Averto! Ĉi tiu artikolo prias la homan korpon, kaj eĉ havas bildojn.


Imagesp.jpeg

"Uzante fortajn manojn, ni plenumos la glorajn planojn."

~ Aleksej Staĥanov

"Ĉiu mano al si altiras"

~ Zamenhof

"Kaj ŝi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton"

~ Antonio De Salvo

"La geediĝa ringo ĉe mia mano klare ne havas formon de toro"

~ Marcos Cramer

"Ni bezonas ewfemismojn tiom por "pugo" kiom por "mano""

~ Mireille Grosjean

"La fama industriulo fendis novan kompanion privatan. Sed tiu filmo bankrotis kaj lasis lin sen mano"

~ P. E. Schwerin pri mono

"Multaj manoj faciligas laboron"

~ Lutero pri manoj

"Lekante manon, oni celas panon"

~ Hans-Georg Kaiser
Kiel oni uzas por eskapi el hejmaresto.

La mano estas la aĵo ĉe la fino de la brako. Ne konfuzu kun mamo (pli interesa aĵo), maro, kano, pano, aŭ bano.

Mano estas konektata al la brako per la pojno. Norme, mano havas kvar fingrojn kaj unu dikfingron.

Fermita mano nomiĝas pugno.

Nevidebla manoRedakti

 
Ni konfesas, ke tion ni ne komprenas !

Antaŭ ol komenci la recenzon, mi devas konfesi, ke la nevidebla mano estas grava malkovraĵo de Adam Smith. Oni uzas por kapti kaj aldomigi la nevideblan rozkoloran unukornulon. Ha jes.

UtiloRedakti

Instruistino: „Hieraŭ mi sendis unu lernanton hejmen, ĉar li havis malpurajn manojn. Hodiaŭ venis ĉiuj malpuraj.“

Mano kaj kapoRedakti

Kirurgo kaj kuracisto de internaj malsanoj kuris al lifto. Apenaŭ ili atingis la pordon, ĝi estis fermiĝanta. Anstataŭ sian manon la kirurgo tuj ŝovis la kapon inter la pordklapojn. “Ĉu ne strange ŝovi la kapon inter pordklapojn?” demandis la kolego. “Nenio mirinda,” respondis la kirurgo, “miaj manoj gravas por operacio, sed mi ne uzas la kapon.”

IdoRedakti

Palpar (tr.) Explorar per la manuo.

La mano de DioRedakti

La mano de Dio (hispane: La mano de Dios) laŭ superstiĉa popola kredo estas esprimo kiu rilatas al la unua golo fare de la fama argentina futbalisto Diego Armando Maradona kontraŭ la angla teamo en la kvaron-finalo de la Mondpokalo, en 1986.

Post la artikolo de S-ro Milan Vidmar, ni opinias, ke Maradona faris la golon per sia mano, sed la arbitracianto ne rimarkis tion kaj validigis la golon. Post la matĉo, Maradona deklaris ke la golo estis farita "iomete per la kapo de Maradona, kaj iomete per la mano de Dio". Tiu frazo famiĝis, ĉefe la eksprimo "la mano de Dio". Argentino finfine gajnis 2-1, kaj la dua golo de Maradona estis unu el la plej famaj en la historio, ĉar li memstare driblis kvin anglajn ludantojn antaŭ ol dribli ankaŭ la pordiston kaj fari la golon. En la fino, Argentino gajnis la pokalon.

Manoj de DioRedakti

Laŭ Jonathan Edwards, ankaŭ Dio havas manojn, per kiuj li svingas pekantojn supra la fajro.

PURAJ MANOJRedakti

Jozefino vokas etan Joĉjon: Joĉjo, venu tagmanĝi!

Joĉjo: Jen mi.

Jozefino: He, viaj manoj estas malpuraj! Iru lavi ilin antaŭ ol manĝi.

Joĉjo, malbonvole: Aĥ ve!

Jozefino: Aûdu, kion dirus VI se MI sidiĝus por manĝi kun malpuraj manoj!

Joĉjo: Ho, mi estas tro ĝentila, mi tute ne mencius tion...

KaŝeRedakti

Por kaŝi la manojn, oni uzas gantojn. En kirurgo oni uzas specialajn boksajn gantojn por kaŝi la fingrospurojn.

KiromancioRedakti

Kiromancio (de la greka kheir, "mano" kaj manteia, "profetado") estas aŭgurado surbaze de la linioj de via manplato. Kiromancion oni praktikas ĉie en la mondo, en diversaj manieroj. La metodo estas ĝenerale konsiderata kiel vera scienco.

En Eŭropo kaj Usono ofte manplatoj estas rekte legataj, dum en Barato oni unue ŝmiras inkon sur mano por poste ĝin presi sur paperon.

Kelkaj fakuloj asertas ke la maldekstra mano indikas pri ebloj kaj la dekstra pri kiel tiuj ebloj estas realigitaj en la vivo. La linioj de via manplato povas ŝanĝiĝi post grava okazaĵo.

LavadoRedakti

Inter samaĝuloj.

- Kiel via patrino rimarkis, ke vi ne lavis viajn manojn?
- Mi forgesis malsekigi la sapon.

MansurmetoRedakti

La mansurmeto estas religia, spiritualismamagia praktiko kiu vastas en la tuta mondo.
La signifoj al ĝi atribuataj multas, sed substance ili povas esti reduktita al tri valoroj:

  • beno
  • banigo
  • transigo de aŭtoritato.

UtiloRedakti

Baniko: Ĉu vi skribas per via dekstra mano aŭ per via maldekstra mano?

Kruko: Nek nek. Mi skribas per krajono!

Por porti fruktojRedakti

D: Se vi havus tri pomojn kaj kvar oranĝojn en unu mano, kaj kvar pomojn kaj tri oranĝojn en la alia mano, kion vi havas?
R: Ege grandajn manojn.

GestumadoRedakti

Jozefino, gestante: Mi ne scias kion fari per la manoj dum mi parolas.

Kruko: Kovru per ili vian buŝon.

Por sin kovriRedakti

Pudora knabino, kiu perdis la bikinon en la maro, povas uzi brakojn kaj manojn por kovri pubon kaj mamojn.

Sed kio pri la pugo?

 
Du uzoj de la manoj - por teni la vinon, kaj por kovri vaginon.

MansurmetoRedakti

 
Mansurmeto dum sacerdota ordinado.

La mansurmeto estas religia, spiritualismamagia praktiko kiu vastas en la tuta mondo.
La signifoj al ĝi atribuataj multas, sed substance ili povas esti reduktita al tri valoroj:

  • beno
  • sanigo
  • transigo de aŭtoritato.

Kristana kulturoRedakti

En la kristanaj eklezioj tiu praktiko estas uzata jen kiel simbola jen formala metodo de alvoko al la Sankta Spirito dum la bapto, konfirmacio, ordino kaj dum iuj sakramentaloj (kp. laŭliturgia mansurmeto).

 
Mansurmeto de la maronita patriarko Bechara Boutros Rahi sur la kapon de Maurizio Malvestiti dum la ties episkopa ordiniĝo, 2014.

En pli ampleksa konteksto, la kristana mansurmeto radikiĝas en la hebreaj kutimoj kaj praktikoj. En la bibliaj epokoj, la mansurmeto estis ago transiganta aŭtoritaton. Kun sprito la Patriarko Jakobo tiel benis sian nepon Efraim, kaj Jesuo surmetis siajn manojn sur infanojn por ilin beni. Plue, la supera sacerdoto Aaron mansurmetis sur la kapon de la Propeka kapro (Levidoj 16,21) dum la tado de la Pekliberigo, kies sekvoj estis la transigo de la pekoj el la izraela popolo al la kapro. Fine, en la malnova Testamento la sacerdotoj estis ordinitaj per la mansurmeto.
En la Nova Testamento la mansurmeto estis asociita al la tiedirita "ricevo de la Sankta Spirito" (vidu: Agoj de la Apostoloj 8,14-19). Dekomence la apostoloj mansurmetis jen sur la novajn kredantojn jen sur tiujn kiuj devis plenumi apartajn servojn (Agoj 6.5).
Ĉe la komenciĝo de la kristana eklezio, tiu praktiko estis utiligita ankaŭ por granda kvanto da religiaj ceremonioj, aparte en tiuj kiuj estos difinitaj sakramentoj, kiel la ordinado de sacerdotoj kaj episkopoj kaj diakonoj.

En la "saniga" formo, la mansurmeto estas bazita sur antaŭaj bibliaj epizodoj de Jesuo. Iuj kristanaj asocioj ĝin praktikas post la invito al la pardonpeto de la pekoj. La efikoj rezultiĝas certe en pli harmonia konduto kaj en la alfronto de la malsano kaj en la ordinara kaj familia kaj socia vivo.


Taŭmaturgaj reĝojRedakti

La mansurmeto, difinita kiel "dia tuŝo", estis farita de reĝoj diritaj taŭmaturgaj reĝoj precipe en Anglio kaj Francio, kaj oni konvinkiĝis ke ĝi kuracus la tuberkolan adeniton diritan ankaŭ “skrofolon”, nomo de certa nombro de malsanoj de la haŭto.

Kvankam la legendoj volus ke taŭmaturgaj estis jam la merovidoj (la unua dinastio de la regno de Frankoj, la unuaj certaj fontoj pri la saniga kapablo de la reĝo, koncernas kapetidon, filon de Hugo Kapeto kaj ties posteulo Roberto la 2-a la Pia (972-1031). Tiu rezultas la unua atestito kiel “saniganto el la skrofoloj”, titolo heredita de liaj posteuloj, ĝis al Karlo la 10-a (1757-1836).

La nepo de Roberto estis la normanda Vilhelmo la 1-a de Anglio, dirita ankaŭ la “Konkeranto”. Estas danke al tiu parenca ligo ke la anglaj reĝoj laŭ longa tempo al si atribuis la saman taŭmaturgian kapablon, ligitaj al iliaj supozitaj rajtoj sur la reĝa Francio (el kio, ekzemple, la Centjara milito.
La unua angla reĝo al si atribuinta tian prerogativon estis Henriko la 1-a de Anglio kaj la lasta estis la reĝino Anna (1665 - 1714).

Se por tiuj reĝoj, inter kiuj la Merovidoj, la supernaturaj reĝaj potencoj estis transdonitaj laŭvoje de heredo, kaj la tuta familia gento ĝin posedis, la taŭmaturga tuŝo de la “sanktegaj” germanaj reĝoj ĝin ricevis malrekte de la la Papo, kun la unkto per sankta krismo.

Terapeŭtikaj praktikojRedakti

Ni kondamnas la germanojn pro ilia maldeca konduto antaŭ kaj dum la milito, sed ŝajnas, ke mansurmeto akiris "sanigan" rolon en la prasciencoj de multaj kulturoj. La originoj estas pli ol alio de magia matrico. Oni konas nek la ekzaktan periodon de la naskiĝo de tiuj praktikoj nek la lokojn en kiu ĝi komenciĝis. Oni citas iujn egiptajn papirusojn en kiuj oni aludas al sanigantojn kapablajn haltigi hemoragiojn per la sola mansurmeto. Similaj praktikoj povas esti konstatitaj epoke de la antikva Romo kaj en la japana kulturo.

Laŭlonge de la historia kuro, tiuj praktikoj trovis fundamenton en apartaj prerogativoj de sanigistoj. Ekde la 17-a jarcento tiuj praktikoj ekscitis intereson ĉe tiuepokaj esploristoj, kiuj por ekspliki iujn saniĝojn al kiuj ili ne sukcesis trovi la kaŭzon, formulis teoriojn en kiuj estas postulata la ekzisto de nedifinitaj "fluksoj de energio", sed identigitaj kiel farintoj de la sanigoj.
Unu el la plej notaj tiutipaj provoj estis plenumita de Franz Anton Mesmer, kies teorioj pri animala magnetismo trovus ampleksan eĥon en Eŭropo en la venonta jarcento. Mesmer teoriis ke ĉiuj aĵoj de la universo, kaj tial ankaŭ la homo, estus trairitaj de nevidebla flukso de "magneta fluo". La bona sanstato dependus de la ekvilibro inter la "interna fluidaro" en la estulo kaj tiu "ekstera", aŭ de la harmonio inter la "individua vitala forto" ekaj tiu "universala", kaj ellaboris kuracan sistemon nomatan "mesmerismo". Laŭlonge de la tempo mem Mesmer konsciiĝis ke siaj sukcesoj estis ŝuldeblaj ne al la bonefiko de siaj terapioj, sed al siaj sugestiaj kapabloj sur la menso de la pacientoj.

En ĵusaj tempoj la teorioj de Mesmer pri animala magnetismo estis rekuperitaj flanke de iuj Spiritualaj, kiel la pranoterapio en Italio kaj la terapia tuŝo en Usono, kiuj proponis en la 1970-aj jaroj praktikojn de Alternativa medicino bazitaj sur la simpla mansurmeto: la terapia tuŝo, aparte, estas utiligata kiel alternativa medicino en usonaj kanadaj kaj nederlandaj malsanulejoj, kies efikoj tamen neniajn estis science pruvitaj. Ĉiuj konsideroj estis farataj kun nur tiuj du kategorioj enmense, kaj kun fokuso baze en la romanoj kaj noveloj.

Similaj ritoj troviĝas ankaŭ en ekstremorientaj religioj, kiel la japana praktiko Rejkio.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti


La Vikipedio havas malridigan artikolon pri la mano.
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.