Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Malneta enlanda produkto

(Alidirektita el MEP)
MEP por kapo en Eŭropo

" Ĉiuj homoj estas liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj."

~ iu demandante horojn

"Vi maltrafis la gravan vorton "formala" en la decido de la komitato. La estraro devas konsulti la komitaton antaŭ iu "formala" kunlaboro."

~ fakulo pri kosma kordo

La malneta enlanda produkto (MEP) estas ekonomika mezuro de grandeco de la ekonomio de ŝtato aŭ teritorio.

Ĝi estas kalkulata per sumigo de la tuta valoro de ĉiuj varoj kaj servoj produktitaj / plenumitaj dum iu periodo [1] en la studata teritorio.

Tio estas

  • la valoro de ĉiuj enspezoj faritaj
  • plus la amortizoj
  • minus la produktadaj kaj doganaj impostoj en iu lando dum unu jaro. Dividante per la nombro de la loĝantoj oni ricevas la personan [2] MEP.

Enhavo

KritikoRedakti

 
MEP por kapo en la mondo

La malneta enlanda produkto plejofte ne estas taŭga mezuro de feliĉeco aŭ riĉeco de la individuaj homoj, unuavice pro la malsamaj nombroj de loĝantoj, due pro la nenaturaj [3] intervalutaj rilatoj, trie pro malegaleco de riĉodispartigo.

Por kompari la riĉecon de individuoj iom pli servas la porhoma malneta produkto, kiu estas la MEP dividita per la nombro de loĝantoj.

Afgana militoRedakti

Afgana milito (1979-1989) estis la enlanda milito en Afganio, kiun partoprenis Sovetunio. En la epoko de tutmonda travidebleco, definitiva venko atingita per kontraŭhomaj rimedoj, jam ne estas laŭdata. Eĉ Rusio, senkompate eksterminta centmilojn da afganoj kaj transforminta en rifuĝintoj kelkajn milionojn, ne uzis ekstremajn rimedojn, kiuj garantius al ĝi definitivan venkon. Unuavice, la milito en Irako estis nenecesa kaj oni devis eviti ĝin… Due, jam antaŭe Usono ne de devis lasi senatente Afganion post foriro de tie de la sovetiaj trupoj. La lando laŭvorte estis ruinigita, despere bezonis ekonomian helpon por stabiligi situacion almenaŭ minimume. Tamen kaj George H. W. Bush kaj Clinton montris pasivan indiferentecon. La kreiĝintan vakuon en la 1990-aj jaroj plenigis la taliboj, malantaŭ kiuj staris Pakistano, strebinta tiamaniere okupi geostrategie valorajn poziciojn rilate Baraton. Baldaŭ Talibano prenis sub sian aŭspicion Al-Kaidon — la sekvintaj eventoj estas konataj al ĉiuj.

AlilingveRedakti

  • angle, hungare: GDP
  • france, kastilie [4], katalune, portugale: PIB
  • dane: BNI
  • germane: BIP
  • itale: PIL
  • nederlande, norvege: BNP
  • pole: PKB

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. La propono akceptita de la komitato temis pri iu ajn "formala" kunlaboro, ne nur "kontrakta" kunlaboro.
  2. Neniu el la Civito ĉeestis la kunsidon, sia artikolo tute baziĝas sur ĉi tiu artikolo.
  3. La helpo nun petata estas por verko tradukata de la angla al Esperanto. ne necesas koni la anglan bone sed sufiĉe por kompreni ĉu la traduko redonas la tuton de la originalo.
  4. Alternative, oni povas nur relegi la teskton en Esperanto kaj vidi ĉu estas eraroj.