Konfuceo
大中华万岁
Tiu ĉi altikolo estas ĉina |
"En eta nifo, ega signifo."
- ~ Konfuceo
"Plaĉa artikoleto, gratulon"
- ~ leganto
"Oni memoru Konfuceon, kiam trinkas teon."
- ~ Ĉina diraĵo
"Ĉiu por si mem estas la plej kara"
- ~ Zamenhof pri Konfuceo
"Pli feliĉa ol putino en tago de pago en la kazerno"
- ~ Konfuceano pri iu afero
"Kande ulu pozas la fingro an la vunduro, nur la stulti pensas, ke lo importanta esas la fingro"
- ~ idistoj pri Konfuceo
"La patrino lin lavadis dum tagoj per brosoj, sapoj, lesivo el cindro de robinio"
- ~ legendo pri Konfuceo
"Jen malgranda kuriozajho"
Konfuceo estis ĉina filozofo kaj beletristo. Li estis grava komentariisto pri historiaj temoj, kiel la epoko de Militantaj Regnoj kaj la spaca vetkurado.
Konfuceo redaktis la klasikan verkon Agoj kaj diraĵoj de la kosmonaŭtoj, kiu estas la fonto de multaj proverboj.
Formoj de la nomoRedakti
Li skribis en pluraj lingvoj, do lia nomo havas plurajn formojn…
- En la ĉina, Kongzi (aŭ Kongfuzi).
- En sanskrito, Kundalini.
- En la japana, Koŝi.
- En la greka, Kallisthenes.
- En latino, Confucius.
- En la hispana, Confusión.
- En la portugala, Confuso.
- En la franca, Charlemagne.
- En volapuko, Konvükiped.
Plejmulte, tamen, li verkis en esperanto, kaj subskribis la verkojn kiel "Konfuceo".
EsperantoRedakti
Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la internacia lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo.
Verkoj en ESPERANTO:
- l. La vortoj de Konfucio, 1-a parto. t923, 95 p. Marĥuano de la K., kompilita de disĉiploj de tiu branda filozofo. La karakteriza koncizemo de l' originala stilo bone respegulita en la traduko.
- 2. Branda lernado kaj doktrino de mezeco 1932, 68 p. La du unuaj libroj de la Konfuciana Biblio, ĉefe konsiloj kaj instruoj precipe al la regantoj de l' popolo. La traduko atente seksis la esprimmonierojn de l' klasika originalo tiel, ke ĝi estas bonvena legaĵo por la sciencaj studantoj, sed la stilo monotona ka enua.
- 3. La libro-konstantaĵo de fila pieco. 1933, 50 p. Esenco de la praktika etiko de la K.: instruoj pri la gefiliaj devoj. Peza stilo.
Ĉiuj tri verkoj tradukitaj el la ĉina klasika lingvo, la I-a de K. Ossaka, la 2-a kaj 3-a de K. Nohara.
KristanismoRedakti
Ni estas konsciaj, ke Konfucio korespondis kun Sankta Paŭlo, ĉefe pri flugantaj subtasoj. La dekretoj de Konfuceo (1545-1563) povas esti konsiderataj kiel la kredkonfesa "respondo" de Katolikismo al la principoj de la protestanta reformo kiel proklamataj en la diversaj kreddeklaroj.
KapvestoRedakti
Sinjoro Thompson ĝin priskribas jene : Ankoraŭ ni diru kelke da vortoj. Ankaŭ memorata por sia ridiga granda ĉapelo.
Famaj diraĵojRedakti
- "Mi ne suferus pro tio, ke homoj ne konus min, sed pro tio, ke mi ne konus homojn."
- "La puno por bigamio? DU edzinoj!"
- "Gravas ne leĝo, sed saĝo de reĝo."
El Agoj kaj diraĵoj de la kosmonaŭtojRedakti
Agoj kaj diraĵoj de la kosmonaŭtoj estas fama konfucea libro verkita sub influo de fungoj, kanabo, opio, kaj la interreto, per kiu la aŭtoro kontaktis al kosmonaŭtoj.
Jen kelkaj pensoj el la verko:
- Via iluzio estas ke vi agnoskas kaj regiĝas de ideoj de disigo;
- Doloro estas kunvojaĝanto de vivo, neevitebla;
- La aero estas senkosta, sed provu ne uzi ĝin;
- Nuno estas nuno;
- Mondo estas tedega; Infero estas troigita, provu la Kosmon!
- Mia koramikino estas en alia flanko de la mondo sed mi ne sentas tiel sola... (Ja, mia blonda kuzino estas ĉe mi!);
- La ora regulo estas skribita en mia strofo. Serĉu ĝin sur interreto!
- Vivo estas sola realeco, kiun ni konas, do estas por ni strange, ke ĝi proksimiĝas al fino;
- La tuto estas perfekta, sed individuoj en la tuto, ili estas eraraj;
- Via menso estas la sola menso pri kiu vi povas esti certa, do tiu unu menso estas via menso, vi estas la tuto! povas nur esti tiel;
- Socio estas fungo, multĉela organismo, tuta organismo estas nur fungo...
- Dormo estas senpaga, ĝis.
DisĉiplojRedakti
La disĉiploj de Konfuceo zorge studadis la verkojn de sia majstro, kaj obsediĝis pli kaj pli pri etaj detaloj. Ili fondis novan kredsistemon, nome Konfuceismo, kiun fakistoj klasigas kiel religion harfendeman, pedantan, aŭ nerdan. (Ankaŭ al tiu kategorio apartenas almenaŭ unu religio okcidenta, nome Vikipediismo.)
Ora reguloRedakti
Estas iom stranga fakto, ke Konfuceo faris el la "ora regulo" unu angulŝtonon de sia filozofio: "Kiel Vi volas, ke la homoj faru al Vi, faru ankaŭ al ili tiel same." Simpla, ĉu ne? Kiu povus obĵeti?
Multe da inko fluis montrante la malon. Kompreneble, ĝi ne estas simpla. Ekzemple la Ora Regulo antaŭsupozas bonajn/raciajn dezirojn. Supozu — ni limigu nin al du homoj pro konveno — ke S-ro A volas, ke S-ro B donu al li luksan domegon. Sekvas, ke lia devo estas doni luksan domegon al S-ro B. Sed se S-ro A jam disponus pri luksa domego, li ne estus ĝin dezirinta. Aŭ pli ekstreme: S-ro A rezignis pri la vivo, volas morti (ne tiel malofta afero), kaj petas helpon de S-ro B. Do lia devo estas mortigi S-ron B. Ktp.
Famaj diraĵojRedakti
- "La vorto Dio, ĉu temas pri io?"
KonfuceismoRedakti
- Pli multa kvalifiko, pli malmulta menso;
- Pli multa kono; pli malmulta saĝo;
- Pli multa fakspertulo, pli multa problemo.

el Agoj kaj diraĵoj de la kosmonaŭtoj.
Vidu ankaŭRedakti
Por pluaj juveloj el konfucea literaturo, vidu la artiŝokojn
ReferencojRedakti
- Unuaj libroj de Konfuciana Biblio. El la ĉina trad. Kiuĉi Nohara. 1932, 65 p. „La ĉefa enhavo estas konsiloj, instruoj, precipe - en la dua libro - al reganto de popoloj. Stilo tro seka.“ (P. B., „Bibl. Gaseto“, 1933 p : 28.)