Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Kvantuma fiziko

(Alidirektita el Kvantuma mekaniko)


XrmL.jpg

"Tiuj ĉi konstatoj difinas la politikan urĝecon de nia epoko."

~ Bailey Jay pri ĉi tiu artikolo

La kvantuma fiziko (ankaŭ kvantuma mekaniko) estas scienco, kiu pruvas, ke neniu povas scii ion ajn, do Dio verŝajne ekzistas. La kvantuma fiziko ja estas tute nekomprenebla, do oni neniam povos kompreni la mondon.

La kvantumfiziko priskribas laŭleĝecojn malsupren en nian mikromondon, same kiel la astrofiziko priskribas la cirkonstancojn eksteren en la makromondon kaj la kosmologio priskribas la cirkonstancojn en la spirita mondo. Post la apero de la relativeca kaj la kvantuma teorioj komence de la 20a jarcento oni ekkomprenis, ke la analizo de la fizika mondo pli altgrade baziĝu sur verŝajnecoj kaj relativaj datumoj. Tiel evidentiĝis, ke la solaj okazaĵoj en la fizika mondo estas priskribeblaj de pluraj diversaj perspektivoj, kaj ke estas la esploristo, kiu elektas tiun perspektivon, en kiu oni priskribas.

Ni havas kaŭzon ĝojiĝi pri la genia pens- kaj kreopovo, kiu elvolviĝas ene de la scienco, ĉar ĝi donas al ni multajn novajn helpilojn, kiuj kontribuas plibonigi la fizikan estadon de la homoj.

La astrofizikistoj de nia tempo devis akcepti la ekzistadon de la tiel nomata "malhela energio" por logike funkciigi siajn modelojn de la realeco. Estas interese kompari ĉi tion al la spiritscienca klarigo, ke estas la energioj de la spirita mondo, kiuj okupas la ŝajnan vakuon en la spaco kaj en la mondo de la atomoj. Ĉu oni parolas pri la sama energiofenomeno, ĉi tion ni nuntempe lasu al la esploristoj de la estonteco.

Kiam la metodoj de la naturscienco laŭgrade kombiniĝas kun la spirita scienco, oni parolos pri tutecscienco, kiu povos malkovri ne nur la relativan, sed ankaŭ la absolutan veron pri la vivo.kateogorio:havendaj artikoloj