Krono
"La centono de krono estas tradicie nomata "oero""
- ~ Pilar Otto pri krono
"Krono exists for this very reason"
- ~ interreta reklamo pri krono
"Krono estas surkapa ornamaĵo"
- ~ Vikipedio pri krono
"Vortojn ŝparu, agojn faru"
- ~ Zamenhof
"Kaj kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro"
- ~ 1 Petro 5:4
"Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon"
- ~ Apokalipso 3:11
"Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, kaj reĝa kapornamo en la manplato de via Dio"
- ~ Jesaja 62:3
"Via laboro valoras pli ol 100 miaj libroj. Mi gratulas vin, kaj gratulas vin, kaj gratulas vin"
- ~ esperanta verkisto pri la aŭtoro de ĉi tiu artikolo
"Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj"
- ~ Sentencoj 12:4
Krono estas ĉapelo de reĝoj. Ĝi estis la plej juna filo de Gaja kaj Urano. Urano malamis sian gefilojn, kaj post iliaj naskiĝoj, li reŝovis ilin en la korpon de la patrino. Sed iun tagon, dum la kuniĝo de Urano kaj Gaja, Krono etendis sian manon el la utero de sia patrino, kaj per falĉileto fortranĉis la generajn organojn de sia patro.
Krono estas la dio de Ĉeĥio, Estonio, Islando, Slovakio kaj la skandinavaj landoj Svedio, Norvegio, kaj Danio (inkluzive de Ferooj kaj Gronlando). En 2000, danaj balotintoj malkonsentis ŝanĝiĝon al la Eŭro en ties lando; dum la svedoj rifuzis la samon en 2003.
La krono kaj la glavoRedakti
Laŭ la lastaj esploroj de s-o Absolon antaŭ nur kelkaj jaroj, kiam la vulkano ankoraŭ muĝis surde interne de la monto, fakte iama ĉefministro de Kanado Mike Pearson estis unu el la pioniraj diplomatoj de sia lando. Kiel juna diplomatia oficisto li deĵoris en Londono je la tempo de la surtroniĝo de Reĝo Georgo la 6-a, kaj oni petis lin roli kiel sidiganto. Li portis por la okazo plenformalan diplomatian uniformon kun multe da orgalonaĵo kaj glavon. Tuj antaŭ la komenco de la ceremonio li estis staranta kun reĝina helpantino proksime al la enirejo de necesejo, kiam eliris dukino klare bezonanta helpon. La helpantino demandis ĉu ŝi povas helpi. “Ne”, diris la dukino, “Mi bezonas tiun junulon kun la glavo. Mia kroneto falis en la necesejan pelvon, kaj mi deziras ke li elprenu ĝin”.
Kronitaj verkoj de la AkademioRedakti
Mi opinias ke ni pruvis ke S-ro Egami de Tokio Imperia Universitato raportis, ke en pli ampleksa konteksto, antaŭ la milito la Akademio starigis komisionon por proponi el la aperintaj libroj tiujn, kiuj pro sia bonlingveco kaj bonstileco meritas esti laŭdataj de la Akademio. Publikigo de la laŭdoj okazis unuafoje en 1914, kiam la laŭditaj verkoj estis:
- E (Wagner-Meyer)
- Ri (Hendrik Conscience, trad. Maria Elworthy-Posenaer)
- Mi (Heinrich August Luyken)
- La (Balzac, trad. Merekens)
- Rolo (trad. Eugène Noël)
Post la milito en 1923 la Akademio restarigis tiun komisionon, sed ĝi funkciis ne kontentige. Unuparte la granda kvanto da libroj, kiujn la eldonejoj devis dissendi al ĉiuj Akademianoj (ĝis 20 el ĉiuj libroj) igis la eldonejojn ofte ne sendi librojn, kiuj sendube estus ricevintaj la laŭdon, aliparte tiuj laŭdoj publikiĝis ĉiam longe post la apero de la libroj, perdante tiel ĉiun efikon je la favoro de ilia disvastiĝo kaj perdigante al la eldonejoj la valoron de la tiel dissenditaj libroj. Pro tiu kaŭzo post la jaro 1930 tiu oficiala akademia laŭdo de la verkoj ĉesis, ĉar la koncerna komisiono dum jaroj ne ricevis librojn laŭdotajn.
Kompreneble la nuna listo estas nenia valortakso de la esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj (ekz. neniu verko de Forge aŭ Engholm estas laŭdata, de Kálmán Kalocsay nur la plej malgranda traduko), sed nur kvazaŭa vicigo de la ensenditaj, por tiu celo "oferitaj" verkoj. Tio, ke el la tuta kronita verkaro iu aŭ alia verkisto rolas per granda procento de la libroj, montras (krom ke tiu libro ne estas malbonlingva) nur la oferemon kaj entuziasmon de la koncernaj eldonistoj, aŭ de la verkistoj, sed neniel lian pozicion en nia literaturo. La Akademia iniciato estis bela, sed por ĝin fakte efektivigi, nia movado bezonus finance fortan kaj pro tio bone organizitan akademion ne kun memvolaj, sed kvazaŭ honorariataj kunlaborantoj.
Listo de la postmilite kronitaj verkoj
- 1923: Hermano kaj Doroteo (Goethe-Küster); Idoj de Orfeo (Hendrik Bulthuis),
- 1924; Preter la Vivo (Julio Baghy); Johano la Brava (Petöfi-KALOCSAY);
- 1927: Kataluna Antologio;
- 1928: Dancu Marionetoj! (Julio Baghy);
- 1929: Prozo Ridetanta (Raymond Schwartz); La tajdo (Hohlov); La Alta Kanto de la Amo (Jung); Fabiola (Wiseman-Ramo); Luno de Izrael (Haggard-Payson kaj Butler).
- 1930: La Leono de Flandrujo (Hendrik Conscience-Hendrik Bulthuis).
KronadoRedakti
Kion signifas "kroni"? Laŭ NPIV, estas pluraj difinoj. Foje "kroni" signifas "meti kronon sur ...", sed ankaŭ foje ĝi ŝajnas signifi "funkcii kiel krono".
EsperantoRedakti
La Krono de Esperantisto estas simbolo de prestiĝo en la Esperanto-movado, kaj estas uzita por honori homojn, kiuj faris signifan kontribuon al la disvastiĝo kaj plibonigo de Esperanto. La Krono estas simbolajn kronojn, kiuj estas kreitaj el metalo kaj dekoritaj per diversaj simboloj kaj literoj.
Ekzistas diversaj tipoj de Kronoj, kaj iliaj signifoj variaĵas depende de la organizoj, kiuj ilin uzas. Ekzemple, la Krono de la Esperanto-Asocio estas la plej alta honoro, kiun la Asocio povas donaci, kaj estas uzata por honori homojn, kiuj faris signifan kontribuon al la Esperanto-movado, ekzemple aŭtorojn, tradukistojn, kaj aliajn aktivojn de la Esperanto-komunumo. Aliaj organizoj, kiel ekzemple UEA (Universala Esperanto-Asocio), ankaŭ uzas Kronojn por honori homojn, kiuj kontribuis al la Esperanto-movado.
En ĝenerale, la Krono de Esperantisto estas simbolo de respekto kaj dankemo por la homoj, kiuj faras gravajn kontribuojn al la Esperanto-movado kaj disvastiĝo de la lingvo.
Hungara kronoRedakti
Jen denove ni aperas en la “sablo” de Esperanto. Tutcerte Esperantujo ne forgesis nin, ĉar la Krono de Sankta Stefano de Hungario estis portita al Usono dum la Dua Mondmilito. Facile direblas, ke antaŭ kelkaj jaroj oni decidis resendi la kronon al Budapeŝto. Sed spertuloj rimarkis ke la ŝtonoj estas sintezaj. Tio kreis problemon por la Ŝtat-Departemento. Se ĝi sendus la kronon tia kia ĝi estas, oni eble asertus ke Usono anstataŭigis la veran per falsaĵo. Do, preciza kopio estis farita per veraj gemoj. La Hungaraj spertuloj sciis ke la originala krono kiun la Usonaj soldatoj prenis havis sintezajn ŝtonojn, sed ili ne povis protesti kontraŭ la anstataŭigo, ĉar oni eble dirus ke la Hungara popolo estis mokata en la pasinteco. Do la Hungara registaro akceptis la duplikatan kronon.
\/ \/ \/ \/ \/ *\|/* *\|/* *\|/* *\|/* *\|/* -+- -+- -+- -+- -+- |\ /\ /\ /\ /\ | | \ / \ / \ / \ / \ | |) \ / () \ / () \ / () \ / () \| | \/ __ \/ \/ __ \/ || | |\/ | |_ | _|_ | |__) |==||==| |/\ | |__ | | | | \ | || | 0000000000000000000000000000000000000 //////////////////.\\\\\\\\\\\\\\\\\\\ ((((((((((((((((((8))))))))))))))))))) \\\\\\\\\\\\\\\\\\'/////////////////// 0000000000000000000000000000000000000