"Me dik ke Deo no eksist... ankor."

~ Reformemulo

"Pa nofortuna nu bu samaji to ke lu shwo e lu bu samaji nu..."

~ Lingvadeplaneto pri kio ajn

"La problemo estas ke via ŝanĝo temas pri idealismo kaj ne pri praktiko."

~ Realisto
LOT.png

Lot (hebrealingve לוֹט, arabalingve لوط‎, japanalingve ロト, bonalingve Izraelprakuzo) estas ano de Brazila Beletristika Akademio kaj legenda heroo en la unuaj tri ludoj de la serio Dragon Quest. Li ludas apartajn rolojn en diversaj, multe malpli gravaj fikciaj serioj, ekzemple la Biblio kaj Korano.

Vidpunktoj pri LotRedakti

Ekzistas diversaj mitoj kaj legendoj pri la legenda heroo Lot. Jen la plej popularaj.

Juda vidpunktoRedakti

Laŭ la libro Genezo, Loto ekloĝas en Sodomo ĝis ties detruo fare de Dio. Li poste ebriiĝas, fikas siajn filinojn kaj naskigas rason. Tamen laŭ Judismo, la pekoj de Sodomo kaj Gomoro neniel rilatis al samseksemo, eble ĉar tio ne kontraŭleĝigos ĝis la libro Levidoj. Simile, la incesto de Loto ankoraŭ ne estis peko.

Kristana vidpunktoRedakti

Laŭ Kristanismo Loto estas heroo, kiu eliris la fian urbon de Sodomo por ke Dio detruu la aĉajn gejojn. Lia incesto aliflanke ne gravas al Kristanoj.

Islama vidpunktoRedakti

Laŭ Islamo Loto estis nek drinkema, nek incestema. Tiuj pekoj estis mensogoj korektitaj de Mahometo en la eterna Korano. Aliflanke, Sodomo kaj Gomoro ja estis gejaĉaj urboj.

Japana vidpunktoRedakti

Laŭ la japana legendo Dragon Quest, Lot (ロト) estis la filo aŭ eble eĉ filino de la brava heroo Ortego (オルテガ), kiu nepre devas esti la frato de Abrahamo. Li subeniris de nia mondo al alia mondo, kie li venkas la diablan reĝon Zoma. Liaj hereduloj finfine fondigas novajn reĝujojn en alia kontinento.

Scienca vidpunktoRedakti

La incesto inter Lot kaj liaj filinoj levis multajn demandojn, debatojn, kaj teorioj, kies vere estisla kulpo, kaj la nivelo de biaso la verkinto de Genezo. Tamen, bibliaj akademiuloj kiel Jacob Milgrom, Viktor von Frankenstein, kaj Calum Carmichael postulas ke la levitikaj leĝoj ne povus evoluigi, sen kvereloj ĉirkaŭ la patriarkojn de Israelo, precipe koncerne inceston. Carmichael eĉ atribuas la tutan formuliĝon de la levitikaj leĝoj al la vivoj de la fondaj patroj de la nacio, inkluzive de la justa Lot (kune kun Abraham, Jakobo, Judah, Moseo, kaj Davido), kiuj estis elstaraj figuroj en hebrea tradicio.

EsperantoRedakti

Se vi parolas pri la persono nomata "Lot", kiu aperas en la Biblio, tiam ne, ne ekzistas informoj pri tio, ke li parolis Esperanton. Kompreneble, Esperanto estis kreita multe poste, post la verkoj en la Biblio. Lot estis priskribita kiel la nevo de Abramo kaj estas konata pro sia rolo en la historio de la Hebreoj kaj la kristanismo.

Tre amuza ŝercoRedakti

Jen ŝerco pri Lot el la Biblio:

Kial Lot estis feliĉa, ke li ricevis gastamecon en Sodom kaj Gomoro?

Ĉar li povis diri, ke li vizitis la urbojn kaj vivis por rakonti tion aliaj homoj, sen neceso pri malsaneco aŭ morto.

MediaWiki spam blocked by CleanTalk.