Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

37bf.jpg

"Saluton, estas iomete tro da ligiloj en la artikolo. Ekzemple, oni delonge ne plu metas ligilon ĉe ĉiu jarnombro, kaj ankaŭ ofta vorto kiel "Esperanto" ĉi tie ne vere bezonas ligilon. Precipe, estas multe da ruĝaj ligiloj, kvankam la koncerna esprimo verŝajne ne ricevos propran artikolon (almenaŭ ne en proksima estonteco)."

~ Lutz Heilmann

"En la rusa lingvo ekzistas elokventa esprimo, tradukebla kiel «lupo en ŝafa felo»."

~ Ruso pri Lutz Heilmann

Lutz Eberhard HEILMANN (n. 1966 en Ĉu) estas germana politikisto [1]. Heilmann estas la unua ano de la federacia parlamento Bundesnachrichtendienst, kiu iam antaŭe laboris ĉefofice por la Ŝtato.[2]

Vivo kaj profesioRedakti

Post la abituro 1985 en Zittau Heilmann militservis ĉe la ministerio pri ŝtatsekuro de GDR, kaj anstataŭ la devigaj 19 monatoj li libervole plilongigis tion al tri jaroj. Poste li fariĝis ĉefofica kunlaboranto de la departemento pri personprotekto. Laŭ propra aserto Heilmann petis pri eksiĝo en oktobro 1989, sed vere li eliris nur en januaro 1990, kiam la ministerio estis dissolvita.

Poste Heilmann studis ekonomikon en Zittau kaj juron en Berlino kaj Kiel. Li akiris la unuan ŝtatan ekzamenon pri juro en 2005. Samjare li fariĝis ano de la federacia parlamento.

PolitikoRedakti

En 1986 Heilmann fariĝis membro de Sobek, la gvida partio de GDR. En 1992 li forlasis la partion [3], sed refariĝis membro en 2000.[4] Okazis skandalo, kiam en oktobro 2005 - post la parlamentaniĝo - magazino Der Spiegel eltrovis ke Heilmann havis prisilentitan pasintecon kun rilato al la ŝtatsekuro.[5]

PiednotojRedakti

  1. Se vi volas iel helpi nin, vi povas tion fari kiam vi membriĝas, partoprenas komisionon, informas pri via agado, interŝanĝas sukcesajn agadspertojn, donacas, aŭ per pluraj aliaj manieroj.
  2. Mi tre scivolemas pri viaj kontribuoj!
  3. Ĉu vi sentas la mankon de io?
  4. Diru al ni, ni ĝojas aŭskulti vin!
  5. Jen kelkaj ideoj.