

ReligioRedakti

Juda knaboRedakti

6-jara sekulara israela knabeto vizitis sinagogon unuafoje en sia vivo. Survoje hejmen post la preĝo demandis la komputilmania filo sian patron: "Paĉjo, ĉu la ofte ripetita vorto amen signifas `ENTER`?"

Masakro de la SenpekulojRedakti

 
Masakro de la Senpekuloj, fresko de Giotto de Bondone, Kapelo Scrovegni en Padova.

Masakro de la Senpekuloj estas la nomo donita al epizodo raportita en la evangelio laŭ Mateo dum la Sankta Familio estis forfuĝanta al Egiptujo: la mortigo de ĉiuj infanoj pli junaj aŭ dujaraĝaj en la regiono de Bet-Leĥem, ordonita de Herodo la Granda tuj post la naskiĝo de Jesuo el Nazareto.

La epizodo malĉeestas en la aliaj tri evangelioj kaj en la unuaj apokrifaj rakontoj. Jen kion diras Mateo, ĉapitro 2, verso 16 kaj sekvaj : “Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la saĝuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis ĉiujn knabojn en Betleemo kaj en ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, havantajn du jarojn aŭ malpli, laŭ la tempo, pri kiu li precize sciiĝis de la saĝuloj. Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremio, nome "Voĉo estas aŭdita en Rama, Ĝemado kaj maldolĉa plorado, Rakel priploras siajn infanojn, kaj ŝi ne volas konsoliĝi, ĉar ili forestas" (31, 15).

La epizodo reeĥas tiun paralelan de la dronado de infanoj laŭ la Eliro.

La masakro de la Senpekuloj en la kristana tradicioRedakti

Laŭ la kristana tradicio tiuj Senpekuloj estas la infanoj masakritaj de Herodo en Betleemo: ili estas paradokse la unuaj ĝuantoj de la elaĉeto de Jesuo Kristo.

Sankta Aŭgusteno pentras tiel la scenon: “ La patrinoj ŝiris al si la harojn, ili penis kaŝi siajn infanojn sed tiuj ĉi, nekonscie reagantaj, perfidadis sin mem: ili ne silentis ĉar ne sciis pri la danĝero. Estis lukto inter la patrino kaj ekzekutisto: tiu ĉi perforte kaptadis sian predon, la alia fortege ĝin tenadis. La patrino kriadis al la mortigisto: “Ke mi mem liveru al vi mian filon! Miaj visceroj al li donis la vivon, kaj vi volas lin frakasi kontaŭteren!”. Alia patrino kriadis: “Kruela, se estas kulpulo, tia estas mi! Aŭ indulgu lian vivon aŭ mortigu ankaŭ min kun li!”. Voĉo dume aŭdiĝis: “ Kiun serĉas vi? Vi mortigas multajn infanojn por malembarasiĝi je unu sola, kaj tiu kiun vi serĉas eskapas el vi!”. Kaj dum la krioj de la patrinoj fariĝis miksvoĉa plorego, la ofero de la infanoj estis premie akceptitaj en la ĉielo”.

Ĉie la kristanaj eklezioj ilin proklamis, praktike per la kulto, sanktuloj, eĉ se unuaokule ili ne povas esti meritintaj ion ajn dum sia vivo. “Ĉu vi vin demandas, diras Bernardo el Klarvalo, pro kiuj meritoj tiuj infanoj estis kronitaj de la diaj manoj? Demandu prefere Herodon pro kiuj krimoj ili estis tiom kruele masakritaj. Ĉu la savanto sin lasu venki de la barbareco de Herodo? Se malpia reĝo povis mortigi senkulpajn infanojn, ĉu Jesuo Kristo ne povis doni la eternan vivon al tiuj kiuj estis mortigitaj ĝuste kaŭze de li mem? “

Apostolo sankta Johano, en la Apokalipso, lokigas la Senpekulojn ĉirkaŭ la trono de la Ŝafido ĉar ili estas puraj, kaj ili lin sekvas kien ajn li iras.

La Eklezio establis, jam en la dua jarcento, celebradon de festo iliahonore. Delonge en Okcidento ĝi okazas la 28-an de decembro.

Liturgio honoris arte ilian memoron kaj vastaspecaj artistoj honorigis sin per ilia memoro. (vidu suben)

Historieco de la Matea rakontoRedakti

Multaj historiistoj neas, eĉ de la kristana flanko, aŭ dubas pri la historieco de la epizodo pro tio ke mankas konfirmo ĉe Jozefo Flavio, precipa fonto de tiu juda epoko de la unua jarcento kaj mankas en aliaj tri evangelioj kaj eĉ en apokrifaĵoj krom en la evangelio de Jakobo de la fino de la dua jarcento. Ankaŭ kelkaj bibliistoj, el la kristana flanko, dubas aŭ neas, aldonante tamen ke la elpensaĵo similas al midraŝa maniero proklami la karakterojn de la persono prirakontita. Ne do falsaĵo, sed fantazia helpaĵo por signifi ke ĉirkaŭ tiu infano jam turniĝos la historio.

Aliaj sennombraj prihistorie esploristoj, tamen, rimarkigas ke la epizodo ne misfiguriĝas en la bukedo de la kruelaĵoj de la subprema politiko de Herodo, kiu, perceptinte la riskon esti detronigita, ne hezitis mortigi unu el siaj edzinoj, bofraton, kaj tri filojn kaj kelkecentoj da oponantoj; jam tiutempa hebrea medio lin taksis simila al la Elira faraono.

Makrobjo (ĉ. 395-436) alude parolas pri tiu masakro de infanoj plenumita far Herodo kaj raportas kion dirintus imperiestro Aŭgusto: “Kiam Aŭgusto sciis ke inter la malpli aŭ dujaraĝaj infanoj de Sirio, kiujn Herodo reĝo de Judoj masakrigis, troviĝis ankaŭ liaj filoj, li diris ke pli preferindas esti porko ol lia filo” [1]. Subtenantoj de la historieco de la epizodo substrekas ke tiu atesto de pagano kiu penis demonstri legendan la naskiĝo de Jesuo en Betleemo, ne mankas je historia forto.

En la kristana tradicio tiu rakontaĵo de ĉiam estas kultura preferata (objekto topos) de la varispecaj artaĵoj.

PentrartoRedakti

 
La masakro de la Senpekuloj, detalo de "la sceno de la vivo de Maria", oleo sur ligno de Hans Memling, 1480


 
Masakro de la Senpekuloj, pentraĵo de Nicolas Poussin

Tiu masakro inspiris la manojn de pentristoj kaj skulptistoj kaj por kontentigi la popolan devotecon kaj por profiti la okazon kontentigi sian volon trakti la homan korpon en violentaj pozicioj. Laŭ priartaj historiistoj, artistoj de la Renesanco inspiriĝis, por reprodukti la scenojn de la masakro de la Senkulpuloj, el romaj basreliefoj de la batalo inter la Lapitoj kaj la Centaŭroj.

Plejkonita estas la ĉi-tema pentraĵo de Guido Reni, realigita en 1611 en Bolonjo (Italio).

Alia famulo estas Petro Paŭlo Rubens, kies Masakro de la Senpekuloj aŭkcie ofertita, laŭkelke da tempo, tenis la pinton de la plej multekosta artaĵo.

Kelkaj komentistoj vidas eĥojn de la masakro de Senpekuloj ankaŭ en la fama pentraĵo Gerniko de Picasso (1937): fakte oni kredas vidi en ĝi eĥojn de la similtema pentraĵo de Poussin.

InfanmortigoRedakti

 
Saturno voranta sian filon, pentraĵo de Francisco de Goya.

Infanmortigoinfanmurdo estas delikto kiu konsistas en la okazigo de la morto de infano (ĉu ina ĉu malina) intencite.[2]

La Kriminologio rekonas variajn formojn de murdo ne patra de infanoj.[3] En multaj socioj de la pasinteco kelkaj formoj de infanmortigo estis konsiderataj permeseblaj, dum en la majoritato de la modernaj socioj oni konsideras tiun praktikon absolute kontraŭmorala kaj krima. Tamen, bedaŭrinde ankoraŭ okazas — en la okcidenta mono ĝenerale pro mensa malsano de iu el la gepatroj aŭ samfamilianoj aŭ per aliaj violentaj kondutoj, kaj en kelkaj subevoluiĝintaj landoj kiel maniero kontroli la loĝantaro (ĉu ĝenerale aŭ familinivele), foje kun iu de socia akcepto.[4][5]

Laŭlonge de la historio de la homaro okazis multaj formoj de infanmortigo ĉu kiel socia afero, pro ideologiaj tialoj aŭ en partikularaj okazoj, el kiuj multaj konataj en la fakoj mitologio, antropologio, historio, arto ktp.

Ofero de infanojRedakti

Estas citita en la Biblio, en la 2Reĝoj (23,10) kaj en Jeremia (7,31), loko en kiu la infanoj estis «pasigitaj tra la fajro» honore de la dio Moloko aŭ Melqart. Pri homaj oferoj aludas ankaŭ iuj klasikaj fontoj kaj praktiko ŝajnis konfermita de retrovo, en tiuj areoj, pri multegaj terakotaj urnoj entenantaj restaĵojn de infanoj kaj ĵusnaskitoj, foje miksitajn kun ostoj de malgrandaj bestoj. La akompanaj inskribaĵoj ŝajnis referenci al rito nomita molk, rilata al la kulto de Tanit kaj de Baalo.
Ĵuse tamen iuj esploristoj emas konsideri ke temis prefere pri apartaj, foje apudaj, porentombigaj areoj (ofte, fakte, ili troviĝas proksime de nekropoloj), destinitaj al la porinfanaj tomboj. Ankaŭ en aliaj kulturoj la tomboj de infanoj emas esti disigitaj el tiuj de plenkreskuloj. Krome Tani kaj Baalo ŝajnas havinti karakterizojn de indulgaj diaĵoj. Kaj ankaŭ la analizoj pri la ostaj restaĵoj ŝajnas konfirmi tian interpreton.

La bibliaj citaĵoj, do, pri «trairo en la fajro» povus referenci al sensanga inica rito por adoleskkantoj anstataŭ al homaj oferoj, dum la klasikaj fontoj, ofte duarangaj, povus esti influitaj de la romia propagando kontraŭ la malamika Kartago.

Tamen la abunde dokumentita ĉeesto, ankaŭ en fontoj de la Malnova Testamento, pri la dio Moloko igas tiun interpretan studfluon decide malmulte fidinda.

Bibliaj citajxoj:

(Jeremia 7,30-33) Ĉar la filoj de Jehuda faras malbonon antaŭ Miaj okuloj, diras la Eternulo; siajn abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, por malpurigi ĝin.31 Ili aranĝis altaĵojn de Tofet en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj siajn filinojn en fajro, kion Mi ne ordonis kaj kio neniam estis en Miaj pensoj. 32 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos tion ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado, kaj en Tofet oni enterigos mortintojn, ĉar mankos alia loko. 33 Kaj la kadavroj de ĉi tiu popolo estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos.
(Jesaja, 30, 33) Ĉar delonge estas preparita la bruligejo; ĝi estas preta ankaŭ por la reĝo, profundigita, vastigita; ĝia lignaro enhavas multe da fajro kaj ligno; la blovo de la Eternulo ekbruligos ĝin kiel torenton da sulfuro.
(Jeremia 19, 12-13) Tiele Mi agos kun ĉi tiu loko, diras la Eternulo, kaj kun ĝiaj loĝantoj, kaj Mi faros ĉi tiun lokon simila al Tofet. 13 Kaj la domoj de Jerusalem kaj la domoj de la reĝoj de Judujo estos malpuraj, kiel la loko Tofet, ĉiuj domoj, sur kies tegmentoj oni incensis al la tuta armeo de la ĉielo kaj verŝis verŝoferojn al aliaj dioj.
(Ezekielo 20,25-26 kaj 2Reĝoj 23,10)

Ankaŭ Herodoto, fakte, pritraktinte pri la decida batalo de sicilia popolo kontraŭ la invadanta Kartago, asertas ke tiu ĉi estis venkita kaj devis pagi militkompensojn kaj devis rezigni la kutimon de la homaj oferoj kaj precipe de unuenaskitaj fluoj en la Tofetoj.

Fantazia rekonstruo pri la ofero de infanoj en Tofeto, troviĝas en la romano Salammbô de Gustave Flaubert, lokita en Kartago.

DentojRedakti

La juna Pitt estas vera strato-bubo. Li pli multe ŝatas kuri kun kamaradoj sur la stratoj, ol iri en la lernejon.

Re-foje, li pasigis tutan post-matenon ekstere. Kiam li hejmen-venis, ĵus antaŭ la vespera manĝo, lia patrino estis tre malkontenta.

"Vi estas vera netaŭgulo", ŝi diris; "kie do vi vagadis dum kvar horoj?"

"Mi ne vagadis, patrino", respondis Pitt, "mi ludis kun la kamaradoj sur la futbalejo."

"Montru al mi vian buŝon!", subite ordonis la patrino. "Ĉu batalis kun viaj kunuloj? Vi ja perdis du incizivajn dentojn!"

"Ne, ne", diris Pitt, "tiujn mi havas en la poŝo."

Arĝenta kuleroRedakti

Okazis bonfara festo, dum kiu ĉeestis multaj infanoj. Post la festo, oni konstatis, ke sur la tablo, mankis unu el la arĝentaj kuleroj, kiujn uzis la infanoj por manĝi.

La sinjorino, kiu organizis la feston, demandis al la ĉeestantaj infanoj: "Kiu forprenis la mankantan kuleron?"

Neniu respondis. Kelkaj infanoj, kiuj havis bonan konsciencon, montris siajn poŝojn. Sed la organizantino de la festo ne volis fari esploron. Ŝi simple diris: "Karaj infanoj! Mi konas efikan rimedon, por retrovi la kuleron, kiu malaperis: ĉiu, el vi, metu sian kapon dum unu minuto sub la tablon!"

Ĉiuj infanoj faris ĝin. Tiam, la sinjorino demandis per laŭta voĉo: "Ĉu ĉiuj nun havas la kapon sub la tablo?"

La infanoj respondis kune: "Jes."

Post tio, la sinjorino plu-demandis: "Ĉu ankaŭ tiu, kiu forprenis la kuleron?"

Sen pripensi, iu infano respondis: "Jes."

Nun, oni konis tiun, kiu ŝtelis la arĝentan kuleron.

Pripensu!Redakti

Estu afablaj al viaj infanoj. Estas ja ili kiuj elektos vian maljunulejon.

Komerca gravecoRedakti

Tri knabetoj, proksimume kvin-jaraj, iris sam-tempe en drogejon. La unua petis de la vendisto: "Por du-dek centimoj glicirizo-bombonojn." La vendisto prenis eskalon, grimpis supren, elprenis kvar bombonojn el skatolo, fermis ghin, grimpis malsupren kaj metis la eskalon en angulon.

Kiam la knabeto ricevis la kvar bombonojn kaj donis siajn monerojn, lia kamarado diris: "Ankaŭ mi volas havi, por du-dek centimoj, glicirizajn bombonojn." Videble malkontenta, la vendisto turnis sin al la tria knabeto kaj, gardeme, li demandis lin: "Ĉu, eble, ankaŭ vi volas por du-dek centimoj glicirizajn bombonojn? " - "Ne", respondis la knabeto.

La vendisto je dua fojo prenis la eskalon, grimpis supren, el-prenis kvar pliajn bombonojn el la skatolo, refermis ĝin, grimpis malsupren kaj remetis la eskalon en la angulon.

Kiam la dua knabeto estis ricevinta la bombonojn kaj estis paginta per siaj moneroj, la vendisto demandis al la tria: "Kaj vi? Kion vi volas havi? " - "Mi volas por dek centimoj glicirizajn bombonojn!", respondis la knabeto...

SingardemoRedakti

Enirante en taksion, ulo diras al la taksiisto: "Estu gardema, mi havas dekdu gefilojn!"
"Dekdu gefilojn? Kaj vi, naskinte dekdu gefilojn, volus instrui al mi esti singardema?"

Leciono pri vivsekurecoRedakti

- Vidu, infanoj - jen homo iris preter konstruata domo sen kasko, desupre falis briko, trafis lin kaj mortigis.
Kaj estis knabino, kiu promenis laŭ konstrutereno en kasko. Kiam al ŝia kapo falis briko, ŝi nur ekridetis, ekstaris kaj pluiris.
- Jes, - infanoj respondas, - ni konas tiun knabinon. Ŝi ĝis nun surhavas la kaskon kaj ridetas.

NenioRedakti

Patrino aŭdas bruon en la supra etaĝo, kaj vokas: Joĉjo, kion vi faras?

Joĉjo: Nenion, panjo.

Patrino: Do, tuj ĉesigu tion!


PrudentoRedakti

Kruko vizitas che amika geedza paro. Ilia filo, Peĉjo, estas modelo de prudento kaj saĝeco, kaj ili senĉese laŭdadegas lin antaŭ Kruko (kies filo estas ja la kontraŭo). Iom kolere, Kruko ofende deklaras:

"Infanoj kiuj havas tiom da prudento, ĝenerale fariĝas des pli malprudentaj, ju pli ili maljuniĝas."

"Tiukaze," respondas Peĉjo, "vi certe dum via infanaĝo estis prudentega kaj saĝega!"

MatematikoRedakti

Patrino demandas filineton:
- Nu, Danjo, kiom da bombonoj donu al vi?
- Tli.
- Ne tli, sed tri, - korektas ŝin la patrino. - Mi ne donos bombonojn ĝis kiam vi ne elparolos ĝuste.
- Ses, - nun diras Danjo.

TombejeRedakti

Juna knabo vizitas tombejon unuafoje en sia vivo. Kompreneble ĉio tre interesas lin kaj zorge li tralegas la multajn laŭdajn enskribojn sur la tomboŝtonoj. Fine li demandas iomete dubeme: “Paĉjo, kie ili entombigas la malbonajn homojn?”

Eŭropa superecoRedakti

Hm, en Eŭropo al la plej junaj infanoj la konataj ciferoj estas unu, du kaj multaj. Ŝajnas ke ekster Eŭropo la kompatindaj infanoj ne konas eĉ tiom!

HejmtaskojRedakti

Panjo venis hejmen:

- Kion miaj karaj infanoj hodiaŭ faris?

Koĉjo: mi lavis telerojn!

- Bravulo mia, jen por vi - ĉokoladeton!

Lenjo: kaj mi viŝis la telerojn!

- Bravuletino, jen por vi -biskviton!

Ljoĉjo: Kaj mi balajs la frakaserojn kaj forportis en rubaĵujon.

Mizuzo de infanojRedakti

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo pedofilio.

La seksa misuzo de infanoj estas konduto per kiu infano estas uzata kiel seksa objekto fare de alia persono kiu altrudas sian volon sur lin, ofte pere de perforto aŭ emocia timigo, kun la celo obteni seksan plezuron. La infana seksa misuzo estas traŭmata sperto kaj estas vivita de la viktimo kiel atenco kontraŭ sia fizika kaj psikologia integrecoj.

Infana seksa misuzo farita de familiano estas nomata kiel incesto kaj kaŭzas eĉ pli gravan longtempan traŭmaton, speciale se incesto okazas fare de unu el gepatroj.

La problemo estas pli ampleksa ... rilate al pedofilio oni ne vere povas esti neŭtrala. Oni nomas ankaŭ ofte la seksan misuzon de infanoj pedofilio, sed tiam temas nur ofte pri portempa seksa dekliniĝo kaj la primara seksa interesiĝo direktiĝas al justa uzo de infanoj.

La plej danĝerigita aĝo estas inter 4 kaj 14 kaj oni povas rimarki du pintojn: unu ĉe de 5 ĝis 6 jaroj, la alia ĉe 11 ĝis 12 jaroj.

Por la pedofiloj ofte sufiĉas la tuŝo, sento de la infano kaj li evitas la rektan seksan kuniklon (preferas masturbadon).

Patrina ekzemploRedakti

Sesjara knabino manfrapis sian pli junan fraton.

"Kial vi faris tion?"
"Mi ludas kvazaŭ mi estis patrino" respondis ŝi.

AlieRedakti

Du infanetoj ludas:

-- Ni ludu paĉjo-panjon!
-- En ordo. Nu, komencu!
-- Prefere mi neniam edzinigus vin, kial mi faris tion, ho Dio mia!...

AstronomioRedakti

Panjo:

- Katjo, kio estas plej grava,ĉu la luno aŭ la suno?

- Certe la luno - ĝi lumas nokte, dum obskuro, sed la sumo - tage, kiam sen tio estas lume!

DemandojRedakti

Kiam la infanoj vekiĝas je la vivo, ili faras multajn demandojn al la malpli infanoj. Kaj ĉi tiuj amuziĝas proponante, kvazaŭ instinkte, simplajn kaj saĝajn respondojn. Proponi demandojn al iu estas zorgema signo pri la vivo, kiu senĉese malfermiĝas antaŭ ni; estas ĝoje doni sian kontribuaĵon; estas ankaŭ kredi kaj konsenti al la kuntreniĝo.

LuktanteRedakti

Joĉjo venas hejmen kun vestoj tute disŝiritaj.

"Vi denove kverelis!" patrino ĉielenlevas la manojn. "Kun kiu?"

"Kun Toĉjo."

"Li bele aranĝis vin, tiu fiuleto! Tiu pantalono estas neriparebla; necesos aĉeti por vi novan."

"Nu, tio ne gravas. Vi vidu Toĉjon! Mi certas ke lia patrino devos aĉeti novan knabon!"

LERNANTETORedakti

Sesjaraĝa lernanteto diras al la patrino:

- Ni, hodiaŭ, lernis novajn vortojn de nia instruisto

- Kiel?

- Ni kaŝis kudrilojn en la seĝo de la instruisto.

Infana logikoRedakti

- Panjo, mi havas stomak-doloron

- Estas nenio Joĉjo. Via stomako doloras ĉar ĝi estas malplena.

Postagmeze alvenas amikino de la patrino por viziti ŝin. Iumomente ŝi diras:

- Mi havas kapdoloron.

Kaj la knabeto, trankviligema:

- Estas nenio sinjorino. Via kapo doloras ĉar ĝi estas malplena.

FantazioRedakti

Por infanoj la mono estas plena de mirakloj. Eta knabino intime alŝovas sin al la patrino kun mistera demando:
Panjo, ĉu mi iam havis fratineton, kiu falis en la lageton?”
“Ne, kial vi demandas?”
“Ho, mi enrigardis hodiaŭ matene en la lageton, kaj en la akvo estis knabineto, kiu aspektis ekzakte kiel mi.”

TradicioRedakti

- Panjo, ĉu vi memoras pri tiu nia amforo, kiu estis transdonata dum jarcentoj de generacio al generacio?

- Jes, kio okazis?

- Mia generacio rompis ĝin.

EgalecoRedakti

- Kiun vi venigis el la infanĝardeno? Tiu ja ne estas nia infano!
- Ne maltrankvilighu, karulino. Tutegale morgaŭ ni devos revenigi lin tien.

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • Esperanto por Infanoj. De G. Q. Solomon. 1930, 69 p. Lernilo kun multaj ilustraĵoj, uzebla de ĉiu ajn naciano.
  • (La) Infanoj en Torento. Skizo de S. Engholm. 1934, 116 p. „Li enigas la leganton en la medion de torentaj infanoj, kies malsemajn edukon kaj vivon ni kun stroĉo seksas... La stilo ĉien klara kaj bona.“ („Svenska Arbetar Esperantisten“ sept. 1934)

NotojRedakti

  1. LA SEMAJNO RESUME
  2. Mi estas tre konfuzita de PIV kaj de Vikipedio en la itala. Kiel oni nomas en la greka la ŝelon de la frukto?
  3. Vorton »ĉirkaŭfrukto« ni sekve povus analizi kiel: 1. kio estas ĉirkaŭ frukto 2. frukto, kiu estas ĉirkaŭ
  4. do, perikarpo estas la frukto mem (tio, kio estas ĉirkaŭ la kerno).
  5. Ĉi-foje mi emus al la unua maniero, t.e. »kio estas ĉirkaŭ frukto«, t.e. probable ŝelo, kiel vi jam pridiskutis.