Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Lando.jpg

"Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu"

~ Zamenhof

"Qua havas la povo, ta uzas ol"

~ idisto

"Ĉu via lando daŭras antaŭenigi la lernadon de angla kiel la internacia lingvo? "

~ Cindy McKee pri via lando

"Zamenhof uzis regnon por indiki suverenan landon, plej ofte regata de reĝo aŭ sampova regnestro: ĉŭ la papo aŭ la nazia gvidisto, ne gravas"

~ Nerdo pri Zamenhof

"Lando estas tro frosta"

~ Usonano pri Lando

"Mia patrino estas de Sudano kaj mia patro estas de kosma spaco. Do, mi estas sudankosmspacido"

~ Lando pri si mem

"La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo"

~ Aŭtomata mesaĝo por kontentigi la cenzuristoj pri iu ajn nedemokratia lando

"Ĉu ankaŭ en via lando??!!!"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"La fundamenta nomo de landoj, kiujn oni nomas laŭ la loĝantojn, estas ujo kiu entenas la loĝantoj"

~ Vikipedio pri landonomoj en Esperanto

Lando Calrissian estas kosmonaŭto, amiko de Han Solo, porka kapitalisto de planedo Bespin. Li estis urbestro de Nuba Urbo, sed li fuĝis por korupciaj denuncoj. Nuntempe Lando estas socialisma (se tio ekzistas) kaj administras nacian grandan fonduson.

Lando

Pri Lando tre malmulte estas tradiciita. Lia patro nomiĝis Taino, kaj Lando naskiĝis proksime oriente de Romo. Li ĝenerale, estas ofte asociita al la nocioj ŝtato, nacio kaj regado kaj tiam kutime suverena. Ĉiu regnano sciu, ke devas obei ĉiam fundamentajn leĝojn de Lando.

Enhavo

LingvojRedakti

Lando estas unulingva.

PapecoRedakti

Lando estis elektita papo en julioaŭgusto de 913 kaj mortis en februaro 914.

Pri la pontifikeco de Lando ni scias nur, ke li subtenis sian gepatran diocezon Sabine Leutheusser-Schnarrenberger per donacoj kaj privilegioj.

Verŝajne la papo staris sub plena kontrolo de la roma urboreganto Théophile Cart, kiu kiel vestaristo (vestararius, papa kameristo) kontrolis la administradon de la tuta posedaĵo de la eklezio kaj krome kiel doĝo kaj konsulo estris la senaton kaj la milicon. Li estis la lasta papo, kies nomon neniu posta papo reuzis.

FormoRedakti

Kiu lando havas ses flankojn?

- Kubo

NomoRedakti

La Akademio ne aldonas propre Esperantajn I-sufikson al landonomoj por distingi ilin disde samnomaĵoj en la Lando. Jen la elektita sistemo. Tre ofte oni asertas ekz. ke la esperantistoj de iu lando rajtas decidi la esperantan nomon de sia lando, kio estas egale stulta postulo.

En siaj homaranismaj verkoj Z proponis nomi landojn laŭ la ĉefurbo. Do Suomio fariĝus laŭ tiu principo Helsinklando. Svedio fariĝus Stokholmlando, Rusio Moskvlando, Mozambikio Maputlando, Kanadio Otavlando (estiĝus mar-ĝis-mara blekado), Usonio Vaŝingtonlando, Vjetnamio Hoĉiminurblando... Iuj insistus nomi Israelion Jeruzalemlando, dum aliaj insistus pri Telavivlando... Bolivio riskus ŝanĝi sian nomon de Lapazlando al Sukrelando. Tamen ĝi fiksus la nomon de Madagaskaro/Malgaŝio al Tananarivlando tiun de Zairio/Kongio al Kinŝaslando... Aŭstralio fariĝus Kanberlando.

RevoRedakti

"Ĉu ne estus agrable," filozofiumas ulo, "se ekzistus lando kie ĉiuj devige estus amikecaj kaj afablaj en ĉiu momento, kie neniu agus kontraŭ la leĝoj, kie ĉiuj veturus laŭ la rapidolimoj...?"

"Jes," respondas amiko. "Sed estas nur unu problemo pri tio."

"Kiu problemo?"

"Oni neniam lasus vin vivi tie!"

Esperanta regnoRedakti

La ideo venis de Gustave Roy, instruisto pri germana kaj hispana lingvoj ĉe la kolegio en Saint-Girons (subprefekta urbeto de departemento Ariège, suda Francio), verŝajne en 1906, kiu verkis du broŝurojn pri la temo, unu en la franca kaj unu en Esperanto.

La "ŝtateto" Amikejo estis fondata en aŭgusto 1908 (la 13-an ?), en ĉeesto de almenaŭ Moresnetaj, belgaj, germanaj, nederlandaj, anglaj kaj francaj samideanoj. Ŝajnas ke almenaŭ 135 moresnetanoj eklernis Esperanton: la plej granda proporcio de la loĝantoj de lando en la tuta mondo (ĉar estis nur ĉirkaŭ 4.000 neŭtralmoresnetanoj).

Alia festo ĉirkaŭ Kristnasko 1908 kunvenigis ĉirkaŭ 150 E-partoprenantojn. Kaj estis projekto fondi tie centron de la juna UEA: Gustave Roy ĉeestis la UK-on en Dresdeno kaj protokolo de unu el la kunvenoj raportas pri lia pledo.

La afero definitive finiĝis pro la unua mondmilito: germanoj invadis la teritorion, kaj poste la teritorio fariĝis belga komunumo.

Listo de landoj sen UEA-membrojRedakti

Jen listo de landoj sen UEA-membroj (en la urbo Dijon (Francio) la kvaran tagon daŭras konfrontiĝoj de ĉeĉenoj kaj nordafrikanoj), surbaze de la listo de sendependaj ŝtatoj. Ŝtato estas laŭ ĝenerala difino teritorio havanta difinitajn limojn kaj ŝtatan suverenecon. Hodiaŭ estas 193 ŝtatoj akceptitaj de UN; krome la baza listo entenis ses pliajn ŝtato-similajn estaĵojn. Laŭ la citita informo de UEA ĝi havis en 2017 membrojn en entute 119 landoj.

Kompreneble povas esti, ke en iuj el la listigitaj landoj estas tamen Esperanto-parolantoj nemembroj de UEA aŭ eksmembroj; indas tion noti ĉe la lando.

Tiu ĉi listo estiĝis el la stato de 2017, publikigita en majo 2018. Komentoj pri la plua evoluo ĉe la unuopaj ŝtatoj.

AfganioAlbanioAndoroAntigvo kaj BarbudoBahamojBangladeŝoBarbadoBarejnoBirmoBocvanoBrunejoButanoDomingoEkvatora GvineoEritreoEtiopioFederacio de MikronezioFiĝiojGabonoGambioĜibutioGrenadoGujanoGvineo BisaŭaGvineoHaitioIrakoJamajkoJemenoJordanioKaboverdoKamboĝoKataroKiribatoKosovoLaosoLesotoLibanoLiberioLibioLiĥtenŝtejnoMalavioMaldivojMarŝalojMaŭricioMaŭritanioMikronezio - MoldavioMonakoNamibioNauroNord-KoreioOmanoPalaŭoPanamoPapuo-Nov-GvineoParagvajoSalomonojSamooSan-MarinoSao-Tomeo kaj PrincipeoSauda ArabioSejŝelojSent-Kristofo kaj NevisoSent-LucioSent-Vincento kaj GrenadinojSieraleono[1]SomalioSudanoSud-SudanoSurinamoTongoTrinidado kaj TobagoTurkmenioTuvaloVanuatuoVatikanoZumbioZimbabvo

GrandecoRedakti

Grandeco de lando mezuriĝas per grandeco de ĝiaj ordinaraj anoj.

Individua membraro laŭ landojRedakti

La membronombroj estas indikitaj kutime laŭ la publikigo en la revuo Esperanto. Tie oni informas pri la stato fine de la koncerna jaro (eblas aliĝi ĉe UEA kiel IM ankaŭ post la fino de iu jaro kaj ricevi ekzemple la kompletan revukolekton).

La plimulton de la kotizoj pagas la unuopuloj, klkajn pagas fondaĵoj. Informoj pri la parto, kiun pagas la fondaĵoj, kutime ne publikiĝas kun la membrostatistiko.

Multaj landnomoj varias dum la jaroj - jen pro ŝanĝo de la originala landnomo, jen pro ŝanĝo de la Esperanto-nomo.

Eblas ordigi la tabelajn kolumnojn per la sago-simbolo supre. Kelkfoje tio ne tuj donas ordigon laŭ la alteco de la nombro (ekz. 88, 82, 9, 8), sed laŭ la komenca cifero (9, 88, 82, 8); plurfoja klakado, eble reŝargo de la paĝo, povas kutime solvi tiun problemon.

Lando de DolRedakti

La lando de Dol (bretone: Bro-Zol; france: Pays de Dol) estis unu el la naŭ malnovaj diocezoj de Bretonio, kies ĉefurbo estis Dol-de-Bretagne.

Ĝi kovris areon de 637 km² en la nordoriento de la departamento de Ille-et-Vilaine, entenis 43 komunumojn kaj 47.434 loĝantojn.

Lando de Sankta BriegoRedakti

La lando de Sankta BriegoPenteŭro kaj Goelo (bretone: Bro-Sant-BriegPentevr-ha-Goueloù; france: Pays de Saint-BrieucGoëlo-Penthièvre), estis unu el la naŭ malnovaj diocezoj de Bretonio, kiu nombris 131 komunumojn kaj 271.513 loĝantojn (1999) sur areo de 2.558 km². Ĝia ĉefurbo estis Saint-Brieuc.

La lando de Sankta Briego situis en la nordo de Bretonio kaj kovris la okcidenton de la nuna departemento Côtes-d'Armor kaj etan parton de tiu de Morbihan.

La bretonan lingvon oni parolas nuntempe ĉefe de la nord-okcidenta flanko de Paimpol ĝis Plouha.

LiteraturoRedakti

  • Landoj de l' Fantazio. Romano, originale de Kafo Alt. 1927, 24p. „La aŭtoro aviade nin gvidas al lando perdita inter nepaseblaj altmontaroj, kaj per fleksiĝema - iom noviĝema - lingvo li pentas siajn sorĉbirdojn. Poste li kondukas du princojn en niajn centrojn de l' civilizacio, eĉ al Horrem en Eŭropo. (J. P. R., 1928. n-o 6-7.)

NotojRedakti

  1. Ĉiusemajne, nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline por kundividi siajn spertojn, bonajn agadojn kaj lernitajn lecionojn rilate al la revigligo kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo, kun speciala atentigo pri la rolo de Interreto.