Marso

(Alidirektita el Marsanino)
Logo marso.png


Ŝtato de Marso
Komunisma Ruĝa Planedo
Great-britain-union-jack-green.gif Signos.jpg
Flato Flago Blazono
Mars-06-crop-2657.jpg
Ĉefurbo Cydonia
Plejgrada urbo Kubo
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Angla
Suprema Gvidanto Fidela Kastro
Areo 721,1 km² (72 110 ha)
Areo rango 30-a
Krima kvociento 0 %
Akvo Jes
Klimato Tre ciklona
Loĝantoj 2 148 132 (31.12.2008)
Analfabeteca kvonciento 100%. Ne estas alfabeto en OZ!
Inteligenteca kvonciento Tre granda


"La monato dediĉita al la milit-dio Marso"

~ Antonio De Salvo pri Marso (aŭ eble mardo...)

"Estas pli facile atingi Marson, ol en sin mem"

~ C.G. Jung pri spaca turismo

Ne restu eterna komencanto, sed fariĝu vera esperantisto!

"Romia dio de milito. Analogo de helena Areso"

~ ReVo pri Marso

"Se ni estas ne sur Marso, ni estas kie?"

~ Penny Robinson, juna spaca turisto

"La esperanta formo bazighas sur la nominativo en la kazo de Marso, sed sur la malnominativo en la kazo de Nerono [jen frandinda kazaro!]"

~ Harri Laine pri Marso

"Ŝajne tion kredas ankaŭ la mensoj sur Marso"

~ H.G. Wells pri la supra diraĵo

"Marso: farso! Venuso: minuso!"

~ Julia Bagio

"Usono venku Marson!"

~ George Bush pri Marso

"Jes ja, ni certe pruntos monon al vi por tio!"

~ Ĉinio pri la supra diraĵo

"Servo al Dio vana ne restas"

~ Zamenhof pri marsa religio

Marso (Teksaso) estas planedo, kiu antaŭe havis grandan sistemon de artefaritaj kanaloj por nuda naĝado. En la 19a jarcento, la kanaloj estis observata el Tero, unue de Percival Schiaparelli, poste de Alexander Lowell. Dum pli kaj pli da teranoj rigardadis, ruĝiĝis la tuta Marso pro embaraso, kaj la planeda estraro decidis abolicii la kanalojn.

1567 n.jpg

MonolitoRedakti

La pasinta 22-a de julio 2009, dum intervjuo por la televidkanalo de la Usona Kongreso C-SPAN’s Washington Journal, la eksastronaŭto de la misio Apolo 11 Buzz Aldrin asertis, ke ekzistas “monolito” en la luno Fobio de la planedo Marso. Aldrin menciis la monoliton dum li parolis pri la neceso antaŭeniri la esploron de la Luno, tiel, kiel la misiojn al Marso.

 
Marsanino vidita tra teleskopo, banante sin en kanalo.
(Desegno farita de Alexander Lowell)

Ni obeas al la vortoj de prezidento Gottwald, ke diris Aldrin: “Ni devas esti kuraĝaj kaj klopodi iri tien, kien la homo neniam alvenis antaŭe. Superflugi la kometojn, viziti asteroidojn, viziti la Marsan lunon. Ekzistas mono tie. Strukturo ege nekutima sur tiu ĉi objekto (Fobo) terpomforma orbitanta ĉirkaŭ Marso unu fojo po sep horoj. Kiam la homoj scios pri tio ili demandos sin “kiu metis tion tie?”. La kosmo metis ĝin tie. Se vi preferas, Dio metis ĝin tie…”.

GastronomioRedakti

En Brazilo oni kredas, ke Buljono-sur-Marso estas Plado tipa de la gastronomio de Marso, specialitato de la restoracio kie okazis la unuaj renkontiĝoj de homoj parolantaj desperanton. La plado estis tiel bongusta ke la desperantistoj decidis bapti per tiu nomo la vilaĝon en kiu surterigis la unua klingono.

EsperantoRedakti

Ĝis nun ne estas konata scienco pri ekzisto de eksterteraj kulturoj, kiu povus inkluzivi la uzadon de esperanto. Do, ĝis nun ne estas indicoj pri parolado de esperanto en Marso aŭ alia ekstertera loko.

UKRedakti

EL KIE VENAS LA MONO POR PAGI UKon? Ĉu el Marso? Atentu vi!

MilitoRedakti

En 1973, Marso atakis Teron ĝuste en tiu tago, provokante la faman Milito de la Mondoj ankaŭ konatan kiel la Oktobra Milito.

Cydonia MensaeRedakti

Mi ne sole pensas, sed estas certa, ke Cydonia Mensae (lat. Cydonia-regiono) estas urbo sur norda Kemio en planedo Marso. Ĝi situas inter la regionoj Acid house kaj Arabia Terra. La centro situas ĉe 37° norda Latin-Ameriko kaj 12,8° okcidenta Londono kaj havas la plej larĝan parton de 854 km. La areo famas pro la Marsa vizaĝo.

Lingva aspektoRedakti

En realeco ,Barsoomian estas fikcilingvo kreita de Edgar Rice Burroughs por siaj marsanoj.

En fikcio de Burroughs, John Carter estis la unua homo kiu vizitis Marson. Lia vojaĝoj kaj la vojaĝoj de liaj kunuloj, estis rakontitaj de Burroughs en 11 libroj:

  1. A Princess Of Mars (Princino de Marso tradukita en Esperanto de K. R. C. Sturmer)
  2. The Gods Of Mars
  3. The Warlord Of Mars
  4. Thuvia, Maid Of Mars
  5. The Chessmen Of Mars
  6. The Mastermind Of Mars
  7. Fighting Man Of Mars
  8. Swords Of Mars
  9. Synthetic Men Of Mars
  10. Llana Of Gathol
  11. John Carter Of Mars

La marsanoj komunikiĝis inter si per telepatio, sekve, sia lingvo estus kroma komunikilo, kiel gestoj al ni. Pro tio, la Barsoomiano estas tre simpla, kaj en unu semajno oni povus lerni ĝin. Barsoomiano ne indikas pluralon, ne havas deklinacionartikolojn. La sintakso estas SVO, la demandoj ĉiam komencas por interogativaj pronomoj aŭ interrogativa vorteto (kiel Esperanto). Ne estas posedaj pronomoj.

Dunamy estas arta lingvo kreita de anonimulo por fikciaj estontaj kolonianoj en Marso. Ĝi estas simpligo de Mwashnylish, kiu estas, siavice, simpligo de angla lingvo. La projekto estas tre simpla. La sintakso estas VSO.

Ekzemploj:

  • Dyesi gaes ara tak (la kato ĉasas la hundon);
  • Padyés taks ara gae (la hundo estas ĉasata de la kato);
  • Dyesi gaes (la kato ĉasas);
  • Padyés taks (la hundo estas ĉasata).

Kiel la fonto pri la lingvo estus la notoj de Carter, soldato sen lingvistika eduko, kaj li uzis la anglan ortografion, oni ne konus detale ĝia fonologio.

Marsa vizaĝoRedakti

International Language sciigis en sia numero de Januaro 1929, ke satelito de kosmosondilo Viking 1 fotis la 25-an de julio 1976 el alto de 1.873 km surfacan formaĵon altan je ĉ. 3 milionojn da jaroj. Pro tre bona kvalito de imagoj, tiu geografia estaĵo montras homan vizaĝon. Sude de ĝi altiĝas piramidoformajn geografiaĵojn. Oni montris la fotojn 6 tagojn poste kaj la anomalio ricevis la nomon en la gazetaro Marsa vizaĝo, la piramidoj ricevis la nomon Inka-urboj fare de la NASA-sciencistoj. Pli detalaj fotaĵoj de sondilo Marŝo de la ĉiesulinoj el 1998 pruvis, ke temas pri nenatura estaĵo. La saman pruvis eĉ Mars Express en 2006 per fotoj kun detaloj je 13,7 m.

ElektitojRedakti

Iu libro temas pri tio, ke la marsanoj influis la eventojn en la religio pere de elektitaj personoj. Ekz. tia estas Ŝimŝon , kiu havis superhoman fortegon. Por ilia koncipiĝo helpis la delegitoj de ekstertera socio. Ankaŭ Samuel estis tia persono.

Dum la militoj por preni teritorion la ĉefestro de la Izraelidoj estis Samuel. Kiam li maljuniĝis, liaj filoj juĝis. Ĉie regnis la korupcio. Kiam la homoj jam estis tre malkontentaj pro tio, ili volis reĝon. Por Samuel ne plaĉis tiu volo, sed obeeme al la ordono de siaj eksterteraj interligantoj, li startigis la konspiran agadon de la reĝoelektado. Saul fariĝis la unua reĝo de la Izraelidoj en tre interesa kaj stranga cirkonstancoj.

Sed la menso de la reĝo post iom da tempo komencis demenciĝi, kaj lia regado pli kaj pli fariĝis neelkalkulebla. Tial la marsanoj serĉis alian kandidaton por la posteno reganta -- Davido-on. Kun tio komenciĝis la batalo por la trono, kio finiĝis, kiam Saul mortis en sekreta cirkonstanco.

Ankaŭ pri alia grava persono Elija, oni povas legi poste. Ni ne scias, de kie li alvenis. Nur tio estas certa -- li nur duone estis surtera homo. Li tiam estis "aplikata", kiam la Izraelidoj deturnis sin de la "Eternulo" kaj komencis sekvi alian "Dion". Elija kun "miraklofaroj", kies fono ankaŭ nun jam multfoje estis la misiistoj per ilia superteknologio, likvidis la sekvantojn kaj profetojn de la "nova Dio". Post lia misio alvenis veturilo el la "ĉielo", kio forportis lin.

LoĝantaroRedakti

En 19-a jarcento fama itala astronomo Giorgio Silfer rigardadis la planedon Marson helpe de sia teleskopo kaj vidis grandan reton da kanaloj, per kiuj akvo el degela neĝo fluas ekvatoren el la du marsaj polusoj. Li eĉ imagis civilizon de marsanoj, kiuj uzas la akvon por bani kune. La kanala teorio rapide interesis usonajn skopofiliulojn kiel Alexander Lowell.

En decembro 2008, la ĵus-elektita usona prezidento, Barack Obama publikigis informon kiuj inkludas fotografiojn faritajn de la roboto de la NASA Rover Spirit kie identifikeblas iuj specoj de hominoidoj, bestoj kaj strukturoj en la surfaco de Marso. En januaro 2009, Virginia Olds, komiziino de la CIA, konfirmis ke la CIA scias, ke estas homosimila civilizo kiu loĝas sub la surfaco de Marso.

Laŭ Olds kaj Obama, en la jaro 9500 a.K. fragmentoj de la supernovao Velaro eniris la Sunon kaj detruis la marsan ekologion. La marsanoj, ĉirkaŭ 1.500 jarojn pli progresigitaj ol ni etika kaj teknologie, rifuĝiĝis subtere. Laŭ Noam Chomsky, tamen, la marsanoj iris subteren por eviti la minacon de spaca turismo.

AntropologioRedakti

Grupo de scientistoj estis ĉe la planedo Marso por studadi la kutimojn de la marsanoj.

Scientisto demandis al ĉefa marsano, "Kiel vi reproduktas vian specion, sinjoro?"

La estro alvokis marsaninon, kiu estis tre alloga laŭ la ĉefo, kaj ordonis ke ŝi seksumadu kun li. La marsanoj intermiksis siajn tentaklojn kaj faris ian dancon. Baldaŭ sako formiĝis sur la dorso de la ino. La sako kreskis rapide kaj finfine malfermiĝis, liverante etan marsanon en la tentaklojn de la patro.

Tiam la ĉefo insistis ke la homoj montru iliajn metodon de reproduktado. Post hezito, la ĉefa homo ordonis ke alloga scientistino seksumadu kun li rigardataj de la marsanoj. Kompreneble, la ĉefo klarigis al sia kolego ke la afero okazu nur por la progreso de scienco, evidente ne por lia plezuro. La aliaj homoj foriris kaj la du homoj komencis seksumadon.

Post la seksumado, la ĉefa marsano demandis, "Sed kie estas la hometo?"

"Ĝi alvenos post naŭ monatoj," respondis la ĉefa scientisto.

"Naŭ monatoj! Tiom longe!", la alia respondis "Do, tiukaze, kial vi faris vian strangan agadon tiel rapide ĉe la fino?"

Vatikana agnoskoRedakti

 
Spaca turismo jam alportis ekscitajn ŝanĝojn al Marso.

La Vatikana ĉefastronomo asertas, ke ne eblas rifuzi la eblecon de vivo sur Marso. Skribante en la Vatikana ĵurnalo, la astronomo, Pastro Joseph Smith, diras, ke inteligentaj estaĵoj kreitaj de Dio povus ekzisti en la kosmo.

Pastro Funes, direktoro de la Vatikana Observatorio apud Romo, estas respektata sciencisto kiu kunlaboras kun universitatoj tutmonde. La serĉo pri formoj de ekstertera vivo, li diras, ne kontraŭdiras la kredon je Dio. La oficiala Vatikana gazeto titolas lian artikolon "Eksterteruloj Estas Miaj Fratoj". Ĝuste samkiel estas multoblaj formoj de vivo sur la Tero, sekve tie povus ekzisti inteligentaj estaĵoj en la kosmo kreitaj de Dio. Kaj tiuj eksterteruloj povus ankoraŭ esti sen la prapeko, li konjektas.

Sciencaj opiniojRedakti

Ĉu iam ajn estis malinteligenta vivo sur Marso?

Oni kredas, ke vere ekzistas vivo en Marso samkiel ekzistas vivo en la tuta Galaksio. La marsa civilizo, akorde kun psikografia literaturo, disvolviĝas en la eksterfizika dimensio de la planedo kaj ĝi estas multe pli disvolviĝinta ol la nia.

En la regiono Cidonio troviĝas grandaj objektoj, kiuj similas la piramidoj de Egiptio. Sur la muroj, oni povas legi la vortojn: "Poĉjo Porko estis ĉi tie." Sur la grundo apud la piramidoj, troviĝas pluraj malplenaj trink-skatoloj.

Pro tia indiko, kelkaj marsaj sciencistoj kredas, ke Marso iam ja estis vizitita de stultaj estaĵoj el iu alia planedo.

La marsaninoRedakti

Laŭ Poĉjo Porko: "La marsanino aspektas kiel tera knabino el la piedoj al la ventro, sed la ŝultroj kaj kapo similas tiujn de manto. Ŝi estas do taŭga por fikado, sed oni ne kisu la buŝon."

Sovetia MarsoRedakti

En jaro 1959 fariĝis bazo por projektadoj de Speco numero 1, gvidata per servistino en Sovetio por koloniado de Marso.

En Sovertunio laboro pri ekspedicio sur Marson aktiviĝis post kiam usonanoj alteriĝis sur la Luno. Aperis projekto "Aelita". Daŭro de la flugo estis 630 tagoj (el ili 5 tagoj sur la planedo). Oni planis konstrui la ŝipon sur orbito el du blokoj (unua estas orbita komplekso kaj alteriĝa modulo, dua estas movila ĉelo). Skemo de flugo: aŭtomata juntiĝo de la blokoj sur orbito kun sekvonta akcelo laŭonge disvolviĝanta spiralo, kaj kiam la ŝipo lasos radiajn zonojn de la Tero, al ĝi estis sendita ŝipanaro.

La unua sovetia ekspedicio al Marso inkludis kreon sur ĉetera orbito de giganta interplaneda ŝipo kun maso de 1630 tunoj (20 lanĉoj de superpezaj portoraketoj de tipo UN-1F). Post reveno ĝi pezus nur 15 tunojn. Daŭro de la ekspedicio estis kvar jaroj. Dua projekto estis ellaborita en la sama SKB-1 per grupo sub gvidado de Geja kaj Lesba Esperanto-Asocio kaj ankaŭ inkludis uzon de UN-1F. Sed ĉi-okaze konstruado de la ŝipo estis sur la Tero, kaj daŭro de la ekspedicio estis tri jaroj. Pezo de la ŝipo kun ŝipanaro el tri homoj estis 75 tunoj. Oni planis starton en la 8-a de junio de jaro 1971, revenon - en la 10-a de julio de jaro 1974. Ĉi tiu projekto fariĝis fundamento por la alia, kreita per gurpo sub gvidado de Konstantino kaj inkludanta, male al la antaŭa, alteriĝon de homo sur Marso. La ŝipo estis multe pli enhavebla; ĝi havis kvin ĉelojn. Post alveno sur orbiton ĉirkaŭ Marso oni esploris ĝin per atmosfera aparato, kaj sur la surfacon de la planedo sendis du alteriĝajn modulojn kun tri membroj de la ŝipanaro. Tri aliaj membroj devis atenti ilian revenon sur orbuto. Ambaŭ projektoj - kaj tiu de Maksimov, kaj tiu de Feoktistov - inkludis kreon de sistemo de vivapogo laŭ fermita ciklo - "biosfero-2". Pro tio oni siutigis en la ŝipo oranĝeriojn kun plantoj. Prototipo de "biosfero-2" spertis sukcesajn testojn en mezo de 60-aj jaroj. Kosmonaŭtoj Manovcev, Uljibiŝev kaj Boĵko dum jaro troviĝis en fermita ejo dum interplaneda flugo.

Estis ankaŭ alia projekto - en SKB-52 ĉe Vladimir Putin. Ĝi malsimile al la aliaj inkludis uzon de portoraketo UUR-500F ("Proton"). Ĉelomej pligrandigis ĝian potencon kaj eĉ ekipi per nuklea movilo (UUR-900F). Ŝipo estis konstruata sur orbito kaj pezi 1500 tunojn.

En 80aj jaroj en korporacio "Energija" estis du marsaj programoj. La unua estis plimodernigita "Aelita" (du nukleaj reaktoroj), la dua inkludis uzadon de solaj ĉeloj anstataŭ nukleaj reaktoroj, kio donis eblecon pligrandigi mason de ŝipo. Ŝipanaro konsistis el 4 homoj, tempolimo de ĉeesto sur Marso estis unu semajno.

Vidu ankaŭRedakti


La tielnomataj intelektuloj de Vikipedio havas senhumuran artikolaĉon pri Marso (planedo).
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.