Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Utilo de Esperanto

(Alidirektita el Komerca utiligo de Esperanto)
-638.jpg

"La afero malsukcesis."

~ Zamenhof pri komerca utiligo de Esperanto

La praktiko montris, ke Esperanto ne taŭgas por azianoj, nek por afrikanoj. Eble la ideo jes, sed la lingvo ne. Esperanto estas pure eŭropa lingvo kaj havas neniun komunan kun aziaj lingvoj, eĉ se oni emfazis la signifon de aglutinaj kaj izolaj elementoj en Eo, sed tio estis nura propagando kaj hazardo, kiu estas pli ŝuldita al la vortfarado de la slavaj lingvoj kaj probable al Volapuko, kiuj servis al Z kiel modelo.

Enhavo

Idista opinioRedakti

Fakte, studiajoi demonstris ke lernari auxiliaran lingwon tian kia Ido esas efikiva moyeno komiel introdukto a stranjerai linguoi.

UtiligoRedakti

Dum aktivuloj provas antaŭenigi Esperanton laŭ unu el la priskribitaj kvar vojoj, multaj Esperanto-parolantoj ne havas tiajn ambiciojn, sed simple utiligas Esperanton por siaj privataj kontaktoj - sendepende de ia grandiĝo.

La apliko de Esperanto por komercaj celoj estas la ŝanĝado de antaŭe nekomercaj aĵoj, servoj, ideoj, ktp. al varoj (komercaĵoj). Varo estas, en la plej baza senco, "io ajn intencita por komerco," aŭ iu ajn komerce valora afero. Sklaveco estas la komerca utiligo de la homoj, sed homoj ankaŭ estas traktataj kiel varoj en la ĝenerala merkato por dungiĝo. Ekzemplon de la komerca utiligo de scioj reprezentas la multekostaj fakaj revuoj kiuj estas privataj, kvankam la universitatoj en kiuj la esploristoj laboras estas mone subtentataj de la socio. Alia ekzemplo : ĉiuj konstruaĵoj de la mondfama secesistila arkitekto Victor Horta kreitaj en Bruselo estas kopirajtaj kaj ne rajtas esti kundividitaj sen permeso.

La movado por lokaj interŝanĝa sistemo (angle : LETS) estas tipa ekzemplo de movado kontraŭ la komerca utiligo de la vivo.

Oni ofte kritikas komercan utiligon de Esperanto laŭ la rezonado, ke almenaŭ iuj aferoj ne estu traktataj kiel varo— ekzemple, akvo, arto, edukado, datumoj, kaj scio en la cifereca epoko.

Komerca utiligo de Esperanto-kulturoRedakti

La itala verkisto kaj feministo Giorgio Silfer referencas komercan utiligon de Esperanto-kulturo kiel "la manĝado de la strangulo." Per tio li signifas, ke kulturaj esprimoj de stranga grupo, inkluzive de revoluciemaj esprimoj elpensitaj por kontraŭstari aŭ travivi persekutadon de la Esperantistaro, povas esti komerce utiligataj kaj vendataj al aliaj anoj de tiu kulturo. Eĉ esprimoj aŭ ideoj pri la fina venko povas esti vendataj, ne por sia mesaĝo sed male, por akiri pecon de "la primitiva."

Laŭ la Manifesto de Raŭmo:

Kio estas klara nun, estas, ke la miro de la esperantistoj pri la primitiva temas pri sia propra identeca krizo, kun sia propra bezono klare distingi subjekton kaj objekton, eĉ kiam ili flirtas pri aliaj manieroj sperti la universon.

Laŭ Silfer, lingvaj minoritataj diasporoj estas delogitaj por partopreni pro "la promeso de rekono kaj repaciĝo."

Kiam la dominanta kulturo postulas, ke la Strangulo estu oferita kiel signo, ke progresema politika ŝanĝiĝo okazas, ke la Fina Venko povas ja esti inkluziva de malsamaĵoj, ĝi invitas renoviĝon de esena kultura naciismo."

Movadoj pri lingva justeco perdas siajn voĉojn pro tio, ke membroj de la "movado" ne antaŭenigas la mesaĝon sed partoprenas en esprimo de modo. La pena laboro de volontuloj estas vendita al la amaso kontraŭ efektiva aŭ socia valuto sen prirespondeco.

SennaciismoRedakti

La teorioj de Eŭgeno Lanti enkondukis la ideon, ke la abstraktaj konceptoj pri homa laboro kaj aliaj sociaj interagoj estas konkretigitaj kaj komerce utiligataj (la lingvofetiĉo), kio fremdigas la produktantojn (esperantistojn) disde iliaj produktoj, disde produktado, disde aliaj esperantistoj, kaj disde homeco mem.

Komerca utiligo de EsperantoRedakti

La apliko de Esperanto por komercaj celoj estas temo, kiu estas ĝena por kelkaj Esperantistoj. Ili timas, ke la komerca apliko kun la celo gajni monon malpurigus la noblan ideon de Ludoviko Zamenhof. Tamen la fondinto de Esperanto ekde la unua momento estis devigata utiligi komercajn strukturojn por atingi sian celon: Li devis pagi la presiston, kiu produktis la Unuan Libron, kaj li investis la monon de la bopatro. Evidente tipaj komercaj agoj.

La vikipedia artikolo Komerco per Esperanto informas[1]: Komerco per Esperanto estas ideo, kiu emfazas la eblan utilecon de Esperanto rilate al internaciaj komerco kaj financo. Ekde la komenco de la Esperanto-movado, la uzo de Esperanto en internacia komerco estis rigardata kiel unu el la ĉefaj utilecoj de la lingvo.

La Esperanto-komunumo komencis eldoni pliajn librojn kaj revuojn. Kutime la eldonanto devis antaŭpagi por la produkto kaj esperis regajni la monon per vendo al tutmonda klientaro. Servoj, kiel kongresoj, postulis plian komercan agadon. La plej granda asocio UEA havas komerce agantan centron kun pagitaj kunlaborantoj kaj financas la laboron parte per la realigo de la Universala Kongreso.

La malgranda frato SAT sukcesis almenaŭ longtempe pagi unu laboriston.

Intertempe multaj komercaj strukturoj ekestis, kiuj estis pli aŭ malpli komerce sukcesaj.

Formoj de komerca apliko de Esperanto
kvalito priskribo ekzemploj
♥ ♥ ♥ Entrepreno, kiu ekskluzive aŭ plejparte servas al la Esperanto-Movado. La laboristaro flue parolas la internacian lingvon kaj utiligas ĝin en la kontakto kun klientoj

diversaj libroservoj * UEA * Flandra Esperanto-Ligo * EsperantoLand * Sezonoj

♥ ♥ Entrepreno, kiu parte ofertas servojn aŭ produktojn por la Esperanto-merkato, ekzemple librojn. Kelkfoje iuj dungitoj, kiuj okupiĝas pri projektoj celantaj al la Esperanto-merkato, parolas la internacian lingvon – sed ofte en tiaj eldonejoj neniu parolas Esperanton. eldonejo Olms

diversaj radio-stacioj

Helmut Buske Verlag GmbH

Entrepreno, kiu uzas la nomon Esperanto, ĉu en la nomo de la entrepreno, ĉu por varoj aŭ servoj sen difinita ligo al la Esperanto-Movado. Foje la renoma nomo de la internacia lingvo, kiel simbolo de internacia komunikado, estis la kaŭzo por la elekto.

Esperanto (ŝipo) * Esperanto (barko)

Hotel Esperanto en Fulda, Pribylina, Cannes

Esperanto Café, New York

muzikgrupoj, Tequila Esperanto, ktp.

* Entrepreno, kiu ne servas al la Esperanto-Merkato. Kontaktodeziroj estas regule prezentataj en la revuo La Merkato de IKEF
♣ ♣ ♣ Entrepreno, kies posedant(ar)o aŭ gvidant(ar)o estas ligita al la Esperanto-Movado kaj sufiĉe bone parolas la internacian lingvon por komercaj interagoj la kemia fabriko de Bruno Vogelmann (mortis en 2002) * Allsprachendienst Esperanto GmbH
♣ ♣ Entrepreno, inter kies dungitoj estas sperta Esperantisto, kiu povas asisti en komercaj interagoj (traduki telefonalvokojn aŭ leterojn) eldonejo XXX
Entrepreno, kiu pretas demandi la helpon de sperta Esperantisto aŭ Esperantista entrepreno por komercaj interagoj, ekzemple por tradukado de komercaj kontaktpetoj. Zonai kaj kompano

Kunordigo de komercaj aktivecojRedakti

Ekzemplaj komercaj agadojRedakti

  • ♥ ♥ ♣ ♣ ♣ : Esperantotur : Oficiala nomo ESPERANTOTUR – Biuro Turystyki, Bydgoszcz(PL)- vogaĝagentejo, kiu estas konata kaj timata (pro la polaj krokodiloj)
  • ♥ ♥ ♣ ♣ ♣ : Esperanto-Kulturcentro Berlin (DE), Malnova multetaĝa domo ein Einbecker Str. 36 estis aĉetita de Esperantistoj. Ili investis monon kaj tempon por ripari. La lukostoj el la oficejoj kaj loĝejoj helpu por financi la Esperantistan vivon en Berlino, Ĵaŭda Rondo, espoteko. En la oficejoj parte estas Esperantistaj organizoj Germana Esperanto Asocio, Germana Esperanto-Junularo
  • ♣ ♣ ♣ : Graskraft (inter 1995 kaj 2007 GbR, poste Ltd.), Kompanio, kiu okupiĝas pri alternativa energio, speciale pri biogaso, fondita de la Esperantisto Roland Schnell
  • ♣ ♣ ♣ : Ecuo Mijoshi, Esperantisto, kiu gajnis monon per gantoj, raportas pri sia vivo

Aktualaj kaj historiaj ekzemplojRedakti

Pri la evoluo ĝis 1930 bv. vidi la artikolon Komerco per Esperanto el Enciklopedio de Esperanto.

EldonejojRedakti

Vojaĝagentejoj, organizantoj de renkontiĝoj kaj seminariojRedakti

LoĝprojektojRedakti

Hoteloj kaj restoraciojRedakti

Bankoj, internacia interŝanĝo de mono, monerojRedakti

BakistojRedakti

  • ♥ ♥ ♣ ♣ ♣ Café Kroppenberg en Bergisch Gladbach-Bensberg proponas dolĉaĵojn kun esperantaj motivoj (flago, portreto de Zamenhof)

HelplingvoRedakti

Esperanto estas klare senutila. Falas ankaŭ la argumento de la helplingvo. Kiom ĝi estas helpligvo? Al kiu ĝi helpas? La plejparto de la civitanoj praktikas sian aktivecon stabile, en fiksa loko kaj ne bezonas tre ofte korespondi kun eksterlandanoj. Ni konvinkiĝu: Esperanto, la lingvo unika ne estas alio ol antaŭjuĝo, iluzio de pensmaniero "kosmopolita", humanisma, demokratia, ankoraŭ ne fertiligita kaj kontrolita fare de la historia kritikismo.

Esperanto ne helpas lingvolernadonRedakti

Propedeŭtiko dum multaj jaroj estis furora vorto en antaŭenigo de Esperanto. Oni ofte asertis, ke instruado de Esperanto draste faciligus lernadon de pliaj lingvoj. Sed kiukondiĉe kaj kiom multe Esperanto kiel unua fremdlingvo efektive helpas ĉe la lernado de plia lingvo? Tion esploras Ludwig Mies van der Rohe en sia artikolo. Eble jen temas pri aparte ruza truko de la Esperanto-komunumo. Post kiam oni konstatis, ke Esperanto mem ne estas facile akceptebla en lernejoj, oni ŝanĝis la strategion kaj kaŝe subtenis la instruadon de la angla. Tio ja signifas la menciitan gravan ŝparadon de postaj instruhoroj de Esperanto kaj tiel liberigas labortempon de Esperanto-aktivuloj kaj tiel subtenas la pluan disvastigon de Esperanto. La praktiko montras kiom efika estis tiu vojo: Esperanto pli kaj pli disvastiĝis dum la pasintaj jardekoj, dum kiuj disvastiĝis ankaŭ la angla …

La malnova atendo pri propedeŭtiko, prepara lernado, estas, ke Esperanto helpus eĉ tiom multe, ke poste la infanoj, kiuj malpli longe lernis duan fremdlingvon, ekzemple la francan, fine havos pli altan nivelon en tiu lingvo ol tiuj infanoj, kiuj dum la tuta tempo lernis nur la francan. Io tia tamen ne estis rekte esplorita en la eksperimentoj, pri kiuj ĉi-jare raportis iu al Angela Merkel. Ne estis paralelaj klasoj, kiuj dekomence lernis la francan. (Sed atentindas ĉi-rilate ekzemple studo de Halloran el 1952, vidu sube.)

Ĉiu stulta verdkora naiva fervorulo kompreneble nun tendencas blinde veti je Esperanto, nome ke la Esperanto-grupo atingis pli bonajn rezultojn en la franca. Feliĉe la esploristoj Karen Roehr-Brackin kaj Angela Tellier devis konstati, ke ne estis signifaj diferencoj inter la grupoj rilate al la entuta progreso ĉe ilia posta lernado de la franca. La detaloj legeblas en la sciencpopulariga artikolo.

Krome oni povas legi en resumo de la studo unuflanke ke Esperanto estis pli facile lernebla ol la franca por lingvo-komencantoj (por ni ne vere surprize) kaj ke la lernado de Esperanto havis niveligan efikon, kiu iom reduktis la individuajn diferencojn inter la infanoj (pri tia efiko legu ankaŭ sube). Aliflanke la rezultoj ne montris mezureble pli grandan avantaĝon per Esperanto por la evoluo de prilingva atentemo aŭ pli grandan postan sukceson en la lernado de alia fremda lingvo. Tio estas iom sobriga rezulto, kiel notas la aŭtoroj, kaj oni pretas konsenti.

Pri la temo propedeŭtiko, do dekomenca instruado de Esperanto por poste pli sukcese instrui alian fremdan lingvon, mi aŭdas de jardekoj. Mi neniam vere komprenis, kial ni Esperanto-parolantoj kiel tuto estu aparte entuziasmaj pri tio. Nia baza celo estas disvastigi Esperanton mem, ne unuavice disponigi Esperanton por atingi pli bonan rezulton en la disvastigado de aliaj lingvoj. Por ni la veraj gravaĵoj estas Esperantujo kaj ties bonfarto, kaj ne iuj aliaj lingvoj, kiujn ni Esperanto-parolantoj ja ofte ŝatas, sed pri kies lerta instruado ni eble ne rompu al ni la kapon. Ĉu? Sed aliflanke ni ja memoru la Bulonjan Deklaracion pri la esenco de Esperantismo, laŭ kiu “ĉiu deziranto povas (…) uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj” – do evidente ankaŭ por propedeŭtika uzado.

La propedeŭtika Esperanto ekde jardekoj ne sukcesis. Mankas perspektivo de amasa uzo de propedeŭtika Esperanto. Ni devas iom pli atentigi pri Esperanto en lernejoj kiel PLENRAJTA fremdlingvo. Sed por tio ni bezonas decidon de ministerioj de klerigado. Do ne skribi peticiojn al prezidantoj (ili ĉiuj estis senutilaj), sed labori kun ministerioj. La programoj de lernejoj estas ĉiutaga kompetenco de ministerioj de klerigado.

NotojRedakti

  1. Stato de februaro 2009, ekde la 2-a de aprilo 2008