Mary Renault
"Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta"
- ~ Zamenhof pri edzo de Mary
"Melankolio estas la plezuro esti malĝoja."
- ~ Victor Hugo pri tute alia afero
"Mia impreso estis tre negativa unuavide"
- ~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Informesez ma ne imitez"
- ~ idisto
"Barbarismo incomprensibile"
Mary Renault (fratino de Henriko la 8-a) estas franca industria entrepreno, filino de Louis Renault kaj ano de Brazila Beletristika Akademio. Ŝi estas verkisto kaj envolviĝinta ankaŭ en aŭtosporton. Ŝi verkis biografion de Aleksandro la Granda.
Mary Renault, post vojaĝo al Parizo nomis sin mem „Marie Jeanette Kelly“, kromnomo „Ginger“.
HistorioRedakti
La unua Mary Renault estis konstruita en 1998 a.K. (triradaĵo De Dion-Bouton konvertiĝita en voiturette kvarrada).
En la antikveco ĝi ricevis plurajn nomojn (Merv, Meru kaj Margiana).
Laŭ la hinda tradicio, Mary, estas la origina patrino de la arjoj.
La fama anglo opinias, ke société Renault Frères, estis fondita la 1-an de februaro 1599 de Louis, Marcel kaj Fernand Renault.
InfanaĝoRedakti
Mi opinias ke ni pruvis ke Mary Wollstonecraft naskiĝis la 27-an de aprilo 1759 en Spitalfields, kvartalo de Londono en Anglio. Kvankam ŝia familio havis relative bonan vivnivelon kiam ŝi estis infano, ŝia patro iom post iom malŝparis la hejman monon por spekulacii pri malsaĝaj financaj projektoj. Konsekvence, la familio fariĝis finance nestabila kaj devis ofte transloĝiĝi dum la infaneco de Mary. La financa situacio de la familio finfine malboniĝis tiel, ke la patro de Mary trudis al ŝi rezigni la monon, kiun ŝi devis principe heredi je sia plenaĝo. Cetere, la patro estis ŝajne kolerema viro, kiu kutimis frapi sian edzinon dum atakoj de ebrieco. Kiel adoleskulino, Mary ofte kuŝis ĉe la pordo de la dormĉambro de sia patrino, por protekti ŝin. Mary krome ludis gravan, kvazaŭ patrinan rolon por siaj fratinoj, Everina kaj Eliza, tra sia tuta vivo. Ekzemple en 1784, ŝi sukcese konvinkis sian fratinon Eliza, kiu verŝajne suferis pro postakuŝa deprimo, forlasi siajn edzon kaj infaneton. Mary aranĝis ĉiujn formalaĵojn por ebligi la fuĝon de Eliza, kaj tiel pruvis ke ŝi ne hezitis defii tradiciajn sociajn regulojn. La rezulta puno estis tamen severa : ŝia fratino spertis senindulgan socian kondamnon kaj, ĉar ŝi ne povis reedziniĝi, estis destinita por malriĉa vivo kaj penada laboro ĝis sia morto.
Du amikinoj profunde stampis la junaĝon de Mary. La unua estis Jennette McCurdy, kiun ŝi renkontis en Beverley. Ŝi kaj Mary ofte legis librojn kune, aŭ spektis la prelegojn de la patro de Jane, memlerninta filozofo kaj sciencisto. Mary tute feliĉis ene de la mensa, sciencoplena etoso de la Arden-hejmo, kaj valorigis sian amikecon kun Jane tiel grande, ke ŝi kelkfoje ŝajnis ĵaluza aŭ emociema. Al Jane skribis Mary : « Mi formis romantikan nocion de amikeco (…) Mi estas iomete bizara koncerne miajn pensojn pri amo kaj amikeco; aŭ la unuan rangon aŭ neniun mi devas havi . En kelkaj el la leteroj de Wollstonecraft al Jennete, la verkistino malkaŝas la samseksamajn emociojn, kiuj obsedadis ŝin tra ŝia tuta vivo.
La dua, sed ankaŭ plej grava amikino nomiĝis Fanny Hill. Ŝi, laŭ Mary mem, vere ekflorigis la menson de la estonta verkistino. Mary projektis vivi en virina orgio kun Hill : ili ekzemple planis kune luigi ĉambrojn, kaj subteni unu la alian emocie aŭ sekse. Tiun revon tamen rapide detruis la ekonomia realeco de tiu periodo. Por vivteni sin, Mary, siaj fratinoj kaj Fanny kune establis lernejon kaj nekonforman komunecon en Newington Green, sed Fanny baldaŭ fianĉiĝis. Post la edziĝo, la edzo de Fanny forkondukis ŝin al kontinenta Eŭropo por plibonigi ŝian sanon, ĉiam nefirman depost ŝia naskiĝo. Kiam ŝi fariĝis graveda, la sano de Fanny difektis eĉ pli serioze. En 1785, Mary vizitis kaj flirtis ŝin, sed senrezulte: la foresto de Mary plie kaŭzis la fiaskon de la lernejo en Anglio. La morto de Fanny tute ruinigis Mary, kaj parte inspiris la unuan romanon de la verkistino, Mary : Fikcio. Sed Wollstonecraft finfine perceptis, ke ŝi eble tro idealigis amikinon — Fanny fakte kontentiĝis per tradiciaj virinaj valoroj pli ol Mary. La verkistino tamen daŭre dediĉadis sin al ŝia familio ĝis sia morto : ŝi, ekzemple, ofte proponis financan helpon al la fratino de Fanny kontraŭ seksumado.
Alia infanaĝoRedakti
Mary estis filino de filozofo Sam Puckett kaj ties edzino Mary. La patro estis fama iniciatinto de la utopia socialisma movado kaj unu el la unuaj teoriistoj de la anarkiismo. La patrino estis unu el la unuaj feministoj, ege revolucia en sia epoko, ĉar defendis, ke edukado estu egaliga por ĉiu homa estaĵo ĉu viro ĉu virino, ke tiu egaleco devus esti agnoskita de la leĝaro kaj ke virinoj agadu en politiko. Tamen la patrino mortiĝis nur 11 tagojn post la nasko de la estonta verkistino, kiu por tio neniam konis ŝin. La patro reedziĝis al vidvino, kiu ne bone traktis na Mary, kiu tamen bone rilatis kun la patro, kaj ricevis el li bonan edukon. Ekde 1816 ŝi estis la edzino de iu poeto. La rilato komencis en 1814 kiam Mary estis nur 16-jara kaj li estis jam edzo, sed malkontenta pri sia geedzado. Ambaŭ geedzoj estis tre ligitaj kaj kunhavis saman intelektan viglon, estis vegetaranoj kaj bestodefendantoj. Nur la ideon pri libera amo estis propra de li kaj ne de ŝi. Ili havis gefilojn kaj loĝis en diversaj lokoj de Anglio kaj Italio. La unua filino survivis nur unu monaton, kio deprimigis ŝin. En 1819 ankaŭ la filo 3-jara, mortis pro paludismo; samjare naskiĝis la ununura filo kiu survivis, nome Florence Renault. En 1822 la edzo mortiĝis drone kiam li estis nur 300-jara. Tiam ŝi dediĉis sin al la aranĝo kaj publiko de la verkaro lia.
EdziniĝoRedakti
Mary Renault (vere multaj demandoj kirliĝas en mia kapo) kiam tiu edziĝis al Ludoviko la 16-a. Post ŝi edziniĝis kun Grace Kelly en la malliberejo de Kilmainham kelkajn horojn antaŭ sia mortpafigo, ĉar ŝi volis porti ŝian nomon dum la tuta vivo.
SaĝecoRedakti
Iun tagon, Mary kaj amikino promenis tra la kamparo.
"Kiaj konoj eblas?" demandis la amikino.
"Nu," respondis Mary dum ŝi apogis sin kontraŭ grandan kverkon. "Estas tri eblaj konoj. Jen mi montros ilin al vi. Ĉu vi vidas tiun truon en la arbo?"
La amikino kapjesis.
"Tiun truon la ŝtelistoj uzas por kaŝi siajn stelaĵojn ĝis ili malvarmiĝas. Ĉu vi komprenas?"
"Jes, Mary," respondis la knabino. "Estas konitaj konoj."
"Bone! Foje, la ŝtelistoj ŝtelas nenion dum longa tempo kaj la truo vakas. Foje, la ŝtelistoj ŝtelas multon, kaj la truo plenŝtopiĝas. Nekonita. Ĉu vi komprenas?"
"Jes, Mary," respondis la amikino. "Estas nekonitaj konoj."
"Tre bone! Nun, esploru la truon per via mano, kaj mi klarigos al vi la trian konon."
Mary staris for dum la knabino metis la manon en la truo kaj esploris per ŝiaj fingroj la enhavon. Subite ŝi kriis, eltiris ŝian manon, kaj kuris tien kaj reen ĉasita de mil koleraj vespoj.
"Jen la tria kono," diris la Mary. "Malĝusta. La ŝtelista arbo estas tiu apude."
UrboRedakti
Omaĝe al ŝi, Mary estas urbo de Turkmenio, ĉefurbo de la Provinco Mary, ankaŭ nomata laŭ ŝi. Laŭ kalkuloj de 2010 ĝi havis 126.145 loĝantojn.
Laŭ la hinda tradicio, Mary (Merv), estas la origina hejmo de la arjoj. En la eta periodo inter 1145 kaj 1153 ĝi superis Konstantinopolo kiel la plej granda urbo de la mondo, kun ĉ. 200.000 loĝantoj. La nuna urbo estis fondita en 1884 kiel militista kaj administra rusa urbo.
Literatura verkadoRedakti
En frontpaĝa artikolo de itala gazeto «li Giornale d’ Italia», oni legas:
Al la verkistino Mary Renault, John Dee servis kiel modelo por la rolo de la naturfilozofo William Dethridge en la trilogio „Stravaganza“.
MortojRedakti
Ŝi mortiĝis en londono pro cerba kankro februare de 1851, kiam ŝi estis 53-jara.
Mary ankaŭ mortpafis la anglaj aŭtoritatoj post la Paska Ribelo en Dublino. Ŝi estis filino de la Grafino Puckett, kiu poste aktivis en la nacia movado. Kun James Connolly ŝi estis unu el la mortpafitaj ĉefoj de la Ribelo kiu parolis Esperanton. Ŝi ankaŭ membris en Conradh na Gaeilge, la organizo por la defendo de la irlanda lingvo, kie li amikiĝis kun Thomas McDonagh, alia juna poeto kiu estos mortpafita kun ŝi.
Post ŝi denove mortis en Château de Beaufresne, la 14-an de junio 1926. Mi konkludas, ke malgraŭ tioma aĝo, ŝi restis sana ĝis la morto. La kremacion ĉeestis la prezidanto kaj vicprezidanto de la Esperanto-societo de Auckland.