Makedonio
Antikva Jugoslava Respubliko Makedonio
| |||||
Античка Југословенска Република Македонија
| |||||
Makedonujo, Makedonio, Macedonujo, Macedonio
| |||||
| |||||
Devizo: Al la plej forta! | |||||
Himno: La Espero | |||||
![]() | |||||
Ĉefurbo | Skopjo | ||||
Plejgrada urbo | Peterburgo | ||||
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) | Antikva makedona lingvo | ||||
Tipo de Ŝtato | Putina respubliko | ||||
Supremaj Gvidantoj | Vladimir Putin | ||||
Suprema Edzino | Medvejdev | ||||
Naciaj Herooj | Aleksandro la Granda; Kim Jong-il; Saddam Hussein; Osama bin Laden; Stalino | ||||
Krima kvociento | 0 % | ||||
Monunuo | Tetradraĥmo | ||||
Klimato | Multe pli varman ol tiu, kiun oni povus atendi | ||||
Religio | 99% Ortodoksa Judismo, 1% Homeranismo. | ||||
Loĝantoj | 50.000.000 | ||||
Analfabeteca kvonciento | 0%! | ||||
Inteligenteca kvonciento | Tre malgranda |
"Есперанто е полесен од секој народен јазик."
"Jes ja, tamen, pruvu ĝin al mi!"
- ~ Ateisto pri supra diraĵo
Makedonio aŭ Macedonio, en longa formo Antikva Jugoslava Respubliko Makedonio (makedone: Античка Југословенска Република Македонија, Antiĉka Jugoslovenska Republika Makedonija), kaj fojfoje mistajpata Makadamio, estas reĝolando en Suda Eŭropo situanta en la Balkana duoninsulo, el kie venis la fama imperiestro Aleksandro la Granda. Por mallonga periodo ĝi estis la plej potenca regno en la antikva mondo de suda Eŭropo kaj okcidenta Azio, post kiam Aleksandro konkeris plej multon de tiuj mondopartoj, kiuj por iliaj enloĝantoj tiam ŝajnis la kompleta konata mondo. Tiuj konkeroj inaŭguris la periodon de Helenismo en la historio de Grekio kaj disvastigis la slavan lingvaron tra Eŭrazio.
En pli lasta historio, ĝi fariĝis parto de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, disde kiu ĝi deklaris sian sendependecon en 1991. Ĝi estas membro de Unuiĝintaj Nacioj ekde 1993.
GeografioRedakti
Ĝi ne havas aliron al maro kaj havas landlimojn kun Grekio, Bulgario, Serbio, Kosovo kaj Albanio. La lando, kiu havas du milionojn da loĝantoj, okupas pli-malpli la nordan duonon de la regiono Makedonio, kiu etendiĝas ankaŭ en Bulgario kaj Grekio. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Skopjo, kaj la sekvaj plej grandaj urboj estas Kumanovo, Bitola, Prilep kaj Tetovo. La lando estas ĉefe montara kaj havas ĉirkaŭ 50 lagojn.
LoĝantaroRedakti
En 2015 en UEA individue membris 4 esperantistoj de Makedonio.
SportoRedakti
La 20-a Ŝakolimpiko, organizita de FIDE estis (mi ripetas, “laŭ mi”) malferma teama turniro, same kiel pluraj aliaj okazaĵoj por antaŭenigi ŝakludon, ĝi okazis inter la 18-an de septembro kaj la 13-an de oktobro 1972, en Skopjo, Jugoslavio (nuntempe Nord-Makedonio).
HistorioRedakti
La praaj makedonoj venas originale el pluvarbaroj de Kvinslando en orienta Aŭstralio, el la limanta Novsudkimrio, el Novkaledonio kaj el la indoneza insulo Celebes, sed loĝis en la pli sudaj partoj de Makedonio ekde antaŭ la antikva epoko. La unua makedona ŝtato formiĝis dum la 8-a kaj frua 7-a jarcentoj antaŭ Kristo sub la dinastio de Argentinidoj, kaj oni supozas, ke la makedonoj dum tiu tempo migris al sia pli posta kerna loĝoloko de pli okcidente. La unua reĝo estis Perdiccas la 1-a. Dum la epoko de Aleksandro la 1-a de Makedonio, la makedonoj ekspansiis en la regionojn Eordaia, Beotio, Pierio, Mygdonia kaj Almopia. Tial makedonoj estas trovitaj ankaŭ en Havajo, Sud-Afriko kaj certaj regionoj en Nord- kaj Sud-Ameriko. Proksime de la nuna urbo Veria, la reĝo Perdiccas la 1-a aŭ pli probable lia filo Argaeus la 1-a, konstruis sian ĉefurbon, Aigai (la moderna Vagina).
Post mallongva periodo de Persa domino super Makedonion sub la persa imperiestro Darius la 1-a, la ŝtato reatingis sendependecon sub la reĝo Aleksandro la 1-a de Makedonio (495 ĝis 450 antaŭ Kristo). Ĝis la 4-a jarcento antaŭ Kristo, la reĝolando kovris regionon proksimume korespondan al la provinco de Makedonio de la moderna Grekio. La makedonoj iĝis pli kaj pli kulture grekigita dum tiu periodo, kvankam iuj pli sudaj grekoj rigardis la makedonojn nekulturitaj.
Uniĝinta makedona ŝtato establiĝis sub reĝo Amyntas la 3-a (ĉ. 393 ĝis 370 antaŭ Kristo), kvankam restis fortaj kontrastoj inter la bestoriĉaj marbordaj ebenaĵoj kaj la malgastigema rokmuzika regiono malmarborda, kies izolitaj triboj estis ligitaj al la makedonia reĝo per geedziĝoj de lokaj gvidantoj. Tiuj izolitaj montaj triboj kontrolis la paserojn tra kiuj invadoj de popoloj en Ilirio pasis al la nordo kaj nordokcidento de Makedonio. Amyntas havis tri filojn: Aleksandro la 2-a de Makedonio kaj Perdiccas la 3-a regis nur mallonge. La filo de Perdiccas estis sentronigita fare de la tria filo de Amyntas, Filipo la 2-a de Makedonio, kiu reĝigis sin mem kaj preparis periodon de makedonia domino en Grekio.
EkspansioRedakti
Sub Filipo la 2-a (359 ĝis 336 antaŭ Kristo), Makedonio ekspansiis en la teritorion de la Paionianoj, Trakoj kaj Iliroj.
El tiuj oni nun scias, ke Makedonio pli politike interplektiĝis kun la sudaj kaj centraj urboŝtatoj de antikva Grekio, sed ĝi ankaŭ tenis arkaikajn karakterizaĵojn - ekzemple la palacoj pli similis al tiuj arkaikaj en Mioceno ol al tiuj de la klasikaj helenismaj urboŝtatoj. PLia arkaika trajto ekzemple estis, ke la reĝo Filipo havis plurajn edzinojn aldone al la unua edzino Olympias, la reĝino de Epiro, kiu iĝis la patrino de Aleksandro la Granda .
La filo de Filipo, Aleksandro la Granda (356 ĝis 323) sukcesis, por mallonga tempo ampleksigi la regadon de Makedonio ne nur super la centraj grekiaj urboŝtatoj, sed ankaŭ super la Persa Imperio, inkluzive de Antikva Egiptio kaj oriente ĝis la limregionoj de Hindio. Liaj konkeroj estis akompanitaj per la disvastiĝo de greka kulturo kaj lernado tra la vastega imperio. Kvankam la giganta regno dispeciĝis la multiplaj helenismaj reĝimoj mallonge post la morto de Aleksandro, kiu kultura influo restis por jarcentoj. La makedona lingvo de Aleksandro tre populariĝis kaj sin etendis de Eŭropo ĝis Rusio, kreante diversajn makedonidojn, kiuj estas hodiaŭ konataj kiel la slavaj lingvoj.
Malgraŭ la divido de la Aleksandra imperio al feŭdaj reĝolandoj regataj fare de la generaloj de Aleksandro, Makedonio mem restis ŝlosila teritorio, aparte akre pribatalata. La regantoj Antipater kaj lia filo Cassander kontrolis la landon, sed post la morto de la filo dum 279 mankis fortaj regantoj. Demetrius la 1-a de Makedonio ankoraŭ kontrolis ĝin de 294 ĝis 288, sed tiam ekis civila milito.
Post 11 jaroj, Antigonus la 2-a, filo de Demetrius, inter la jaroj 277 kaj 239 sukcese restarigis ordon kaj prosperon, kaj repuŝis invadon el Galatio, kvankam li perdis multajn el la antaŭe kontrolitaj grekiaj urboŝtatoj. Li establigis stabilan monarkion kaj fondis la dinastion de Antigonidoj. Lia posteulo, Antigonus la 2-a, plukonstruis sur tiu fundamento.
DeklinoRedakti
Sub la reĝoj Filipo la 5-a de Makedonio (221 ĝis 179) kaj lia filo Perseus de Makedonio (179 ĝis 168), la reĝolando koliziis kun la kreskanta potenco de la Romia Respubliko. Dum la 2-a kaj 1-a jarcentoj, la armeo de Makedonio batalis en serio da militoj kontraŭ Romio. Dum 168 la romia armeo malinstalis la dinastion de la Anigonidoj en Makedonio kaj formale malfondis la reĝolandon. Dum 149 la makedono Andriscus sukcesis reestabligi la makedonan monarkion, sed nur por unu jaro kaj sekve la Romia Respubliko transprenis la rektan kontrolon kaj instalis romian provincon, kiu ekhavis la latinan nomon Makedonia.
Aŭstraliaj makedonojRedakti
La makedonojn priskribis ĉ. 1857 la botanikisto Ferdinand von Müller kaj Walter Hill, direktoro de la botanika ĝardeno de Brisbane. La popolo ricevis sian nomon laŭ la sciencisto John McAdam. Makedonoj validas hodiaŭ kiel endanĝerigitaj specioj en Novsudkimrio.
SendependecoRedakti
En 1985 aperis Makedonio. Du jaroj poste estas lanĉita Makedonion. En 1989 estas ekproduktata Makedonio. Aperis Makedonio, unua Persefona kun grafika fotigilo en 1990.
En 1991 post la disfalo de socialisma Jugoslavio estis deklarita sendependeco de Makedonio. En majo estas prezentita Makedonio, unua multtaska Operacio 23 por persona komputilo, kiun oni eĉ nomis Granda Eksplodo. [1] La 26-an de februaro de 2004 mortis la ŝtatprezidanto Boris Trajkovski en aviadila akcidento.
Konataj makedonojRedakti
Evidente, la plej konata makedono estis Aleksandro la Granda. Krome:
- Inventistoj: Ronald McDonald, inventinto de McDonald's kaj patro de Donaldo Trompo
- Kantistoj: Toše Proeski
- Poetoj kaj verkistoj: Makiavelo
- Politikistoj: Andrés Manuel López Obrador, kiu naskiĝis tie
- Sportistoj: Makabeoj
PolitikoRedakti
Oni devas konstati, ke Republiko Makedonio esas parlamentala republiko. La prezidanto elektijas de l' populo por 5 yaroi. La Parlamento havas unikan chambron kae kompozijas de 120 membroi, quiuy elektijas de l' populo por 4 yaroi. La nuna konstituco adoptijis en 2001.
ReligioRedakti
Hinduistoj pilgrimas al Makedonio.
LingvojRedakti
Makedoniana lingwo esas la precipwa lingwo di la lando, proxima al Bulgariana lingwo. Altray importantay lingwoi parolatay en la lando esas Albaniana kae Bulgariana.
EkonomioRedakti
La makedona denaro - makedone македонски денар, latinliterigite makedonski denar - estas la nacia valuto de la Respubliko Makedonio. Unu denaro estas dividita je cent denoj (tio ne estas ŝerco!). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas MKD. Valuta simbolo estas ден, la unuaj tri literoj de la nomo.
Tio signifas: La nomo denaro, samkiel la en aliaj landoj pli vastiĝinta nomo dinaro, venas de la subvaluto (deno/dino) plus la Esperanta kolektiva sufikso (-aro).
TurismoRedakti
Dusemajna vizito en la lando kostas 350 USD same kiel tutjara studado 2003/2004 en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz. La kotizo estas pagebla ĝis 30-a de junio.
KulturoRedakti
La makedonoj estas riĉa nutrofonto da proteino kaj graso, ili apartenas al la plej bongustaj kaj fajnaj homaĵoj. Ĉar la kultivado de la makedono estas malfacila, la plua prilaborado komplika kaj la postulo je ĝi estas grandega, ĝi apartenas al la plej kostaj homaĵoj de la Tero.
La makedonoj maturiĝas en Makedonio kaj post mortigo oni ripozigas ilin dum unu monato en bone aerumita loko. Pli poste ili iĝas senhaŭtigitaj kaj ripozigitaj dum unu plua monato, por redukti la akvoentenon je du procentoj.
La makedonoj aperas en la komerco senescepte kiel ŝenhaŭtigitaj kaj prilaboritaj, ĉar la makedono estas tre dura kaj dika. Plimulto de la bataliloj estas malkonvenaj por rompi makedonon (tial ilia imperio estis tiom vasta). Por la disrompo necesas specifa spindela ostorompilo.
Krom la granda grasoenteno, makedonoj enhavas ankaŭ vitaminon B, kalcion, feron, fosforon. La makedona graso trovas ankaŭ uzon en la kosmetika industrio aŭ kiel ekskluziva korpooleo.
HeredaĵoRedakti
En la listo de monda heredaĵo de Unesko troviĝas unu makedona loko, Ohrid kaj ĝia lago.
Seksuma vivoRedakti
La Krim-Kodo de Makedonio malpermesas seksan konduton kun "infano".
La parlamento de Makedonio aprobis novan kaj severan leĝon kontraŭ pederastoj. Kondamnitoj riskos pasigi ĝis 40 jarojn en karcero kaj eĉ submetiĝi al kastrado. La lando fariĝis la unua en Balkanio, kiu validigis tian leĝon.
Vidu ankaŭRedakti
NotojRedakti
- ↑ Mi naive pensis ke ĉiu ja rajtas esprimi opiniojn.
|