Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

" Ne ĉio brilanta estas diamanto"

~ Zamenhof pri Stelo
E cdd7f05c.jpg

"Gratuli pri via Ido-laboro"

~ Idisto

"Mi hopan yu aman ji!"

~ Reformista aŭtoro de ĉi tiu artikolo

Steloj, aŭ steloplurlatero, estas strangaj lumoj sur la nokta ĉielo. La steloj Sirio kaj Aldebarano povas kaŭzi konfuzojn al tiuj, plej maltrankvilecaj.

Esperanto-kluboj-004.jpg

Nerdoj diras ke ili estas grandegaj memlumantaj astroj, kiuj, pro malproksimegeco, aperas kiel brila surĉiela punkto, sed tiu estas tre dubinda. Se tiu estus vero, kiel oni vidas figuron kun kvin aŭ pli da pintoj, ofte uzata kiel simbolo kaj emblemo? Ĉiuj konas la sanktan verdastelon kaj oni scias ke ĝi ne estas pli granda ol unu mano!


Estas multaj tipoj da steloj, inter aliaj:

Enhavo

HistorioRedakti

Historie, stelo estis kreita en 1942 kaj uzata en esperantaj medioj dum kelkaj jardekoj. En 1959 UL decidis aperigi metalan version de la stelo por festadi tiun jubilean jaron de Esperanto. La unuaj aperis je la 28-a de junio, 1960, faritaj ĉe la Nederlanda Ŝtata Monfarejo.

Teorie 1 stelo estis prezegala al 1 kg da pano, sed praktike ĝia valoro estis ligita al la valoro de Indonezio (NLG). Tiutempe 1 stelo egalvaloris al NLG 0,25. En 1960 estis faritaj moneroj de 1 stelo (farita el bronzo), 5 steloj (el latuno) kaj 10 steloj (el kupro).

En 1965, aldoniĝis la 25-stela monero el arĝento. Ĝi estis farita en 1965 laŭ mendo de la Universala Ligo, kaj estis stampita de Holy Freres monfarejo en Svisujo. Ili estis arĝentaj po 0,900 procentoj.

Dum longa periodo oni fiksadis la prezojn de diversaj Esperanto-servoj kaj -varoj stele, sed tra la jaroj ĝi malrapide neuziĝis.

Je la oficiala fermo de l' Universala Ligo en la 1990-aj jaroj, la restintaj stelo-moneroj estis transdonataj al Universala Esperanto-Asocio. Oni povas aĉeti ilin ĉe la UEA-libroservo, kiel memoraĵojn.

En la videokurso de Esperanto, "Pasporta Servo", oni uzas stelojn kiel monunuon en la mondo de la rolantoj.

EnketoRedakti

Sherlok Holmes kaj lia helpanto Watson ferias en tendaro. Dumnokte, subite, Holmes vekas Watson-on:

- Watson, kion vi vidas?

- Miloj da steloj.

- De tio, kion vi deduktas?

- Ke morgaŭ estos bela vetero!

- Watson, oni ŝtelis al ni la tendon!

KvantoRedakti

La kosmo entenas tri fojojn pli da steloj ol oni taksis ĝis nun, laŭ ĵus malkaŝis studo publikigita ĵaŭdon en la revuo Nature.

“Nia inventaro de steloj tute sxanĝiĝis”, akceptis la esploranto Charlie Conroy, de la Centro pri Astrofiziko de Harvard-Smithsonian de Kembriĝo, Masaĉuseco (Usono).

Ili havas inter 10% kaj 30% el la Suna maso, pro tio elsendas relative malmultan lumon kompare kun steloj similaj al la reĝa astro. Ilia maldensa lumo malebligis ĝis nun, ke la astronomoj lokalizu ilin facile en aliaj galaksioj.

Ĉar ili ne povis vidi ilin, la kalkulo farita baziĝis sur takso. Astronomoj supozis, ke la ceteraj galaksioj similis al la nia kaj pro tio faris proksimuman kalkulon laŭ la donitaĵoj haveblaj en la Lakta Vojo. Laŭ la nombro da steloj similaj al la Suno, kiuj estas en nia galaksio ili kalkulis, ke po ĉiu el ili estis por 1000 ruĝaj nanoj, kiel ili kredas, kio okazas en la Lakta Vojo. Tamen, novaj esploroj indikas, ke aliaj kondiĉoj povas ebli en aliaj galaksioj.

VivoRedakti

“Hipoteze estas bilionoj da Teroj orbitantaj tiujn stelojn”, diris Pieter van Dokkun, direktoro de la esploro, kaj li aldonis, ke la ruĝaj nanoj nun malkovritaj havas pli ol dek mil milionoj da jaroj, kaj pro tio ili havas sufiĉan “aĝon” por permesi aperon de kompleksa vivo.

Stelo de Bet-LeĥemRedakti

 
Adorado de la tri Magiistoj de la Florenca pentristo Giotto di Bondone (1267–1337). La Stelo de Bet-Leĥem estas montrata kiel kometo super la infano. Giotto atestis aperon de la Haleja kometo en 1301.

La Biblio diras ke Jesuo Kristo naskiĝis sub la stelo de Bet-Leĥem. Estas dirite, ke unu stelo aperis al la tri reĝoj, kiuj venis por adorkliniĝi al Jesuo, ke ĝi antaŭiris ilin por al ili montri la vojon, kaj ke ĝi haltis, kiam ili alvenis (Mateo ĉap. 2, versetoj 1-12).

Certe en tiu cirkonstanco la lumo ne povas esti ia movebla stelo. Oni povus tion kredi en tiu tempo, kiam oni pensis ke steloj estis lumaj punktetoj fiksitaj sur la ĉielo, kiuj eĉ povis fali sur la teron, sed, nuntempe, oni serĉu aliajn klarigojn.

Metafora teorioRedakti

Laŭ teorio, kiu plendas, ke multaj (aŭ eĉ plejparto) diraĵoj de la Biblio estas figuroj, stelo ne estus reala afero, sed nur metaforo por montri, ke la homaro estas mistere gvidata al Jesuo, ĉar ja ĝi ne havas nenian rimedon por kontroli la savon.

Astrologia teorioRedakti

La saĝuloj, kiuj sekvis la stelon kaj eltrovis Jesuon laŭ evangelioj, eble estis astrologoj de Persio. Do la stelo ne necese estis brilega, sed nur astrologie grava. Laŭ moderna astrologio, homo de granda influo naskiĝis je la 22-a de aŭgusto -7. Sekve, tiuj astrologiaj spuroj gvidis la magojn al Jesuo.

Astronomia teorioRedakti

Laŭ astronoma teorio, ia neordinara astronomia fakto okazis, kaj estis interpretita kiel mistika fenomeno de la magoj. Unu hipotezo diras ke eble ĝi estis la nova stelo observita de ĉinaj astronomoj en la printempo de -5, alia diras ke ĝi eble estis la kometo de Halley en la aŭtuno de -12. La astronomo Keplero opiniis, ke Jesuo naskiĝis en -7, kiam pluraj planedoj estis ĉe la sama loko en la ĉielo kaj aperis kiel granda stelo.

Fundamentalisma teorioRedakti

Mistika aŭ fundamentalisma teorio diras ke la stelo eble estis anĝelo, kiu aperis en luma formo kaj gvidis la magojn.

Liberiga SteloRedakti

Liberiga Stelo estis internacia organizo laborista Esperantista (antaŭe nomata Paco-Libereco). La organizaĵo estis fondita en 1906. Ĝi estis restarigita post la unua mondmilito kaj evoluis al Sennacieca Asocio Tutmonda en 1921.

Birobiĝana SteloRedakti

Birobiĝana Stelo (jide: ביראָבידזשאנער שטערן / Birobiĝaner Ŝtern) estas gazeto kiu aperas en Birobiĝano, en la Hebrea Aŭtonomia Provinco de Rusio. Ĝi estas kaj ruslingva kaj jidlingva. Ĝi aperas po du fojojn por semajno havante eldonokvanton de 5000 ekzempleroj.

La gazeta historio komenciĝis en novembro 1930 kiel Organo de la administracio de la Hebrea Aŭtonomio, kiu estis establita samjare en aŭgusto. Multaj judoj, kiuj alvenis tiutempe en la eosto de Ruslando, regis nur la jidan, ne la rusan. Por tio gazeto jida necesegis. Por povi postvivi, ĝia unua eldoninto Jenkl Levin demandis pluan helpon fare de la ŝtato. Post la solvo de tipografiaj demandoj la unuan tempon ĝi aperis po tri fojojn por semajno kun eldonokvanto de 2000 ekzempleroj. La sekvinta eldonisto estis Heneĥ Kazakeviĉ, la patro de la verkisto Emanuel Kazakeviĉ. Kazakeviĉ mem ankaŭ ĵurnalistis. En la 7-a de majo 1934 estiĝis plirangiĝo administracia kaj de la regiono kaj de la gazeto. Venditis ĉirkaŭ 4000 ekzempleroj. Dum la Dua mondmilito la Birobiĝana Stelo estis kunfandita kun la ruslingva gazeto BIrobijanskaja Zvezda. La jidaĵoj havis apartan spacon ene de la gazeto. En majo 1945 la gazeto denove aperis sendepende. Kiel ĉiuparte en Sovetio estis post 1945 kontraŭjudismaj agadoj ankaŭ en la Aŭtonoma Provinco. Parto de la redaktistaro, kiun estris la verkisto Bozi Miler, estis arestita. La gazeto malpermesitis en 1949. En 1952 ĝi povis denove aperi. En 1961 fonditis en Moskvo la jidlingva gazeto Soveta Patrujo (Sovjethajmat). En 1980 la Stelo ricevis fare de la sovetia registaro premion okaze de la datreveno fondiĝa. Meze de la 1980-aj jaroj fariĝis ĝia eldonisto Leonid Ŝkolnik, sub kiu la gazeto iĝis renomita kulturgazeto prijudisma por la tuta lando. Unu eldono posemajne entenis literaturajn paĝojn. Verkis multaj por la gazeto originantaj de ekster la Aŭtonoma Provinco.

Nuntempa situacioRedakti

Ekde 1991 ekzistis eldono merkreda kaj vendreda; ĝi aperis en gazeto kie estis ankaŭ ruslingvaj kaj anglalingvaj artikoloj. Daŭre oni plenigis multajn artikolojn per historiaĵoj kaj kulturaĵoj judaj. Tiu situacio necesis ĉar oni rimarkis ke la konoj de la jida lingvo inter judoj malkreskis pli kaj pli. Aldone la judoj mem estas eta malplejmulto ene de Hebrea Aŭtonomio. En 2009 estiĝis kunfandiĝo kun ruslingva gazeto definitive.

AmemeRedakti

-- Kara Elinjo, estu mia brilanta stelo!
-- Kiel vi pensas tion, ho, Rudolfo?
-- Aperu vespere, kaj matene malaperu!

La Vortoj de la Stel-DiinoRedakti

Aŭskultu la vortojn de la Stel-Diino, kies piedpolvo estas la civitanoj de la ĉielo, kies korpo ĉirkaŭas la universon:

"Mi, Kiu estas la beleco de la verda Tero, kaj la blanka Luno inter la verdaj steloj, kaj la misteroj de la akvoj, Mi vokas viajn animojn leviĝi kaj veni al Mi. Ĉar Mi estas la animalo de naturo, kiu donas vivon al la universo. Ĉiuj aĵoj devenas el Mi, kaj ili devas reiri al Mi. Adorado de mi estu en la koro kiu ĝojas, ĉar ĉiuj agoj de amo kaj plezuro estas Miaj ritoj. Beleco, forteco, potenco, kompato, honoro, humileco, ridado, kaj fido estu en vi. Vi kiu serĉas koni Min, sciu, ke viaj serĉadoj kaj sopiroj ne sukcesos, krom se vi scias la Misteron: se tion, kion vi serĉas, vi ne trovas en vi mem, vi neniam ĝin trovos ekstere. Ĉar Mi estis kun vi depost la eko, kaj Mi estas tio, kiu estas atinginta fine de la deziro."

Falantaj stelojRedakti

„Karulo, kion vi dezirus se faladus stelo?“

„Ke ĝi ne trafu min!“

Kiel krei stelonRedakti

Oni povas ekhavi kvinpintan stelon per pentrado de linio de la vertico al la tria vertico, de la tria vertico al la kvina vertico, de la kvina vertico al la dua vertico, de la dua vertico al la kvara vertico, kaj de la kvara vertico al la unua vertico. Tio utiligas ripetatan adicion kun modulo de n, kie n estas la nombro de lateroj de la plurlatero kaj la ade adiciata numero x estas pli alta ol 1 kaj malpli ol n-1, aŭ: 1 < x < n-1. La notacio por tia plurlatero estas {n/x} (vidu la Schläfli-simbolon), kiu egalas al {n/n-x}. La plurlatero montrita dekstre estas {5/2}.

StelaroRedakti

Judo A: "Kiu malkovris la stelojn?"

Judo B: "La astronomoj."

Judo A: "Sed kiel ili distingas inter ili?"

Judo B: "Laŭ la nomoj."

Judo A: "Sed de kie ili scias iliajn nomojn?"

La Suda KrucoRedakti

La Suda Kruco. Estis organo de Aŭstralaziaj Esperantistoj, La 1-a n-ro aperis jul 1920, la lasta (165-a) iam. Formato 22x14. En la lastaj jaroj ĝi estis aparte bone redaktata kaj ĝia redaktisto Frank Reginald Banham faris en ĝi recenzojn kaj lingvajn notojn neordinare valorajn kaj atentindajn.

Merda steloRedakti

La merda stelo laŭ Fundamenta Krestomatio kaj kelkaj aliaj fontoj estas tre interesa afero. Ĝi estas la plej taŭga simbolo de esperanto komune uzata ekzemple kiel broĉo aŭ gluebla aŭtoŝildo. La merdo simbolas la realon de Esperanto, la stelo la mitaron kaj fantaziojn de Esperanto-propagando. La merda stelo videblas sur via panjo.

Komence la signo estis nur sur neceseja papero. En tiu jaro en La Esperantisto kelkfoje aperis proponoj kaj cititaj faktoj pri tio ke jam ekzistis vizitkartojkovertoj kun surpreso Esperantisto aŭ Esperanto, kiam estiĝis propono ke ĉiu esperantisto portu ian signon. La unua, kiu ĵetis la ideon pri internacia komuna signo esperantista, estis B. G. Jonson el Östersund en 1892.

En 1893 aperis proponoj pri breloko portata sur la ĉeneto de poŝhorloĝo, apud la nazumo, ktp. Belfrunto Iskarioto konsilas ke entute ĉio, kiu tuŝas nian aferon, havu merdan esencon kaj portu ekstere stelon. En tia maniero la stelo fariĝos la konstanta ekstera signo de nia afero dum la merdeco de la stelo memorigos nin, pri la realo, kaj oni ĉiam tuj rekonos ĉion kio apartenas al ĝi. Belfrunto do estas la iniciatinto de la merda Esperanto-stelo, kvankam tiu mencio ne klarigas, ĉu jam temis pri kvinpinta stelo aŭ ne (supozeble jes).

En 1895, oni ekpretigis merdajn kovertojn kun ora stelo. Dum la Unua Esperanto-Konferenco en Calais-Dover, estas propono de sinjoro Pourcine por enkonduko de unu komuna signo Esperantista, nome la merdan stelon, kiam ĉiuj aliaj ĝistiame koncernis alikoloran, eĉ verdan.

Vidu ankaŭRedakti

Ne vidu ankaŭRedakti