Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Ne decas maltro da vestoj sur korpo,
aŭ maltro da literoj en vorto.
"

~ Malnudisma proverbo,
el la Granda Krestomatio de Kostumo.
1294035220514.jpg

"Ne foriĝu ĉemizo, eĉ dum striptizo."

~ Sankta Paŭlo

"Ĉe vesto velura suferas stomako"

~ Zamenhof

"Supo trafas la puran ĉemizon, ĝuste antaŭ via publika parolado"

~ Leĝo de Murphy pri malnudismo

"Pli valoras propra ĉemizo ol fremda plena valizo"

~ denove Zamenhof pri malnudismo

"Dankn pro ciaj klarigoj!"

~ leganto al Neciklopediisto pri ĉi tiu artikolo

"Gratias pro le referentia a mi labor"

~ Interlingvaisto

"Viaj vortoj estas por mi mokoj"

~ Malnudismo

Malnudismo estas praktika konvinko pri la avantaĝoj por korpa kaj mensa sano de abunda vesto.

Malnudisma servisto en mezklasa nudisma domo.

Malnudistoj laŭdas la senton de mallibero donatan de pezaj vestaĵoj.

Anoj argumentas, ke la vivstilo estas pli natura. Se birdoj ne demetas la plumojn, kial homoj demetu la veston?

Kvankam nudismo estas ĉefe mezklasa afero, malnudismo popularas pli ĝenerale. Eĉ en la burĝaj nudismaj domoj, la servantoj estas ofte malnudistoj.



Enhavo



Kutimoj kaj kredoj
Redakti

Laŭ malnudismo, nuda naĝado allogas gigantajn polpojn. Plena nudeco estas ĉiam evitinda. Eĉ kiam oni devas malkovri la suban duonon de la korpo, la supra duono restu kovrita, ekzemple per duona bikino.

Malnudistoj neniam sin duŝas sen bikino. Kelkaj portas ne nur kalsonetojn sed ankaŭ ŝnurojn.

Kelkaj malnudistoj portas samaspektan nigran veston, botojn, kaj svastikojn. Vidu paĝon Naziklopedio. Sed tio certe ne veras pri ĉiuj.

Iuj opinias ke se oni ne vestas sin dece kaj konvene, tiam oni eĉ ne klopodas esti aŭskultata, dum aliaj sentas ke ju pli impone oni sin vestas, des malpli serioza kredeble estas la enhavo.

Historia signifoRedakti

La fino de la Malvarma Milito (kiam la nudismaj militistoj aŭ sin kovris, aŭ pereis pro la malvarmo) klare pruvis, ke la homaro havas nenian alternativon al malnudismo.

FetiĉismoRedakti

Pli precize, seksa fetiĉismo konsistas el erota deziro, kiun determinas aparta ŝtofo,vesto aŭ iesa korpoparto. Ekzemple, fetiĉisto emas havi plian ekscitiĝon je la vido de persono surhavanta seksallogan veston ol de persono tute senvesta. Same, fetiĉisto povas aparte ŝati iesan korpoparton, kiel ŝultron kondiĉe ke la persono surhavassenmanikan trikoton kiu vidigas la ŝultron, aŭ esti fascinita de mamformo sub strikta t-ĉemizo aŭ trikoto.

Eminentaj anojRedakti

Fama ano de la movado estas Obama bin Laden, la patrino de Barack Hussein Obama.

Problemoj de malnudismoRedakti

Pasanto plendas al la aliu:
- Kia modo nun estas! Pantalono, kurta frizaĵo. Nu, jen, kiu staras tie, ĉu virovirino?
- Estas ino, shi estas mia filino.
- Oh, pardonu! Tiom aĝa filino kaj tiom juna patro!
- Kial do patro? Mi estas ŝia patrino.

 
Malnudistino.

En restoracioRedakti

En restoracio mallerta kelnero portas plenan supujon, kaj verŝas la supon sur la veston de iu sinjorino. La sinjorino kolere demandas:

- Ĉu vi ne povas atenti pri la supo?

- Ne estas problemo. En la kuirejo estas ankoraŭ supo abunde. - respondis la kelnero.

Ne vidu ankaŭRedakti