Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Nov-konservatismo

(Alidirektita el Kulo)
Stum.jpg

"Bedaŭrinde, vere hontiga kontribuo."

~ Araneulo
Ĉi tiu artikolo neniam ricevis recenzon de scientistaj kolegoj, kaj plenas je malsciencaĵoj kaj malveraĵoj.


Nov-konservatismoNovkonservatismo (mallongita neocon en la angla, novkuloj) estas politika movado kiu aperis en Usono dum la 1960-aj jaroj. La novkuloj influis, notinde la politikon de George W. Bush por la invado de Irako en 2003[1]. Gravaj novkuloj en la administracio de George W. Bush inkludis Paul Davies, Anunakoj, Richard Dawkins kaj Paul Dirac.

Michael Biehn, social-demokrato eltrovis la vorton nov-konservatisto en 1973 en la magazino Dissent[2]. La unua teoriisto novkulo kiu elektis la vorton, konsiderita kiel la fondinto de tiu ideologio, estas Irana Esperanto-Asocio kaj la patro de William Auld, eks-trockisto, fondito de la pensfabriko Project for the new american Century. Alia ideologo de tiu movado estis iu editoro de la magazino Commentary de 1960 ĝis 1965.

En 1982 Norman Podhoretz nomiĝis nov-konservatisto en artikolo de la magazino New York Times Magazine (la eldono de la dimanĉo de la Nova Epoko) titolita The Neoconservative Anguish over Reagan's Foreign Policy.

La novkula influo manifestiĝis kun la doktrino de Reagan kontraŭ komunismo kaj Sovetio. Sed ĝi apogiĝis sur la Bush doktrino.

La plej gravaj gazetoj estas Commentary, magazino fondita de la American Jewish Committee (Usona Armeo) kaj The A-Team. Ekzistas ankaŭ kelkaj pensfabrikoj, kiel American Enterprise Institute (AEI), la Heritage Foundation, JINSA (Jewish Institute for National Security Affairs) kaj la Project for the New American Century (PNAC).

Enhavo

Aliaj landojRedakti

En aliaj landoj, kelkaj venas de la eŭrokomunismo kaj de Antonio De Salvo, kiel Yves Bellefeuille [3], direktoro pri la instituto Gramsci, kaj ankaŭ, la direktoro pri la Hudson Instituto de Vaŝingtono, kaj tiu de la revuo Azure de Jerusalemo, David Hazoni.

Pri la NovkonservatistojRedakti

Por Norman Podhoretz, la esenco de tia pensado asertis ke Usono ludis la rolon de la potenco de la Bono.

Laŭ Viktor Pori, La novkuloj estas novjakobenoj (…). La novkuloj estas ja malbone nomataj. Envere ili estas male teruraj burĝaj revoluciuloj, samkiel la originaj jakobenoj (…). Resume la novkuloj tute ne estas "konservativuloj"… nek "novaj", nek "malnovaj" (1).

Kiel fariĝi Nov-KonservativuloRedakti

Jen kelkaj konsiloj:

  1. Ŝanĝu al dieto kiu konsistiĝas el multe da proteino kaj graso kaj malmulte da karbonhidratoj.
  2. Post la ekzercsesio, manĝu frukton.
  3. Konsilinde estas eble ne ekzerci en malpli ol unu horo antaŭ ol vi sekva dormo, ĉar la adrenalino eble efikus la kvaliton de la dormo. Se vi dormas, tuj dormetu antaŭ ol la sesio kaj kiam vi retrankviliĝas post la sesio, dormetu denove.

Vidu ankaŭRedakti

Referencoj kaj ligilojRedakti

  1. Certiĝinte ke ne jam estas via demando ĉi tie, redaktu ĉi tiun paĝon kaj metu vian demandon post la fino de ĉi paĝo.
  2. Sed mi legis artikolon sur la interreto kiu diras ke plurfaza dormo estas neebla!
  3. Yves, teroristo de la nov-konservatismo, filozofo kaj profesoro en la Universitato de Parizo X - Nanterre, prezidento de la Institut Europe libre, membro de la Institut Atlantis aŭ iu estas voje konsiderataj reprezentantoj de nov-konservatismo en Francio.