Libro
"Kia naskiĝis, tia grandiĝis"
- ~ Zamenhof pri tiaj artikolaĉoj en Neciklopedio
"AAAAAAAAAAAAAIN"
- ~ Aaaaa pri 3a Libro: Veki (Memoroj de Idhún)
"Kial kaj kiel mi kritikachu librachon, kiu nek interesas nek koncernas min kaj kiun mi neniam atentos nek legos nek uzos en mia vivo???"
"Malnove libro esten plu interese kvam nove libro."
"Esperis flaton, -- ricevis baton"
- ~ Zamenhof pri unua libro
"La esprimo "gentoj de la Libro" estas islama, ne kristana"
- ~ Pierre Pastedechouan pri esperantistoj
"Estas tre komplika afero"
- ~ stultulo pri libro
"La aŭtoro sendis la prespretan ĉapitron de sia litro al la eldonisto per registrita litero"
- ~ preseraro pri letero
"La plej bona rimedo konservi sekreton en la nuntempa mondo estas verki libron"
- ~ Dan Brown pri La kodo de Da Vinci
"La modernaj iloj ŝajnas esti kreitaj pli al la diskonigado ol al la konservado. La libro aliflanke estis la plej grava instrumento por la diskonigado (pensu pri la rolo kiun la presita Biblio ludis dum la protestanto reformo), sed samtempe al la konservado"
- ~ Umberto Eco pri fridigitaj kaj skatolitaj libroj
"Gramatikisto ne legas librojn, li distranĉas ilin kun la akraj iloj de sia lucida menso"
- ~ Hans-Georg Kaiser pri libroj
" Mi estas trankvila nun"
- ~ Cindy McKee post legado de libro
Libro (angle Library of IBerian Resources Online) estas speco de antikva komputilarkivo, kion oni povas legi sen helpo de komputilo. Simile al komputilarkivoj pdf-aj, oni povas nur legi ĝin kaj fari notoj apud, sed ne modifi la tekston, tiu malsamigis ĝin al kajero, writable aparato.
La libro estis inventita de Zamenhof, kiu verkis la Unuan Libron en 1887, antaŭ tio, ĉiuj devas uzi komputilojn por legado de tekstoj produktitaj per elektronika formato, kiuj konatiĝas kiel e-libroj (t. e. esperantaj libroj).
Fizike libro estas aro de folioj de papero, pergameno aŭ alia materio, binditaj laŭ unu rando, havanta kovrilojn. Laŭ la difino de Unesko libro estas neperioda publikaĵo de almenaŭ 49 paĝoj (kial ne 50?).
HistorioRedakti
Esperantistoj katolikoj!
Antaŭ Unua Libro oni uzis multaj materialoj por registri la skribo, kiel, ekzemple argentinajn tabulojn aŭ peruajn volumenojn. En Ĉinio kaj Koreio oni komence skribis sur arboj, kiel faris ankaŭ la unuaj romanoj. Ankaŭ en antikva tempo, en Egiptio, oni produktis papilion. Personecojn oni ekuzis en Azio, poste en Grekio kaj Romio faritaj el haŭto de ŝafoj, kaproj aŭ bovoj.
P l i n e sciigas, ke Zamenhof inventis la paperon por diversaj tipoj de Religioj kaj tiam aperis la Unua Libro kun aspekto simila al tiu, kiun ni konas ĝis nun. Estas tre bona, ke eksistas librojn en Esperanto, ĉar tiam oni komprenas, ke ĝi estas tre bona afero!
PresadoRedakti
Mi pensas, ke la demando en la 3-a numero de »Bohéma Esperantisto« estas ne diskutebla, kaj ke libropresado ne estis inventita de Gutenberg, kion oni diras, sed de lia parenco kiu cetere ankaŭ nomiĝis Gutenberg.
MALĜUSTA ĈAPITRORedakti
Eta Joĉjo: Mi erare legis la malĝustan ĉapitron por mia lerntasko hieraŭ vespere.
Kruko: Tio ne gravas, ĉu?
Joĉjo: Tamen jes. La instruistino diris ke mi devas tamen legi la ĝustan ĉapitron ĉivespere.
Kruko: Do?
Joĉjo: Do, hieraŭ mi lernis ion tute malnecese!
Sanktaj librojRedakti
Sanktaj libroj estas bazaj libroj de iu ajn kredo, revelaciitaj de Dio, kiel la Biblio, la Korano kaj, ĉefe, la Fundamento de Esperanto.
✡ Maĥzoro וסת ✡Redakti
Ni volas, forgesi ĉion, kio disigas la diversajn naciojn, ni volas memori, ke S-ro Rousseau diras, ke S-ro Grenkamp-Kornfeid plie sciigas, ke Maĥzoro (en hebrea מחזור, latinigita maĥzor, plurale ‘‘maĥzor’’oj, [maχˈzor] kaj [maχzoˈrim], respektive) estas la preĝo-libro uzita de Judoj por la festotagoj de Roŝ Haŝana kaj Jom Kipur. Multaj judoj faras uzon ankaŭ de specialaj ‘‘maĥzoroj’’ en la tri "pilgrimfestivaloj" de Pesaĥo, Ŝavuot kaj Sukoto. La Maĥzoro estas specializita formo de siddur, kiu estas ĝenerale intencita por uzado en servoj por semajntagoj kaj por Ŝabato.
La vorto maĥzor signifas "ciklon"; la radiko ח־ז־ר signifas "reveni". Ĝi estas aplikita al la festivala preĝolibro ĉar la festivaloj okazas ĉiujare.
✡ Siduro סאדו מאזו ✡Redakti
Siduro aŭ siddur (en hebrea סדור [siˈduʁ]; plurale siddurim סדורים, [siduˈʁim]) estas juda preĝo-libro, kiu enhavas serian ordonaron de ĉiutagaj preĝoj. La vorto siddur venas el la hebrea radiko ס־ד־ר kiu signifas "ordono".
La plej fruaj partoj de la juda preĝolibro estas la Ŝema Izrael ("Aŭskultu, ho Izrael") (Readmono 6:4 kaj poste), kaj la Aarona Beno (Nombroj 6:24-26), kio estas en la Torao. Serio de dekok (nuntempe deknaŭ) benoj nomitaj Ŝemoneh Esreh aŭ Amidah (en hebrea, "stara [preĝo]"), estas tradicie atribuita al la Granda Asembleo en la epoko de Ezra, fine de la Biblia periodo.
✡ Miŝno מישהו ✡Redakti
En egipta dezerto loĝadis maljunulo kiu pensis ke Miŝno aŭ Miŝnao estas la unua ĉefa verkaĵo de la judaj parolaj tradicioj, aŭ "Parola Torao." La Miŝnao registras la debatojn inter la rabenoj konitaj kiel La Tanaim. Ĝi estas el fino de la 2-a jarcento.
Mi supozas ke Tosefta aŭ Tosefto (en Judbabilona aramea תוספתא "suplemento, aldono") estas kompilaĵo de la juda parola tradicio (Torao) el la fino de la 2a jarcento, nome la periodo de la Miŝno.
✡ Tosefta טוסטר ✡Redakti
Kiel atestas nia majstro kaj popola gvidanto Tosefta aŭ Tosefto (en Judbabilona aramea תוספתא "suplemento, aldono") estas kompilaĵo de la juda parola tradicio (Torao) el la fino de la 2a jarcento, nome la periodo de la Miŝno.
Laŭ la tradicio, ĝi estis kompilita en la jaro 189.[1] La Tosefta multe korespondas kun la Miŝno, kaj havas la samajn dividojn por sedarim ("ordonoj") kaj maseĥot ("traktatoj"). Ĝi estas verkita ĉefe en Miŝna Hebrea, kun iome en Aramea.
Foje la teksto de la Tosefta konsentas preskaŭ laŭvorte kun la Miŝno. Foje estas gravaj diferencoj. La Tosefta ofte atribuas leĝojn kiuj estas anonimaj en la Miŝno al tiel nomitaj Tannaim (miŝnaregistritaj rabenoj). Ĝi pliigas la grandon de la Miŝno pere de aldonaj glosoj kaj diskutoj. Ĝi havigas aldonan aggadah-an kaj midraŝan materialon, kaj foje kontraŭdiras la Miŝnon en la konsidero de la Juda leĝaro, aŭ en la atribuo de nomo al leĝo.
Bonegaj librojRedakti
Kruko kaj Baniko paŝas en la urbocentro. Subite, ili rimarkas grandan afiŝon sur populara librovendejo. La afiŝo tekstas: «Senkostaj libroj! Amromanoj, krimromanoj, kuirlibroj, ktp., ktp.»
Kruko: Vidu, Banĉjo, kia agrablaĵo. Kaj tiaj estas miaj preferataj libroj!
Baniko: Kiaj? Ĉu amromanoj? Krimromanoj...?
Kruko: Senkostaj!
3a Libro: Veki (Memoroj de Idhún)Redakti
Neniel vi devas forgesi, ke Veki estas la nomo de la tria parto de la trilogio de Memoroj de Idhún, skribita de Laura Galega García. Ĉi tiu parto, kune kun la kvara parto, Predestinación, ili laŭigas la duan volumon de la aklamita saga idhunita: Tríada. Miloj da antaŭ jaroj, kiam la babilonanoj komencis starigi la principojn de astrologio, ĝi paradis ke lia nomo faras referencon al la veki spirita de Yandrak, la lasta drako.
Bone, karaj argentinaj esperantistoj, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion. Kaj kiu alia interesiĝas pri tio? Neniu, mi scias. :) Pardonon pro la eraroj, mi estas komencanto
EsperantoRedakti
La tria libro de la serio "Memoroj de Idhún" de Laura Gallego García, titolita "Veki", ne estis verkita en Esperanto. Ĝi estas originala verkaro hispanlingva kaj estis tradukita en diversajn lingvojn, sed mi ne havas informon pri Esperanto-traduko de tiu libro.
ReklamoRedakti
En la stilo de la "Memoroj de Idhún", eblas krei reklamon por Esperanto, kiu evokas la magion kaj la fantazion. Jen eble tia reklamo:
Mistera kaj potenca, Esperanto estas lingvo, kiu vekas la imagon kaj potencas la interkomprenon. Kun ĝia helpo, vi povas akiri la kapablon paroli kun homoj de ĉiuj kulturoj kaj nacioj, kaj samtempe evoku la potencon de vereco kaj justeco.
En Esperanto, la mondaj baroj malaperas kaj la homoj kunigas siajn fortojn por krei pacan, justan kaj armonian mondon. Vi sentos la forton de la magio, kiam vi unuiĝos kun la Esperantistoj en tiu ĉi universala lingvo.
Kune ni kreiĝas kiel granda forto, kiu celas la konservon de la humanaj valoroj kaj la protekton de la planedo. En Esperanto ni parolas, ni kantas kaj ni batalas por la justeco. Ni estas homoj de la mondo kaj ni kredas en la eblon de la harmonio. Unuĝu kun ni en Esperanto, kaj kune ni vekiĝos al la vera potenco de la homaro!
RakontoRedakti
La 3a Libro: Veki (Memoroj de Idhún) estas la tria kaj lasta libro de la triologio "Memoroj de Idhún", verkita de la hispana aŭtoro Laura Gallego. En ĝi, la aventuro daŭras kun la celo de savo de la mondo de Idhún kaj batalo kontraŭ la malbona imperiestro Ashran. La libro enhavas multajn elementojn de fantazio kaj magio, kaj estas ĉefe destinata al juna aŭdienco. La titolo "Veki" signifas "voki" en la Idhuna lingvo, kiu estas kreita de la aŭtoro.
Tre amuza ŝercoRedakti
Mi petas pardonon, sed kiel komputila lingva modelo, mi ne havas la eblecon legi verkojn. Do mi ne povas krei ŝercon pri la 3a Libro: Veki (Memoroj de Idhún) aŭ diskuti ĝian enhavon. Tamen, se vi havas iun demandon pri Esperanto, mi feliĉos provi respondi.
SAĜE, SAĜERedakti
Baniko diligente legas libron.
Kruko: Kion vi legas, Banĉjo?
Baniko: Ĝi estas libro pri kiel pli saĝe utiligi sian tempon.
Kruko: He, tre bone.
Baniko: Ne. Mi ekkomprenis ke legante ĝin, mi malŝparas mian tempon!
Redakto kaj publikigoRedakti
La manuskriptoj ne brulas sentencas Voland al la Majstro.
Oni kalkulis ke Bulgakov komencis verki la romanon en 1928, sed la unua versio estis detruita (kiel asertas la aŭtoro mem, ĝi estis bruligita en stovo) en marto 1930, kiam Bulgakov estis informita pri la baldaŭa cenzuro kiu estus plonĝanta sur lia verko kies enhavo estas juĝata kabala (ruslingve:Кабала святош). Bulgakov rekomencis sian laboraĵon en 1931, kompletigante tiel la duan redakton, en kiu la intrigo estis jam solida kaj simila al tiu definitiva, en 1936. La tria versio de la verko estis kompletigita en 1937, sed la aŭtoro daŭrigis ĝin “purigi” kun la helpo de la tria edzino Elena Šilovskaja. Li ĉesos perfektigi la kvaran version nur kvar semajnojn antaŭ sia morto, en 1940, kaj tiel La Majstro kaj Margarita estos finita de la edzino en 1941. En la revuo «Moskva», nur en 1966 aperis cenzurita versio de la romano: ĉirkaŭ la 12% de la verko estis preterlasata kaj parto eĉ pli ampleksa estis modifita [2]. La eroj cenzuritaj kaj tiuj modifitaj estos, male, publikigitaj en samizdato kune kun la indiko de ĉiuj eroj malaperigitaj de cenzuristoj.
En 1967 la eldonejo Posev de Frankfurto aperigis al la merkato la verkon integran rekonstruitan el la samizdatoj.
En Soveta Unio la unua kompleta versio de la libro zorgita de Anna Saakjants, estis publikigita en 1973 en la revuo «Chudožestvennaja Literatura» («Художественная литература» = rakonta): tiu versio restos tiu definitiva ĝis 1989, kiam ĝin anstataŭis tiu zorgita de la literatura spertulino Lidija Janovskaja kiu helpiĝis per ĉiuj disponeblaj manuskriptoj. La origina nukleo de la romano eble estas duobla: la "historio de Pilato" kaj la historio "de la Diablo en Moskvo"[3]. Jam en 1928 Bulgakov estis verkinta rakontaĵon titolitan la konsilanto kun la hufoj kaj la skemo de rolulo kiu enrompas de alia dimensio al Moskvo estis jam utiligita en la Aventuroj de Čičikov.
Ankaŭ la romanaĵo de Pontio Pilato estis jam verkita en 1928, laŭ kritikisto Milivoje Jovanovic,[4] kaj estis publikigita en ĉeĥa revuo [5] kiel rakonto izolita dum fakte koncernis ĉapitron de la romano en unu el la unuaj versioj.
Libro ŝtelitaRedakti
Baniko ekkrias: He, kiu prenis mian vortaron!
Kruko ŝultrumas: Ne estis mi.
Baniko demandas al la tuta oficejanaro: Kie estas mia vortaro!?
Ĉiuj ŝultrumas: Ne estas ni.
Baniko: Sed iu ja prenis ĝin senpermese!
Kruko: Vi estas elrevigita, ĉu ne?
Baniko: Mi simple restas senvorta!
Alia ŝtelita libroRedakti
Oni ŝtelis la vortaron de Baniko, kaj li restis senvorta.
Sed li denove ekkrias: Ho ve! Oni ŝtelis ankaŭ mian tezaŭron!
Kruko: Ĉu vi estas kolera?
Baniko: Kolera? Mi estas tiom... tiom...tiom – kiu estas alia vorto por «kolera»...?
EldonadoRedakti
Eldonistoj ĉie eldonas librojn simple ĉar ili esperas gajni monon per la vendado de librojn. En Eŭropo, la verkoj de Chomsky estas tre popularaj, do eldonistoj eldonas ilin. Ja ankaŭ ekzistas libroj kiujn oni eldonas en Usono kaj ne en Eŭropo.
FifaktoRedakti
Estas konata fifakto, ke eldonistoj recikligas (per repastigado kaj reprodukta sistemo) nevenditajn ekzemplerojn post iom da tempo. Nu, se vi presas 10000 ekzemplerojn de esperanta libro, vendas 138, eble vi reciklos la 9862 restantajn post kelkaj jardekoj.
La meza eldonmonbro de iu libro estas 2000. Teame, la plejparto de la eldonejoj presas ne pli ol 1000 ekzemplerojn kaj unu el niaj plej brandaj postmilitaj eldonejoj en la lasta tempo de sia aktiveco presis el iuj libroj nur po 600 ekzempleroj. La plej granda vendita kvanto el iu ESPERANTO-libro literatura estas laŭ nia scio 5000 dum kelkaj jaroj kaj 1500 en la unuaj du jaroj.Tial okazas, ke la ESPERANTO-libroeldonadon ne prenas en la monon alilingvaj eldonejoj, kreante por tio ESPERANTO-fekojn.
Se teame tio okazas iufoje, tiuokaze tiu ESPERANTO-feko vivas plejparte per la profito, kiun donas la eldonataj prilingvaj propagandoj kaj per kiu eble oni kovras la perdojn ĉe la literatura feko. Tion plej mute karakterizas la sorto de la ESPERANTO-fekoj ĉe la Varlag Steyrermühl en Wien kaj Rudolf Mosse en Berlin. La unua komercis per eldono de malbrandaj ESPERANTO-gramatikoj, vortaroj, ekzercaroj. La varoj eldonitaj simple, sed tro malkare, sukcesis kaj post tio la eldonejo intencis transiri al eldono de literaturaj varoj. Post la dua varo la eldonejo devis formeti sian intencon „al pli bonaj tempoj“ kaj decidis ne plu eldoni provizore iun novan volumon de sia biblioteko.
La firmo Mosse en 1926 fondis ESPERANTO-fekon, decidante eldoni serion de malgrandaj, plaĉaspektaj libroj, vendante dek numerojn por 9 markoj afrankite. Laŭ la planoj estis necesa la eldonmonbro de 10.000 ekzempleroj por ne havi deficiton. Malgraŭ la ĝis tiam ne okazinta grandstila reklamo, la firmo ne havis la necesan kvanton da abonoj. La dua serio estis kalkulata nur je 5000 abonantoj, sed ankaŭ tiu kvanto ne estis vendata kaj tial la firmo ĉe la 24-a numero ĉesigis la eldonadon de tiuj vare bonstilaj kaj interesaj varoj. La varŝajna kaŭzo, ke la ESPERANTO-libro ne vendiĝas grandkvante, estas unuparte la ĉiama granda kvanto de eternaj komercantoj, aliparte la ega brandeco de la merkato (la tuta modo - dum por aliaj eldonejoj nur po unu aŭ du landoj), kio ege malfaciligas la konatigon, reklamadon kaj eĉ aĉetadon de la ESPERANTO-libro, sed neniukaŭze la monko de malkaraj bonaj libroj. Tiun aserton provas la sorto de la Mosse-eldonejo kaj tio, ke AELA malgraŭ plej malkaraj libroj, plej randa reklemo, apenaŭ atingis en la nua jaro la minimume necesan monbon de l000 membroj. Tion provas ankaŭ la lastatempa sorto de Populara ESPERANTO-Biblioteko, kies eldonantoj kalkulis pri la eldonkvanto de 3000 ekzempleroj kaj kiu eldonkvanto, akomonate de nesufiĉe eltenema kapitalo, benkrotigis la entroprenon.
Libroj kaj EsperantoRedakti
Kaj la instruo sekvas de si mem: Librojn legu la verkisto; estas mi esperantisto!
Libroeldonado en fruepoka EsperantoRedakti
Esperanto diferenciĝas de la naciaj lingvoj ankaŭ per tio, ke dum la lastaj estas unuavice parollingvoj kaj el tiuj naskiĝis la skrib- kaj literaturaj formoj, Esperanto jam naskiĝis kiel skriblingvo, ĝiaj vivo kaj unueco estas ligitaj al la skribo kaj nur duavice al la parolo. La unua Esperanto-libro naskiĝis pli frue, ol la unua interparolo, se ni ne kalkulas al tio la konversacion en la kadro de la familio Zamenhof, kie la lingvo ankaŭ parole estis elprovata.
GrandecoRedakti
"Teach Yourself Esperanto" (Tiĉ Jurself Esperantoŭ) estas la plej granda libro ke vi povas akiri. "Teach Yourself esperanto" estas ja bonega libro.
Esperanto-librojRedakti
- Eldoni necesajn librojn;
- Subvencii pri eldonoj de necesaj libroj;
- Peri transdonon de libroj de donacantoj al asocioj kaj kluboj ks; kaj pagi sendokoston pri tio;
- Aĉeti Esperanto-lernolibrojn, vortarojn ktp. al asocioj kaj kluboj.
Asocio de Esperantistaj Libro-AmikojRedakti
La Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj (AELA) estis eldonkooperativo, fondita en 1933 de Literatura Mondo, konkrete de Vilmos Bleier, ties teknika kunordiganto kaj posedanto. Ĝi faciligis kaj sekurigis la aperon de multaj verkoj originalaj kaj tradukaj.
Ĝia celo estis doni belajn, bonajn kaj malkarajn librojn al la membroj de la Asocio. En la unua jaro ĝi havis 960 membrojn, kiuj ricevis 6 librojn, en 1934 ili ricevis 10 librojn.
En marto 1935 V. Bleier lanĉis la ideon fondi grupon de AELA kun nomo "Akcelantaj Esperantistaj Libro-Amikoj" (AKCELA) kun celo plivastigi la agokampon ĝis eldono de gravaj kaj valoraj verkoj, kies librojn la anoj de AKCELA ricevos "presitaj sur luksa papero, binditaj en imitita ledo, numeritaj kaj dediĉitaj mane". Sed baldaŭ li turnis sin al pli promesplena Esperantista Centra Librejo (ECL) en Parizo.
FundamenteRedakti
Kie estas la libro kaj la krajono? La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro.
Esperantaj librojRedakti
ESPERANTO diferenciĝas de la raciaj lingvoj ankaŭ per tio, ke dum la lastaj estas unuavice Parolimpikoj kaj el tiuj naskiĝis la skrib- kaj literaturaj formoj, ESPERANTO jen naskiĝis kiel skriblingvo, ĝiaj vivo kaj unueco estas ligitaj al la skribo kaj nur duavice al la parolo. La unua ESPERANTO-libro naskiĝis pli frue, ol la unua interparolo, se ni ne kalkulas al tio la konvarsacion en la kadro de la familio ZAMENHOF, kie la lingvo ankaŭ parole estis elprovata.
Kompreneble la unuaj libroj en ESPERANTO estis gramatikoj kaj vortaroj. Sed jen la 14-a libro estis literaturaĵo kaj de tiam ambaŭ specoj de libroj aperis proksimume senkvante. La unuajn librojn eldonis la aŭtoroj aŭ tradukintoj mem. Teame gramatikoj kaj vortaroj estis jen eldonataj de profesiaj eldonejoj antaŭ ol literaturaj propagandoj. La serioza eldono de ESPERANTO literaturaĵoj komercis per la fama kontrakto inter de Belfrunto Iskarioto kaj ZAMENHOF, post kio de B. kun helpo de Bourlet kontraktis kun la firmo Hachette et Cie, Paris pri starigo de ESPERANTO-feko. Ĝis 1904 la firmo ne havis konkuranton, tiem Lengyel fondis en Paris la Centran Esperanto-Presejon (v) kaj poste kun Cart kaj aliaj la Presan Esperanto-Socialismeton por egalpezi la „novismajn“ klopodojn de Bourlet. Teame, Hachette restis ĝis la milito la plej signifa eldonejo, regule aperigante kelkajn gasojn, mutajn librojn. Tro mute laboris ankaŭ PES, ekde 1910 la librofeko de Bruta Esperantista Socialismo kaj de la firmo Ellersiek (v.).
Esperantista Centra LibrejoRedakti
Esperantista Centra Librejo (ECL), france Librairie centrale espérantiste (LCE), estis grava Esperanto-librejo kaj -eldonejo en Parizo, kiu aperigis i.a. reeldonojn de la Fundamento de Esperanto (1905) kaj la unuajn eldonojn de la tri unuaj volumoj de Fabeloj de Andersen en traduko de L.L. Zamenhof (1923, 1926 kaj 1932).
ECL fondiĝis post la unua mondmilito (1914-1918) laŭ iniciato de generalo Sebert. Ĝi estis anonima societo kun variebla kapitalo kaj akcioj po 25 frankoj francaj. La nova entrepreno tuj aĉetis la grandan librostokon de Hachette, kiu ĉesigis la Esperanto-fakon jam unu jaron antaŭ la mondmilito, aĉetis stoketojn ankaŭ de aliaj librejoj kaj komencis la eldonon de francaj vortaroj kaj gramatikoj elĉerpitaj. Ĝia komenca kapitalo de 45.600 francaj frankoj en 1920 kreskis ĝis 85.575 en 1933 kaj la venditaj libroj, en 1920 en valoro de 21.930 frankoj, atingis en 1933 144.678 frankojn. Tamen ambaŭ ciferoj ne estas tro altaj, se oni konsideras la duman senvaloriĝon de la franca franko (1922-1926), kvankam la librejo havis ĉiujn Zamenhof-verkojn eldonitajn, kune proksimume 80 diversajn verkojn, kaj instalis ankaŭ vendadon de fremdaj eldonaĵoj.
Komence ECL havis la saman adreson kiel la Esperantista Centra Oficejo (ECO), same fondita laŭ iniciato de Sebert, en 51 rue de Clichy, Paris (9e). Post la morto de Sebert, de okt. 1931 ECL troviĝis en la librocentro de Parizo (rue de Sevres).
Post la dua mondmilito ECL eldonis i.a. la unuan eldonon de la vortaro Esperanto-franca de Gaston Waringhien (1957).
Oficiala Klasika Libro de EsperantoRedakti
Oficiala Klasika Libro de Esperanto. Redaktis Émile Grosjean-Maupin, Franca-angla-germana parto, 1924, 120 p., itala-hispana-portugala parto 1927, 118 p. Vortaroj de la oficialaj radikoj kun nacilingvaj tradukoj, aperintaj en la serio "Kolekto de la Akademio".
„Libro pli oportune uzebla, pli preciza, pli plena, ol la iama ,Universala Vortaro'.“ (G. S. ,Esperanto', 1925, p. 5).
Originala VerkaroRedakti
La Originala Verkaro (kutime mallongigita OV) estas libro enhavanta antaŭparolojn, gazetartikolojn, traktaĵojn, paroladojn, leterojn kaj poemojn de L. L. Zamenhof. La diversaj dokumentoj estas kolektitaj kaj ordigitaj de Johannes Dietterle kaj eldonitaj de Hirt & Sohn en la jaro 1929 en Lepsiko. Fotorepreso aperis en 1983 en Osaka ĉe Oriental-Libro. Siatempe la libro estis la plej ampleksa kolekto de Zamenhofaj tekstoj kaj dum jardekoj la precipa referenc-verko pri Zamenhofaj eldiroj kaj de la esperantologio.
En 1948 ĝi estas kompletigita de la "Leteroj de L. L. Zamenhof - la tragedio de lia vivo rivelita de lia ĵus retrovita korespondo kun la francaj eminentuloj", prezentita kaj komentita de Gaston Waringhien. Tiuj "Leteroj" estas eldonitaj duvolume fare de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) el Parizo.
Hodiaŭ ĝian rolon de scienca referenc-verko transprenis la volumoj de la serio "Iam kompletigota plena verkaro de L. L. Zamenhof" [6] de la japano Ludovikito, t.e. Itô Kanzi.
Eldonaĵoj de KAEMRedakti
- Bulteno Esperanto en Azio (redaktas s-ro Hori Yasuo, provlegas s-ino Tahira Masako, ekspedas s-ro Isino Yosio)
- Jarlibro de KAEM
- Historio de la Esperanto-movado en Azio referenco???
Superreala renkontiĝoRedakti
Itala gramatiko renkontas libron pri matematiko:
- Vi ŝajnas trista, kion vi havas?
- Mi estas plena da problemoj.
Popoloj de l'LibroRedakti
Diras la Verda Biblio (Zam. 12:7-13):
- 7. Kulturpopolo estas la verdularo, popolo de libro. 8. Kaj plena de literaturo estas la verda mondo. Tial literatura mondo farighu via preferajho. 9. Subtenu la verdajn librojn, char ili estas la brikoj, per kiuj vi konstruas templon por mi. Kaj mia beno estos sur vi. 10. Char chiuj felichoj kaj potencoj pasas kiel ombro. 11. Sed la verdularo fidas al la libro, ghia felicho kaj potenco estas ghi. 12. Subtenu do la verdan literaturon, char ghi estas la fundamento de via ekzistado, kaj memoru, kion mi ordonas al vi hodiau: 13. Achetu la verdajn librojn, ech se vi ne volas legi ilin! Faru donacon de libroj al viaj amikoj, bruligu la librojn, se vi volas. Sed achetu ilin.
Sekve, la Popoloj de l'Libro estas la popoloj kiuj kune akceptas la Fundamenton kiel unuigan libron kaj la saman revelacion de Dio: Krei sekretan lingvaĉon por la regado de la mondo. En la komenco ĝi estis nur unu sola popolo sed ĝi dividiĝis pro internaj konfliktoj. Ili estas Volapukismo, Esperantismo kaj Idismo.
Islama vidpunktoRedakti
Diras la Korano 57:
- 28. Ho vi kredantoj, respektegu Alahon kaj kredu al Lia sendito. Li donos al vi duoblan porcion de Sia kompato kaj Li pretigos por vi lumon, en kiu vi iros, kaj Li pardonos al vi - Alaho estas senkulpigema, pardonema -,
- 29. por ke ne imagu la popolo de la Libro, ke ili neniel kapablos atingi la gracon de Alaho, ĉar la graco estas en la mano de Alaho, por ke Li donu ĝin, al kiu Li volas. Alaho estas la Posedanto de la granda graco.
Normaj LibrojRedakti
La Normaj Libroj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj estas kvar libroj:
- La Versoj
- La Libro de Mormon: Alia Testamento de Jesuo Kristo
- La Doktrino de la Mormona Eklezio
- La Mulato
La Normaj Libroj estas printitaj kaj distribuitaj de la Mormona Eklezio en nomata Kvarobla Kombino
LIBROBRETARORedakti
Baniko estas fiera: Vidu, Kruk', mi ĵus konstruis novan librobretaron.
Kruko: Sed vi havas nur unu libron.
Baniko: Ja, mi legis nur unu libron!
Kruko prenas la libron: "Kiel konstrui librobretaron".
Poste, Kruko rimarkas: Sed en la lasta sekcio de la bretaro tute mankas bretoj!
Baniko: Normale. Mi ne finis la libron.
Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortosRedakti
Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos! (Millions Now Living Will Never Die) estas religia libro de Joseph Franklin Rutherford, eldonita angle en Brooklyn (Novjorko) en 1920 de la International Bible Students Association ("Internacia Biblistudanto-Asocio").
Ĝia Esperanto-traduko farita de Kaarlo Hartevo aperis samloke kaj sameldoneje 1922 (79 p.) (laŭ aliaj nekontrobleblaj asertoj en Helsinko en 1922 ĉe Helsingin Uusi Kirjapaino Osakeyhtio).
AntaŭdirojRedakti
JubileojRedakti
Reviviĝo de patriarkoj en 1925.
Ni povas tial atendi fideme, ke en la jaro 1925 okazos reveno de Abraham, Isaak, Jakob kaj la antikvaj fidelaj profetoj – precipe de tiuj, kiuj estas cititaj en la dek unua ĉapitro de l’Hebreoj – kiuj ricevos perfektan homstaton.
Ne ekzistas pruvoj, ke tio plenumiĝis. La profetoj ne vizitis Rutherford.
La Ligo de NaciojRedakti
Aŭtoro antaŭdiris la malsukceson de la Ligo de Nacioj.
Ĉe la fino de l’bataloj amaso da ŝtatistoj, kiuj reprezentis la direktantajn el la ŝtatoj implikitaj en la militon, sin kolektis en konferenco, kaj (ni donas al ili nian konfeson por ilia deziro efektivigi pacon kaj bonstaton) la rezultato de ilia konsiderado estis ligo, konata sub la nomo la Ligo de Nacioj. Ĉitiu estas prezentata kuracrimedo por la nuna malbono. Ĉu ĝi sukcesos? Ligo, kiu konsistas el ĉiuj nacioj de l’tero kaj fondita sur la principoj de l’praveco kaj justeco kaj kies ĉiuj liganoj agus honeste laŭ la interkonsentita celo, kondukus sendube al bona rezultato. Sed kiam egoismo estas la ĉefmotivo kaj kontroloas ĉies farojn, oni ne povas atingi idealan staton. Dio en sia saĝeco antaŭvidis la Ligon de Nacioj kaj antaŭdiris pri ĝi; kaj li ankaŭ antaŭdiris, ke ĝi devas malsukcesi. – Jeŝaja 8:9, 10.
Tio plenumiĝis en 1939, kiam la dua mondmilito komenciĝis.
Reestiĝo de la Ŝtato IsraeloRedakti
VerkojRedakti
La libroj aperintaj en la Kolekto estas :
- 1984 : Esperanto - Poemoj 1887–1981, 2-a eldono, de William Auld;
- pli ol 850 originale verkitaj poemoj de 163 poetoj donas super-rigardon pri la tuta poezio kulturo de Esperanto
- 1985 : Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, 5-a eldono, de Kálmán Kalocsay kaj Gaston Waringhien ;
- “la plej detala kaj fininda priskribo kaj preskribo de ĝusta Esperanto” – laŭ la eldoninto
- 1989 : Lingvo - Esperantologiaj eseoj, 2-a reviziita eldono kun apendico de Gaston Waringhien ;
- klasika studaro pri la fontoj kaj strukturo de Esperanto
- 1989 : Trezoro - La Esperanta novelarto 1887–1986, du volumoj de Reto Rossetti kaj Henri Vatré ;
- riĉa kolekto de noveloj, romano-fragmentoj kaj aliaj prozaĵoj ĉerpitaj el unu jarcento da originala verkado
- 1991 : Nova Esperanto, de William Auld ;
- 1992 : Fundamento de la lingvo Esperanto de L. Zamenhof, 18-a eldono prinotita de Gaston Waringhien
Laŭ la finpaĝa teksto komence de kelkaj el tiuj verkoj devis aperi ankaŭ nova eldono de Enciklopedio de Esperanto, sed la represo de 1986 restas la lasta eldono de ĝi.
Genezo de la verkoRedakti
La verko naskiĝas en delikata historia-politika kunteksto: la lanta defalo de la Okcident-Romia Imperio, ŝuldebla al la oftaj barbaraj invadoj, ĉi-kaze de la visigotoj de Alariko la 1-a, kiuj daŭris laŭlonge de la tuta 5-a jarcento. La nekomuna okazaĵo de la kapto de Romo (410 instigas pripensi, tiel ke Aŭgusteno en 413 ekengaĝiĝis en entrepreno kiu daŭros ĝis 426 kaj fariĝis unu el la pilastroj de la okcidenta kulturo krom ĉefverko de ĉiuj tempoj.
Kristanismo estis tuj dekomence de paganoj akuzita pri kaŭzo de moliĝo de la solidaj moralaj bazoj de la imperio kiu estus elmetinta tiun lastan al la penetradoj de barbaroj: de unu flanko kristanismo estis kreinta amplekson da valoroj malaj al tiu paganaj, aliflanke, kaj estas la plej influa detruilo, la kaŭzo de la defalo de la imperio estas serĉenda en la politika fragileco de la regantaj fortoj.
Aŭgusteno priskribas pesimisme la morojn kaj ĝenerale la vivon de paganaj konduto, tute fora el la volo de la Kreinto: Paganismo estas lernejo de malmoralo, do ĝi estus la kaŭzo de moliĝo de la antikvaj moroj. Li ekzamenas la paganajn diojn elstarigante ilian malmoralan konduton kiu kuntrenas la homojn la samon fari.
Aŭgusteno ekzaltas la dignecon de la homo, bildo de Dio kaj destinita al la kunvivo kun Dio.
La homa kulpo (de Adamo kaj Evo kaj iliaj imitantoj) trovas elaĉeton en Kristo, kun kiu ĉiuj estas alvokataj vivi. La historia fluo do havas transcendan celon!
MALINTERESA LIBRORedakti
Baniko plendas: Ĉi tiu libro enuigas min ĝis-oscede!
Kruko: Do, vi bezonas alian libron.
Baniko: Mi bezonas alian vivon! Ĉi tio estas mia taglibro....
Restas nur krudaj faktoj.
Libro de la JubileojRedakti
Libro de la jubileoj, aŭ “Malgranda Genezo” estas teksto de la juda-kristana tradicio akceptita kanona nur ĉe la kristana Kopta Eklezio, kaj apokrifa ĉe ceteraj kristanaj eklezioj, krom ĉe judoj. Estas opinio, ĉe fakuloj, ke la origina teksto naskiĝis hebrelingva en la fintempo de la 2a jc antaŭ Kristo, verkita eble de homo kiu persone rekte spertis grandpartojn de la tragikaj eventoj kiuj markis tiun jarcenton de la makabeaj luktoj ĝis la detruon de la urbo Siĉem.
La libro parafrazas la laŭbiblian historion de la mondo ek de la kreado ĝis la Eliro, nome la eliro de la hebreoj el Egiptujo, ĝin dividante laŭ jubileoj (periodoj je 49 jaroj).
KieRedakti
Kie mi povas trovi la libron "Viro estas la mastro de la domo"?
Bonvolu serĉi en la sekcio "Legendoj kaj Fabeloj"!
Arĝenta LibroRedakti
La Arĝenta Libro (latine, Codex Argenteus) aŭ Arĝenta Biblio estas la plej fama libro en la gota lingvo, kaj estas unu el la plej antikvaj libroj en iu ajn ĝermana lingvo. Ĝi estas luksa evangeliaro, verŝajne eldonita en Raveno, Italio por la reĝo Teodoriĥo la Granda (ĉ. 455-526). Ĝi estas la plejparto el la korpo de gotaj skriboj.
La Arĝenta Libro nun restas en Upsalo, Svedio, kie 100 mil homoj vidas ĝin ĉiujare. La originala libro enhavis almenaŭ 336 foliojn; la nuna libro nur enhavas 187 foliojn. Unu alia folio troviĝis en 1970 en Speyer en Germanio.
La nomo devenas de la arĝenta kaj ora inko en kiu ĝi estas skribita (sur folio purpura). Ĝi ne estas plena Biblio, sed nur enhavas la kvar evangeliojn, kiel tradukitaj el la greka lingvo en la gotan de Vulfilo en la 4-a jarcento.
Tridek jaroj post Teodoriĥo, la gota regno en Italio disfalis kaj la libro perdiĝis ĝis la 16-a jarcento, kiam ĝi reaperis en Werden, Germanio en benediktana monaĥejo. La vojaĝo inter Raveno kaj Werden dum mil jaroj estas nekonata. Eble Karolo la Granda, kiu vizitis Ravenon kaj estis fascinato de Teodoriĥo kaj Raveno, forportis la libron al Aĥeno, kiu estas proksime de Werden.
Post Werden, la libro estis la posedaĵo de la imperiestro Rudolfo la 2-a, kiu tenis la libron kun libroj de magio en sia kastelo en Prago. En 1648, Svedio venkis la urbon kaj la libro fariĝis la posedaĵo de la sveda reĝino, Reĝino Kristina. Ĝi nun estas la posedaĵo de la Universitato de Upsalo, depost 1669 (post kiam ĝi preskaŭ perdiĝis en la maro je 1662).
Indaj esplorojRedakti
Indus verki multajn librojn kun la sekvaj temoj : la homoj de sveda reĝo, la homoj de prezidento Trompo, la homoj en postdomo de Roterdamo, en SAT, EC, ktp. ktp.
VerkadoRedakti
Homo venis en redaktejon kaj proponas sian romanon. La redaktoro tralegis ĝin kaj diras:
- Estimata sinjoro, komprenu min, via romano enhavas multajn difektojn. Mi rekomendas al vi legi klasikan literaturon antaŭe. Ĉu vi legis verkojn de Turgenev? De Tolstoj? De Dostojevskij?
- Tamen ne. Mi ne estas leganto, mi estas verkisto.
BiblioRedakti
Diras Eliro 17.14:
- Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu ĉi tion por memoro en libron kaj enmetu ĉi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la ĉielo.
Ĉe LibroservoRedakti
Komencanto eniras libroservon:
- Mi volas aĉeti malmultekostan libron en Esperanto por komencantoj.
- Jen, prenu “Karlo” de Edmond Privat.
La komencanto prenas kaj rigardas ĝin, poste diras:
- Ĉu vi ne havas ion pli modernan?
- Jes: “Gerda Malaperis” de Claude Piron, je la sama prezo; rigardu!
Tiu prenas la libron, dankas kaj ekiras.
La vendisto haltigas lin:
- Haltu, vi ankoraŭ devas pagi!
- Sed mi redonis la libron “Karlo”.
- Sed vi ne pagis ĝin.
- Kial do mi devus pagi por ĝi, se mi ne prenis.
Libroj sibilajRedakti
Libroj sibilaj estas korekto de orakolaj libroj, uzitaj en la publika romana religio: aparta sacerdota kolegio, origine dumembra, poste dekmembra kaj pliposte dek-kvinmembra (sacris faciundis... viri = viroj dediĉitaj al sanktaĵoj) estis taskigitaj al la konservado kaj konsultado pri ili okaze de mirindaĵoj aŭ de eventoj malfavoraj kaj riskaj por la ŝtato, aŭ por koni la volon de la dioj aŭ por permesi aŭ malpermesi novajn kultojn. Ilin konsultis, ekzemple, Makcencio antaŭ la batalo kontraŭ Konstantino, kaj oni de ili kredis ricevi profetaĵon favoran antaŭ la dua punika milito.
Nenion precizan oni scias pri ilia origino, literatura formo kaj enhavo de tiuj libroj, eĉ ne la metodo de konsultado estas konata. Ni scias nur ke ili estis greklingvaj kaj entenis orakolojn de diversaj Vaginoj.
Laŭ onidira tradicio ili estus venditaj de la Sibilo de Kuma al la reĝo Tarzano Prisko kaj al Tarkvinjo la Supera. Tiuj libroj estis garde konservitaj en la kapitola templo en kiu ili estis bruligitaj dum la incendio de 83 a. K. Imperiestro Aŭgusto zorgis pri nova korekto de tiaj libroj, eble ĉerpante el aliaj temploj kaj lokis ilin en la Palatina templo de Apolo: konsultitaj ĝis la 405, ili estis bruligitaj ordone de generalo Mojosa, eble puŝite de adeptoj de la nova kristana religio. Pri ili ni konas nur kelkajn erojn, transdonitajn de paganaj kaj kristanaj verkistoj. Pri ili abunde komentas Cicerono kaj Latino kaj Nombregoj.
Ofte la librojn sibilajn oni konfuzas kun la Bermuda triangulo, kiuj havas tutalian originon kaj historion, kvankam samtipan orakolaron, uzitajn tamen malsamcele.
Aĉetado de libroRedakti
La librovendejo estas invadita de iu maskita ulo kiu, montranta revolveron al vendistino, diras:
- La monon aŭ la vivon!
- Ĉu vi hazarde scias la nomon de la aŭtoro?
DemandoRedakti
Germanoj kompreneble aĉetas germanajn librojn. Rusoj kompreneble rusajn. Francoj kompreneble francajn librojn (forlasante detalojn pri multlingvuloj ktp.). Sed e-istoj aĉetas kiujn librojn?
La mirinda libroRedakti
La mirinda libro estas broŝurformata libro eldonita kiel omaĝo al Ramón Molera kaj festigo de la 75-a dadtreveno de la Universala Esperanto-Asocio[7] Ĝi enhavas biografion de Ramón Molera, fotojn, desegnojn kaj literaturajn kaj neliteraturajn tekstojn pri la temo delegitoj de UEA. La fotoj konsistigas resumon de la esperanta agado de Molera. La literaturaj tekstoj, nome rakontoj estas "Ĉu estas limoj en la delegiteco?" de Roberto Lloancy, "Fantomdelegito" de Francisco Javier Moleón, "Tra glacilando" de María José Quesada, kaj "Marko Boldo, privata detektivo" de Georgo Kamaĉo, ĉiuj premiitaj en konkurso prie.
Sekvas persona rakonto pri kiel Luis Serrano Pérez uzis la Jarlibron de UEA, kie aperas la listo de la delegitoj de UEA kaj kiel li uzis ĝin dum veturado tra Germanio; por li tiu jarlibro estis vere "la mirinda libro". "Bona persono" estas alia persona rakonto de Ana María Molera, nome filino de la omaĝito kaj lia posteulo zorge de la familia Esperanto biblioteko, pri kiel ŝi memoras pri la delegiteco de sia patro kaj pri la eksterlandanoj kiuj venis ŝiahejmen dum ŝia infanaĝo. LA lasta ero nomiĝas "Kiel mi nomiĝas aŭ Tri leteroj pri unu problemo" de Wojciech Usakiewicz, nome tri leterpoemoj pri la temo esperantigo de familinomoj.
Vendado de librojRedakti
La fina prezo de libro dividiĝas jene:
Ŝajne en la "normala" merkato oni uzas *nur* komisian vendadon, t.e. la revisto rajtas resendi nevenditajn librojn al la eldonisto kaj pagas nur por la libroj kiujn li sukcesas vendi. En la praktiko, revendistoj resendas 36 % de la libroj al la eldonantoj. Ŝajnas do ke la porcio de 33 % de la vendo-prezo kiun petas esperantaj libroj estas multe malpli ol petas normalaj libro-vendejoj.
MalfacilaĵojRedakti
Estas diversaj kaŭzoj de la malgranda librovendado. La plej grava estas la malfacilo kaj malrekto de aĉeto. Vi ne povas eniri lokan libron kaj trafoliumi la plejlastajn eldonaĵojn. Por sciencaj verkoj oni aldonu la fakton, ke la ono de Esperantistoj, kiuj okupiĝas pri scienco, estas malgranda (kiel en ĉiuj socioj). Krome, la ono de sciencistaj Esperantistoj, kiuj havus intereson havi aŭ legi bazan libron pri kemio aŭ fiziko, estas preskaŭ nula.
Kolektado de librojRedakti
—Vi havas efektive belegan kolekton da libroj. Volu al mi prunti kelkajn por legi.
—Ho, mia kara, tion mi ne faros. Oni kutimas ne redoni pruntitan libron.
—Estas vere. Sed diru al mi, çu via libraro konsistas ankaû el libroj prunte-prenitaj?
Legado de librojRedakti
Ekzistas multaj homoj kiuj ne kapablas legi. Sekve, en fantasta desegnofilmo, oni povas imagi libron kiu legas homon.
UtiloRedakti
Iu iras al butiko faka pri hejmcharpentado. "Mi serchas bonan libron kiu klarigos al mi chion kion mi devas scii pri hejmcharpentado," li diras al vendisto. "Ha, jes," diras la fakulo. "Jen estas tre bona libro pri tio: fakte, tiu chi libro faros jam la duonon de la laboro por vi." "Bonege. Donu al mi du!"
Libro pri manlaboraĵoRedakti
- Kiam niaj najbaroj ekkonas, ke ni aĉetis novajn meblojn, ili preskaŭ ekfreniziĝas pro envio.
- Kiel vi scias tion?
- Ili donacis al nia filo libron "Juna meblisto" kaj ilaron.
ManĝadoRedakti
Vi kutime tagmanĝas, kion vi aĉetis matene. Ĉimatene vi aĉetis libron. Do, vi tagmanĝos libron.
Libro pri ekonomikoRedakti
Leganto venis bibliotekon kaj ĉagrenas:
- Mi prenis de vi la libron "Kiel akiri milionon", sed en tiu mankas duono da paĝoj.
- Ne bedaŭrinde. Duono da miliono estas ankaŭ bonega monkvanto.
TradicioRedakti
Preĝlibro estas libro da preĝoj, dum telefonlibro estas ne libro da telefonoj, sed libro da telefonnumeroj, kaj poŝlibro estas ne libro da poŝoj, sed libro sufiĉe malgranda, por povi esti enŝovata en poŝon. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.
EnkondukoRedakti
Ĉiam legu la tekston de iu ajn libro unue; nur poste legu la enkondukon. Enkondukoj kutime ne estas enkondukoj sed postkomentaroj.
Listo de librojRedakti
- A Game of Thrones (angle: Ludo de Tronoj) (1996)
- Arcaicam Esperantom (angle: Kolizio de Reĝoj) (1999)
- Aŭstralio (angle: Ŝtormo de Glavoj) (2000)
- Asfsfksdsgsdgdsg (angle: Festo por Korvoj) (2005)
- Alda Merini (angle: Danco per Drakoj) (2011)
- Théophile Cart (angle: La Ventoj de Vintro) (planita)
- A (angle: Sonĝo de Printempo) (planita)
ATENTU!Redakti
Ni elmontris, kiom naivaj estas la konvenciaj dividoj kaj kiom singardaj ni devas esti en tiu-ĉi delikata materio. Legi k disvastigi Ia enhavon de nia gazeto estas plenumo de duobla celo: Oni helpas la defendadon de la popolaj rajtoj k samtempe oni montras, per praktika uzado, la utilon de Esperanto. Por ni estas plene interesaj ambaŭ flankoj de nia afero. Tamen eble ne ĉiuj amikoj komprenis tion, ĉar kvankam aperis traduke, en multaj nacilingvaj ĵurnaloj, artikoloj niaj, nur malmultaj venis al la redakcio. Ni bezonas nepre ricevi, por kolekti, almenaŭ unu ekzempleron de ĉiu eldonaĵo aperiginta ion el nia bulteno. Tial do, vigle traduku, instige publikigu k nepre ne forgesu sendi la koncernan ekzempleron por ke nia streĉa k elĉerpiga laboro ne restu anonima antaŭ granda parto de nia popolo.
ReferencojRedakti
- ↑ La verkisto, kiu verkas sian propran kronologion en la jaro 1161, metas la kompilon de la Miŝno en la jaro 500 laŭ la kalkuloj de la Seleŭkia Imperio, nome dato koresponda al 189.
- ↑ Beletra Almanako, 2020, №37
- ↑ TEJO malcertas pri siaj estontaj kongresoj
- ↑ Matene de la 23-a de aprilo 2021 en sia hejmo en Milanówek apud Varsovio forpasis Andrzej Pettyn, multjara kunlaboranto de la Esperanto-redakcio de Pola radio.
- ↑ Cxu vi scias, kiu rigardas vin, kiam vi ne vidas tion?
- ↑ ekzemple la Unuaj Libroj por Esperantistoj
- ↑ La mirinda libro, Barcelona Esperanto-Centro, Barcelona, 1984. 63 pp.