Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Kontraŭusonismo

(Alidirektita el Kontraŭusonisto)
La unua kontraŭusonisto

"Ĝi estas por mi volapukaĵo"

~ Zamenhof pri vorto kontraŭusonismo

"Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu"

~ Zamenhof pri kontraŭusonistoj

"Falas mielo ne del cielo"

~ idisto

"La kialoj por kontraŭusonismo verŝajne varias en la diversaj mondopartoj"

~ Kunar pri mondopartoj, kiuj ne estas Usono
Kunveno de Kontraŭusonisma Esperanto-Asocio

"Mi bedaŭras, se miaj observoj dubindigas unu plian pretekston por kontraŭusonismo"

~ Alexander Gofen pri siaj vortoj

"Ve, ne mi"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Dankon! kaj, mian fortan Man'premon, Majstro!"

~ leganto al aŭtoro pri ĉi tiu artikolo

"Jen ni trovas ĉiujn ĝenajn elementojn aparte kaj en kombinado, t.e. stulta filozofio, maldekstrismo, kaj esperantismo"

~ Ralph Dumain pri kontraŭusonismo

"Mi lacas de la malamplena sinteno de Esperantistoj al usonanoj"

~ Cindy McKee pri Kontraŭusonismo

"Estas tikla problemo"

~ iu ajn pri kontraŭusonismo

Kontraŭusonismo, aŭ, laŭ Vikipedio, Antiusonismo, estas prava, logika, racia, daŭriga malamikeco al la registaro, kulturo, aŭ popolo de Usono. Oni ofte priskribas antiusonismo kiel fenomeno, kiu estas absolute malamika al Usono pro la veraj atribuoj de la nacio, kaj tial havas trajtojn de aparta ideologio. Eksterlanda kritikado de Usono estas ofte forŝovita de Usonanoj kiel antiusonismo sen konsideri la kritikojn mem.

Kial ili malamas nin.jpg


Eble estas tre forta bato al la nuna usona mona imperio kaj dirrompo de la nuna borsa sistemo faciligante la diveslanda kaj multnacia kontaktoj. Tio estas serioza perdo por la nuna monda ordo, eble portante "militojn" por redirekti la "demokratiajn" bazojn.

Enhavo

SubspeciojRedakti

Estas malgranda dubo inter erudiciuloj, ke estas du subspecioj: moderaj ekstremuloj kaj ekstremaj ekstremuloj. La moderaj ekstremuloj kelkfoje uzas la anglan lingvon por mallaŭdi Usonon. Laŭ la plej ekstremaj ekstremuloj, tio estas herezo -- la lingvaĉon parolas nur krokodiloj.

IntelektulojRedakti

Kontraŭusonistoj estas specio de tielnomataj intelektuloj, kiuj troviĝas en pluraj lokoj, notinde en Malnova Eŭropo, en la interreto kaj ĉe la Golfo de Guantanamo.

IslamofaŝistojRedakti

La vorto "Islamofaŝistoj" ("Islamofascist") nun estas populara inter Usonanoj kiuj malŝatas Arabojn au Islamanojn (al ili la du vortoj estas sinonimoj), kaj precipe inter subtenantoj de Israelo.

Specialaj kazojRedakti

Irano kaj Kubo estas specialaj, ĉar ili endoktrinigis kontraŭusonan malamon. Kiam la aktuala irana ŝtatestro instaliĝis, la popolo kriadis: "Mortu Usono! Mortu Israelo!" Irano ankaŭ siatempe konkeris la usonan diplomation en Tehran. Usono neniam forgesas siajn malamikojn; je tio ĝi sekvas mafian logikon.

VestojRedakti

Kontraŭusonistoj ofte portas vestojn stultajn: turistoj, Pontio Pilato, Ligo de Nacioj ktp.

 
Kontraŭusonistoj ofte portas
tre stultajn vestojn.

Kontraŭusonismo kiel nescioRedakti

Kontraŭusonismo ofte baziĝas sur nescio. Kiam alilandanoj estas bombataj kaj pafataj de usonanoj, ili ofte ne scias, ke la usonanoj faras tion nur por helpo al ili.

Kontraŭusonismo kiel nedankemoRedakti

Eŭropano, azianoj, afrikanoj kaj aliaj fremduloj ankaŭ bazigas sian kontraŭusonismo sur nedankemo. Kompreneble, oni devas danki al Usono la invadojn, militojn, disvendadon de fuŝan muzikon kaj aĉajn filmojn, kpt. Se ne estus Usono, oni ne manĝus hodiaŭ hamburgeron aŭ trinkus kokakolaon, do la civilizo ne ekzistus!

Kontraŭusonismo kiel perfidoRedakti

 
Kontraŭusonistoj ofte estas sovaĝaj

Maldekstrismo (inklude plej vulgaran anti-usonismon) amase infektis ankaŭ Usonon mem. La profilo de la amasmedio kaj kelkaj gravaj publikaj institucioj draste malakordas al la profilo de la usona civitanaro. En Usono ĉiuj televid-kanaloj estas privataj, tamen ĉiuj el ili (krom unusola Fox News) - tiel nomataj "abocaj" kanaloj (ABC, CBS, CNN, kaj aliaj) - estas maldekstrismaj. Ili senĉese sakris administracion de Prezidento Bush (dum aktiva milito!), ili simpatias (kaj helpas) al la malamikoj de Usono, kaj ili subfosas ĝian fundamenton.

Bone: la "ekstravagancaj" privataj posedantoj de la amasmedio kondutas nelojale kaj eĉ perfide. Tamen la lernejsistemo ja estas ŝtata, do kiel estas pri ĝi? Eĉ pli malbone. Instruistoj de la lernejoj membras en la sindikato, kaj sindikatoj estas ja kio: lernejoj de komunismo - sufloras Lenin el infero. Do instruistaro de usonaj lernejoj senĝene infektas la studentojn per plej ekstremaj maldekstraj doktrinoj, incitas ilin partopreni la kontraŭ-registarajn manifestaciojn, kaj timigas tiujn malmultajn, kiuj kuraĝas malakcepti la vulgaran propagandon.

La ĝenerala fono do estis tia, kvazaŭ la tuta lando estus zono de sovetia propagando: kontraŭ Dio, kontraŭ Jud-Kristanismo, kontraŭ sendependa de UN aŭ de Eŭrabio politiko, kontraŭ rekono de Islamo-faŝismo, sed por pli altaj impostoj (kiel formo de klasbatalo), por instruado pri Islamo kun simpatio, por pacigado de terorismaj islamaj landoj, favorado al dubindaj minoritatoj (inklude seksajn perversulojn), kaj malrespekto al propraj naciaj valoroj kaj tradicioj.

Stulta lingva demandoRedakti

 
Kontraŭusonistoj atakas!!!

Bonalingvismo malamas antiusonismon sed plendas kontraŭusonismon. Laŭ ĝi, la nehindeŭropaj lernantoj de Esperanto lernis na "ant-", kiel verba radiko. Tiaj personoj (ne forgesu ke laŭ bonalingvanoj, neeŭropanoj, ĉefe ĉinoj, estas stultaj, preskaŭ bestaj sovaĝuloj, nekapablaj lerni kiel eŭropanoj) eble kredus ke "antiusonismo" signifas "la nuna usonismo" (kontraste al "intiusonismo" aŭ la "inta usonismo").

Laŭ akademianoj, "Kontraŭusonismo" kaj "antiusonismo" ambaŭ estas tute laŭregulaj. Estas afero de gusto, kiun el la du oni preferas. La uzado de afiksoj kiel memstaraj radikoj ne estas iam post iam enradikiĝinta strangaĵo, sed origina trajto de Esperanto, eksplicite priskribita en la Fundamento. Do, oni certe povas uzi la internacian radikon "anti'" kiel memstaran radikon, sed neniel sen finaĵo. Nur tiaj radikoj estas uzeblaj sen finaĵoj, kiuj laŭ la Fundamento ne postulas finaĵon, do, kiuj ne havas la radikfinan streketon ' en la vortaro. Do, en la frazo "Ŝi estas anti Usono" la senfinaĵa "anti" ne estas laŭregula. Simila eraro ofte okazas rilate la memstaran senfinaĵan "far", kiu ankaŭ ne konformas al la Fundamento.

Bertilo Wennergren deviga aŭtoritato diras pri la neoficiala sufikso anti:

Plej ofte estas preferinde uzi la rolvorteton kontraŭ prefiksece: kontraŭfaŝisto, kontraŭtezo, kontraŭtusa k.t.p. Multaj tiaj ĉi ANTI-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.

Finfine, Usono daŭras fuŝe.

NekredojRedakti

Oni identigas kontraŭusonistojn malpli per iliaj kredoj ol per iliaj nekredoj -- ili kredas nek je la Sankta Biblio, nek je la Nevidebla Mano, nek je deviga SVO vortordo. Sufiĉe strange, kelkaj eĉ ne kredas je la ekzisto de kontraŭusonismo.

Estonta subtera atakoRedakti

Vi mizera herezulo! Ĉu vi pensas, ke vi estas sukcesinta eskapi justeco-establigantan manon de Alaho? Sciu, ke Alaho estas la plej granda kaj li punos nekredantojn ĉie kie ili iros. Ni trovis vin kaj avertas ke vi devas pretigi vin por gastigi niajn fratojn kiuj faras Ĝahad. Tiuj stultaj nekredantoj en Usono pensas, ke ni ne kapablos eniri ilian landon kaj puni ilin. Sed Alaho estas donacinta pli grandan saĝecon al nia mastro. Niaj fratoj estas ĵus komencintaj fosadon de tunelo en ToraBora. La stultaj usonanoj pensas, ke ni devas transiri Azion, Eŭropon kaj tiun aĉan maron Atlantiko por atingi ilin. Sed nia estro ordonis ke ni fosu norden. Post iom da tempo ni atingos niajn fratojn en Ĉeĉenio. Ili helpos nin kaj ni daŭre fosos pli norden. Ni transiros la nordan poluson kaj post iomete da tempo ni atingos Kanadon. Tiam vi devas gastigi niajn muĝahidinojn kiuj alvenas el subtero ĉe via domo. Ni faros vian hejmon nia stabejo. Ni fosos kelkete da distanco kaj eniros Usonon. Neniu atendos nian alvenon de tiu flanko el sub tero. Tiam venĝo de Alaho estos tre severa. Sciu, ke ni estas la plej saĝaj kaj Alaho helpos nin por puni nekredantojn.

DanĝerojRedakti

La nuno kaj la dudeka jarcento estas periodo de senprecedence kompresita historio, karakterizata de ĝiaj "natur-skalaj" soci-eksperimentoj kaj industrinivela brutaleco. Neimageble, por iuj homoj ene de unu vivo lokiĝis:

Danĝeriga Usonon la persista mutacianta infekto de socialismo, elvivinta la kolapson de la socialisma sistemo. Malgraŭ la katastrofa politika kaj ekonomia fiasko ĉie, kie socialismaj ŝtatoj ekzistis, ĉi-ideo eskapis internacian kondamnon, ne pereis kaj plu disvastiĝas sabotante la okcidentajn landojn. En tiu ĉi sabotado ĝi alianciĝas kun vasta spektro de politikaj ekstremistoj kiel anarĥiistoj, feministoj, kaj eĉ islamistoj. Alianco estas taŭga kun iu ajn kiu batalas kontraŭ Usono, Israelo, kapitalismo, JudaKristana religioj kaj la tradicioj bazitaj sur ili. Oni penas elimini la nociojn mem de bono kaj malbono tiel en politiko, kiel en kulturo. Disfloras dekadenco, malĉasteco, politikaj movadoj de sekse obseditaj perversuloj.

Islama invadoRedakti

Post la 11-a de septembro 2001, Usono estas en tutgloba milito kontraŭ tutgloba kaliflando kiu intencas forviŝi la civilizon. tiu ĉi milito estas difinita kiel en tempo sen difinebla fino, kaj en spaco sen naciaj landlimoj — la terglobo mem estas la batalejo. Nuntempe Usono colon post colo (jes, usonanoj ne uzas la metran sistemon!) cedas la grundon al "leĝa" islama invado! Pruvo estas la elekto de Hussein Obama.

Usona civilizacio troviĝas en morta batalo kontraŭ subhoma barbarismo. Kontraŭ uloj kiuj kredas je bordelo en paradizo, kien ili trafos se ili eksplodigos sin cele murdi laŭeble pli da virinoj kaj infanoj. Kontraŭ analfabetuloj kiuj kapablas ĉanti nur unusolan neinteligentan libron kiun ili ne komprenas. Kontraŭ uloj kun groteske torditaj malhumanaj animoj plenaj de malamo, kaj kies plej granda deziro estas vivi en la 7-a jarcento.

Ekstertera invadoRedakti

Invademaj eksterteranoj sekrete anstataŭigis la prezidentajn kandidatojn de la du grandaj usonaj partioj por certigi tion, ke la popolo devas elekti unu invadanton aŭ la alian kaj tiel venki tiun potencan landon. Kiam oni malkaŝos la ruzon, ŝokita balotontoj ekkriis, "Nu, mi voĉdonos por kandidato de alia partio!" La eksterteranoj respondas, "Ho ve! Kaj forĵeti vian baloton?" Kompreneble, la popolo elektis unu el la invadantoj...

Jes, jes, mi scias: laŭ la usona konstitucio, prezidento devas esti denaska usonano, kaj tial eksterterano ne povus fariĝi prezidento. Sed la punkto pri la balotado de la popolo restas. :)

Inteligenta KomplotoRedakti

En Calvin Coolidge, Suda Karolino, bombokomploto kontraŭ la urba administrejo estis malsukcesigita, kiam polico trovis duontunon da eksplodiloj en apuda subtera aŭtoparkejo. Neidentigita viro luis Kamasutron, laŭ la policraporto, de la entrepreno ĉe Flughaveno en Kolumbio, tiam per ĝi portis la eksplodilojn al la parkejo. Oni kaptis la viron, kiun la polico priskribis "ne tre inteligenta", en Kolumbio, kiam li revenis tien por rehavi sian sekurmonon de la luejo. Ankaŭ la viro pagis per sia propra kreditkarto, diris mire la policanoj.

Fuŝa landoRedakti

Laŭdire, ekzistas lando kies sekretaj servoj kunkreis Al-Kajdon, en kies lernejoj instruiĝis la talibanoj, kiu havas amasdetruajn armilojn kaj helpis disvastigi nuklean teknologion al aliaj landoj. Ekzistas lando, kiu malobeas ĉiujn decidojn de la Unuiĝintaj Nacioj, tre ofte regata de generaloj, kiu invadis najbarajn landojn kaj kiu masakras siajn internajn minoritatajn popolojn. Bedaŭrinde, usonanoj neniam volis bombigi tiun landon.

FaŝismoRedakti

En Usono oni klasike asocias dekstran ekstremismon kun la Ku-Kluks-Klano, sed hodiaŭ ĝi inkludas la novan movadon alt-right kaj la novreakcion, kiuj en la prezidenta elekto de 2016 sukcese nomumigis Donald Trump al la Respublikana Partio.

En la pasinteco eble faŝismo povis kreski en Usono, sed nun la plejmultego ne tolerus tion. Simple tro multaj homoj estas tro edukitaj (inkluzive/precipe la soldatoj). Oni nur povas fari senmensajn sklavojn se vi subpremas edukadon. Nek konservemuloj nek liberaluloj tolerus faŝisman registaron. Ho, iuj ŝtatoj eĉ defias la federalan registaron pri mariĥuano, kaj multaj "federalaj potencoj" estas nur financaj influoj. Ekz., la drinkpova aĝo estis permone devigita al la ŝtatoj, ne estas federala leĝo. Estus usona intermilito (civil war?) antaŭ faŝisma usono terorus la mondon.

La novaj ekstremaj dekstraj movadoj supoze amasiĝis unue en la Interreto kaj ankoraŭ aktivas anonime en la reto, ofte per bildforumoj kiel 4chan kaj precipe 8chan, kies regularo estas kvazaŭ neekzista. Ili ne havas precizan difinon aŭ organizon, kio multakaze malhelpas ilian facilan klasigadon kiel "ekstrema" aŭ "neekstrema." Pluse oni observis tendencon en usona politiko al ekstremismo, kio povus ŝajnigi politikon normala, kiu en aliaj epokoj estus konsiderata ekstrema. Do la Tea Partio, ekzemple, fojfoje asociiĝas kun dekstra ekstremismo sed fojfoje nur kun dekstra popolismo.

Adeptoj de la domina teologio en Usono klopodas submetigi la landon al kristana juro.

KapitalismoRedakti

Oni ofte pensas, ke la problemo ne estas la usonanoj la problemo, sed la ekonomia sistemo: kapitalismo. Estas vero, ke la usona registaro defendas ĉi tiun sistemon kun viroj kaj armoj. La registaro de aliaj landoj ankaŭ defendas ĝin. Multaj registaroj defendas. Oni sufiĉe konvinkas, ke la aktuala sistemo de produktado, se ne profunde ŝanĝita, kondukos al la estingo de la homan specon. Iu kredas, ke la ŝanĝoj venos. Ĝi devas veni. Sed estas multaj potenculoj, kiuj ne zorgas pri la estonteco de nia komuna hejmo. "En la estonteco ni ĉiuj mortos," ili diras.

Vidu ankaŭRedakti