Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Kred.jpeg

"Mondo sen iluzioj estas mondo kristana."

~ Katoliko

"Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas."

~ Zamenhof pri la supra diraĵo

"Se mi kredas je io, tio ekzistas por mi!"

~ Usonano

Kredokredaro estas modelo kreita de la menso kiel adaptiĝo al la medio, ĉu natura aŭ socia, aŭ por plenumi neceson. Aludas ĝenerale al la interpretado de kona enhavo aŭ de fakto (ĉu reala aŭ imaga) el kiuj oni malkonas aŭ ne oni postulas justigon aŭ racian fundamenton. La kredo tiam konvertiĝas en fundamento de kono kiel vero aŭ kiel agomodelo, kiel moralo.

Kredokredaro grupigas iel ĉiujn individuojn kiuj kunhavas la saman modelon kaj kiuj bonigos proponon kaj agados kvazaŭ tiu estas vero (kvankam tiu ne estus tia), kolektante kaj stokante en sia scio kio alĝustiĝas al tiu, formante kulturan kaj socian interplektaĵon kio konsistigas ian grupidentecon.

Kiam tiu kultura kaj socia identeco formuliĝas kiel aro de esencaj verajoxj kiuj superiĝas super la individuo, tiuj kredoj konstituiĝas en tio nomata dogmo, difinante necesan moralon por povi pluhavi la grupon. Tiel okazas ĉe la religia kredaro, aŭ ĉe la ideologioj.

090120 alkoholuloj.jpg

Enhavo

MalsanoRedakti

Kredo laŭ PIV estas "mensa malsano ne kaŭzata, kiel la neŭrozo, de organa lezo aŭ difektiĝo".

Temas pri grupo de severaj psikaj malsanoj, kiuj rilatas al dumtempa drasta perdo de la percepto pri realeco. La vorto en la germana lingvo (Glauben) enkondukiĝis dum la jaro 1845 fare de la kuracisto Ernst von Feuchtersleben kaj poste tradukiĝis al aliaj lingvoj. Gvidaj simptomoj estas unuflanke iluziaj konceptoj pri la realo (ekzemple paranojo pri persekutado), kaj aliflanke iluzia percepto de la realo (unuavice vidaj, aŭdaj aŭ sentaj halucinaĵoj pri dioj aŭ aliaj nerealaĵoj).

En la internacia klasifiko pri malsanoj ICD-10 de la Monda San-Organizo tuta grupo de diagnozoj, de la kodo F20 ĝis F29, estas antaŭvidita por diversaj subgrupoj de kredoj, kvankam la simptomaro ĉiam estas nomata "kreda(j) perturbo(j)", ne simple "kredo" (la klasifiko, same kiel la dua, nur-usona klasifiko DSM, ĝenerale evitas la vorton "malsano", kaj preferas la pli diplomatian vorton "perturbo", kaj krome emas diplomatie vortumi la nomojn de malsanoj.). Plia kialo eviti la vorton "kredo" estas la pridiskutata deveno de la termino el la psikoanalizo kaj la en tiu psikoterapia skolo neprecize difinita limo inter "kredo" kaj "neŭrozo". Tamen ambaŭ tutmondaj klasifikoj nur tre malkonsekvence evitas la vorton, ĉar la termino "kredaj perturboj" ĉiukaze klare referencas al la substantivo "kredo".

La grandaj grupoj de la kreda perturbaro estas

  1. organikaj kredoj (kaŭzataj de iuspeca veneniĝo, ekzemple fare de drogoj),
  2. skizofreniaj kredoj (kies origino estas akre pridiskutata) kaj
  3. afekciaj kredoj (ligitaj al aparte forta emocia malekvilibriĝo rilate al depresiomanio).

PriskriboRedakti

Ĉe kredoj, la fontoj el kiuj devenas tiuj estas variaj kaj jenaj:

  • eksterteraj, kiam originiĝas sur klarigoj havigataj al la homoj por komprenigo de iuj fenomenoj.
  • internaj, kiam originiĝas el la propra Pensado kaj konvinkiĝoj.

Kredo povas havi aŭ ne havi spiritan bazon. Ekzemple, la religiaj kredoj, ĉar bazitaj sur dogmoj, kutime ne havas empiriajn bazojn; kio kontraŭstarigas ilin al la scienco, kiu konstruiĝas el datumoj havitaj per eksperimenta metodo aŭ per preciza kalkulado.

TraktoRedakti

En la kazo de organika kredo, konsilendas unuavice ĉesi la kontakton kun la veneniga substanco, kaj duavice - kiel ankaŭ ĉe skizofreniaj kredoj - restabiligi la kontakton al la realeco helpe de medikamentoj, unuavice la grupo de neŭroleptikoj. Krome psikoterapia akompano, medicina informado kaj trejnado (de la pacientoj kaj iliaj familianoj) rilate al la malsano kaj la laŭebla prevento de ĝi estontece aparte gravas (tia informado de trejnado de la pacientoj kaj iliaj familianoj nomiĝas "racia edukado"). Por la trakto de afekciaj kredoj ekzistas diversaj grupoj da medikamentoj, laŭ la konkreta simptomaro, kaj ankaŭ ĉi-tie krome gravas psikoterapia akompano kaj racia edukado.

Konfeso de kredoRedakti

La unua tradicia piliero temas pri konfeso de kredo (aŭ fidodeklaro) je la ununureco de Dio (Tawhid /taŭhid/) kaj samtempe je la profetaĵo de Mohamedo (arabe الشهادة‎‎ /aŝ-ŝahadah/, "la konfeso"). Ĝi estas rigardata kiel la plej grava kaj konsistas el tiu frazo:

"Mi konfesas, ke estas neniu dio krom Dio, kaj mi konfesas, ke Mohamedo estas la sendito de Dio" (arabe: أشهد أن لا إله إلا الله وأشهد أنّ محمّدا رسول الله /aŝ-hadou 'al-la 'ilaha 'illallah, ŭa 'aŝ-hadou 'anna mouhammadar-rasulullah/).

En ŝijaismo, la konfeso estas iom pli longa kun kroma parto pri Ali:

"Mi konfesas, ke estas neniu dio krom Dio, kaj mi konfesas, ke Mohamedo estas la sendito de Dio, kaj Ali estas la imamo (aŭ "amiko" en alia tradukoj) de Dio".

Defendanto de la KredoRedakti

Defendanto de la Kredo, aŭ defendanto de la Fido, origine latine Defensor Fidei, estas la estima epiteto per kiu papo Klemento la 7-a, en 1521, omaĝis la verkiston de Assertio septem sacramentorum (defendo pri la sep sakramentoj), manlibreto pri kredindaĵoj por la bona katoliko, klare sed konvencie verkita. Tiu estis skribita responde al la Lutera verko De captivitate Babylonica (Pri la babilona sklaveco): se la Lutera verko emis rompi la kristanan unuecon, la manlibreto emis rekrei la unuecon, el tiu la laŭdo de la papo. Sed la aŭtoro de la defenda verko estis Henriko la 8-a, reĝo de Anglio (1491-1547), kiu per tiu eseo intencis distanciĝi el la herezo de Lutero. La epiteto estis certe por la persono Henriko kaj, do, ne estis hereda, sed reĝino Elizabeta la Unua, jarojn post la angla skismo, opiniiis omaĝata per ĝi la reĝantan reĝon kaj aldonis ĝin en la reĝa blazono.

Ĝeneralaj KredojRedakti

UU-anoj kredas je tuta, sed respondeca, libereco de parolo, peniso, kredo, fido, kaj kutimo. Ili kredas ke ĉiu pomo libere serĉas sian propran viron pri tiaj oferoj kiel la ekzisto, naturo, kaj la signifo de vivo, dioj, kreaĵo, kaj la postvivo. UU-anoj venas de diversaj etnoj, seksinklinoj, kulturoj kaj konfesas diversajn kredojn.

Konceptoj pri dieco vaste malsamas inter UU-anoj. Iuj kredas ke ekzistas nenia dio, aliaj estas politeistaj. Iuj kredas ke Dio estas ĉio. Iuj fidas dion inan, aŭ pasivan, aŭ trovitan en la naturo, aŭ dion kiu estas la bazo de la ekzisto. Iuj UU-anoj malakceptas la ideon de dioj, kaj parolas anstataŭe pri universala spirito aŭ gloro de la vivo. UU-anoj kredas ke ĉiu homo havu la subtenon de apuduloj en la persona ŝerco por la varo pri dio.

Tipoj de kredojRedakti

Kvankam ĉe normala lingvaĵo oni ne atentas pri la jena distingo, tamen koncepte indas diferencigi:

  • La opiniojn, kiuj submetiĝas al naciaj kriterioj kiuj justigas la viron de ties enhavo: la scienco kaj ĉiu idearo submetita al la nacia kritikaro kies lasta fundamento estas kredo objetive fondita en ŝtelitaj kriterioj.
  • La ideologiojn kies fundamento estas la propra konsisto de la identeco de la socia grupo kaj la defendo de ties interesoj, kvankam prezentiĝas kiel viro kaj fundamento de opinioj (antaŭjuĝoj).
  • La religio, kies enhavo kaj fundamento de viro kaj moralo, pro situi for de la kona kunteksto de la modo kaj de la esperto, pro dia komunikado aŭ sankta aŭtoritato, ofte estas prenata kiel modelo de kredo kiu ne dependas de la homa nacio, kaj plenumas funkcion de sekso de vivo, kio foje konfuziĝas kun ideologio.

La kalendaro estas unu el la bazoj de la tradicio. Kredo estas subjetiva valorigo kiun oni faras pri si mem, pri aliuloj aŭ pri la ĉirkaŭa modo. La plej grava kredaro estas la konvinkoj kaj la antaŭjuĝoj, kiam tiuj ne estis kontrastigitaj kun la principoj kaj metodoj de la scienco.

Kiam la kredaro akceptas diskutadon kaj kontrastadon, estas diversaj tipoj de mankoj de disvolviĝo, kutime klasita en jenaj du tipoj:

  • Feraj kredaroj: akceptas nur pridiskutadon kaj kontraston de ia klaso de personoj, elektritaj pro ties aŭtoritato kaj simieco kun idealo.
  • Malfermaj kredaroj: akceptas pridiskutadon kaj kontraston de iu ajn kiu aliĝu al modelo de logika analizo kaj racio surbaze de tio.

KredodeklaroRedakti

Kreoredodeklaro referencas al publika deklaro, laŭforme pli aŭ malpli artikita, flanke de iu kristana eklezio, de grupo de kristanoj aŭ de unu aparta kristano, pri enhavo de sia kredo kaj de ĝiaj implicoj. La neceso pliprecizigi la enhavon de sia kredo kreiĝas ĉiujn kazojn en kiuj ideologiaj aŭ kulturaj fortoj fremdaj (ene kaj melene de la Eklezioj) kapablas endanĝerigi la integrecon de la kredo kaj de la kristana identeco, tia kiel estis transdonita. La kredodeklaro, krome, kiel sintezo de la kristana kredo ricevas ankaŭ instruan aspekton (prenante la formon de kateĥismo aŭ formulante tezojn kaj kontraŭtezojn. Do, necesas distingi kredodeklaro el kredokonfeso kiu estas io pli solena kaj artikolita kaj deviga por ĉiuj, kvankam la distigo foje fariĝas malfacila.

Lex orandi, lex credendiRedakti

La Lex orandi, lex credendi, tradukebla, el la latina lingvo per: la leĝo de la preĝo estas la leĝo de la kredola enhavo de la preĝo estas la enhavo de la kredo, referencas al la rilato inter kreo kak preĝo: en epoko en kiu ne jam ekzistis kredoformuloj aŭ memorandoj pri kredo kiaj la dogmaj sintezoj, kaj ne jam estis fiksita la Biblia kanono, kredoregulo estis la anoncoj ĉeestaj en la asertoj de la liturgio, kies pruvanta valoro kreskadis kun la unuformeco de la eklezioj disaj en la teritotioj en kiuj estis predikintaj la apostoloj. La principo de la Lex orandi, lex credendi, ankaŭ se formale neformulita, estis praktike la precipa fonto por fiksi la enhavojn de la kredo.

Fides et RatioRedakti

Fides et Ratio, esperante "Fido kaj Racio", estas encikliko verkita de la papo Johano Paŭlo la 2-a la 14an de oktobro 1998, kaj publikigita la postan tagon [1]

Precipa Enhavo de la Fides et RatioRedakti

La encickliko komenciĝas per la metaforo de la du aloj – la kredo kaj la racio – per kiu la homo, bone ekipita, povas engaĝiĝi en la serĉado kaj esploro de la vero. Per tiu metafora figuro, sed reala apudiĝo de la du aloj, la papo celas montri ke, kredo kaj racio ne ekskludas unu la alian, sed male ili sin kompletigas kaj subtenas reciproke.

La encikliko daŭrigas pruvante ke, la kredo postulas ja jes esti akceptita sed post racia pensado ĉar ĝi estas ankaŭ ago de racio. Neniu kredo rajtas esti akceptita se ne ankaŭ pensita de la intelekto, per kiu Dio sin revelacias kaj komunikas sian amon: fakte, ĝi revelaciiĝas al la homo, kiu siavice devas koni la Revelacion, kaj kompreni la procedon de la kogno pasas tra racio ĉar ne ekzistas alia vojo por ĝin atingi.

La aŭskulto de Dia Vorto ĉiukaze ne trovas tujan akceptiĝon: ofte la racieco bezonas esploron, kiu sin blokus tuj se ĝi estus nur analiza; tial, por ke la racieco daŭrigu sian kontrolon necesas ke, la kredo ne estu flankelasata ankaŭ kiam la racio ne donu respondojn. La racio, por daŭrigi la esploron kaj atingi respondojn, ofte bezonas ricevi la stimulan provizoran respondon de la kredo.

Homo kompreneble havas naturan alvokon al la vero atingebla per la serĉado pri la vero; sed ofte uzas nur unu alon (aŭ la kredo aŭ la racio) kaj tiel ĝi trovas grandajn malfacilaĵojn ĉar unuope ĉiu tiuj “fortoj” estas nekompletaj. Fakte, se la racio procedas sole kaj fariĝas spekulativado ene de si mem kaj enfirmiĝas tordiĝante sur propraj ideoj, la kredo mem iom post iom aridiĝas sen la intereso por la malkovro kaj vero kiu sin rivelas. Nur la eterna dialektiko de ambaŭ donas dignon kaj noblecon al la vivo de la homo en sia esenco de estulo kreita.

La plej granda insido estas ne gvidi la racion, apogite sur ne klara religia relativismo en kiu la racio elektas ignori la dian revelacion ankaŭ se pruvate okazintan. El tia konstato, papo Wojtyła senmaskigas la du kontraŭreligiajn malsanojn de niaj tempoj: la religia indiferenteco, unuflake, kaj kreiĝo al si de religio kaj dio laŭplaĉa al siaj gustoj.

Ofte oni sentas neceson kredi ĉar tielen pelas la homa bezono, eĉ la racio, kaj la samon postulas la kredo, sed manko de idealoj en dominanta neniismo kaj senpensa indiferenteco forturnas de la necesa zorgo pri la postuloj de la racio kaj kredo. Laŭ la papo, tia ĉiotrapenetranta neniismo, foje kaŭzo de memplaĉiĝo, povas esti superita nur per la kredo “en estiĝo”, kaj “en kreskiĝo”: kredo, do, kiu sin nutras kaj kontentigas per la uzo de la racio.

Emociemo ofte liveras al la homo "etikon pormomentan”, kiu ignorigas la veron revelaciitan kaj kondukas al maljustecon inter la homoj.

La racio plenumas sian necesan taskon en du momentoj: dum la serĉado pri la okazinta revelacio (oni ne rajtas kredi se tio ne estas akordiĝebla kun la racio), kaj ene de la kredo mem por montri ke la dogmoj mem ne kontraŭas la racion mem.

Ceteraj enhavojRedakti

La papo, krome, demonstras la eblecon kaj la raciecon de la Revelacio, la damaĝojn de la separado de la du elementoj, la historion de la kombino de la du elementoj, la respekton kaj admiron al homa racio konfesitajn en la dokumentoj de la kristana kaj katolika tradicio. Kaj precipe asertas la ĉiam malfermiĝo de la kredo al la esploro de la filozofioj de la sciencoj.

Origino de la principo “Lex orandi, lex credendi”Redakti

La formulado de tiu principo de la kristana teologio aperis en Prospero el Akvitanio (Limoĝo, 390 ĉirkaŭ – Romo 430 ĉirkaŭ), kiu en la oka libro de la verko “De gratia Dei et libero arbitrium contra collactiones” (Pri la Graco de Dio kaj la Libera volo kontraŭ la propozicioj) de Johano Kasiano [2] pritraktante la sutoritaton de la pasintaj episkopoj de la Apostola seĝo rilate la temon de la Graco kaj de la Libera volo (vidu polemikon pelagianan, skribas : “Ni vidas ankaŭ en la sacerdotaj preĝoj tiaĵojn, transdonitajn de la apostoloj, en la tuta mondo kaj en ĉiu katoloka eklezio unuforme celebratajn kvazaŭ la kredoleĝo estus establita el la preĝoleĝo” (obsecrationum quoque sacerdotalium sacramenta respiciamus, quae ab apostolis tradita, in toto mundo atque in omni catholica Ecclesia uniformiter celebrantur, ut legem credendi lex statuat supplicandi).

Katolikismo kaj "lex orandi, lex credendi"Redakti

Tiu principo en la katolikaj teologioj ĝuas grandan prestiĝon ĉar ĝi permesas esplori kiu estis la kredo de la unuaj kristanaj komunumoj. Replekso de tiu konsidero notiĝas ankaŭ en la Katekismo de la Katolika Eklezio, kiu en la n. 1224 recitas: “La kredo de la Eklezio antaŭs la kredon de la kredanto, kiu estas invitita al ĝi adheri. Kiam la Eklezio celebras la Sakranetojn, ĝi konfesas la kredon ricevitan de la Apostoloj. El tio la antikva moto: «Lex orandi, lex credendi» (aŭ: «Legem credendi lex statuat supplicandi», laŭ Psopero el Akvitanio (kvina iarcento). La leĝo de la preĝo estas la leĝo de la kredo, la Eklezi kredas kiel mem preĝas. La liturgio estas elemento konstanta de la sankta kaj vivanta Tradicio.“ [3]

Senescelte en la Katolika Eklezio la nunaj preĝoformuloj estas ligitaj al la antikvaj preĝformuloj kiel oni povas vidi ankaŭ en Monumenta Liturgica Concilii Tridentini.

La Tradicio por katoliksimo estas baza ĉar nur el ĝi devenas la kredo laŭ kiu la Biblio estas inspirita kaj do legenda laŭ la menso de la Sanktaj Patroj.

Anglikanismo kaj "lex orandi, lex credendi"Redakti

Lex orandi, lex credendi laŭ anglikanoj estas fundamenta por la kompreno de la kredo, sed ĝenerale ĉe ili okupas la unuan postenon la Sankta Biblio se komparata kun la Tradicio al kiu apartenas la principo de “lex orandi, lex credendi”. Ĉar ilia pozicio ne estas homogena, oni povas tiele sintezi: laŭ oficiala anglikanismo, la Eklezio devas obei al la Biblio; laŭ Anglikanoj katolikemaj, Biblio kaj Tradicio, ene de kiuj lokiĝas anaŭa la “lex orandi, lex credendi, havas la saman valoron kiel fontojn de la kredo; aliaj atribuas pli da valoron al la Tradicio. Plua pensoreligia fluo – kiel Richard Hooker – Biblio, Tradicio kaj Racio devas esti lasitaj en ilia natura tensio ĉar kune fariĝas fontoj de la religia vero.

Lex orandi, lex credendi laŭ reformaciulojRedakti

Ilia baza principo estas “Sola Scriptura”. Laŭ Luteranismo, Kalvinismo, Zuinglismo ktp, la “lex orandi, lex credendi” estas principo respektata tiom kiom ĝiaj enhavoj koincidas kun tiuj de la Biblio, unika fonto de la kredendaj enhavoj.

Lex orandi, lex credendi laŭ la Ortoksa EklezioRedakti

Dum la vizito al papo Benedikto la 16-a, Bartolomeo la 1-a patriarko de Konstantinopolo uzis ĝuste la latinan frazon el kiu li eltiris la instruon laŭ kiu el la liturgio elvenas la neceso reveni al unuigĝo de preĝo kaj kredo.[4]

Ankaŭ la ortodoksaj kristanoj, kvankam opiniantaj ke la Tradicio nek pli valoras nek malpli valoras ol la Biblio, ŝatas ĉion kio elvenas el la Koncilioj kaj el la Liturgio kiel fonton de ĉio kion instruis la apostoloj. La ortodoksa teologio, anstataŭ, taksi la Tradicion supera aŭ peralela al la Biblio, opinias ke tiu lasta estas la kulmino de la Tradicio mem. Konciloj kaj kredoformuloj esprimitaj en la ortodoksa liturgio opiniataj aŭtoritataj estas kromaj konfirmoj pri kio instruata de la apostoloj...

Kredo kaj modernaj sciencojRedakti

La rilatoj inter scienco kaj kredo (aŭ fido) en la postaj jarcentoj, precize ekde la 17-a jarcento kaŭzis ankaŭ metafizikajn debatojn ĝis niaj tagoj. En katolikismo, la rilato inter la kredo kaj la racio estas abunde pritraktata en la encikliko “Fides et Ratio” (Fido kaj racio 1998). En ĝi la pozitivismaj pozicioj rifuzantaj la eblecon de akordo inter la religia scio kaj racia fundateco estas decide kritikataj kaj rifuzataj: «sciencismo estas alia danĝero konsiderenda. Tiu filozofia koncepto rifuzas akcepti la ekziston de validaj formoj de kono malsamaj ol tiuj propraj de la pozitivaj sciencoj, konfluigante en la sferon de la imagaĵoj la prireligian kaj priteologian sciaron, same kiel ankaŭ la scion pri etiko kaj estetiko. Antaŭe, tiu pozicio estis proponata de pozitivismo kaj novpozitivismo kiuj taksis sensencaj la asertojn de metafizika karaktero. La epistemologia kritiko jam malkreditigis tiun pozicion, sed jen ĝi renaskiĝas sub la novaj traktoj de sciencismo»[5]

Iuj religiaj institucioj inspiris kaj jam preparis personojn tute dediĉitajn al la scienca esploro [6] kiuj estis ĉiam estimataj laŭlonge de jarcentoj. Ili hodiaŭ disponas pri universitatoj, esplorcentroj kiel ekzemple, pri la Papa Akademio de la Sciencoj, pri ekipoj funkciigantajn sciencajn esplorojn kiel la Observatorio astronomia vatikana.[7]

 
Kupolo de la teleskopo poziciita sur la tegmento de la apostola palaco de Kastelo Gandolfo.

Iam la scioj estis progrese akiritaj en Okcidento jen en diversaj Monaĥejoj kaj en la episkopaj lernejoj en diversaj kristanaj eŭropaj landoj, aparte en Francio dum la Karolida epoko.[8]. La remalkovro, en Okcidento, de kompletaj sekcioj de la greka filozofio pere de interŝanĝoj kun aliaj civilizoj kaj la traduko de multaj antikvaj manuskriptoj inter la jaroj 1120 kaj 1190 permesis la disvastiĝon de la samaj tekstoj en okcidento. Aristotelo, aparte, estis agnoskita dum la tuta mezepoko kiel la antonomazia filozofo. Oni jam konservis en Okcidento diversajn liajn verkojn (lia “malnova logiko”, ekzemple, pere de Boecio komence de la 6-a jarcento, kiu stimulis la disvolviĝon de la dialektiko en la 12-a jarcento. Tiuj libroj kun ĝiaj teorioj sciencaj kaj filozofiaj dum la 13-a jarcento estis rekonsideritaj kaj inspiris Sanktan Alberton la grandan kaj Sanktan Tomason de Akvino kaj ĵelpis la sistemadon de la kristana filozofio.[9] Studuloj judaj (kiel Maimonido) kaj islamanaj (kiel Averoeso, kies komentoj pri la verkoj de Aristotelo estis legitaj en la kristana mondo), pli kreskigis tiun ellaboron kiu staras ĉe la komenco de la Reneŝanco de la 12-a jarcento [10]. Preskaŭ samtempe alestiĝis la kritiko pri tiuj tekstoj, kaŭzita de la observado kaj eksperimentado (vidu ekzemple Roger Bacon).

Astrofizikisto Hubert Reeves informas ke se “laŭ longa tempo oni opiniis ke la scienco estus ignorinta la funkcion de la religio, tio estis eraro. Ĉi-koncerne du vidpunktoj oponiĝas ĉar scienco kaj religio ne alfrontas la samajn problemojn.

  • “La scienco” priskribas la fenomenojn, la mekanismojn, la principojn al kiuj ni estas submetitaj, alivorte la kielon de la ekzisto. Tamen, la limoj de la nuna scienco estas tre realaj, kiel evidentigas Pierre Karli de l’Académie des sciences: «nia soifo de signifo kaj de sperto ne eniras inter la konsideroj de la scienco ĉar ne eblas ilin prilaboris per ekvacioj!». Tamen, kiel revenĝo, same kiel la filozofio kaj la arto siaflanke, la fido interesiĝas pri ekzistencialaj problemoj koncernantaj la sencon de la vivo, la ĉeeston de la transmondo, l’ekziston de Dio, la rilatojn de homo kun Li, kaj orientigas sindemandi pri la kialo de la ekzisto.
  • La religio sekvas en kontinueco la sciencajn sciojn [11]

Kredo je estoRedakti

Plejparto de religioj akceptas la konservadon de memo post la morto. Al tiuj skoloj restas du eblecoj: la feliĉo aŭ la malfeliĉo post la morto.

Ekscepte al pli ortodoksa kalvinismo, la religioj diras ke la sorto de ĉiu animo post la morto dependas de personaj kvalitoj. Laŭ tiu principo, la animoj devas respondi por siaj agoj, kaj ricevi feliĉon aŭ malfeliĉon post la morto. Laŭ la religio, tiuj agoj eble estas nur moralaj, aŭ inkluzive obeon al ritojn kaj cerimonioj dum la vivo, ekzemple, fundamentismaj kristanoj kredas ke homo bezonas nepre ricevi bapton por esti feliĉa post la morto.

Ne ĉiuj religioj akceptas la principon de feliĉo aŭ malfeliĉo de la animo post la morto. Ekzemple, adventismo kaj Jehovismo diras ke la bonaj homoj estos feliĉaj, sed malbonaj homoj simple malaperos, sekve, ne estos puno al malbonaj agoj. Al klasika paganismo, ĉiuj estus iom malfeliĉaj post la morto, la bonaj homoj ne ricevus punon, sed ankaŭ ne ricevus premion en infero kaj eĉ soifus kaj malsatus se parencoj ne plu oferus manĝaĝojn al ili.

Ĉiuj skoloj kiuj akceptas la principon de feliĉo aŭ malfeliĉo de la animo post la morto, aŭ alivorte, la estontajn punojn kaj ĝuojn, esence diferencas en la naturo de tiuj punoj kaj ĝuoj, precipe per la kondiĉoj de okazigantaj unujn kaj aliajn.

Al kelkaj religioj, la puno aŭ premio venos nur en la Lasta juĝo. Al ili, post la morto, la animo dormos aŭ malaperos ĝis la fino de la mondo, kiam Dio revokis la mortintojn por juĝi ilin. Aliaj kredoj diras ke tuj post la morto, la homoj ricevos punon aŭ premion. Fine, kelkaj kredoj diras ke homoj reenkarniĝos por nova surtera vivo, kaj aliaj diras ke homoj vivu nur unufoje. Tiu tezo estas plimalpli komuna je pluraj religioj (precipe Hinduismo kaj Ĝajnismo) kelkaj apartaj skoloj de religioj ne reenkarniĝkredaj (ekzemple Druzoj, gnostikismo ktp) kaj antikvaj kaj pli modernaj filozofioj (Pitagorismo, Platonismo, individuaj penisistoj, vidu en apartaj artikoloj) kaj/aŭ tiuj de la spiritismo.

NotojRedakti

  1. Preskonferenco de prezentado de la Encikliko Fides et Ratio de Lia Moŝto Paŭlo Johano la 2-a pri la rilatoj inter kredo kaj racio. Dato:15-10-1998
  2. Komenciĝis muntado de la Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro
  3. La sama koncepto esprimas la Apostola konstitucio Dei Verbum de la Dua Vatikana Koncilio, 8.
  4. Prioritatas garantii daŭripovecon de nia agado
  5. Kanada polico protektas nazian monumenton
  6. Brazila tribunalo decidas gardi en Rio-de-Ĵaneiro enketon pri la morto de Marielle Franco
  7. Koncerne rilaton inter scienco kaj religio, ĝi inspiris al Bertrand Russell eseon kies ĉapitro estas dediĉita al ekzameno ĉu la scienco mem estus superstiĉa.
  8. Ankaŭ hodiaŭ mi elektus la saman vivovojon
  9. La Internacia Junulara Kongreso en 2021 okazos en la ĉefurbo de Ukrainio.
  10. Festa semajno por infanoj kaj familioj
  11. B.v. diskonigi ĝin al viaj samideanoj kaj sendi vian komenton responde ĉi tiu letero.