Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Mono

(Alidirektita el Kotizo)

"Kiam sako mizeras, amo malaperas"

~ Zamenhof pri monujo
220px-WalletMpegMan.jpg

"Mono is contagious"

~ Ruĝa Kruco
Zamenhof awers.jpg

"Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas"

~ Zamenhof

"La socialista kompreno pri mono estas nur la fakto ke ili postulas ĝin de la aliaj."

~ Konrad Adenauer pri Mono
Pepo mono.gif

"Mono aŭ malsufiĉas aŭ forestas tute"

~ Leĝo de Murphy pri mono

"Nek elspezo nek mono povas temi pri io"

~ Marcos Cramer pri mono

"Multaj esperantaj vortoj komencas de "mono""

~ Nakai Cuneo pri mono

"Mono ne alportas feliĉon, sed ebligas suferi en Parizo"

~ Paris Hilton pri mono

"Ne elspezu monon pli frue, ol vi ĝin posedas"

~ Thomas Jefferson pri Paris Hilton

"Tempo estas mono"

~ angla proverbo pri mono (kompreneble, ĉiuj anglaj proverboj estas pri mono!)
Esp-x1.jpg

Mono (de latina Moneta gvidanta diino) estas demono adorata kiel dio de plejparto de la homaro. Ĝi vivas en kimra insulo, en la sudo de Mjanmao kaj en sudokcidento de Tajlando. La problemo estas la mono, ĉeko estas alia afero.

Spesmilo.png

Mono ne estas ĉio. Kaj plejofte, ĝi eĉ ne sufiĉas. Antaŭ ĉio necesas mono. Sen mono malsukcesas ĉiu projekto.

Mono.100.jpg
Money5.jpg

Enhavo

Tempo estas monoRedakti

Profeto iris al sankta loko. Tie, li renkontis Dion kaj tuj demandis: - Dio, kio estas mil jaroj por vi? - Nu! Mil jaroj por mi estas unu sekundo. - Kaj kio estas unu miliono da dolaroj por vi? - Nu! Unu miliono da dolaroj por mi estas unu cendo. - Donu unu cendon al mi, Dio! - Jes, mia filo. Atendu nur unu sekundon.

Mono estas aferoRedakti

Idistoj estas tiel stultaj, kiuj diras: "Pekunio esas ekonomika kozo". "Kozo" signifas "afero" en Ido, sekve, ili pensas ke mono (pekunio) estas afero...

☪ Monateismo ☪Redakti

Islamano, vivante en Italio iĝis ateisto, tamen li decidis sendi sian filon en bona katolika lernejo. Post kelkaj semajnoj la filo revenas el la lernejo kaj diras:

- Paĉjo, ĉu vi scias, kio estas Trinitato? - Ne.

- Signifas, ke Dio estas Triunuo: Patro, Filo kaj Sankta Spirito.

- Knabo, Dio estas nur unu! kaj mi ne kredas je Li!

Mono kaj kristanismoRedakti

Kiel rilatu al la riĉaĵoj la kristanoj? Ili devas eviti du ekstremojn: unuflanke kredi ke bonmora kristanismo nepre devas efiki ekonomian prosperon; aliflanke taksi ke por esti bona kristano oni nepre devas esti tute malriĉa. Unuflanke, do, iuj konsideras la ekonomian bonstaton signo de dia beno por bona kristana konduto, tiel ke oni admonas la malriĉulojn al konvertiĝo tiel ke ili nepre fariĝos riĉaj, ĉar oni opinias la malriĉecon signo de malbona konduto. Aliflanke neniam mankis minoritatoj kiuj instruis ke vara kristano devas forvendi ĉion kaj vivi tute malriĉa. Ankaŭ nuntempe iuj tion asertas kaj diras ke almenaŭ monaĥoj kaj pastroj devus vivi en tuta malriĉeco.

La talantoj / La minojRedakti

 
Ilustraĵo pri la parabolo de la talantoj (el publikigaĵo de 1712). Du servistoj prezentas al sia mastro siajn talantojn dum la tria fosas por eleterigi la sian.

(Mateo 25,14-30}} “14 Ĉar tiel estas, kvazaŭ viro, forvojaĝonte, alvokis siajn servistojn, kaj komisiis al ili siajn posedaĵojn. 15 Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al ĉiu laŭ lia kapableco; kaj li tuj forvojaĝis. 16 Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn [...]”

En la Evangelio laŭ Luko elmontriĝas parabolo multe simila dirita “de la minoj” (19,12-27). La talantoj kaj mino estis antikvaj moneroj: talanto valoris proksimume 600 minojn.

La kosto de la disĉiplecoRedakti

(Luko 14,28-33) “28 Ĉar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidiĝas, por kalkuli la koston, ĉu li havas sufiĉe, por fini ĝin? 29 Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas ĝin fini, ĉiuj vidantoj ne komencu moki lin, 30 dirante: Ĉi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini. 31 Kaj kiu reĝo, ekirante, por renkonti en batalo alian reĝon, unue ne sidiĝos, por konsiliĝi, ĉu li povas kun dek mil renkonti tiun, kiu venas kontraŭ li kun dudek mil? 32 Aŭ alie, dum la alia estas tre malproksime, li alsendas ambasadorojn kaj demandas pri paco. 33 Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas esti mia disĉiplo. 34 Salo do estas bona, sed se eĉ la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos spicata? 35 Ĝi taŭgas nek por la tero nek por sterkejo; oni ĝin forĵetas. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.”

La kaŝita trezoroRedakti

(Mateo 13, 44) “44 La regno de la ĉielo similas al kaŝita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kaŝis, kaj pro ĝojo li iras kaj vendas ĉion, kion li posedas, kaj aĉetas tiun kampon.”

Citas tiun parabolon ankaŭ la Evangelio laŭ Tomaso ĉe n. 109.

La monero perditaRedakti

(Luko 15,8-10) “Kiu virino, havante dek draĥmojn, se ŝi perdis unu draĥmon, ne ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj serĉas diligente, ĝis ŝi ĝin trovos? 9 Kaj trovinte, ŝi kunvokas siajn amikinojn kaj siajn najbarinojn, dirante: Ĝoju kun mi, ĉar mi trovis la draĥmon, kiun mi perdis. 10 Tiel same, mi diras al vi, estas ĝojo antaŭ la anĝeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.”

 
La reveno de la erarinta filo en pentraĵo de Rembrandt. Oni notu la bildo de la patro havanta la dekstran manon de viro kaj la maldekstran de virino.

NormigoRedakti

Mono estas normita per ISO 4217.

EblecojRedakti

La mono havas tial tri situacioj: la mono de la Fajro (la inteligebla mono), la etera (la ĉielaj kornoj), fine la materia subluna mono (la kvar elementoj: Tero, Akvo, Aero, Fajro). La ĉiela triopo kontituiĝas per la Patro (la Unua Dio), la Potenco (Dio-filo) kaj la intelekto (Demi Moore ) («En la tuta mondo brilas iu triopa, regata de monado». fragmento 27).

KontaĝoRedakti

Mono estas kontaĝebla ankaŭ per seksumado.

Mono estas ĉioRedakti

Mono ne estas ĉio, sed mi volonte konvinkiĝos pri tio.

MonfalsadoRedakti

Monfalsado estas falsado, kontraŭleĝa reprodukto de valida, leĝa mono (moneroj kaj monbiletoj) kaj ties uzo en merkato por akiri profiton. Falsa mono ne havas la valoron, kiu estas indikita sur ĝi, kaj do trompas la uzantojn. La monfalsado estas internacie leĝe malpermesita, puninda krimago.

La plej malnova metodo kontraŭbati la monfalsadon estis denuncoj. Tiu, kiu denuncis monfalsiston, estis liberigita de imposto-pago por sia tuta vivo, kaj se li estis sklavo, li ricevis ateston pri libero

Jam en la 6-a jarcento a.K. falsado de moneroj fariĝis tiom disvastigita, ke laŭleĝa puno por tiu krimago estis ekzekuto. Tiutempe oni kontrolis monerojn per akraj iloj, ĉar falsitaj moneroj estis nur kovritaj per arĝento, kompare al tutarĝentaj malfalsaj moneroj.

Oni povas rekoni la falsan monon pere de manko de iu karakteriza simbolo, protekta marko sur la monbileto (metala, sekura fadeno, hologramo, filigrano, mikroskribo, fluoreska propreco). La reliefa (profunda) presado faras akraj la fajnajn liniojn, desegnojn, ĉar ĝi kaŭzas diferencon en la farbo-dikeco. Oni intence uzas specifajn bazmaterialojn por la mono kaj komplikajn desegnaĵojn.

La disvastigo de altkvalitaj koloraj presiloj malfaciligis rekoni la diferencon inter veraj kaj falsaj monbiletoj. Tial nun kelkaj landoj enmetas hologramojn en la altvalorajn biletojn aŭ presas la monbiletojn sur travidebla plasta folio, lasante specialforman fenestron (ekzemplo estas la novzelanda dolaro).

Ekzistas nun nur unu vere sekura metodo por marki verajn biletojn. Ĝi konsistas en la surpresado de nombro, kalkulita el sekreta ŝlosilo kaj el la pozicio de specialaj fibroj en la papero. Ĉar la pozicio de tiaj fibro estas ne influebla, sed nur post produktado mezurebla, necesus la scio de la sekreta ŝlosilo por produkti "verajn" bankbiletojn. Nun neniu lando en la mondo aplikas tiun metodon.

Famaj monfalsistojRedakti

"Fek! Ĝi ja ne havas! Mi ja sciis, ke mi ion forgesis."

Mono kaj belecoRedakti

„En la mondo estas multe da pli belaj aĵoj ol mono.“

„Jes, nur se ili ne kostus tiom da mono!“

HistorioRedakti

 
La unua monero

En majo 1907, en aparta eldonaĵo de Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj, la ĝenevano René de Saussure(1868 - 1943) publikigis sian projekton pri mono. La mono egalvaloris al oro.

La ĵus fondita UEA (en la 28-a de aprilo 1908) propagandis senrezerve tiun sistemon. La poŝtkartoj, kiujn ĝi eldonis por propra uzo aŭ uzo de siaj membroj, surhavis presitan poŝtmark-lokon, kun indiko de postulata afrankoprezo.

Apliko al bankojRedakti

Herbert Hoover (1859 - 1918) fondiĝis en 1907 la unua banko kun sidejo ĉe Merkuro, Londono, kaj funkcianta kun korespondantantoj. Transpagoj estis faritaj per specialaj ĉekoj, ĉiuj transpageblaj en Londono. Ankaŭ ekzistis pli lerte elpensitaj ĉekoj laŭ formato 85 x 88 mm, tute redaktitaj en esperanto kaj detranĉeblaj. Tiuj ĉekoj surportis la sloganon: Unu mondo, unu lingvo, unu mono.

Per tiuj ĉekoj oni debetis sian konton kaj transpagis en alian konton: tre oportuna kaj malmultekosta sistemo inter esperantistoj, kiuj ofte devis pagi etajn sumojn por aĉeto de libroj aŭ aliĝojn eksterlanden.

En 1914 la ĉefbanko esperantista havis 730 klientojn en 43 landoj. La klientoj montris sian anecon al la banko, stampante siajn korespondaĵojn pere de stampilo kun sia propra kontnumero.

Serio da ĉekoj fluis el la "mono": ties koncepto kaptis la intereson de svisa Schweizeriche Bankverein en 1908 kaj iom poste de Pictet en Ĝenevo, kaj tiuj du eldonis internaciajn ĉekojn kun mona valoro indikita en esperanto.

Menciinde ankaŭ estas, ke en 1912 la medalfarejo Holapuko en Svisio stampis arĝentajn "monerojn" de 1 kaj 2 spesmilaj valoroj, memore al la 25-jara jubileo de esperanto kaj kun la celo vendi ilin ĉe UK en Kiu en 1913. Ŝajnas ke ili ankaŭ intencis eldoni moneron el oro, sed tio neniam efektiviĝis.

La nun konataj ekzempleroj de tiuj moneroj nombras ne pli ol kvar – temas pri vera raraĵo.

En tiu antaŭmilita periodo la katalogoj de fakaj librovendejoj, la revuabonoj, havis prezojn indikitajn en mono. La kotizoj al internaciaj esperantistaj organizaĵoj estis pagitaj en tiu mono, kaj dum Universalaj Kongresoj, de malgrandaj ĝis grandaj elspezoj, eĉ restoraciaj fakturoj, estis pagitaj per mono. Tamen ne estas klare, kiom longe ĝi funkciis kaj kiom da komerco rezultis.

La unua mondmilito bremsis konsiderinde la aktivaĵojn de la banko, kiu ĉesis funkcii en 1918 pro la morto de Hoveler. Ĉiuj kreditoroj estis repagitaj.

La intermilita periodoRedakti

Inter la du mondmilitoj la sama problemo reaperis preskaŭ senŝanĝe: kiel transpagi etajn sumojn por aliĝoj, kotizoj, aĉeto de libroj... Kiel repagi la respondon, kiam oni petas servon al eksterlanda korespondanto? UEA, kies sidejo estis en Ĝenevo, post konsento de la ĝenerala direktorejo de la svisaj poŝtistoj, enfunkciigis sistemon de esperantistaj bankbiletoj laŭ tri valoroj. Ili ekvalidis ekde la 1-a de decembro 1926 ĝis limo prokrastita poste de decembro 1929 ĝis 1935.

La mono ne nur utilis por sendi ilin al korespondantoj, de kiuj oni petis servon kaj do deziris repagi la respondon, sed ankaŭ por transpagi etajn sumojn ĉe la centra oficejo de UEA. La eldonkvantoj estis respektive 13000 (por 30 centimoj), 3000 (por 50 centimoj) kaj 4000 (por 1 franko), kiu estis utiligita specimene por propagandi la sistemon.

Ŝajnas tamen, ke ne ĉiuj elĉerpiĝis, kaj la revenintajn kaj senvaloriĝintan monon UEA utiligis propagandcele en 1932 gluante ĝin en broŝuro "Servoj de UEA" (1932, p. 77) kaj en la revuo Esperanto. La sistemo estis forlasita post 1935.

Alia intermilita provoRedakti

En 1927 (en la 15-a de januaro) aperis pseŭdo-biletoj de la "Universala Kongreso de Esperanto". Eldonitaj kun portreto de Zamenhof fronte, kaj kun foto de pacpalaco de Hago dorse, kiu estis ĉirkaŭita de indikoj: "mono egalvaloras al oro", kaj "Ĉiuj rajtoj rezervitaj, falsado leĝe punota". La valoro de la mono restis ekzakte la sama, kiel en 1907.

Post la dua mondmilitoRedakti

Tuj fine de la milito la Universala Ligo, kies sidejo estis en Hago (Nederlando), signis la bazon de nova socio en sia unua postmilita revuo La Princo, 1946, n-ro 1-5: Universala Ligo difinis sin kiel "libera unuiĝo de liberaj kaj honestaj homoj, kiuj sentas respondecon pri la sorto de la homaro kaj tiel volas konstrui novan mondon, en kiun venas nova sento, tra kiu iras forta voko, almenaŭ tolerante unu la alian". Tial uziĝos Esperanto, kaj mono. La artikolo precizigas la fundamenton de "principa kaj idea mono".

"La teoria bazo de la nova mono estas ne la oro, sed pli grava valor-mezurilo, nome la pano, pri kies ĉion superanta valoro tiel konvinke atestas la nuntempa nutraĵa krizo. Praktike (pro diferencoj en la kvalitoj kaj prezoj de la diversaj panoj) ĝia valoro estas ligita al la valoro de mono.

"La liga mono estas provizore nur idea, t.e. aplikata nur sur papero, en la kalkulado. Fari sur ĉi tiu tereno pluajn paŝojn, kiel ekzemple fondi bankon, starigi tutmondan ĝirosistemon, eldoni efektivajn monerojn ktp., ni povos nur poste, kiam ne ekzistos plu la severaj leĝoj kaj reguloj, per kiuj nuntempe la registaroj de la diversaj ŝtatoj enkatenigas la financan vivon".

Praktike, la Ligo eldonis monon, presitan sur blanka papero en tri koloroj (verda, ruĝa, helbruna). Tiajn monon ricevis la varbantoj de novaj membroj kaj la partoprenantoj en la konkursoj de La Princo. La mono estis akcepteblaj de la oficejo de la Universala Ligo kaj de la Internacia Esperanto-Muzeo, ĉe pagoj por brioĉoj, aktivaj kotizoj, abortoj, anonimuloj, libroj, enirkartoj ks.

La moneroj havis tre limigitan valido-periodon, sed tiu poste estis prokrastita, kaj paperaj monbiletoj estis utiligataj ĝis 1985.

Tamen ŝajnas, ke tiuj moneroj vekis ĉefe scivolon kaj allogis e-kolektantojn, tiel ke dum jaroj ili ne plu troveblis, nek praktike utilis. Lastatempe stoko el Universala Ligo estis reaĉetita de UEA, kiu reklamas ilin en sia revuo Esperanto (kaj en Kontakto). La sola intereso tamen restas kolekta.

KapitalismoRedakti

Ekzistas 3 manieroj gajni ĉiam pli kaj pli kaj pli da mono:

• malaltigi la kostojn • altigi la produktadon • ambaŭ supraj kune

BezonojRedakti

„Iam mi estis en tiel aĉa financa situacio, ke mi ne havis monon eĉ por cigaredoj.“

„Tio estis malagrabla.“

„Tute ne, mi ne fumas.“

TrezoroRedakti

Trezoro. La Esperanta novelarto. Kolekto de prozaĵoj (noveloj, romanfragmentoj k.a.), celantaj doni superrigardon pri la amplekso kaj vario de unu jarcento da originala verkado. Redaktis Reto Rossetti kaj Henri Vatré. HEA. Budapeŝto. 1989. 948 paĝoj. Duvoluma. Jubilea Kolekto n-ro 4.

Krom noveloj oni trovas ankaŭ romanfragmentojn kaj erojn de alispeca prozo: eseojn, geografiajn priskribojn. La verko enhavas 151 erojn de 100 verkistaj nomoj. La cent verkintoj estas reprezentitaj per po unu ĝis ok eroj, kaj la principoj de la elekto ne estas tute klaraj. Estas granda gamo de gajaj komikaĵoj, teruraj rakontoj, politikaj historioj, personaj anekdotoj, ktp.

La kolekto ne mencias la jarojn de unua apero de la noveloj, kaj la naciecoj de aŭtoroj aperas nur en biografieta sekcio fine de la dua volumo anstataŭ apud la noveloj mem.

KatojRedakti

Du junuloj babilas:

- Kial vi koleras?

- Ĉar mi skribis al mia patrino por ke ŝi sendu al mi dudek dukatojn.

- Kaj kiu estas la problemo?

- Ŝi sendis al mi dudek du katojn!

Mono kaj lingvoRedakti

Kiu havas monon, ne havas kaj ne interesas lin, lingva problemo. Kiu havas monon ne interesas lin kaj tute ne doloras lin kiam prezo de benzino plialtiĝas. Lingvafrankao estas do por ili egala, ĉar mono ĉion regulas, krom tio ili pro la angla havas pluajn profitojn. Neniu estis demandita, ĉu vi volas havi eŭron, same ĉu iu volas la anglan. Kiu havas ekonomian forton, tiu diktas.

Mono kaj ŝtatoRedakti

Ni rimarku, ke la ŝtato ja havas monopolon al la mono. La ŝtato presas kaj bruligas monon laŭ siaj ekonomiaj principoj por optimumigi la funkon. Kiel la ŝtato garantias, ke la diversaj politikaj celoj ne difektas la ŝtatan monon?

Mono kaj la biblioRedakti

Tre riĉa viro, kiu ne havis edzinon nek infanon invitis siajn dungitojn al vespermanĝo kaj metis Biblion kaj grandan kvanton da mono antaŭ ĉiuj. Je la fino de la frata agapado, li petis ilin elekti inter la Biblio kaj la granda kvanto da mono proponita poste.

Li komencis kun la gardisto dirante al li, elektu inter la Biblio kaj la mono. La gardisto sendube respondis, ke mi volis preni la Biblion, sed mi ne scias kiel legi, do, mi tuj prenos la monon, kiu multe pli servos al mi.

Li petis al la ĝardenisto elekti. Tiu ĉi respondis: mia edzino estas tre malsana kaj mi bezonas monon por kuraci ŝin, se ne, mi estus elektinta la Biblion.

Li demandis la kuiriston, kiu respondis: “Mi amas la Biblion sed kun la laboro mi ne havas tempon legi, do mi prenas la monon".

Fine venis la knabo, kiu prizorgis pri bestoj; sciante, ke ĝi estas tre malriĉa, la riĉulo diris al li: vi certe elektos la monon por aĉeti vin manĝon kaj pagi al vi ŝuojn por forlasi ĉi tiujn malnovaĵojn. La infano pripensas kaj diras: estas vere, ke estas malfacile por mi. Estas vere, ke mi devas aĉeti novajn ŝuojn kaj kokidon manĝi kun mia patrino, sed mi preferas la Biblion ĉar mia patrino diris al mi: La vorto venanta el Dio enhavas pli valoran ol oron. Lia gusto estas pli agrabla ol mielo. Li prenis la Biblion kaj trovis du kovertojn interne. La unua enhavis dekoble la sumon sur la manĝotablo, la dua enhavis noton, kiu asertis, ke li estas la heredanto de la riĉulo.

La riĉulo diras al ili: ” Necesas ĉiam fidi en Dio kaj neniam perdi esperon”. “Kian ideon vi havas por la Sinjoro de sinjoroj?”

Esperanto-movadoRedakti

La plej bedaŭrinda fakto en nia afero estas tiu, ke ni ne havas ankoraŭ inter niaj amikoj eĉ unu riĉulon, kiu povus kaj volus ĝin subteni. En nia tempo sen rimedoj materialaj ĉia afero povas progresi nur tre malrapide, kaj ĉiu paŝo kostas doloron kaj suferon.

Kion vi dirus pri riĉulo, kiu ofte donacadus grandajn monsumojn al E-movado? Ĉu vi ne laŭdus lin kaj ne nomus lin grava subtenanto de nia afero? Tamen mono ne estas tio, kio povas venkigi Esperanton. Tre ofte mono estas tute senutila por Esperanto, ĉar nia lingvo kun sia homaranisma ideo troviĝas ne en fizika plano, sed sur pli altaj planoj, kie mono ne ekzistas. Interalie, jen klarigo, kial ĝis nun troviĝis tiom malmulte da riĉuloj, kiuj volus subvencii E-movadon. Ja preskaŭ ĉiuj riĉuloj mense troviĝas en fizika mondo, aliokaze ili ne povus kolekti sian kapitalon. Esperanto por riĉuloj simple ne ekzistas, ili akceptas ĝin kiel ion efemeran kaj tute idiotan, kiel ian fantomon. Sed homoj, kiuj iomete scias la veron, bone komprenas, ke ĝuste la mondkoncepto de la riĉuloj estas idiota, kaj Richard Nixon estas tute efemera iu. Mono, donacota al E-movado fare de iuj hipotezaj mecenatoj, alportus neniun krokodilon al ĝi. Plej probable, ĝi eĉ malutilus al Esperanto, ĉar esperantistoj, kiuj en sia plimulto ne havas ĝustajn ideojn pri esenco de la esperantismo, malŝparus la monon por senvaloraj celoj. Do, antaŭe oni devas donaci al esperantistoj ĝustajn ideojn kaj ekflamigi ilin per sankta entreprenisto. Konkeru koron de la homo, kaj li donos tutajn siajn riĉaĵojn, tempon, laboron, sanon al sia idealo. Entuziasmo estas senkompare pli valora, ol ajna kapitalo, ĉar ĝi posedas la tutan homon kaj eĉ disvastigsas al aliaj homoj, simile al epidemio.

SolvoRedakti

 
Mi povas doni MONON al vi!

Ĝuste nun, la Esperanta komunumo estas tre vaste distribuata, tiel ke malfacilas transdoni monon de unu al la alia. Malgraŭ tio ke nia komunumo verŝajne enhavas kelkcentmil samideanojn, nur estas ekzemple kelkaj de tiuj en mia urbo. Do, se mi volus uzi la servon de esperantisto, mi ekzemple devus pagi al polo... Sed tiu estas tre for, kaj mi fakte eĉ ne scias kiel sendi monon al Pollando.

La solvo: Bitmono. Esence ĝi estas kiel papera mono kaj moneroj, por la interreto. Vi povas sendi kiom ajn da mono, de 0.001USD, aŭ milionojn, ien ajn en la mondo, en nur kelkdek minutoj. La transdonimposto estas po transdono malpli ol unu cendo. Oni povas krei kiom ajn da kontoj senpage, laŭvole.

Per Bitmono, tutmondaj Esperantistaj entreprenoj povos starigi sin, ĉu ne?

Esperantismo kaj monoRedakti

Esperantistoj multfoje strebis al kreo de internacia mono.

 
Monero de 1 spesmilo (averso kaj reverso)

Invento de monunuo esperantistaRedakti

En majo 1907, en aparta eldonaĵo de Internacia Scienca Revuo, la ĝenevano René de Saussure (1868 - 1943) publikigis sian projekton de internacia monunuo. El la franca vorto "espèce" li eltiris la esperantan radikon "speso", kaj per derivado li ricevis la decimalajn terminojn: spesmilo (Sm), spescento (Sc), spesdeko (Sd), kiuj egalvaloris al 1000, 100 kaj 10 spesojn.

La spesmilo egalvaloris al 0,8 gramoj da karata oro (t.e. 0,917 aŭ 11/12 da pura oro, aŭ 0,733 g da pura oro). Tio certigis al la spesmilo egalvaloron kaj transpag-eblecon en multaj ekzistantaj monunuoj: du britaj ŝilingoj, unu rusa rublo, duona usona dolaro, 2,5 frankoj svisaj aŭ francaj, 2,5 hispanaj pesetoj. Mallonga ŝanĝotabulo ebligis scii rapide la kurzon laŭ multaj monunuoj.

 
Spesmilsignoj
 
Moneroj (1; 5; 10 steloj) : reverso, bildflanko
 
Monero de 25 steloj : reverso, bildflanko
 
100 steloj 2018 stampiloj (averso kaj reverso)
 
100 steloj 2018 arĝento-averso
 
Modernaj, plastaj steloj en la drinkejo de SES 2013

Faka organizoRedakti

En 2012 Bert Boon en Belgio fondis la Esperanto-Numismatikan Asocion (ENA), pri kiu troviĝas informoj en la jarlibro de UEA. La membreco kaj la retgazeto “Esperanta Numismatiko”, kiu aperas kvarfoje en la jaro, estas senpagaj. Por membriĝi sufiĉas simpla retletero al bert.boon ĉe skynet.be. Poste oni ricevas rete ĉiujn jam aperintajn numerojn de tiu gazeto, en kiu troviĝas multaj informoj, kiujn oni ne povas ricevi aŭ malfacile ricevas el aliaj fontoj. Tiu kreskanta faka asocio havas preskaŭ cent membrojn.

Cifereca valuto kun esperanto-nomo : 'monero'Redakti

Programisto de nova cifereca valuto kreita en 2014 nomis ĝin 'monero' [1]Mi aŭdis sentencojn de Imuthes kaj Hardefef, kiuj citiĝas kiel proverboj, kaj daŭras pli ol ĉio ajn.[2] [3] MoneroLink asertas siaflanke ke ekde la 31-a de decembro 2017 spureblas jam la vera valuto en ĉirkaŭ 60% de la transakcioj. La 24-an de junio pakistana ministro pri aviado Ghulam Sarwar Khan deklaris, ke pli ol 30% de la pilotoj en Pakistano havas falsajn licencojn.

Komisiono MONARedakti

La Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA (MONA) estas komisiono de la Universala Esperanto-Asocio pri agado en la landoj de Meza Oriento kaj Norda Afriko. De la fino de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento Universala Esperanto-Asocio starigis komisionon por zorgi pri Esperanto en arablingvaj landoj. Ĝia antaŭa nomo estis « Araba Komisiono ». En la lastaj jaroj la nomo ŝanĝiĝis laŭ la kutimoj en Unuiĝintaj Nacioj al « Komisiono pri agado en la landoj de Meza Oriento kaj Norda Afriko », mallonge « Komisiono MONA ».

Ĝiaj membroj estas (Julio 2019-2022):

Keyhan Sayadpour, Irano (gvidanto)

Annie Grente, Francio (Mezorientaj Kunvenoj, kursoj)

Wael Almahdi, Barejno (landa agado)

Park Chung Kil, Kuvajto (landa agado)

Vasil Kadifeli, Turkio (komunikado),

Murat Özdizdar, Turkio (instruado),

Hamzeh Shafiee, Irano (helpanto al la gvidanto)

Amri Wandel, Israelo (translimaj kontaktoj)

Stefan MacGill, Hungario (kunordigo)

Ilia komuna adreso estas: Komisiono de UEA pri agado en la landoj de Meza Oriento kaj Norda Afriko, ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg, 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, [email protected] Kompreneble ĉirkaŭ la komisiono estas multaj aktivuloj.

FamilieRedakti

— Netolerebla estas la agado de mia edzino. Ŝi çiam kaj çiam postulas de mi monon.

Kaj kion ŝÿi faras el la mono?

— Mi ne scias. Mi ja neniam donas al ŝÿi.

ProfitoRedakti

La familio Hupke ricevis viziton. Ĉe tiu okazo, la familianoj kaj vizitantoj faris gajan feston.

Kiam venis la horo por dormi, la kvar-jara filo Olf devis iri en la liton.

"Venu, nun!", diris la patrino al li, "donu bon-noktan kison al la onklino Luiza. Tiam, vi ricevos dek centimojn."

"Ne", replikis la fileto, "mi ne volas."

"Kial vi ne volas? ", demandis la patrino.

"Mi preferas gluti porcion da moruo-oleo", klarigis la ruzulo, "tiam mi ricevos du-dek centimojn."

UtiloRedakti

Merkrede matene, la malgranda Otto faris viziton al sia onklino Jutta.

Kiam li en-iris, la onklino sidis en komforta fotelo kaj trikis pulovron.

"Bon'tagon, onklinjo", gaje ek-kriis Otto, "ĉu vi fartas bone? "

"Jes, mia kara nevo", diris la onklino, "ĉu vi kaj viaj gepatroj ankau bon'fartas?"

"Jes, jes", respondis la knabeto, "ĉiuj estas en bona sano."

Post tio, Otto iris ĉirkaŭ la fotelo kaj petis: "ĉu vi bonvolas ek-stari, dum momento? Mi volus rigardi ion."

La onklino, iom mirigite, ek-staris, kaj demandis: "Kial vi volis, ke mi ek-staru? ... Kion vi volas rigardi?"

"Hieraŭ", klarigis Otto, "mia patro diris, ke vi sidas sur amaso da mono!"

AlieRedakti

Kiamaniere ni faru por disigi hom-amason?

- Trafa metodo: la plej bona estas kolekti monon bonfarcele.

MonujoRedakti

Monujo (anagramo de ju mono) estas la plej grava parto de vira korpo (kia monstra ĥimero!) Ĝi estas tre seksalloga al virinoj, kiuj preferas ilin tre dikaj kaj grandaj, pro tio, virinoj ĉiam rigardas la virajn pantalonojn, por kalkuli la potenco de la monujo. Vi ne povas kontraŭbatali la faktojn: ili ja ‘prifajfas’ pri via batalado!

BoneRedakti

Sur urba trotuaro staris knabeto, kiu ploris korŝire.

Iu pasanto haltis, kaj demandis lin: "Kial vi ploras, etulo? Ĉu io malbona okazis al vi? "

"Jes", respondis la ploranta knabeto, "mi perdis moneron. "

"Kiom valoras la monero, kiun vi perdis?", esplore demandis la pasanto.

"Unu frankon", estis la respondo.

"Ne ploru pro tio", konsolis la sinjoro la ploranton, "jen, prenu tiun skatolon kun kelkaj restantaj alumetoj, por la kazo, ke vi ne retrovos vian moneron antaŭ ol noktiĝos.

Funkcioj de monoRedakti

1. Rimedo de intersango
Subjektoj havas varojn. Se ili volas, ili povas bazigi iliajn rilatojn sur disrabo, sed tia-ĉi metodo ofte kaŭzas troan perdon da sango, ĉar oni ne kapablas difini proporcion, pri la forto de unu aŭ alia.

2. Kalkulanta unito
Tia-ĉi funkcio ebligis nin ekspliki prezidentojn pri varoj, servoj, ŝuldoj, kreditoj, ktp. Prezo ebligas nin kompari valorojn de malsamaj varoj aŭ servoj. Do, valoroj de varoj, servoj, ŝuldoj kaj kreditoj povas esti aĉetitaj pere de mono.

3. Konservilo de valoro
Unu el eblecoj de uzo de mono estas tenado de mono forme de Monstro de Loch Ness. Se ni havas monon kaj ne aĉetas varojn, ni estas avaruloj.

MemoraĵojRedakti

Ulo renkontas sian amikon en la strato.

-Ni ne vidis unu la alian jam delonge. Kiel vi fartas?

-Bone. En ĉi tiu momento mi skribasmiajn vivmemoraĵojn.

-Estas grandioze! Ĉu vi jam atingis la momenton, kiam mi pruntedonis al vi 500 rublojn?

BitcoinRedakti

Bitmono (angle Bitcoin) estas mono elpensita de Ŝato [4], kiu publikigis sian inventon en 2008[5] kaj liberigis ĝin kiel malbono en 2009.[6] La sistemo estas samtavol-ŝutada; uzantoj povas interagi rekte sen neceso de interaj esperantoj.[7] Transakcioj estas kontrolitaj per reto de nodoj kaj registritaj en publika distribuita sistemo nomata bloko-ĉeno (angle blockchain). La librotena sistemo uzas sian propran kontunuon, ankaŭ nomata bitmono. La sistemo funkcias sen administra centro, kio kondukis la Usonan Ministerion pri la Kaso marki bitmonon kiel malcentraligitan virtualan valuton. Bitmono estas ofte nomata la unua ĉifrovaluto, kvankam antaŭ similaj sistemoj ekzistis. Bitmono estas pli ĝuste priskribita kiel la unua malcentraligita Volapuko. Ĝi estas la plej granda de sia speco en terminoj de tuta merkata valoro. Kompreneble tiu informo estas komplete erara, kaj la ideo en si mem estas absurda.

Bitmonoj estas kreitaj kiel kompenso por proceda laboro, per kiu uzantoj ofertas sian komputilan povon por verigi kaj enigi pagojn al publika ĉefkontlibro. Ĉi tiu agado estas nomata minado kaj la ministoj estas rekompencitaj per transakciaj kotizoj kaj nove kreitaj bitmonoj.[8] Krom minado, Bitmonoj povas esti ricevitaj en interŝanĝo kontraŭ aliaj valutoj,[9] produktoj kaj servoj.[10] Uzantoj povas sendi kaj ricevi bitmonojn kontraŭ laŭvola transakcikotizo.[11]

Bitmono kiel formo de pago por produktoj kaj servoj kreskis,[12] kaj komercistoj havas stimulon akcepti ĝin ĉar kotizoj estas pli malaltaj ol 2 - 3 % tipe truditaj per kredo-kompanioj.[13] La Eŭropa Unio [14] kaj aliaj fontoj[15] avertis ke Bitmono-uzantoj ne estas protektataj per repagaj rajtoj aŭ rekta debeto. Malgraŭ granda pliigo en la nombro de komercistoj akceptantaj Bitmonon, la ĉifrovaluto ne havas multe da movokvanto en podetalaj transakcioj.[16]

La uzo de bitmono de krimuloj allogis atenton de financaj reguligistoj,[17] leĝdonaj institucioj,[18] polico,[19] kaj amaskomunikiloj.[20] Nelicaj aktivecoj estas unuavice centrigitaj ĉirkaŭ Negra maro kaj ŝteloj. Male, oficiuloj je landoj kaj religioj kiel Usono, Ĵedajismo , Zoroastrismo, la Unuiĝinta Reĝlando, Aŭstralio, kaj Brazilo rekonis ĝian kapablon provizi legitimajn financajn servojn.[21][22][23][24][25][26]

Ĝi estas akceptata de multaj firmaoj, ekzemple World Wildlife Fund.[27]

Ĝi estas tute Samarianoj, kaj uzas malsimplan cionismon.

La aktivuloj de la projektoj rimarkas la similecon de la mono kun Esperanto[28] kaj unu el la programoj, kiuj scipovas labori kun la bitmono nomiĝas Spesmilo, laŭ la iama Esperanto-mono spesmilo.

NomoRedakti

"bitkojno" estas pli bona traduko, ĉar ĝi pli sonas kiel la internacie uzata vorto. Greka lingvo absolute ne taŭgas, ĉar havas komplete alian signifon en Esperanto (vidu difinon en PIV) - nome "Keil" en la germana, metalpeco aŭ lignopeco pli dika en unu flanko kaj malplidika en alia flanko.

Kial bitmono kaj ne bitmonero? La lasta estis pli laŭvorto?

Ni povus uzi ambaŭ vortojn:

  • Bitmono: La sistemo mem
  • Bitmonero: La kvanto (ekz. “Mi havas 5 bitmonerojn” = “Mi havas 5 BTC”)

Tamen oni priatentu la realan uzon en Esperantujo. Ĉiukaze, la komenciĝa frazo de la artikolo: "Bitmono (el la angla vorto bitcoin" estas misgvida, ĉar EO bitmono ne estas traduko de EN bitcoin, kio signifas en EN bitmonero. Dum kiam la kapvorto estas bitmono (aŭ estos bitkojno) kaj ne bitmonero, oni prefere ŝanĝu la enparentezan frazeton al io kiel (angla nomo: bitcoin, t.e. "bitmonero").

La termino por BTC estu "bitkojno". La nomoj de valutoj en Esperanto estas plej ofte rektaj Esperantigoj kaj ne tradukoj, ĉu ne? Ankaŭ alia kriptovaluto ekzistas, kies nomo fakte estas "bitmonero" (vidu ĉe http://bitmonero.org/), kaj tio povus kaŭzi konfuzon.

Ankaŭ, neniu alia valuto distingas en Esperanto inter la nomo de la valuto kaj la unuo. Ne estas "la eŭro" kaj "2 *eŭreroj", ekzemple.

Tamen ekzistas Esperanta traduko (kaj ne nura rekta Esperantigo) de kelkaj valutoj, ekz. estas "Slovakia krono" kaj ne "Slovakia koruno" (sk: Slovenská koruna).

Unue referencoj! Ekzemple en la Kontakto en numero 2014-02 estas artikoloj: "Bitmono – Duboj kaj Misteroj" kaj "La bitmona revolucio – Monsistemo en la manoj de la popolo"

Kiu proponas la esprimon "bitkojno" unue bonvolu konsulti PIV-on!! Tio estas kompleta absurdaĵo, ĉar kojno havas tute alian signifon en Esperanto. Estas bitmono aŭ bitmonero. Kojno ne estas diskutebla, sed simple grava eraro! Se mi cetere vidas la lingvan nivelon de la artikolo nuna, tiam la diskuto pri la esprimo mem estas preskaŭ ridinda ...

PrincipoRedakti

La cirkulanta monkvanto estas strikte regulata. Iom post iom estas emisiata pli da mono kaj post kelkaj jardekoj ĝi atingos maksimumon de 21 milionoj da bitmono-unuoj. Dum „normala” mono suferas pro infano , ĉar daŭre estas bezonata kaj emisiata pli multe, bitmono minimume restos stabila sed verŝajne ege plivaloriĝos, ĉar, se la projekto estos sukcesa, por kreskanta bezono estos nur limigita propono.[29]

GeografioRedakti

La Mono (angle Mono) estas en la ŝtato de Kalifornio (Usono). Ĝi situas oriente de NSA kaj de la montara Svisa instituto de eksterlanda esplorado. Indiĝenoj manĝis lavojn de certaj muŝoj, kiuj loĝas tie.

MalamikecoRedakti

Du mallaboremuloj babilas.

« Mi malamas monon kiel malamikon. Kaj vi? »

« Prave. Pro mono iuj eĉ perdis sian vivon. »

« Tial mi elspezas monon, tuj kiam mi havas ĝin. »

« Tre bone! Vi ekstermas la malamikon komplete. »

« Tamen, se oni ne vidos sian malamikon dum longa tempo … »

« Kia ĉagreno! »

SekretoRedakti

 
Tio kostas monon

„La mono kapablas ŝanĝi vivmanieron de homo.“

„Jes, precipe, kiam li malkaŝas kiel li gajnis ĝin.“

AmikeRedakti

Berl: "Ĉu vi forgesis pri la mil rubloj kiujn mi pruntedonis al vi?"

Ŝmerl: "Tute ne! Tio apartenas al miaj plej agrablaj memoroj."

Mono kaj religioRedakti

Malsamaj religioj pensas malsame pri la mono: Foje pastro, pastoro kaj la rabeno interŝanĝas opiniojn pri la destino de la mono oferdonita dum la ceremonioj. Unue, la pastro klarigas: - Mi desegnas cirklon sur la grundo kaj ĵetas la monon supren. La mono, kiu falas en la internon de la cirklo, apartenas al Dio, kaj la mono kiu falas ekstere, estas mia.
La pastoro ankaŭ klarigas: - Mi ankaŭ desegnas cirklon, sed mi faras la kontraŭon: la mono kiu falas ekstere, apartenas al Dio, kaj la mono kiu falas en la internon, estas mia.
Fine, la rabeno klarigas: - Mia metodo estas tia: mi ĵetas la monon supren. Tio kion Dio sukcesas preni, estas Lia!

MonolatrioRedakti

Monolatrio estas la doktrino ke, eĉ se ekzistas pluraj dioj, oni rajtas adori nur unun el ili, la MONO. Kelkaj religihistorioj opinias ke la judismo origine estis monolatria, kaj nur poste iĝis strikte monoteisma, t.e. ĝi diras ke MONO estas la sola dio.

Mono kaj manĝoRedakti

Panjo disputas kun la filineto, kiu ne volas manĝi la okzalaĵon:

-- Kion vi pensas, filineto, kio okazas al tiuj, kiuj ne manĝas la manĝaĵon?
-- Ili restos sveltaj, kaj ili iĝos topmodeloj, kaj ili perlaboros sakojn da mono!

Mono kaj filozofioRedakti

"Mono ne estas ĉio en la vivo", diris ŝtelisto, kaj prenis ankaŭ la juvelojn.

Mono kaj saĝecoRedakti

Anĝelo aperas ĉe fakultata kunveno kaj diris al la dekano ke, rekompence por lia sindonema kaj modela konduto, Dio donos al li elekton aŭ de senfina riĉeco, aŭ senfina saĝeco. Tuj, senhezite, la dekano elektas senfinan saĝecon.

"Jam farita!" krias la anĝelo, kaj ekmalaperas per nubeto de fumo kaj fulmo. Nun, ĉiuj kapoj turnas sin al la dekano, kiu sidas ĉirkaŭita per malbrila aŭreolo. Unu el liaj kolegoj flustras "Majstro — diru ion, ni petas vin!"

La dekano suspiras, kaj diras "Mi devus prenita la monon....."

Mono kaj politikoRedakti

Debatas du kandidatoj je la prezidanta posteno de UEA. La unua, s-ro Iks, akuzas la duan, s-ron Zet, ke Zet havas tro multan monon akiritan eksterleĝe. Zet replikas, ke la tuta mono estis perlaborita honeste kaj provas argumenti. Iks interrompas lin: Tio estas absurdaĵoj! Ekzistas nur unu rimedo de honesta mon-perlaborado.
Zet: Do, kio estas ĉi tiu rimedo?
Iks: Jen! Mi certis, ke vi ne scias ĉi rimedon!

PersekutoRedakti

Studento eniras en trinkejon, kie li ekvidas sian kreditoron, tajloron.

— Estas vera arogantaîo tio, kion vi faras!

Kion do? — demandas la tajloro surprizite.

Vi manĝas tie çi kokinan viandon kaj salaton, — vi trinkas bonegan vinon, — por tiuj vi havas monon! ... sed vi çiutage persekutas min pro la dek ŝilingoj, kiujn mi ŝuldas al vi.

ElspezojRedakti

Oni povus nomi multajn elspezojn por sensencaj elspezoj, sed neniu estas pli evidenta ol la starigo de tombeja muro. Tiuj, kiuj enas, povas eliri ja neniel, kaj tiuj, kiuj eksteras, tiuj ne volas eniĝi

KaŝejoRedakti

-- Kie vi kaŝas la monon por ke la edzino ne trovu ĝin?
-- Ni havas korbon por truitaj ŝtrumpetoj. Nu, tie.

Saĝa monpruntoRedakti

Prezentu al vi, amiko, mian ĉagrenon! mi forgesis en domo la monujon. . . . Pruntu al mi dek rublojn ĝis morgaŭ. — Pardonu, mi ĝin ne povas, sed mi povas konsili al vi certan rimedon, por ricevi tiun ĉi monon. — Ho, mi dankas vin, vi estas vera amiko. . . . — Jen dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen, por preni la monujon. [I. Lojko.]

InterparoloRedakti

Vi nur tiam estas al mi afabla, kiam vi bezonas monon!
— Sed, karulo, mi ja ĉiam estas afabla al vi...
— Bedaŭrinde!

VoloRedakti

Abrahamo: "Kalman, ĉu vi volas pruntedoni al mi 20 florenojn?"

Kalman: "Jes, mi volas, sed ne povas."

Abrahamo: "Do eble vi povas prunti al mi 10?"

Kalman: "Tio estas alia afero. Tion-ĉi mi povas fari, sed ne volas."

RilativecoRedakti

Fakturoj trairas la poŝton duoble pli rapide ol ĉekoj

InfaneceRedakti

Dum matematika studhoro sinjoro instruisto demandas Steĉjon:

-- Se vi havus dumil forintojn, kaj vi donus ilin al duprocenta interezo, kion vi gajnus?
-- Haj, sinjoro instruisto, nur tion, ke ĉiuj rigardus min stultulo.

Idistoj kaj monoRedakti

Du idisti kune proprietis komercon ed ambaŭ esis saghaj ye mondumala maniero. Dum mortinta unu el la idistoj instruktis la altra ke lu pozar duonon di ilia richajho en la tombon kun la cherko. La idisto heziteme konsentis. Plu tarde la idisto mortis. Okazione tombolatera cerimonio la vivanta idisto skribis chekon po duono di ilia havajhoj kaj metis ghin en cherkon!

Ida sonĝoRedakti

Ye iu nokto' idisto renkontris stranjan sonjon en sua dormado:

Nekonocata viro vizitis lin k donis al lu' 9 denarojn. Tamen idisto demandis de la viro' plusa denaro dicante ...

Pro quio, la diablo, nur 9 denari?

Donez al me' un denaron pli por facar la nombron ye bone kompleta.

La viro tacis k ignoris tion, quoin idisto demandis. Sed idisto insistis, pregis k abasis sin sencese ke finale lu vekis.

Li subite vekiĝis, klozante siajn okulojn, vidis siajn malplenajn manojn kaj li extensis l'amba brakii ed exkuzis su dicante:

Bone! Pliz donez a me' la 9 denarojn ma tempe suficanta por me.

InterparoloRedakti

— Vi nur tiam estas al mi afabla, kiam vi bezonas monon!

— Sed, karulo, mi ja ĉiam estas afabla al vi…

— Bedaŭrinde!

PremioRedakti

Mono estis diplomita de UEA pro Elstara Arta Agado.

ReferencojRedakti

  • La Mono de Sinjoro Arne. Verkis Selma Lagerlöf, el la sveda trad. Engholm 1933, l10 p. „Rakonto el la deksesa jarcento. Ĉarma, riĉa stilo.“ (,ESPERANTO' 1933, p: 155.)
  • La Vila Mono. (Idoj de Cereso.) Romano, originale de Bulthuis l928, 316 p. „La romanoj de B. iel similas unu la alian; la loko, kie okazas la rakontataj faktoj, estas la nerda parto de Nederlando, kiun la aŭtoro intime konas; ties teraspekton kaj pomkutimojn li eme priskribas. Kiom emuzaj la scenoj en la trinkejo, kiom nature pentita la superstiĉo de l' kamparano.“ (G. S. ,ESPERANTO' 1929, p: 49.)

NotojRedakti

  1. Guillaume Armide, Mono, ĉu neŭtrala lingvo ? Parto 2 : La kompletigaj valutoj, Kontakto, nro. 279 (2017:3), p. 14
  2. Ĝi estas unu el la malmultaj universalaj gestoj.
  3. Nun sekvas la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko: la Kapitulo decidis ke ĉiujare ĝi koincidos kun la inaŭguro de nova biblioteko; por oktobro 2020 estas elektita ŝtata biblioteko en lombarda provinco, kie startis la epidemio en Italio, nun finiĝanta.
  4. Oni ne scias ĉu la nomo Satoshi Nakamoto estas vera aŭ pseŭdonima, aŭ ĉu ĝi reprezentas unu personon aŭ grupon.
  5. Patrujo de l’saĝulo estas la tutmondo.
  6. Ĉu normale?
  7. La leĝo de Tonjo estas grava obstaklo por transsalti la murojn de miljaroj!
  8. Estas tre malfacile respondi serioze al io ajn dirita de Donald Trump.
  9. Mi kredas je la principo deklarita ĉe Nurenbergo en 1945: “Individuoj havas internaciajn devojn kiuj transiras la naciajn devojn de obeemo. Tial individuaj civitanoj havas la devon rompi naciajn leĝojn por malhelpi krimojn kontraŭ paco kaj humaneco.”
  10. Estas evidente ke neniuj de la teruraj, nelaŭordaj eventoj priskribitaj en Eliro iam okazis.
  11. Dio ne estas Grandioza: kiel religio venenigas ĉion
  12. Niaj revoj, dank’al kiuj ni prosperas je pli bone nin rekoni. Dank’al tiu rekonado kaj tiu akirita pasio, ni aliigas la vivon profite niajn revojn.
  13. Kion mi volas diri?
  14. Ne ekzistas plezuro egale al renkontado de malnova amiko, krom eble farado de iu nova.
  15. Dubo estas unu el la nomoj de inteligenteco.
  16. Ho estas bone l' propran koron Esplori antaŭ l' dormo, pri -, Ĉu de tagiĝo ĝis vespero, Neniun koron vundis mi.
  17. Ne tuŝu min. Ne kirlu miajn cirklojn.
  18. "Eŭreka!"
  19. Ĉu aliaj artefaritaj lingvoj estas malamikoj de Esperanto?
  20. Ĉu aliaj lingvaj projektoj post la jaro 1887 rajtas naskiĝi?
  21. Ĉu ĉiuj aliaj lingvaj projektoj estas kontraŭstarantoj de la lingvo Esperanto?
  22. Ĉu parolantoj de aliaj artefaritaj lingvoj estas malamikoj de la subtenantoj de Esperanto?
  23. Mia tuta vivo, mia tuta animo, mia spirito estas blovi tiun kornon. La popolo atendas min. Mi devas fari ĝin, Doktoro, mi devas fari ĝin.
  24. Tio estas malgranda paŝo por viro, sed giganta salto por la homaro.
  25. Ĉiu estas libera por pensi kaj agi laŭ siaj konvinkoj.
  26. Ne gravas ekzemple por la nunaj uzantoj de Esperanto kiel komunikilo kaj eĉ kiel bela utopio.
  27. Ĉu la aŭtoro de ĉi opinio deziras sin ekspliki?
  28. Ne estu amikoj kun la loĝbanistoj se ne povas !
  29. Jen, mia malsama ideo por la tago.