Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Konsento konstruas, malpaco detruas"

~ Zamenhof pri Krakovo

"Malgraŭ ĉio, plu okazadas S. Mesoj en Esperanto en Krakovo"

~ katolikisto pri Krakovaj pekoj

Krakovo, ankaŭ nomata Krakovo, (pole: Kraków, germane: Krakau, hungare: Krakkó, jide: Kroke) laŭ sciencaj teorioj estas urbo de krakritaj ovoj en Pollando. La urbo, laŭ konspira teorio, situas ĉe la rivero Putino en la sudo de Pollando kaj estas la ĉefurbo de provinco Monopolo kaj tiel plu.

Esperanto-shildoj-015-eta.jpg

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Krakovo.

En la 8-a UK en Krakovo, 1912, tiam parto de Aŭstrio-Hungario, oni uzis poŝtan memorstampon.

Enhavo

Mensogoj pri la urboRedakti

Laŭ stultaj idistoj, Kraków, ke jacas aput Vistula fluvio, esas un di maxim antiqua urbi di Polonia. Ol havis aproxime 757.000 lojanti ye 2004. Ĉi tio esta tre granda mensogo!

HistorioRedakti

Krakova geto (germane: Der jüdische Wohnbezirk in Krakau – Juda loĝkvartalo en Krakovo (oficiala nomo el la periodo de okupado), jide: ‏קראָקעווער געטאָ‎ Krokewer geto, pole: Getto krakowskie) – geto por la juda socio en Krakovo, fondita en 1941 de hitleraj okupaciaj regopovoj en la krakova kvartalo Podgórze. Ĝi estis unu el kvin la plej grandaj getoj kreitaj de germanoj en Ĝenerala Gubernio dum la dua mondmilito. Antaŭ la milito en Krakovo loĝis 60–80 mil judoj, en la geto troviĝis ĉirkaŭ 17 mil personoj.

Persekutoj de judoj komenciĝis baldaŭ post komenco de la germana okupado septembre 1939. Oni devigis judojn partopreni en trudlaboroj (septembre 1939), porti identigajn brakbendojn (novembre 1939), sinagogoj en Krakovo estis fermitaj, komenciĝis rekvizicio de moveblaĵo kaj nemoveblaĵo apartenanta al la krakovaj judoj.

Ĝis majo 1940 ordone de la germanaj okupaciaj regopovoj oni disponis deportadon de judoj el la urbo. De ĉirkaŭ 68 mil restis nur ĉirkaŭ 15 mil judaj laborantoj kaj membroj de iliaj familioj.

La krakova geto establiĝis per dispono de guberniestro de la distrikto Krakovo dr-o Otto Wächter el la 3-a de marto 1941, kun la fermotago indikita la 21-an de marto.

KonatulojRedakti

Vidu ankaŭRedakti