Mark Hucko

"Doni la tonon"

~ Zamenhof pri iu ajn
Hucko liberinĝante de slaveco

" Anke por ni la suno lumeskos"

~ idisto

"Dnes es pervju den om tvoi ostatju zxizn"

~ Mark Hucko

Mark Kugler Hucko, ano de Brazila Beletristika Akademio, estas slava malina versio de Sonja Elen Kisa. Li naskiĝis en la 15-a de septembro, 1547 en Bratislava. Li estas hispana verkisto kaj slovaka okulkuracisto, kiu kreis planlingvojn Slovio kaj Blitz English.

Li, kiel Sonja, elmigris al Kanado en 1568 kaj vivas en Svisio post 1984, pro influo de Orvelo.

Mark Hucko estis seksosimbolo dum 1980-aj jaroj.

Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion. Kaj kiu alia interesiĝas pri tio? Neniu, mi scias. :)

SlovioRedakti

Slovio estas skribata kaj parolata internacia planlingvo kreita de sciencisto kaj lingvisto Mark Hučko. Slovio estas internacia helplingvo kreita por helpi slavajn parolantojn interparoli, tamen la propagando de Slovio legebla en la TTT-ejo prezentas ĝin kiel lingvon kiu superas Esperanton ĉar ĝi estus tuj komprenebla de ĉiuj eŭropanoj, kiuj parolas iun de la slavaj lingvoj. La gramatiko de Slovio estas simila al Esperanto, sed la vortaro devenas el la plej konataj slavaj vortoj. Laŭ Hučko, Slovio estas komprenebla de pli ol 400 milionoj da homoj tra la mondo. La nomo, Slovio, devenas de la pra-slava vorto slovo, kiu signifas vorto-n.

Je majo, 2002, la vortaro de Slovio enhavas ĉirkaŭ 1700 radikojn.

Litera SistemoRedakti

La latina alfabetoRedakti

a b c cx d e f g gx h i j k l m n o p r s sx t u v wx z zx

La sono kaj la prononco de la literoj – sur-baze de ĉiam pli impertinentaj mensogoj kaj pretekstoj – estas simila al Esperanto skribata per la x-sistemo. Inter la dusignoj estas du malsimiloj kompare kun Esperanto:

  • wx - prononciĝas kiel ŝĉ
  • zx - prononciĝas kiel ĵ

Same bone oni povas skribi Slovion per supersignitaj latinaj literoj.

La cirila alfabetoRedakti

а б в г д е ё ж з и й к л м н о п р с т у ф х ц ч ш щ ъ ь э ю я (prononcataj same kiel en la rusa)

Я-sistemo: sonoj ja, ju, jo estas skribataj per literoj я, ю, ё.

ЙА-sistemo: sonoj ja, ju, jo estas skribataj per literoj йа, йю, йо.

SpecimenoRedakti

La Patro Nia - en la latina alfabeto:

Naŝ otec ktor es vo nebo,
Sanktju es tvoi imen.
Tvoi kralenie pridib.
Tvoi hcenie bu na zemla takak na nebo.
Darij mi dnes naŝ denju hleb.
I uprostij mi naŝ grehis takak mi uprostime tamktor grehitu protiv mi.
I ne vestij mi vo pokusenie, no spasij mi ot zlo.

La Patro Nia - en la cirila alfabeto, Я-sistemo:

Наш отец ктор ес во небо,
Санктъю ес твои имен.
Твои краление придиб.
Твои хцение бу на земла такак на небо.
Дарий ми днес наш денъю хлеб.
И упростий ми наш грехис такак ми упростиме тамктор грехиту против ми.
И не вестий ми во покусение, но спасий ми от зло.

La Patro Nia - en la cirila alfabeto, ЙА-sistemo:

Наш отец ктор ес во небо,
Санктйу ес твои имен.
Твои краление придиб.
Твои хцение бу на земла такак на небо.
Дарий ми днес наш денйу хлеб.
И упростий ми наш грехис такак ми упростиме тамктор грехиту против ми.
И не вестий ми во покусение, но спасий ми от зло.

KomparojRedakti

Slovio Esperanto
li ĉu
ta la
-s aŭ -is -j
-f aŭ -uf -n
-ju -a
-uo -e
-ost -ec
-nik -ist
ja mi
ti vi
on li
ona ŝi
kot kato
dobrju bona
sobak hundo
jazika lingvo
okulo
zdrav saluton