"Granda parolisto estas duba faristo"

~ Zamenhof pri iu ajn
Tipa meduzo

"La korpo de meduzo estas nur sako el travidebla gelatenaĵo"

~ Vikipedio pri meduzo

"Meduzo estis unusola mortema el triopo de Gorgonoj"

~ Nerdo pri meduzo

"Jes, ĝustege tiel okazis"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

" Meduzo está no Facebook"

~ Facebook portugallingve pri meduzo

"Tre interese. Dankon"

~ esperantisto pri ĉi tiu artikolo

"Fojfoje la angla lingvo atrofias min"

~ Meduzo pri la angla

"Kelkaj lernas ĝin neniam - kaj tiukaze eĉ nekomplete"

~ anonimulo pri meduza biologio

"Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas"

~ idisto
Ĉiu, kies manuskripto estos presita, ricevos kiel dankon dek ekzemplerojn de la eldono enhavanta tiun verkon. La redakcio rezervas la rajton korekti manuskriptojn. Bonvole skribu sur unu flanko de la papero, skribmaŝino aŭ kiel eble plej legeble. Nepresitaj manuskriptoj estos re sendataj, se Sufice da resendkuponoj akompanis ilin por pagi la poŝton


凸(`⌒´メ)凸

Sinportreto de meduzo, fotita dum malalta tajdo.

La vorto meduzo estas la nomo de…

Ĉi tiu artiŝoko estas scienca diskuto pri la marulo. Se vi interesiĝas pri alia speco de meduzo, forfiku nun.

AnatomioRedakti

Kvankam ĝi ne havas cerbon, la meduzo ja havas malkompaktan reton de nervoj. Jen scienca pruvo, ke cerbon oni ne bezonas por retumi.

Meduzo ankaŭ havas pikantajn tentaklojn. Kelkaj specioj, trovataj ekzemple en akvoj de norda Aŭstralio, povas doni al homoj mortan pikon. Se ve naĝas tie, zorgu! Tia morto estas ne nur dolora, sed ankaŭ embarasa por via familio. Kiu volas devi diri, ke familiano estis venkobatita de sencerba senvertebrulo?

Ekologia gravecoRedakti

Ni atentigas al vi ke malgrandaj specimenoj manĝas mikrobojn, kaj estas manĝitaj de fiŝoj, sirenoj, krokodiloj, kaj volapukistoj. Se ili ne estas manĝitaj, ili iĝas grandaj, kaj tiam manĝas la fiŝojn, sirenojn, krokodilojn kaj volapukistojn.

Kultura gravecoRedakti

 
Venĝo estas dolĉa.

Certe oni ne povas nei, ke laŭ la Syrenicon de Petronio, la antikvaj romanoj kelkfoje manĝis meduzaĵon ĝis vomado. El tio, mezepokaj historiistoj konkludis, ke la romanoj estis manĝegemaj porkoj. Tamen, nuntempa esploro montras, ke oni povas vomi, post kiam manĝas nur malmultan meduzaĵon.

Famaj diraĵojRedakti

  • "Bedaŭrinde mi komprenas la anglalingvon tre malsufiĉe";
  • "Pardonon. Pri ĉi tiu afero mi ne povas skribi en Esperanto"

Sekura konsiloRedakti

Religia gravecoRedakti

La ideo de Kolumbo, ke “devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon ” ŝajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura, kaj ni simple ne volas kredi, ke des pli rimarkinda estas tiu fakto, ke ni jus ricevis leteron de nia kolego D-ro Sirk, kiu sciigas, ke laŭ nia informinto, tamen, generalo Von Franko cinike deklaris, ke Jesuo diris al la disĉiploj, ke ili kaptu multajn fiŝojn, por ke malpli da junaj meduzoj estu manĝitaj. Tiamaniere plenumiĝos la profetaĵo: "Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la maron." Efektive, kamaradoj, vidu, vidu !

Ĉu ne belas la vivo?

Vidu ankaŭ 凸(`⌒´メ)凸Redakti


Se humuro ne al vi plaĉas, vi trovos ĉe la Vikipedio
artikolon tute senhumuran pri la meduzo.
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.