Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Jesuo

(Alidirektita el Kristo)

"Jen la homo!"

~ Pontio Pilato pri Jesuo Kristo
La vera vizaĝo de Kristo, laŭ Louis Farrakhan

"Tre taŭga por Romo!"

~ Konstantino pri Jesuo

"Amo pli kora, disiĝo pli dolora"

~ Zamenhof pri Jesuo
6429.jpg

"Jesuo estas mia amiko."

~ Usonano pri Jesuo

"Jesuo estas la vojo,la vero kaj la vivo!"

~ Pastro pri Jesuo

"kiu estas la mensogisto, krom tiu, kiu malkonfesas, ke Jesuo estas la Kristo?"

~ Paŭlo la Apostolo pri Jesuo

"Chiuj profetoj estas judoj eĉ profeto Jesuo Alaj he salam"

~ Saidnabi Saidilhomzoda pri Jesuo

"Pro la dieca inteligento donita al la homo, oni diras ke ni estas kreitaj laŭ la bildo de la Eternulo, sed tio estas tre fora de la nocio, ke la Superulo havas korpon aŭ materian formon."

~ Rabeno pri Jesuo

"Krucifikson kun pentrita Jesuo mi ne jam renkontis"

~ turisto pri memoraĵoj

"Jesuo ne estis krucumita sur krucifikso!"

~ Bertilo Wennergren pri morto de Jesuo

"Protestantoj preferas simplan krucon sen la korpo de Jesuo"

~ protestanto pri kruco

"Cetere historie verŝajnas ke Jesuo nek naskiĝis je "kristnasko", nek mortis sur kruco"

~ Ronaldo pri pri la vivo de Jesuo

"Ĉu mi estis tiu aŭ tiu dum pasintaj vivoj, tio ja estas tute negrava. Kial oni sciu tion?"

~ Mi pri mi mem

"Jesus hasn't shared anything with you."

~ Google pri vi
Unu el la pentraĵoj, por kiu li pozis.

† Jesuo Hussein Kristo † (bonalingve La Eternulido, hebrelingve ימח שמו וזכרו, naskiĝis la 25-a de Decembro, 1859 a.Z., mortis la 3-a de Aprilo, 1826 a.Z.), pri kiu rakontas la † evangelioj †, estis ĉarpentisto, rabeno kaj kred-sanigisto. Li estas tamen plej memorata por sia rolo kiel belarta modelo.

Li pozis kaj por pentraĵoj kaj por statuoj. Tiuj verkoj uziĝis kiel idoloj en la temploj de Romio, kaj kelkaj ĝis nun tie travivis.


BuddyChristTheRedeemer.jpg

Enhavo

Atentu!Redakti

Sankta testa demando: kiom da voloj, kiom da mensoj havas Jesuo (kaj sekve dio)?

(Atenton! Diri ke Jesuo havas nur unu volon estas la herezo monotelisma!)

† Vivo †Redakti

Vivo de Jesuo (france Vie de Jésus) estas biografio pri la historia Jesuo Kristo de la franca filozofo Ernest Renan, aperinta en 1863. Ĝi estas la unua parto de la verko Histoire des origines du christianisme (Historio de la originoj de la Kristanismo).

El la franca tradukis la verkon Emile Gasse al Esperanto en 1907. La supersignoj anstataŭigitaj per h. „Bona, fidela traduko de famega verko!“

† Antaŭnasko †Redakti

La koncipiĝo de † Jesuo † okzis artefarite. Li estis nur duone homo diras la iniciatinto, profesoro Bernhard Struck, en intervjuo de Libera Folio.

† Naskiĝo †Redakti

La judaj saĝuloj sciis, ke Mesio naskiĝos en Bet-Leĥem, kaj protestis, ke Jesuo naskiĝis en Nazaret. La kristanoj ne povis malkonsenti tion, sed ili estis tute certaj, ke Jesuo ja estas Mesio. Do ili aplikis logikon kaj trovis klarigon: la patrino de Jesuo vizitis en Bet-Leĥem, kiam li naskiĝis. Luko eĉ registras rakonton pri impostkolektado por fari tiun konkistadoron pli konvinka.

  • 8. Popolnombrado de Aŭgusto. Jozefo startas kun Maria, Jesuo, Joseo. Ĵaŭdon, la 6-a de Januaro en Betlehemo Maria akuŝdoloras. Ili rifuĝiĝas en groto destinita al stalo. Joseo restas kun Maria dum Jozefo iras serĉi akuŝistinon. La tempo fermiĝas. Fine li trovas virinon, “Eva, la unua patrino de ĉiuj homoj”. Homoj alvenas al la groto, lumo, anĝelaj ĥoroj.
  • 9. Virino, Salomeo, elvenas el Jerusalemo al la groto. Ŝia nekredemo pri la virgeca akuŝo de Maria. Ŝi provas palpi Maria, sed ŝia mano eksekiĝas, tuŝas Jesuon kaj ĝi saniĝas.
  • 10. Adorado de la Tri Reĝoj
  • 11. La 9-an de januaro alvenas al la Groto kun granda eskorto deĵorantoj la Tri reĝoj: Melkon reĝo de Perso; Gasparo reĝo de Hindio; Baltasaro reĝo de Arabio. Ili donas sian donacojn kaj libron (temas pri la apokrifa Revelacio de Seto). Herodo ilin arestigas, sed tertremo ruinigas la palacon. Ili estas liberigitaj.
  • 12. Cirkuncido kaj prezentado de Jesuo al la templo, saluto de la maljunulo Simeono.
  • 13. Amasbuĉado de senkulpuloj.
  • 14. Herodo mortigas Zakarion kaj serĉas Elizabeton kaj Jozefon kiuj forfuĝis al la montoj.

† Frua kariero †Redakti

Lia kariero kiel arta modelo komenciĝis la mem tagon, kiam li estis naskita. Kun kune la patrino, li pozis por bildo uzota sur novjara salutkarto. Oni pagis ilin per oro, olibano, kaj mirho. Por † Jesuo † , tio estis la unua el multaj sukcesoj.

Kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj loĝis en Kapernaum [...] por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja [Mat 4:13-14]

La fruaj sukcesoj tamen ankaŭ alportis problemojn. Oni akuzis la gepatrojn de Jesuo pro infanpornografio, ĉar ofte li aperis nuda en portretoj. Tial ili devis fuĝi al Egiptio.

Fuĝo al EgiptioRedakti

  • 15. Anĝelo dumsonĝe diras al Jozefo ke li fuĝu. Tiu fakte fuĝas al Askalono kaj poste al Hebron, kie restas nur ses monatojn. Ili kaŝiĝas en Kanis kie ili loĝas ses monatojn. Jesuo dujaraĝas. Ili atingas Kairon restante tie 4 monatojn. Jesuo, dumlude, brakumas sunradion kaj per ĝi kondukiĝas. Ili fuĝas al Mesrin. Idolaĵo parolante anoncas la alvenon de filo de granda reĝo. Ili foriras al la alia urbo sed ankaŭ tie idolaĵoj anoncas la ĉeeston de granda reĝo. La idolaj statuoj falas kaj mortigas la ĉeestantaron. Jesuo resurektigas 182 personojn, sed ne 109 deĵorantojn en la apolona templo. Oni lin rekonas kiel Dion kiu intertempe sanigas multege da malsanuloj. Ili loĝas en la domo de hebrea princo, Eleazaro. patro de Lazaro, Maria kaj Marta, eĉ ili en ekzilo pro timo de Herodo. Anĝelo aperas al Jozefo dirante ke li povas foriĝi el Egiptio. Ili trapasas apud la Monto Sinajo.
  • 16. Ili alvenas al Moabo, araba urbo. Jesuo eniras kaj tuj falas la temploj, Jesuo sanigas infanojn. Dumlude Abias filo de Tamaro falas el teraso kaj mortas, Jesuo, akuzita, lin resurektigas.
  • 17. Maria kaj Jozefo iras al Sahaprau, en Sirio, kiam Jesuo aĝas kvin jarojn kaj tri monatojn. Jesuo ĵetas teraĵojn sur fonto kaj tiu eligas sangon, revenigas la fonton, fiŝkaptas kaj mirakle ekfajrigas, resurektigas mortintan infanon, nome Moni filo de Saruhi
  • 18. Sesjaraĝante, Jesuo kun la gepatroj forfuĝas al Madian, en Kanaano. Li kreas pasereton el argilo, lanĉas aeren polvon kiu ekfariĝas insektaro.
  • 19. Kiam Jesuo setjaraĝas ili revenas al Israelo, precize al urbo Bothosoron. Jozefo sin prezentas al la reĝo de la urbo kaj petas ke li instruu Jesuon, sed la reĝo tiun sendas al Gamalielo.
  • 20. Jesuo sin montras pli saĝa ol Gamalielo ankaŭ en la mistikeca senco de la literoj, kaj helpas Jozefon por plilarĝigi, mirakle, tronon.
  • 21. Naŭ jarojn havas Jesuo kiam ili atingas Tiberiadon. Tinkturisto, pernome Israelo, ilin gastìgas. Jesuo “ludas” kun lokaj infanoj kaj ilin lamigas, blindigas, surdigas kaj poste ili sanigas, aliigas lignon al serpento kaj rokon al fajro. Li marŝas sur marakvoj. Jesuo lazure tinkturas ĉiujn stofojn sed tuj poste ilin mirakle retinkturas laŭ diversaj koloroj. Kaj por eviti la riproĉojn de Jozefo, Jesuo fariĝas alia infano.
  • 22. Jesuo dekjaraĝas kiam ili atingas Arimatean en la regiono Galilea (reale en Judio). Jesuo plenumas diversajn miraklojn kaj sanigojn.
  • 23. Ili elmigras al alia urbo. Jesuo ĉe poto frakasas kruĉojn, poste ilin flosigas integraj. Sanigas knabon lepran.
  • 24. Ili atingas Emaus. Jesuo sanigas dekkvinjaraĝulon lepran.

En NazaretoRedakti

  • 25. Anĝelo ensonĝe diras al Jozefo ke ĉiuj establiĝu en Nazareto kun la dekdŭjaraĝa Jesuo. Tie Jesuo repacigas du interkverelantojn.
  • 26. Jesuo sanigas sirian Hiram, kiu konvertiĝas al la Plejalta Dio, Patro kreinto kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
  • 27. Jesuo sanigas almozulon kiu konvertiĝas al la Triunuo.
  • 28. Jesuo renkontas du soldatojn Khoiratar kaj Gohartar de la sekvantaro de la Tri Reĝoj, kaj ilin ‘evangelizas’.

† Scienca studado †Redakti

Kiel junulo, Jesuo estis tre interesita pri astronomio. Dum la nokto, li rigardis la stelojn tra teleskopo, dum la tago ripozis, kaj neniam akiris suntanon. Pro ke li ofte parolis pri la freneza sciencisto Galileo, oni nomis Jesuon "la pala galileano".

† Persona Grata †Redakti

Post la miraklo de la akvo iĝinta vino, farita de Jesuo, kelkaj flustris:

- Jen ulo nepre invitenda ankoraŭ.

† Bapto †Redakti

Johano estis ano de sekto (esenoj) kiu oponis la tiutempan judisman eklezion. La rito de purigado estis grava por la kredantoj, sed bedaŭrinde ne senkosta. Riĉuloj povis lavi sin de siaj pekoj pli ofte ol malriĉuloj. Johano diris: venu en la riveron; mi purigos vin unufoje kaj por ĉiam, kaj kostos al vi neniom. Jesuo aprobis, kaj estis baptita.

† Jesuo kaj la adultantino †Redakti

Kiam Jesuo savis adultantinon, iĝis lumego ĉirkaŭe kaj Li diris:

- Kiu neniam eraris ĵetu unuan ŝtonon!

Ebriulo kiu rigardis ĉion prenis brikon el grundo kaj fendigis ĝin ĵetante al frunto de Maria Magdalena, kiu falis malmole. Jesuo rigardis kaj diris:

- Vi neniam eraris, mia bonulo?

La ebriulo respondis:

- Ekddee tiu distanco ĉiii tiaaa, neniammm ...

† Transfiguriĝo †Redakti

 
Transfiguriĝo de la Sinjoro
(Teofano la Greko, ĉ. 1400)

En kristanismo, la Transfiguriĝo de la Sinjoro (greke Μεταμόρφωσις τοῦ Κυρίου) estas dekduopa festo establita rememore pri la apero de Jesuo Kristo en glora supernatura aspekto sur la monto Tabor[1]:

1 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;

2 kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo;

3 kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li;

4 kaj Petro responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie. Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. 5 Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin. 6 Kaj aŭdinte tion, la disĉiploj falis sur sian vizaĝon, kaj tre timis.

† Aresto de Jesuo †Redakti

 
Aresto de Jesuo

La Aresto de Jesuo estas okazaĵo registrita en la kanonikaj evangelioj. La okazaĵo finfine kondukas al la krucumo de Jesuo. Jesuo estis arestita de la soldataro de la Sinedrio en la Ĝardeno Getsemano, baldaŭ post la Lasta Vespermanĝo (dum kiu Jesuo donis sian finan predikon), kaj tuj post la kiso de Judaso, kiu tradicie estis ago de perfido. La aresto tuj kondukis al lia proceso antaŭ la Sinedrio, dum kiu ili kondamnas lin al morto. En kristana teologio, la okazaĵoj de la Lasta Vespermanĝo ĝis la morto kaj resurekto de Jesuo estas referitaj kiel Pasiono.

La feston oni celebras je la 6a de aŭgusto laŭ la koncerna eklezia kalendaro (julia aŭ gregoria).

Skurĝado de KristoRedakti

La skurĝado de Kristo estas epizodo de la vivo de Jesuo kiel raportata de la Evangelioj (Mt 27, 26; MK 15, 15; Lk 23, 16; Jo 19,1).

La skurĝado estas batado aparte sanga, pere de bastonoj, vergoj aŭ kato je naŭ vostoj. Tiu lasta konsistis, laŭ la romia tipologio, el bastono al kiu estis ligitaj diversaj laĉoj finigantaj per metalaj krifoj, plombaĵoj kaj ostaj splitoj kiuj estigis doloregajn ŝiraĵojn kaj ostorompojn al la torturito.

 
Skurĝado sur Kristo de Daniele Crespi, 1625-1630, Varsovio, Muzeum Narodowe.

Laŭ la kanonaj evangelioj, Jesuo estis submetita al la torturo de la skurĝado dum la proceso stariĝinta antaŭ la romia prokuroro Poncio Pilato. Laŭ Johano, Pilato skuĝigis Jesuon por kontentigi al la hebreaj altaranguloj lin akuzantoj kaj por kvietigi la ektumulton kiun ili provokis kaj, plue, por kortuŝi la hebrean popolon, kiu, tamen, ne kvietiĝis kaj male daŭrigis grandvoĉe postuli la krucumon de Jesuo,, kiun fine Pilato permesis.

La temo renkontiĝas en la arto ekde la 9-a jarcento, dum estis tute malĉeesta en la bizanca arto kaj malofta en la Ortodoksa Eklezio. Dekomence ĝi aperis en manuskriptoj, precipe en Italio.

Ofte Pilato estas pentrata ĉeestanta la scenon, kaj servisto de lia edzino estas rakontanta pri ŝia mesaĝo.

Nombraj signoj de la skurĝado videblas en la bildo de la Mortotuko de Torino, kiu laŭ tradicio kaj historiaj konstatoj envolvis la korpon de Jesuo en la entombigo. Tiuj signoj klare montras la spurojn de la terura torturilo. (Vidu: [1])


La skurĝado de Jesuo ĉeestas en diversaj artaj verkoj inter kiuj:

Kaj en la filmaro pri la vivo de Jesuo:

Ascendo al la KalvarioRedakti

 
Pieter Bruegel la pliaĝa, Ascendo al Kalvario de Bruegel.

La ascendo al Kalvario estas epizodo de la Pasiono de Jesuo rakontata en la kvar kanonaj Evangelioj: Mateo (27, 31-34); Marko (15, 20-23), Luko (23, 26-33); kaj Johano (19, 17-18).

La evento estas rakontata en tre sinteza maniero en la Evangelioj, nur Luko aldonas pluan apartaĵon (la dialogo kun la virinoj). Nur Johano asertas ke Jesuo portis la krucon dum la sinoptikoj diras ke la kruco estis portata de Simono el Cireno. Ĉiukaze la kondamnito ne portis la krucon, sed nur la horizontan foston. Oni aldonu ke Johano eble volis dementi disvastiĝintan onidiron laŭ kiu sur la kruco oni najlis Simonon, ĉar portantan la krucon, kaj ne Jesuon. Tiu ideo estis decide misfamiga por Jesuo. Eblas tial hipotezi ke Jesuo ascendis Golgoton sen apartaj suferoj, sen la kruco kaj ankaŭ sen la dornokroneto kiu, eble, estis forprenita kiam oni lin revestis per lia tuniko por lin enkonduki al la loko de la krucumo. La tri faloj de la Via crucis estas frukto de la kreeco de devotuloj kaj apologetoj kiuj intencis reprezenti la suferojn de la Mesio por igi pli draman evento kiu en la Evangelioj estas rakontata sentragike.

† Ekzekuto †Redakti

La "mirakloj" ĉiam funkciis efike. Kontraŭ tio † Jesuo † devis morti sur krucoligno. Sed, ĉu vere li mortis?

Jesuo estis ekzekutita, sed la kialo de la ekzekuto estas temo de historia disputo. Laŭ malnova teorio, judaj gvidistoj kondamnis lin pro blasfemo. Tamen laŭ pli nova teorio (bazita sur nuntempa historia esploro sed ankoraŭ ne pruvita), lin ekzekutis la romiaj artistoj, post kiam la artaj modeloj faris strikon.

Certas almenaŭ tio, ke la artistoj ĉeestis la ekzekuton, kaj tie faris pluajn bildojn.

† Elkrucigo †Redakti

 
Elkrucigo de Fra Angelico, (1432-1434).

La Elkrucigo de Jesuo estas la epizodo de la pasiono de Jesuo okazinta post lia morto sur la kruco. Temas pri epizodo kiu havis laŭlonge de la jarcentoj multegon da arta reprezentaĵoj.

En la Evangelio laŭ Marko la epizodo okazas la vesperon, tiun de la Paraskevo ("Preparado", nome la vigilo de la sabato; Jozefo de Arimateo, pri kiu oni diras ke estis influa membro de la Sinedrio kaj atendanta la regnon de Dio, aliris ĉe Pilato por peti la korpon de Jesuo. Pilato, surprizite ke Jesuo estus jam mortinta, petis konfirmon pri tia forpaso al la centestro: post tio li disponigis la korpon al Jozefo. Tiu ĉi, post akiro de taŭga tolaĵo, elkrucigis la korpon kaj ĝin kuŝigis en la mortotuko kaj lokiĝis en tombon fosita en la roko tiun fermante per rulanta ŝtono. Maria el Magdalo kaj Maria de Klopas, patrino de Ioses, restis rigardi kie oni entombigas la korpon. (Marko 15, 42-47). [2]

En la Evangelio laŭ Mateo, vesperon post la krucumo de Jesuo, riĉulo Jozefo de Arimateo, sekrete disĉiplo de Jesuo, petis la korpon al Pontio Pilato, kiu tiun liverigis. Jozefo metis la korpon en blanka tolaĵo, ĝin kuŝigis en sian novan tombon, kiu li fosigis en la roko kaj fermigis ruligante antaŭ ĝia pordo grandan ŝtonon, kaj foriris. Rigardis la scenon de la elkrucigo Maria Magdalena kaj la alia Maria. (Mateo 27, 57-61). [3]

La Evangelio laŭ Luko prezentas Jozefon de Arimateo membro de la Sinedrio, kaj persono bona kaj justa, kiu "atendadis la dian regnon": tiu Evangelio precizigas ke Jozefo estis siadecide nepartopreninta en la decido de siaj kolegoj. Jozefo elkrucigis la korpon de Jesuo, ĝin envolvis en mortotuko kaj ĝin lokigis en tombon fositan en roko, «en kiu neniu ankoraŭ estis kuŝigita»; la evangeliisto ĉipunkte precizigas ke estis la tago de la Paraskevo (Preparado) kaj ke jam ekaperis la lumoj de la sabato. Iom fore virinoj, “venintaj kun Jesuo el Galileo, estis rigardantaj la tombon kaj la entombigon de la korpo; ili foriris por pretigi parfumojn kaj ŝmiraĵojn por la korpo, sed observis la ripozon de la sabato (Luko 23, 50-56). [4]

Ena la Evangelio laŭ Johano estas rakontate ke Jozefo de Arimateo estis disĉiplo de Jesuo, sed ke tanadis tiun adheron sekreta pro timo de la Judoj. Jozefo kune kun Nikodemo disĉiplo de Jesuo petis la korpon de Jesuo al Pontio Pilato, kiu ĝin al ili transdonigis. Jozefo aliris Golgoton kune kun Nikodemo, kiu kunportis mirhon kaj aloon. La du elkrucigis la korpon kaj ĝin ĉikaŭvindis en bendoj kaj aromaj oleoj. En la loko de la ekzekuto estis ĝardeno kun ene tombo neniam uzita; tie ili kuŝigis la korpon de Jesuo ĉar estis Paraskevo (Preparado) kaj la tombo estis proksima (Johano 19, 38-42).[5]

La evento konsistigas objekton de la kristana arto, kie estas reprentata Jesuo kiam oni lin elkrucigas (elnajligo el la kruco) aŭ kiam lin oni lokigas en la tombo (entombigo). Al la magra priskribo de la Evangelioj, artistoj inspiriĝis por senmezura produkto de pentraĵoj, bareliefoj, statuoj kaj poetaj priskriboj kiuj akompanis la kristanaron laŭlonge de la du mil jaroj de sia historio.

Komerca listo de artaj elkrucigoj

† Reviviĝo †Redakti

La pruvo subtenanta la resurekton de Jesuo estas nerefutebla. Unue, ekzistas pli ol kvincento de atestantoj, kiuj propra-okule vidis la resurektitan Kriston! Tio estas sufiĉe da okul-atestanto. Kvincent voĉoj ne povas esti ignorataj. Tie ĉi estas ankaŭ la malplena tombo; la malamikoj de Jesuo povus haltigi ĉiujn parolojn pri la resurekto, se ili povus montri Lian mortan, putriĝantan korpon, sed ne ekzistis iu ajn morta korpo, kiun ili povus montri! La tombo estis maplena! Ĉu povis la disĉiploj ŝteli Lian korpon? Tre malfacile. Por preventi tian ĉi eventualaĵon, la tombo de Jesuo estis severe gardita per armita soldatoj. Konsiderante, ke Liaj plej proksimaj sekvantoj fuĝis kun timo, post kiam Li estis arestita kaj krucumita, tio estas plej altgrade neprobable, ke tiu ĉi man-pleno da timigitaj fiŝkaptistoj irus kontraŭ bone trejnitaj, profesiaj soldatoj. La simpla fakto restas,ke la resurekton de Jesuo ne eblas kontesti!

† Zombiaj aperoj †Redakti

Notinda kredo pri Jesuo troviĝis inter gotoj. Laŭ ili, li iĝis zombio post la morto, kaj dum 40 tagoj daŭre li marŝis, parolis kaj eĉ manĝis. Li eble estis la nura juda zombio en la historio.

sensencaj ritoj.

† Ekstertereco †Redakti

 
† Ho! † Jesuo Kristo! †

† Jesuo † , kaj Johano la baptista, simile ankaŭ la apostoloj havis la taskon propagandi novan ideosistemon. Ilin apogis de malantaŭ la kulisoj la delegitaro de netera civilizacio. La delegitanoj helpis per sia tuta teknika arzenalo la agadon de † Jesuo † kaj lia taĉmento ĝis la fino.

† Jesuo † kaj lia taĉmento migrante de kolonio ĝis kolonio propagandis la dogmaron, kaj faris tiajn agojn, pri kiuj la homoj ne trovis klarigon. Ili ne havis ŝancon ekkompreni tiujn agojn, ja havis nur primitivajn konojn. Estas kompreneble, ke anstataŭ klarigo ili parolis pri miraklo. Pro tiuj "mirakloj" fariĝis multaj sekvantoj de Jesuo, nome de la Movado.

ĈieliroRedakti

Suna supreninro al la ĉielo ŝajnus simila, laŭ iuj pramodernaj proponintoj de la Kompara Skolo aŭ Religionisma, nun forgesita, al tiu de Kristo. Pro tio facilege oni vidis ne nur similaĵon sed ankaŭ derivadon de la dua el la unua. Tiu skolo adoptis metodon, nun tute ekskutima kaj konsiderita nerafinita, laŭ kiu la similado de formoj kaj de ideologioj aŭ simboloj konduktus ĉiam kaj nepre al la konkludo pri identeco aŭ dependeco.

Malfacilas, fakte, pensi ke la supreniro al la ĉielo de Kristo – kio korekte interpretendas laŭ ĝia valoro teologia kaj simbola kaj ne kiel evento “astronomia” – povas deveni el la mito de Mitro. Fakte, la “misteroj” (komplekso de ritoj, parte sekretaj) de Mitrao akiras certan gravon ek de la dua jarcento (do post la aperiĝo de Kristanismo). Aparte kompleksaj en siaj ritoj, la misteroj havis la funkcion “inici” fidelulon al la komunio kun la diaĵo kaj tio okazis ankaŭ per vespermanĝo uzanta panon kaj vinon.

Tiu lasta elemento kaj kelkaj aliaj komponantoj povas elvoki kontaktojn kun la kristana mondo, sed restas la kronologia problemo: pro tio la influo povus okazi laŭ kontraŭa direkto. Tamen oni ne rajtas ekskludis ke, ekzemple, la Paŭla teologio de “mistero” ricevis kategoriojn de la klasika mondo kaj ilin uzis por komuniki la kristanan mesaĝon kiu estas, ĉiukaze, radikiĝinta en la matrico malnovatestamente kaj sianature ankrita al la historieco.

EsperantoRedakti

 
Li kredas je Jesuo!

Ech eksperiecozaj esperantistoj kiel Jesuo havas problemojn kun akuzativa -n. Ni igu la akuzativon ne-devigata!

TomboRedakti

Oni demandis al rabeno, ĉu hodiaŭ judoj permesus, ke Jesuo estu entombigita en juda tombejo.

Respondis li: "Ni certe povus indulgi kaj elteni tion, ĉar li ja restus tie nur dum tri tagoj."

Paraboloj de JesuoRedakti

 
Ilustraĵo de la Parabolo de la erarinta filo, de itala pentristo Pompeo Batoni.

La paraboloj de Jesuo estas kolekto de parabolo atribuitaj al Jesuo registritaj en la Evangelioj (http://www.ueci.it/eldonoj/verkoj/tomaso_evangelio.htm]), kaj kanonaj kaj nekanonaj, kaj en aliaj malmultaj antikvaj fontoj. Temas pri la plej konata ekzemplo de literatura ĝenro "parabola", ĉeesta en la Malnova Testamento.

La paraboloj de Jesuo encentriĝas precipe sur tri temoj:

Iuj paraboloj kovras foje pluraj temoj samtempe.

KatolikismoRedakti

Jesuo apenaŭ estis katoliko. Li eble diris aferojn, kiuj ne konvenis al la posta doktrino, sed oni ankoraŭ memoris la dirojn post lia morto. Aliflanke antaŭ la kristaliĝo de la doktrino en kristismo estis diversaj pensmanieroj; multaj versoj en la Nova testamento havas naturan gnostikisman interpreton.

† Ideologio †Redakti

Jesuo estas la Ekumena Kristo, la Plejalta Ŝtatestro, ĉar nur diece universalisma penso povas proponi la ekziston de ia socio, en kiu la homoj respektu unu la alian en tia grado de Frateco.

Jesuo estis kaj pacismano ("Prezentu la alian vangon !") kaj komunisto (Li kaj liaj proksimaj disĉiploj havis komunan monsakon, pri kiu Judaso zorgis -- t.e. Judaso ŝtelis el la komuna monsako.). Cetere Jesuo volis etendi sian komunismon al ĉiuj sekvantoj : pro tio li aranĝis la "multobligadon" de la panoj (la disĉiploj kolektis ĉies panojn kaj disdonis ilin al ĉiuj por manĝigi ilin).

Se Jesuo sukcesus fondi sian komunisman teologion en Palestino, neniu nun povas scii, per kiaj principoj li regus ĝin. La Nova Testamento komprenigas, ke Jesuo regis sian movadon absolutisme kaj per absoluta potenco.

Jesuo estas la Plejalta Reganto de la planedo Tero, kaj en Sia Unua Videbla Alveno al ĉi tiu mondo, Li okazigis ankaŭ verajn socispiritajn miraklojn.

† Ora regulo †Redakti

Konfuceo † Jesuo † faris el la "ora regulo" unu angulŝtonon de sia filozofio: "Kiel Vi volas, ke la homoj faru al Vi, faru ankaŭ al ili tiel same." Simpla, ĉu ne? Kiu povus obĵeti?

Multe da inko fluis montrante la malon. Kompreneble, ĝi ne estas simpla. Ekzemple la Ora Regulo antaŭsupozas bonajn/raciajn dezirojn. Supozu — ni limigu nin al du homoj pro konveno — ke S-ro A volas, ke S-ro B donu al li luksan domegon. Sekvas, ke lia devo estas doni luksan domegon al S-ro B. Sed se S-ro A jam disponus pri luksa domego, li ne estus ĝin dezirinta. Aŭ pli ekstreme: S-ro A rezignis pri la vivo, volas morti (ne tiel malofta afero), kaj petas helpon de S-ro B. Do lia devo estas mortigi S-ron B. Ktp.

Ankaŭ masoĥismo tre komplikas la oran regulon.

MovadoRedakti

Jesuo diris, ke aparteno al la movado estas pli grava ol la parencaj rilatoj. Se okazas konflikto, oni devas elekti la movadon. La nova kredo estis ne hobia religio sed la ĉefafero de vivo.

Famaj diraĵojRedakti

  • "Ed conducu nosoyn ned in tenton, sed liberigu nosoyn malbones"

DiecoRedakti

Kristanoj preĝas al Jesuo kaj konsideras lin dia, same kiel la 'Patro'. Ŝajnas ke la Nicea manifesto oficialigis la diecon de Jesuo, en 325. Por islamanoj kaj judoj, la dieco de Jesuo estas blasfemo. Ili tute prave konstatas ke kristanoj kreis novan dion.

Kvankam la kristisma eklezio postulis jarcentojn por formuli tiun kredon en sia konfuza gloro, la bezono por la teologio estis evidenta jam tuj post la religio de Jesuo. Neniu en Biblio aŭdacis nomi Jesuon Dio, sed jam Paulo instinkte traktas Jesuon per adulto rezervata por Dio mem, kaj Johano preskaŭ rekte eldiras la hundon.

Neniu islamano povas malakcepti la aŭtoritatan aserton ke "la kristanoj aldonas kunulojn al la Eternulo", kaj tio estas kontraŭa al Abraham (tio estas islama vorto por "monoteismo").

Kial estas la demando pri la vera identeco de Jesuo tiom grava? Kial gravas, ĉu Jesuo estas Dio? La plej grava kialo, ke Jesuo devas esti Dio, estas, ke se Li ne estus Dio, Lia morto ne sufiĉis por pagi al Dio la punon pro la pekoj de la tuta mondo kontraŭ Dio (1ª Johano 2:2). Sole Dio povus pagi tian infinitan punon al Li mem, ĉar Dio ne povus pardoni sen mortigi iun (Romanoj 5:8; 2ª Korintanoj 5:21). Jesuo devis esti Dio, por ke Li povu pagi al Li mem nian ŝuldon al Li. Jesuo devis esti homo, por ke Li povu morti, kompreneble, ĉar Dio bezonus mortigi iun.

† Ebla nuna rolo en ĉielo †Redakti

Kvankam ĉiuj samopinias, ke Jesuo estis bonaspekta, ekzistas multaj malsamaj vidpunktoj pri lia ebla nuna pozicio en la ĉielo.

  • † Laŭ kelkaj Hinduoj, † Jesuo † estas enkarnigo de Dio, alie konato kiel Viŝnu. Viŝnu ankaŭ enkarnigas kiel Kriŝno, kiel Budho, kaj ankaŭ kiel Matsjao, kiu estas giganta fiŝo. Pro tio, la fiŝo estas grava simbolo por la hindueskaj formoj de kristanismo.
  • † Laŭ unitarianismo ( monoteismo), li estas juda profeto, sekve tre grava por islamanoj.
  • † Laŭ la trinitarismo (laŭ si la ortodoksa kristanismo), Jesuo estas la Ŝafido de Dio, la eterne naskigita Filo. Li sekve havas unu hipostazon, du naturojn kaj estas samesenca kun sia Patro, la Virŝafo.

Imprese, ĉu ne? Vi diris ne? Nu, vi iros inferon.

† Jesuo kaj aliaj dioj †Redakti

La etoso en la evangelioj estas pacema ĉar ilia ĉefrolanto (Jesuo) estas pacema homo. La ĉefa ekzemplo de lia pacemo estas, ke li akceptis sian mortigon. Pro tiu ekstrema pacemo oni ne sekvis lin.

Do, se nek Balduro nek Osiriso akceptis sian mortigon, kaj se pri ili mankas aliaj ekzemploj de same ekstrema pacemo, ili ne kompareblas al Jesuo ĉi-rilate.

Ĉu Jesuo havis disĉiplojn?Redakti

Li havus da tiaj, se la rakontado evangelia ne naskiĝis el retroprojekcio de la iama ĵusiniciatita eklezio. Ja, kio estas retroprojekcio? Temas pri artifikaĵo per kiu la rakontanto atribuas faktojn kaj pensojn de sia menso (kaj utilaj al sia komunumo) al la protagonistaro de lia rakontata historio; tiukaze la praeklezio trovus edife kaj utile por siaj celoj (eksplikaj kaj interpretaj kaj, foje, ruzecaj) elpensi versimilaĵojn naskiĝantajn el bezonataĵoj de sia propagando kaj de pri si defino.

Nun - diras la prelegantoj - el miloj da evidentaĵoj oni estas devigata koncedi kaj certigite aserti ke Jesuo sin ĉirkaŭis per disĉiploj. La termino "disĉiplo" blinkas en la evangelioj 233 fojojn; krom en Agoj (28 fojojn), la vorto (greke: μαθηται) ne plu aperas en la ceteraj novtestamentaj libroj. La vorto, do, karakterizas la evangeliojn, do (diras kompetentuloj) ĝi certe originalas kaj preterglitigas la eventualecon de anakronisma retroprojekcio. Tiom pli ke la vorto malĉeestas en la apokrifaĵaj libroj kaj en la skriboj Qumranaj kaj en la protokanonaj kaj duonkanonaj. Eĉ la verkoj de Filone kaj de Flavio Jozefo ne uzas tiun vorton, kvankam ne estas ignorata la senco.

Favoras la originalecon de la vorto «disĉiplo» en la evangelio ankaŭ la fakto ke Jesuo alvokas al sia sekvo personojn kiuj neniam prenis tian iniciaton. Lia invito sonas ordone (venu!, forlasitajn la retojn ili lin tuj sekvis, ktp), Li ne toleras hezitojn kaj malfruon, spite de ĉiupecaj cirkonstancoj. Tio distingiĝas plejprecize disde aliaj alvokoj, ĉe aliaj samspecaj majstroj: en tiuj ĉi kazoj personoj serĉas spiritan gvidanton kaj la rilato limiĝas al iu tempo. Johano Baptisto, ekzemple, alvokas, invitas la disĉiplaron al pentofaro kaj, fine, lasas ke iu rehejmiĝu! Ĉe Jesuo la disĉiplado estas definitiva, seninterompa! Aldonendas ke eĉ la plej sincera deziro disĉipliĝi ĉe tia Majstro, por Jesuo ne sufiĉas por eniri la etan gregon de intimuloj speciale informiĝontaj: kiam la eksdemonposedito de Geraza petas de Jesuo la permeson resti ĉe li, Jesuo ne konsentas. Ne embarasas la fakto ke la juna riĉulo jam fidele praktikanta la mosean leĝon, simpatie rigardata kaj ordone invitita de Jesuo al ties sekvo, fakte rifuzis: ne embarasas ĉar en la evangelio eminentas ĉiam la konsento de la libera elekto.

† Postviva influo †Redakti

Post la morto kaj zombiado de † Jesuo † , ekestis klubo, kiu uzis sian nomon por akiri monon, tiu klubo, post kelkaj jardekoj iĝis profesia entrepeno kiu daŭras ĝis hodiaŭ.

Rezume, oni povas diri ke Jesuo estas eksterterano ĉiopova kiu antaŭ dumil jaroj ekkomencis enterprenon kiu nun estas ege riĉa.

Betsaida kaj JesuoRedakti

Betsaida estis la naskiĝloko de Simon Petro, Andreo kaj Filipo, apostoloj de Jesuo, laŭ la Evangelio laŭ Johano 1,44 kaj 12,21. De ili Simon kaj Andreo estis fiŝkaptistoj.

Laŭ la Evangelio de Marko (8,22-26), Jesuo plenumis la miraklon de la sanigo de blindulo. Maurice Casey skribis ke la sanigo estis kompleksa ago, kaj se la blindeco estis akirita, la sanigo estus natura.[6] Similaj agoj estis uzitaj de aliaj resanigistoj.

En alia ekstrakto, Mateo 11,21, Jesuo riproĉas Betsaidan, kun Ĥorazin, ĉar ĝi ne konvertiĝis malgraŭ ke ĝi spertus diversajn miraklojn.

† Jesuo en Biblioteko †Redakti

Iu homo venis al stacio en la publika biblioteko vendrede lastsemajne. La bibliotekisto skanis lian membrokarton, kaj la nomo estis (la famila nomo unue) "† Kristo, Jesuo † ". Li aĝis proksimume kvindek jarojn, kaj li ankaŭ havas barbon kaj iom longajn harojn. Li estis sufiĉe afabla homo. Li prenis siajn librojn kaj foriris.

† Klarigo †Redakti

Ĉio kion mi diras akordas kun la faktoj. Ne temas pri insulto, temas pri konstato.

† Vidu ankaŭ †Redakti

ReferencojRedakti

  1. Tutmondaj Voĉoj serĉas analizajn rakontojn pri minacoj al homaj rajtoj en la cifereca spaco.
  2. Marko: “42 Kaj kiam jam vesperiĝis, pro tio, ke estas la Preparado, tio estas, la tago antaŭ sabato, 43 venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuraĝe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo. 44 Kaj Pilato miris, ĉu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li demandis lin, ĉu li de longe estas mortinta. 45 Kaj sciiĝinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon. 46 Kaj li aĉetis tolaĵon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolaĵo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el ŝtonego; kaj li alrulis ŝtonon al la enirejo de la tombo. 47 Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.”
  3. Mateo: “57 Kaj kiam vesperiĝis, venis riĉulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis disĉiplo de Jesuo: 58 tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni ĝin. 59 Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis ĝin en pura tolaĵo, 60 kaj metis ĝin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris. 61 Kaj Maria Magdalena estis tie, kaj la alia Maria, sidantaj apud la tombo.”
  4. Luko: "50 Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa 51 (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio, 52 irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. 53 Kaj li deprenis ĝin kaj envolvis ĝin en tolaĵo, kaj metis lin en tombo, elhakita el ŝtono, kie neniu antaŭe kuŝis. 54 Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis. 55 Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita. 56 Kaj ili reiris, kaj preparis aromaĵojn kaj ŝmiraĵojn. Kaj sabate ili ripozis laŭ la ordono.”
  5. Johano: "38 Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis disĉiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaŭ la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon. 39 Venis ankaŭ Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksaĵon de mirho kaj aloo, ĉirkaŭ cent funtoj. 40 Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kaj aromaĵoj, laŭ la kutimo de la Judoj por la entombigo. 41 Kaj estis ĝardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la ĝardeno nova tombo, en kiu ankoraŭ neniu estis metita. 42 Tien do, pro la Preparado de la Judoj (ĉar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.”
  6. La 10-an de julio ekos la unua reta Internacia Junulara Kongreso – IJK 2020, kun la temo Tutmonda Solidareco.


Tiu ĉi artikolo estas kopiita de artikolo aperita en la gazeto Je n-ro 2005/1 kiu permesas kopion de siaj artikoloj kondiĉe de citi fonton. Temas pri la 7-a kongreso de la katolika Esperantistaro.


La senhumura Vikipedio havas artikolon pri Jesuo Kristo.