Lernu!

(Alidirektita el Lerno)

"Lernu juna, por esti saĝa maljuna"

~ Zamenhof
Logo4.png

"Ekpeni pri tasko kondukas al fiasko."

~ homeranisma proverbo pri la supra diraĵo

"Dankas mi pro viaj honestaj enskribadoj"

~ Meduzo aŭtoro de tiu ĉi artikolo

"Aĉetu neniam tion, kion vi ne bezonas"

~ Thomas Jefferson pri tute alia afero

"Omna kapo altre opinionas"

~ idisto

"Ni diras al vi, ke nia spirito pli fortas, kaj nerompeblas — vi ne povas postdaŭri nin, kaj ni venkos vin!"

~ Barack Obama al malsamideanoj en Lernu.net forumo Vidpunktoj

"Ĉu estas sufiĉe da intereso por nova forumo, kie oni povus (ekzemple) debati pri inteligentmalsamojn inter rasoj kaj aliaj polemikigaj temoj?"

~ Finno en Lernu

"Yur paja es gro-hao e it hev klare aranja."

~ Lingvadeplanetano ironie pri Lernu
3840.jpg

Lernu! (aŭ lernu.net) estas la plej stranga ludejo de plej strangaj bizaruloj. La paĝaro estos lanĉita iam aŭtune 2002, se vi estos eŭropulo, usonano, ruso, kpt. kaj printempe se vi loĝas en suda parto de l' mondo, kiel BraziloAŭstralio, kiel la plejparto de neciklopediistoj.

En la paĝaro eblas misinformiĝi pri Esperanto, mallerni la lingvon per pluraj diversaj ursoj, uzi ridigidan gramatikon kun ŝercoj, fari prostatajn ekzamenojn, ludi seksludojn, legi kaj aŭskulti pornajn rakontojn, uzi versajn vortarojn, interŝanĝi minacojn kun aliaj interesiĝantoj pri Esperanto, partopreni virtualajn orgiojn, aŭskulti fian Esperanto-muzikon kaj eĉ spekti pornajn filmetojn en Esperanto. La retejo videblas en pli ol tri lingvoj.

EtimologioRedakti

La vorto "lernu!" estas ordono, propra de autoritatuloj, mi kredas tamen je demokrata esperanto, tial mi lasas la forumon ĝis mi vidos ke io ŝanĝis en lernu, mi ne plu volas vivi sub la kontrolo de ne tolerema teamo, mi sugestas al ĉiuj kiuj suferis la ne toleremon de la teamo ne reveni almenaŭ dum la nuna jaro 2013, kaj neniam se nenio ŝanĝas. Mi do adiaŭas al ĉiuj almenaŭ por la nuna jaro. Pacon al ĉiuj!

HumuroRedakti

Ĉe Lernu estas nur unu paĝo ĉiam kun nur unu ŝerco.

HistorioRedakti

Kiel anoncite, Lernu estas servo iniciatita de usonanoj - kaj verŝajne dependas de usonaj leĝoj. Sed en la menso de multaj esperantistoj, ĝia etiko devas speguli ion pli universalan. Se estas nepra maleblo, preferindas averti la uzantojn pri tiu aspekto.

Lingva filozofioRedakti

Aliaj diras, ke Lernu estas projekto de konservemuloj, kiuj malsubtenas danĝerajn novajn ŝanĝojn al Esperanto kiel iismon. Pro la reena emo de sia teamo kaj tial vortaro, Lernu eble estas la nursola loko en Esperantio, kie oni trovas piednotojn apud perfekte normala kaj delonga uzo de Esperanto.

Lernu kaj UEARedakti

Laŭ kalkuloj prezentitaj de eldonistoj oni povas diri ke, Lernu.net funkcias laŭ logiko, kiu ne estas kongrua kun la logiko de UEA kaj la Landaj Asocioj. Se nekonataj homoj konatiĝas unu kun la aliaj pere de Esperanto - tio povas esti malutila, ĉar ili fariĝos nekotizuloj.

Opinio de kapitalistoRedakti

La kunlaborantoj de lernu.net ricevis multan monon de ESF. Eble sekvo de tio estas, ke - laŭ iuj opinioj - lernu.net ne estas nur kliento-orientita, lernanto-orientita, sed ankaŭ subvencianto-orientita.

Estis dum la jaroj kompreneble ia tendenco oferti tion, kio allogas pliajn subvenciojn de ESF - kaj ne nur tion, kio allogas pliajn klientojn aŭ aparte bone prizorgas ilin. Estas la leĝo de la merkato - se pli da klientoj signifas pli da enspezoj, vi klopodas pri la bonfarto de la klientoj. Se la nombro de klientoj kaj ilia bonfarto ne tiom influas viajn enspezojn, sed ĉefe la rilatoj kun la subvencidonanto donas monon, tiam vi investas vian tempon pli tie...

La plej malfacila afero koncerne ĉi tiun novan efekton estas, ke sperto de la homaro instruas, ke ne vere helpas esperi je boniĝo de iu afero tiom longe, kiom tiu afero estas pli malpli sen konkurenco en sia merkato. Tio eble klarigas, kial laŭ iuj opinioj lernu.net ne tre progresis dum la lastaj jaroj. Eble la konkurenco de Duolingo (aŭ: la aldona oferto de Duolingo) nun helpos iom stimuli la aferon.

Reprezentanto de lernu.net prave ne nomis la oferton de Duolingo "konkurenco": Duolingo atendeble multe kontribuos je la konatiĝo de Esperanto kaj per tio ankaŭ lernu.net havos novajn (plu)lernantojn. Do la proporcio por lernu.net malgrandiĝos, sed la entuta nombro da retaj lernantoj antaŭvideble multe kreskos.

PerfidoRedakti

l ha in ille discussion anque un inquesta super le question: "Esque Lernu deberea haber un foro in Interlingua?" (Ille sito ha le foros en plure altere linguas.) Io ha votate affirmativemente.

Mia malbono!!

Vera celoRedakti

Sendepende de tio, ke uzantoj efektive ne lernis Esperanton, ni tre ĝojas, ke jam 100.000 personoj dank' al lernu! almenaŭ eksciis pri Esperanto kaj almenaŭ iom konatiĝis kun ĝi. Pri tio ni povas esti tute certaj.

RegulojRedakti

 
Lernu eltiri profiton el malsukcesoj.

Ne temas pri reguloj, regulojn oni povas interpreti, kaj la lernu teamo obeas nenian regulon. En lernu oni eliminas kontojn kaj mesaĝojn senkiale, ŝajnas ke ili volas ke nur dekstremuloj kaj religiuloj restu komforte ĉi tie, ĉiuj aliaj estas en danĝero. Sed estas vere ke tio ne signifas ke ni rajtas malobei usonajn leĝojn.

Konstuaj KritikojRedakti

Kelkaj homoj, ĉefe Jevnvrexersvxerjnrningij Gaŭss flatas pri la centoj da miloj da homoj, kiuj vizitas Lernu!. Bedaurinde multaj esperantistoj ne konas la historion de la Esperanto-movado kaj la historion de la planlingva movado. Se ili konus ghin, ili argumentus kaj reagus lau iom alia maniero.

Du bazajn problemojn de Esperanto ankaŭ lernu.net ne solvos (eble ankaŭ neniu povos kaj neniu volos solvi):

- Esperanto provizas nenian aŭ malmultan utilon ekzemple por la profesia vivo;

- La intelekta, kultura, scienca kaj teknologia produktadoj kaj la konsuma sektoro de Esperanto estas malaltnivelaj;

Do, ankaŭ en la kazo de lernu.net oni celas pli la kvanton ol la kvaliton. Eble estos neniu ora epoko de Esperanto.

Lernu.net funkcias principe simile kiel ekzemple retujoj por konatiĝi kun viroj kaj virinoj. En la komenco amaso da homoj aliĝas, sed relative rapide forlasas la retujon, post kiam ili komprenis, ke ili ne trovis kion ili serĉis. Iuj certe restas. Cent mil versĈajne ne estas granda nombro kompare kun la centoj da milionoj, kiuj surfas tra la reto kaj vizitas retpaĝojn.

Neniam per lernu.net kaj similaj retujoj en la Esperanto-movado (au ekster ĝi) aperos freŝaj homoj, kiuj SUBSTANCE kaj KVALITE kontribuas al Esperanto, verkas bonajn librojn, artikolojn, radioelsendojn ktp. Tion oni neniam ne povos vidi.

Post pli ol cent jaroj da ekzistado Esperanto devintus eniri novan kvalitan fazon. Sed anstataŭ tio ĝi falis kaj degeneras. Tio estas malbona, bedaŭrinda kaj granda problemo por tiu projektaĉo, kiu ambicias esti universale adoptita.

UEA ne nur totale subtaksis la konsekvencojn de la jaroj 1989-91 kaj nun klopodas, per financado de tiuj dubindaj retprojektoj, savi la aferon, kaj per tio sian propran reputacion. Se Esperanto havas nenion alian realan por oferti krom iom suprajhe turismi, babili kaj festivali, plus aboni kaj legi pli malpli idiotajn revuojn kaj tedajn librojn, ankau ekzistos neniu estonteco.

SaĝulojRedakti

Estas bedaŭrinde, ke kulturaj analfabetoj-Esperantistoj pensas, ke ili estus la "mastroj de la universo". Plie, nemoderitaj strukturoj kiel ekz-e novaĵ-grupoj bedaurinde donas al tiuj analfabetoj-mastroj lokon ŝajne samnivelan al la kleruloj. Rezulto ne estas la pliklerigo de la malkleraj, sed la malapero de la kleruloj. Konsekvence ankau la pensa enhavo de la novaĵ-grupoj daŭre malkreskas, kontraŭbalancata solsole de la alfluo de novaj homoj. Sed novaj homoj plej ofte estas ja ĝuste tiuj, kiuj ne jam alproprigis sufiĉan kleron pri Esperanta kulturo.

FaŝismoRedakti

La faŝistoj forigis ĉiujn mesaĝojn miajn el iu fadeno. Mi pliafoje nuligas mian konton kaj ĉifoje definitive, kaj konsilas ĉiujn same fari...

MartirojRedakti

Sen troigi kuraĝas diri, ke Lernu.net forigis du uzantojn: Barat-on kaj Solulon por ilia sinteno pri la dominado de la angla lingvo. Ili estis akuzataj, ke ili batalas kontraŭ kaj ofendas la anglan lingvon (kial tio estas ebla?) kaj la anglauzantoj. Verdire, uzanto Chainy (anglo) kelkfoje ofendis ilin kaj ili nur defendis sian honoron kiel liberaj homoj. Ili volis, ke la angla lingvo ne estu deviga, ke ĝi estu la lingvo kiel ĉiuj aliaj, ne dominanta, egala, por tiuj, kiuj ĝin parolas aŭ volas lerni. Ili montradis la malbonajn efikojn de la dominado de la angla lingvo - tio estis nomata la ofendo (kiel la vero povas iun ofendi?). Tio ĉi lernu.net ne povis toleri kaj forigis ilin. Oni tre bedaŭras, ĉar kun ili oni povis vere paroli pri ĉio. Sen ili multaj ne interesiĝas pri tiu retejo kaj mem forigis siajn kontojn.

Estas afero tre trista konstati ke ankaŭ en la esperantista mondo ekzistas cenzuron kaj tiuj, kiuj esprimas aliajn ideojn, estas punitaj.

Ni memoras pri BARAT kaj SOLULO, poloj batalantaj kontraŭ la ĉiea angla dominado.

SolvoRedakti

Se vi kaj viaj amikoj ke malamas la "faŝistojn" de Lernu irus al alt.talk.esperanto, ĝi estus aktiva, ĉu ne?

KomentebloRedakti

Ĉe piedo (sube) de ĉiu paĝo klakeblos ligilo al tre simpla formularo por sendi komentojn, kun eblo (sed ne nepro) lasi sian retpoŝtadreson. Krom tio, fine de ĉiu paĝarunuo aperos pli detala formularo kun demandoj pri tiu unuo kaj eblo doni noton. La komentoj donos gravan materialon por plibonigi Neciklopedion.

FivortojRedakti

Atentu ke fivortoj ne estas permesitaj en la forumo. Uzanto kiu persiste uzas fivortojn riskas perdi sian konton ĉe lernu.

PremioRedakti

Lernu! estis diplomita de UEA pro Elstara Arta Agado.

MediaWiki spam blocked by CleanTalk.