Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Liven

(Alidirektita el Liva)
Livo.jpg

"Mi petas laŭte kaj kun granda konvinko diri 'Turnu liven!' - precipe al ekstremaj dekstruloj."

~ Claude Piron pri liven

"La plej granda "malamiko" de Esperanto kiel komuna lingvo ne estas Interlingua, sed la Angla."

~ Livisto

"Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas."

~ Zamenhof pri livuloj

Liven estas kontraŭfundamenta direkto uzata de trafikaj direktantoj en landoj, kies oficiala lingvo estas Esperanto, por ke oni ne konfuzu "dekstren" kun "maldekstren". Dekstruloj precipe malamas ĝin, ĉar ĝi difinas livecon per propra vorto, kiu ne devenas de dekstreco. Ĝi estas sinistra aŭguro de la plena ruiniĝo de nia lingvo fare de la poetoj.

Livero estas ero de la liva direkto; politike tio signifas liberalismon anstataŭ radikismon. Liveri estas ŝajnigi sin liva por gajni venkon en balota procedo. Do diri ke "Mi liveris la nigran voĉdonon" signifas ke "Mi ŝajnigis nin kiel subtenantojn de nigruloj por gajni baloton." Alia, senrilata afero estas Livera Folio, kiu estas folio de ero de livo.

La malo de liva estas tre malfacile prononcebla vorto, malliva. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

BonalingveRedakti

Kial oni bezonas "liva" por "maldekstra"? En politko temas pri koncepto de epokoj uzata, kaj ĉiam esprimata per "maldekstra". Tiajn konstantaĵojn de la lingvo oni ne subfosu per kapricaj neologismoj. La argumento ke mal-vorto nepre elvokas mense sian malon, estas klasika sed falsa.

Argumento por "liva" povUS esti tamen: aperanta politike nova forto mem ofte difinas sin per nova vorto, simile al tio kiel la verduloj, diverslingve, donis novan sencon al "verda", simile al la Orveleskaj sencotrudoj de civitismo, pri "civito", "raŭmismo" kaj longe tiel plu. Tamen, ĉi-loke temas ne pri io nova ene de la Esperanta realaro, sed pri nova Esperanta etikedo gluata sur ion ekzistantan.

Vidu ankaŭRedakti