" Miraklo inter mirakloj"

~ Zamenhof pri Korano
Ek1966 02a.jpg

"Tum es validi anke relat helpolingue"

~ novialisto pri la supra diraĵo

"Ne desesperez, certe vu havas plu mult amiki kam vu kredas"

~ idisto

"Konata psikologia fakto estas, ke oni estas dum certa tempo blinda por propraj eraroj"

~ Hans-Georg Kaiser pri Korano

"Tre bela kaj inspiriga teksto, kiun mi tiom ĝojas vidi en Esperanto ĉi-tie! "

~ leganto pri ĉi tiu artikolo en Neciklopedio

"Gratias pro le referentia a mi labor"

~ Interlingvaisto

"Malnove libro esten plu interese kvam nove libro."

~ Reformema filologo

"!مرحبا بك في اللاموسوعة التي بإمكان كل شخص مجهول التلاعب فيها"

~ Islamano

La Korano (Lex Mahumet pseudoprophete) estas paradoksa pensa ekzerco pri nesolvebla problemo per racieco kaj per intelekto. Ĝi estas la sankta libro de Islamo, konsiderata la Vorto de Dio kaj la kulmino de la Dia Komedio al la homoj. Laŭ tiu religia tradicio, per tio, oni forigu la limon inter la konscia kaj la nekonscia en la psiko, ĉar ĝi subite iluminas la menson.

La Korano estis diktita dum 23 jaroj en la 7-a jarcento de la Anĝelo Gabrielo al la profeto Mohamedo. La mesaĝo estas klara: aŭskultu al Zamenhof, la profeto de la Fina Venko, aŭ suferu la sekvon!

Dum la Biblio instruas precipe per historio, poezio kaj rakonto, la Korano emas instrui Esperanton per rekta instruo de gramatiko.

DefinoRedakti

Karaj geaŭskultantoj!

 
Jam venos tagoj pli helaj!

Laŭ sciigo de nia korespondanto en urbo Prostejov Korano estas rekta leĝaro por la mahometanoj. Ne ekridu, sinjoroj, kiel tiklataj knabinetoj,— ne kuntiru malestime la nazon kiel sata hundo super sekiĝinta osto, — sed studu la aferon ; ĝi estas serioza !

AŭtorecoRedakti

La Korano estas transkripcio, tutfidinda kopio, de ĉiela tabuleto, tute neŝanĝebla kaj porĉiama en kaj formo kaj enhavo.

La metodo de pensado de Profesoro Munsterberg kaj tiu de ĉiu esperantisto reciproke transkuras kiam li skribas la sekvantan paragrafon:

Certe, povas esti ke Nobla Korano estas postsekvo de la Sankta Biblio. Oni diras ke Alaho rekte parolis ĝin al Mahometo. En multegaj lokoj en la Korano Dio mem deklaras ke li revelaciis la libron al Muhamad. Ekz. "La revelacio de ĉi tiu libro estas de Dio, la ĉiopova, la ĉioscia" (Korano: 46, 2), "Ni sendis ĝin malsupren en benata nokto en la monato de Ramadano" (Korano: 44, 3),

ktp.

Sed Dio scias plie!

Kiam Muhamado eldiris ĝin, ĉeestis dudek kvin homoj al kiuj oni ordonis parkerigi tion, kion Muhamado diros (Muhamado estis, laŭ la rakonto, analfabeta) kaj poste skribi ĝin. Kiam oni komparis la tekstojn skribitajn de la dudek kvin homoj [supozeble, sed ne eksplicite, virichoj ;-) ] oni trovis eĉ ne unuliteran diferencon, kaj de tiu nokto ĝis hodiaŭ Dio konservas tiun tekston senŝanĝa.

TradukoRedakti

Mi plezure rimarkis ke ni ja povus eĉ diri, ke oni tute ne rajtas traduki tiun libron. Malgraŭ tio ke la araba teksto estas konsiderata sankta kaj ne tradukebla, jam de jarcentoj oni komencis traduki por kompreni ĝin fare de nearablingvaj islamanoj.

Quran en EsperantoRedakti

Ekzistas korana traduko de Italo Chiussi de `La Nobla Korano', eldonita de la siatempa eldonejo KOKO. Estis du eldonoj de Torben Kehlet. Supozeble ĝi estas pirate represita en Irano (same kiel PIV). La pirata represo el Irano estas havebla de tempo al tempo. La irana represo estis fuŝe malbone bindita

La "Nobla Korano", kiun vendas la ELNA-libroservo, estas ja altkvalita libro presita kaj eldonita en Danio kadre de Serio Oriento-Okcidento. Tiu libro enhavas kaj la araban kaj la E-an paralele sampaĝe.

DevenoRedakti

Laŭ la musulmanoj, la Korano estas verko supernatura deveninta de Dio mem kaj kompletigas la Biblion, sed laŭ ĝi la Biblio kaj la Evangelioj estis manipulataj de hebreoj kaj kristanoj respektive.

Pilieroj en KoranoRedakti

  • Preĝo kaj almozo:

XIX, 55 [1].

 
Haltejoj dum Haĝo.
  • Pilgrimado:

III, 96-97<":2">: "Vere la unua Domo, kiu estis fondita por la homoj, estiu tiu en Bakka, benata, kaj gvidilo por ĉiuj nacioj. En ĝi estas signoj evidentaj, ĝi estas la restadejo de Abraham. Kiu ĝin eniras, tiu havas pacon. Por tiu, kiu iel ajn povos trovi la vojon por iri pilgrime al ĝi, tio estas deva antaŭ Alaho [...]"

 
Finfasta manĝo en moskeo je sunsubiro.
  • Fasto:

II, 185<":1">: "Estas la monato Ramadano, en kiu estis sendita al vi la Korano kiel gvidilo por la homaro kaj kiel evidenta signo kaj ekkonigilo. Kiu el vi estos hejme en tiu monato, tiu fastu. Kiu tamen estos malsana aŭ en vojaĝo, tiu fastu poste por la sama nombro da tagoj. Alaho volas faciligi kaj ne malfaciligi vian taskon, kaj Li volas, ke vi plenumu la nombron da tagoj kaj laŭdegu Alahon, ĉar Li gvidis vin, kaj ke vi estu dankaj."

 
Konfeso de kredo en Palaco de Topkapi.
  • En Korano ne troviĝas la formala nuntempa konfeso de kredo (Ŝahado), tamen troveblas ĉi ties du partoj. Laŭ fakuloj, kompleta Ŝahado ne estas atestita en la tempo de Mohamedo[2]) kaj moneroj ekde la fino de la sepa jarcento.

XXXVII, 35[3]: "ĉar al ili estis dirite: "Ne ekzistas alia Dio ol Alaho" [...]

II, 285[4]: "La sendito kredas je tio, kio estas sendita al li de lia Sinjoro kaj same la kredantoj. Ĉiu kredas je Alaho kaj je Liaj anĝeloj kaj je Liaj Libroj kaj al Liaj senditoj [...]"

Ekster la "Pilieroj" de sunaistoj, la aliaj "Branĉoj de la kredo" de ŝijaistoj havas fonton en Korano.

  • Bono kaj malbono:

III, 104[5]: "Estiĝu inter vi societo, kiu instigu al la bono kaj ordonu la justecon kaj malpersu la malbonon. Nur tiuj estos sukcesaj."

  • Amo por la membroj de la hejmo de Mohamedo (Ahl al-Bajt):

XLII, 23[6]: "Estas tio, pri kio Alaho donas la bonan novaĵon al Siaj servantoj, kiuj kredas kaj bonfaras. Diru: "Mi ne volas iun ajn rekompencon pro tio, krom la amo al la parencoj". Kiu plenumas bonan agon, por tiu Ni faras ĝin eĉ pli bona. Vere Alaho estas senkulpigema, indulgema."

Lex Mahumet pseudopropheteRedakti

La oficiala germana presagentejo D. N. B. sciigas, ke Lex Mahumet pseudoprophete (esperante: "Leĝo de Muhammad, la falsa profeto") estas la traduko de la Korano en latinan fare de Robert de Ketton (ĉ. 1110-1160).

En 1142 Petro, la Respektinda, persvadis Robert al aliĝo al teamo kiun li estis kreante por traduki arabajn verkojn en latinan cele helpi la religian konvertiĝon de Islamanoj al Kristanismo. La ĉefa laboro de ĉi tiu kolekto estis traduki la Koranon, Islama rivelita leĝo, klopodo markanta sian unuan tradukon en iun okcidentan lingvon. La entrepreno estis grandega, kaj necesis proprigi al si unu jaron kaj plenigi super 100 folioj (180 paĝoj en moderna preso). Ĉi tiu traduko de la Korano estis populara en sia tempo, kun pli ol 25 manuskriptoj ankoraŭ ekzistantaj, kune kun du presaĵoj de la 16-a jarcento. Estis la normotraduko por Eŭropanoj de ĝia debuto ĝis la 18-a jarcento.

EnciklikoRedakti

Pri Korano papo verkis enciklikon.

KoranismoRedakti

 
Korana araba skribo

Koranismo (arabe قرآنيون Kur'aniyun) estas islama skolo kaj branĉo por kiu la Korano estas la nura kanona teksto en Islamo. Koranistoj malakceptas ĉian religian aŭtoritaton de hadito kaj ofte de la Suno, kompilaĵo de erudiciuloj kiuj katalogis ilin kiel la rakontoj kaj instruoj de Mohamedo. Tiu estas la nuanco inter ortodoksaj islamanoj, ŝijaistoj kaj sunaistoj, kiuj konsideras la haditojn esencajn por la islama kredo.

SuraoRedakti

 
La unua surao de Korano.

La nocio surao (سورة) signifas eron de Korano, de la sankta skribo de la islamo. Korano konsistas el 114 suraoj, ĉiuj kun apartaj nomoj. La Korano enhavas 6228 versiklojn (ajahoj).

SuraojRedakti

Surao Ta-Ha (ˈ|t|ɑː|ˈ|h|ɑː; en araba سورة طه, Sūratu Ṭā-Hā) estas la 20a surao (ĉapitro) de Korano kun 135 ajahoj (versikloj). Ĝi nomiĝas "Ta-Ha" ĉar la surao ekas per la arabaj literoj طه. Ĝi estas mekka surao, el la dua Mekka periodo.[7] La ĉefa temo de la surao estas ĉirkaŭ la ekzisto de Dio. Ĝi pritraktas tiun temon tra historioj pri Moseo kaj Adamo.[8]

Ta-HaRedakti

Surao Ta-Ha (ˈ|t|ɑː|ˈ|h|ɑː; en araba سورة طه, Sūratu Ṭā-Hā) estas la 20a surao (ĉapitro) de Korano kun 135 ajat (versoj). Ĝi nomiĝas "Ta-Ha" ĉar la surao ekas per la arabaj literoj طه. Ĝi estas mekka surao, el la dua Mekka periodo.[9] La ĉefa temo de la surao estas ĉirkaŭ la ekzisto de Dio. Ĝi pritraktas tiun temon tra historioj pri Moseo kaj Adamo.[10] Surao 20a montras kelkajn temajn kaj stilajn modelojn priskribitaj de Angelika Neuwirth en la verko de Jane McAuliffe nome "The Cambridge Companion to the Qur'an."[11] Tiuj inkludas la eskatologiajn profeciojn de la Korano, signaloj de la ekzisto de Dio, kaj debato. Aldone, surao 20a uzas tion kio estis terminigita kiel "ringa strukturo" por plifortigi sian centran temon.

Inter pritraktitaj temoj estas en tiu surao la alvoko fare de Dio al Moseo (Korano 20:10), la Eliro de la judoj el Egipto kaj la trapaso de la Ruĝa Maro (20:77), la adorado de la Ora bovido (20:88) kaj la Falo de la homo (20:120).

Tiu estas la Surao kiu konvinkis Umar por konvertiĝis al Islamo.[12]

Jesuo kaj la KoranoRedakti

La Korano (2, 116) rekonas ke Jesuo estas profeto, filo de Maria, sed asertas ankaŭ ke nek Jesuo, nek Maria estas diaj personoj. Laŭ ni tio ĉi estas vera por Maria, sed ne por Jesuo. Evidente, laŭ Mohamedo, la kristanoj konsideras Marian dia persono. Jesuo estas taksata grava profeto, sed Mohamedo estas la lasta; pere de li kompletiĝis la rivelacio (ankaŭ se la islamanoj preferas paroli pri descendo ol pri revelacio). Laŭ la kristanoj Dio fariĝis karno, laŭ la islamanoj Dio fariĝis papero t.e. “Korano”. Aliaj versegoj de Korano (5,72-73) asertas ke la Mesio, filo de Maria, ne estas Dio (Alaho) kaj ke Alaho ne estas “tri en unu”. Do laŭ Islam Dio estas ununura kaj sola. Ankaŭ por la kristanoj li estas ununura, sed ne sola ĉar li estas “triunua”. Issà (la islama nomo de Jesuo) estas citata en 93 versegoj de Korano. Laŭ ili Jesuo ne estis krucumita, sed oni krucumis ilian sozion, li fine iris al ĉielo, sed temis pri ĉielenpreno, ne pri ĉieleniro. Li naskiĝis el virgulino, kiu estis virga antaŭ, dum kaj post la akuŝo, kiel subtenas la katolikoj. Pro tio, je la komenco, multaj kristanoj konvertiĝis al Islamo ĉar konsideris ĝin ia formo de kristanismo.

Korano kaj BiblioRedakti

Se Korano estus parto de Biblio, ĝi estus inter la plej nefanatikaj el ĝiaj libroj. Al kristano estas malhoneste kompari Koranon al nur la evangelioj, ĉar la tuta Biblio estas sankta, definitiva vorto de Dio.

  • Mankas al Korano la detalaj reguloj kaj striktaj punoj de la mosea leĝo.
  • Mankas al Korano la postuloj senkompate ekstermi pacajn najbarojn.
  • Mankas al Korano la devo forlasi siajn proprajn dezirojn kaj planojn.

Kaj Biblio kaj Korano multloke lamentas pri tio, ke la kongregacianoj facile forlasas Dion kaj readoptas malvirtojn kaj idolojn.

  • Korano predikas, ke oni forlasu la idolojn kaj akceptu la unu Dion.
  • Korano emfazegas la absolutan ĉionpovecon de Dio. Ĝi rekomendas gajan, grandaniman vivon.

Ĝi permesas punon kaj venĝon sed rekomendas anstataŭe Paradizon. Ĝi forte kondamndas la senvalorecon de virinoj kaj eksplicite donas al ili multajn sociajn rajtojn (ekzemple la rajton posedi kaj heredi).

Priblibiaj eltrovojRedakti

En la Korano en 1947 oni hazarde malkovris priblibiajn manuskriptojn, de epoko priblibia, skribitajn hebree, aramee kaj greke, konatajn kiel priblibiaj Manuskriptojn de la Morta Maro, kun priblibiaj informoj pri priblibiaj komunumoj de priblibiaj Esenoj; inter la priblibiaj malkovraĵoj troviĝas ankaŭ priblibiaj dokumentoj kaj priblibiaj ekzegezoj pri bibliaj tekstoj. En iuj priblibiaj grotoj estis trovitaj preskaŭ priblibiaj bibliotekoj.

Radikala kritiko aplikita al la Sanktaj tekstoj de KoranoRedakti

Ĉi-kaze dekomence oni substrekos la ambiguecon de la termino kritiko al la religio kiu povas signifis:

  • Impulso al senkreditiga akuzo,
  • esplora laboro kiu celas trafi, se eblas, la korpuson-fonton de religia literaturo kaj pri ĝi rekonstrui la historion.

Ĉi-tie de kritiko al Islamo interesas nur filozofiaj, historiaj kaj teologiaj aspektoj. Tiu laboro de radikala kritiko estas apenaŭ komencita kaj oni konstatia ke la Korano havas ankaŭ redaktaĵon kiu antaŭas la nunan, kvankam oni iam provis malaperigi la malsamajn.[13] Lernejo de semida retoriko ĉe la universitato de Loveno engaĝiĝas kompari la strukturon de la rakonto de la Biblio kun tiu de Korano.

Zu al-KarnajnRedakti

Zu al-KarnajnDhu al-Qarnayn, (ذُو ٱلْقَرْنَيْن Ḏū al-Qarnayn, IPA [ðuː‿l.qar.najn]), laŭvorte: "La dukornulo"), literumita ankaŭ Zu al-Qarnayn, aperas en Korano, Surah Al-Kahf (18), Ayah 83-101, kiel iu kiu veturis orienten kaj okcidenten kaj starigis muron inter la homaro kaj Gog kaj Magog (nome Ja'ĝuĝ kaj Ma'ĝuĝ)). Aliloke la Korano diras kiel la tempofino estos signalita pere de la liberigo de Gog kaj Magog el malantaŭ la muro, kaj aliaj apokalipsaj verkoj informas, ke la fordetruego fare de Dio okazos en unusola nokto en la Tago de Resurekto (Jaŭm al-Qijāmah).

Fruaj islamaj komentistoj kaj historiistoj asimilis Zu al-Karnajn al kelkaj tre diversaj figuroj, inter kiuj Aleksandro la Granda, la Partia reĝo Kisrunis,[14] la sud-arabia Himjara reĝo Sa'b Dhu Marathid, kaj la nord-arabia Laĥmida reĝo al-Mundhir ibn Imru al-Qays.[15] Kelkaj argumentas, ke la origino de la korana historio kuŝas en la Siriaka Aleksandra Legendo, sed aliaj malkonsentas citante datajn malkongruojn kaj perditajn ŝlosilajn elementojn.[16][17] Kelkaj nuntempaj islamaj fakuloj estas favorantaj al identigo kun Ciro la Granda.[18]

Usonaj soldatoj kaj la KoranoRedakti

Usonaj soldatoj ne ŝatas la Koranon, ĉar ili emas nek lerni aliajn lingvojn, nek eĉ legi anglajn librojn tre ofte.

La Nobla KoranoRedakti

La Nobla Korano estas Esperanta traduko de la Korano fare de Italo Chiussi. Sub aŭspicioj de la Universala Esperanto-Asocio, Eldonejo TK estas eldoninte ĝin en 1969 en Serio Oriento-Okcidento. Estas estintaj reeldonoj en 1970, 1977 kaj 1992.

La Esperanta kaj la originalaj araba tekstoj estas metitaj flankon ĉe flanko, do permesante paralelan legadon.

☪ Zakato ☪Redakti

Zakato venas el araba vorto (زَكَاة /zakāt/). Ĝi konsistas el deviga religia kato kaj estas unu el la kvin pilieroj de Islamo.

Islamanoj devas kalkuli ĉiun lunon tiun sumon kaj doni ĝin favore al la plej malriĉaj samreligianoj de la lando, konvertiĝintaj religianoj, vojaĝantoj. La pagenda sumo estas tradicie 2,5%[19] de jenaj havaĵoj: financaj posedaĵoj (mono, io, bankaj toksomanioj), rikoltilo kaj martelo kaj brutaro.

Historie, en islamaj landoj, la ŝtatoj responsis pri kolekto kaj disdonado de zakato. Nuntempe, kelkaj landoj daŭre kolektas zakaton sed plejparto lasas religianoj mem zorgi pri tio.

Ĉiujaran imposton aŭ zakato kredanto pagu al ŝtata aŭ religia kolektanto. Ĝi rolas kiel almozo favore al malriĉuloj, vojaĝantoj, konvertiĝintoj, ktp. kaj pagendas en proporcioj preskribitaj (tradicie 2,5%).

 
Pilgrimado en Mekko en Masĝid al-Haram.

Kelkaj citaĵoj el la Korano[20][21] pri almozo:

  • II, 110: "Kaj levu la preĝon kaj donu almozojn; la bonon, kiun vi faras, vi retrovos ĉe Alaho. Vere Alaho vidas, kion vi faras."
  • XIX, 31: "kaj Li igis min benata, kie ajn mi estas, kaj Li ordonis al mi la preĝon kaj la almozdonadon dum mia tuta vivo"
  • XIX, 55: "Li ordonis al sia gento preĝi kaj almozdoni kaj li estis agrabla al sia Sinjoro."
  • XXI, 73: "kaj Ni faris ilin estroj, por ke ili gvidu laŭ Nia ordono, kaj Ni sendis al ili la revelacion, ke ili agu bone kaj levu la preĝon kaj donu almozojn kaj adoru nur Nin"
  • XXIII, 1-6: "Certe prosperos la kredantoj, kiuj humiligas en siaj preĝoj, kiuj evitas la vanajn paroladojn, kiuj almozdonas, kiuj moderigas siajn pasiojn, krom kun siaj edzinoj aŭ kun tiuj, kiujn posedas ilia dekstra mano, ĉar tiukaze ili ne estas riproĉindaj."
  • XXVII, 2-3: "gvidilo kaj bona novaĵo por la kredantoj, kiuj levas la preĝon kaj disdonas almozojn kaj firme fidas je la vivo venonta."

Korano kaj KuraanoRedakti

Normale estus freneze ne Esperantigi tian nomon, sed la Korano estas tute escepta okazo. La tute aparta statuso de la Araba lingvo por tiu verko ŝanĝas ĉion. Tiam tute ne temas pri invento de nova Esperanta vorto anstataŭ la jama "Korano", sed pri iaspeca fonetika [pPrezidento]] de Araba vorto - kun fina aldono de O-finaĵo. Do temas pri io simila al "Waringhien-o": nacilingva vorto uzata ene de Esperanta frazo kun aldona O-finaĵo por helpi ĝin gramatikumi.

Se oni volas fideli al la Arablingva originalo oni uzu la Araban vorton por "Korano". La nomo mem de la verko estu redonata kiel "Kuraano" en la klopodo resti fidela al la arablingva prapeko. Tradukante per "Kuraano" oni ja ĉiuokaze foriris de la Araba, kaj tial jam pekis kontraŭ la principo, ke nur la Araba povas vere redoni la enhavon de la Korano.

En "Kuraano" oni uzas "k" anstataŭ la araba "q". Oni uzas "u" anstataŭ la "o" de "Korano", kvankam en la Araba ne estas fonema distingo inter "u" kaj "o". Oni uzas duoblan "aa" supozeble responde al longa vokalo en la Araba, kvankam en Esperanto ne estas distingo inter longaj kaj mallongaj vokaloj. Kaj fine oni alŝovis O-finaĵon, kvankam io tia ne ekzistas en la Araba. Sumigante ĉion oni povas nur miri, kiel iu povas trovi ke "Kuraano"_signife_ pli fidelas al la Araba vorto ol la jam establita formo "Korano".

Por resti fidela, oni devas ankau respekti la sanktan skribdirekton. Tiel, la nomo estu onaaruK.

Referencoj عنوان سيئRedakti

  1. konkludo estis, ke en tiuj tekstoj intencitaj por lernantoj, ni uzu > "jogurto"
  2. Mi pensas ke ne eblas krei sufi'ce mallongan vorton el oficialaj radikoj > por 'ci tiu sufi'ce ofte uzata man'ga'jo,
  3. Ĉu vi scias, ke en Apokalipso, la lasta libro de la Sankta Biblio, troviĝas la leteroj de Jesuo al gravaj komunumoj de la naskiĝanta kristanismo?
  4. Por ĉiu el ili, la Kristo alportis atentigon, kiu tre utilas al la nunaj tagoj.
  5. Saluton !
  6. Ĉiuj volontuloj de Greziljono bone fartas kaj preparas sin por reveni al vera vivo.
  7. Jen la staĝoj, kiuj okazas ĉiujare.
  8. Celante trovi solvojn por venki solecon kaj ĉiujn ceterajn barojn ligitajn al tiu temo, ni prezentas al vi kelkajn pripensojn de verkisto Paiva Netto pri manieroj, kiel ni povas antaŭmalhelpi kaj alfronti suferon, kiam ĝi frapas nian pordon.
  9. Aktivulino por la ekstremisma Extinction Rebellion certe ne alportos solidan ŝtonon al komuna konstruaĵo.
  10. Kanada polico protektas nazian monumenton
  11. Brazila tribunalo decidas gardi en Rio-de-Ĵaneiro enketon pri la morto de Marielle Franco
  12. Brazila tribunalo decidas gardi en Rio-de-Ĵaneiro enketon pri la morto de Marielle Franco
  13. Nu, ne kredu ĉion, kion vi legas.
  14. Ankaŭ hodiaŭ mi elektus la saman vivovojon
  15. Festa semajno por infanoj kaj familioj
  16. B.v. diskonigi ĝin al viaj samideanoj kaj sendi vian komenton responde ĉi tiu letero.
  17. La Internacia Junulara Kongreso en 2021 okazos en la ĉefurbo de Ukrainio. :16, 18-19
  18. Anielle Franco parolas pri la ne-federaciigo de la enketoj
  19. Niaj staĝoj okazos en april, julio kaj aŭgusto
  20. Kvankam mi scias nenion pri tio.
  21. Mi ne eblas imagii internacian kunvenon de la Unuiĝintaj Nacioj parolinta klingone, tamen, sincere, ankaŭ ne esperante.
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.