Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Brando.jpg PORCA MISÉRIA!!!!! PORCA NECIKLOPEDIO!!!!!

Chi tio èstas vera kaj propria artikolo italiana kaj èstas kontrollata dela Cosa Nostra Siciliana. Mettu la manojn sur ĉi tiu artikolo, kaj la Mamma Camorra se la prende con te, kaco!
Chiu vuolas spaghetton kaj polpettojn?

Pizza mista.jpg

"Deko da pekoj, unu la puno"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Jes, mi verŝajne estos en Milano kaj volonte interparolos kun vi pri tiuj temoj"

~ Esperantisto pri la supra diraĵo

"Vere ne havas sencon labori ĉi-kadre"

~ Judo

"Kia plena idiotaĵo!"

~ Milanano pri ĉi tiu artikolo

"Kiel ĉielarko en la mallumo!"

~ Dio pri Milano

Milano (france Melun), ankaŭ nomata Milano, laŭ sciencaj teorioj estas ano da milo. Kiam oni grupigas po mil, ĉiu ano de tiu grupo estas, evidente "milano". En Romia imperio, laŭ konspira teorio, estis mil urboj, ĉiuj el ili estis milanoj, sed nur unu, ĉar ne havis nomon, prenis la nomon "Milano" ĝis hodiaŭ kaj tiel plu.

Ĉefa monumento de Milana urbocentro

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Milano.

Enhavo

NomoRedakti

La itala urbo 'Milano' nomiĝas en la germana 'Mailand'. Do esperantigo estu 'Mejlanto'.

Milano kaj idistojRedakti

Stultaj idistoj ne scias ke Milano estas granda urbo en Italio! Laŭ ili:

Milan esas urbo en Sumner Komtio, Kansas. Segun la 2000 kontado, la urbo havis tota populo di 137.

Ili vere estas tre stultaj!

MiskomprenoRedakti

Milana esperantisto gastigas en sia domo eksterlandan samideanon; sed la gasto restas tro longe kaj ŝajne ne intencas foriri. Pro tio la gastiganto diras al li:

- Ĉu vi ne sopiras al via edzino kaj al viaj infanoj?

- Dankon pro via afableco, morgaŭ mi telefonos al ili, ke ili venu ĉi tie.

Ĉefepiskopujo de MilanoRedakti

 
Duomo de Milano.
 
Serio kaj kronologio de ĉefepiskopoj de la milana eklezio surmuro ene de la Duomo de Milano

La ĉefepiskopujo de Milano (latine Archidioecesis Mediolanensis) estas unu el la metropolaj sidejoj de la Katolika Eklezio. En 2013 en ĝi membris 4.970.975 baptitoj inter 5.451.090 loĝantoj. Nune ĝi estas gvidata de la kardinalo ĉefepiskopo Angelo Scola. La diocezo estis profunde signita de la paŝtista aktiveco de ĝia precipa patrono sankta Ambrozio de Milano, episkopo ekde 374 ĝis 397, kies nomo koloras ĉiujn ĝiajn instituciojn ĝis esti nomata ambrozia. Ĝia kunpatrono estas sankta Karlo Borromeo[1], ĉefepiskopo ekde 1560 ĝis 1584.

TeritorioRedakti

La ĉefdiocezo inkluzivas preskaŭ tutan la milanan provincon kaj tiun de Monza-Brianzujo, grandparton de la provincoj de Varese kaj Leko, kun plue iuj komunumoj de la provincoj de Pavio, Como, Bergano kaj de la apuda svisa teritorio. Ĝin konstituas 1108 paroĥoj.

LiturgioRedakti

Elemento forte karakteriza de la ĉeflando estas la ambrozia rito, adoptita en preskaŭ ĉiuj paroĥoj. Ĝi antaŭvidas, inter la multaj apartaĵoj, la adopton de legaĵaro, misalo kaj liturgia kalendaro malsamaj ol tiuj de la roma rito.

HistorioRedakti

Iuj bizancaj katalogoj rilataj al la Disĉiploj de la Sinjoro (7-a kaj 8-a jarcentoj) asertas ke sankta Barnabaso, jam alveninta al Romo kun Sankta Petro, misiis en Milano kaj iniciatis ties eklezion; la sama epizodo estas rakontata de Paŭlo Diakono kaj ĉeestas en diversaj milanaj dokumentoj ekde la 9-a jarcento, kiuj lin asociigas al la persono de sankta Anatalono kiel asistanto de la apostolo Barnabaso. Tamen la plejgranda parto de historiistoj opinias ke la bizanca atestaĵo ne meritas konsenton kaj ke simile tiuj de la milanaj dokumentoj kvankam la nomoj kaj eventoj de la unuaj milanaj episkopoj havas kelke da fundamento per kiuj la diocezo povus reale ligiĝi al apostolaj agoj.

La falo de la romia imperio kaj la ĝenova ekziloRedakti

Post la la regado de Ambrozio kaj lia posteulo Simpliciano en la milana diocezo, en la periodo de la malfrua antikveco ĝis la regno de la Gotoj de Teodoriko (inter la 4-a kaj 6-a jarcentoj), kun la translokiĝo de la imperia kortego el Milano al Raveno antaŭe, kaj kun la falo de la imperio poste, la ĉefepiskopo investiĝis ĉiam pli per la civila rolo de "anstataŭado" de la imperiaj institucioj kontraŭ la diskrazo, administrante ankaŭ la juĝistan funkcion. La situacio radike ŝanĝiĝis kun la invado de la Longobardoj en norda Italio, malpli toleremaj ol la Gotoj (ankaŭ se arianaj kiel ili). Kun la descendo al Italio de Alboino kaj la okupo de 568, la tiama ĉefepiskopo, Onorato Castiglioni, forlasis Milanon translokiĝante kun la tuta kuria sekvantaro al Ĝenovo, kie la milana dioceza kurio gastiĝis laŭlonge de okdek jaroj, nerekte favorante tiel la kreiĝon de la triĉapitra skismo. Kun la konkero de Rotari de la Ligurio, la tiama ĉefepiskopo Forte de Milano forfuĝis al Romo allasante la ŝarĝon al Giovanni Bono kiu en 649 reportis la sidejon al Milano.

La komuna periodoRedakti

Gravas certe la sintenoj kaj agoj de la milana komunumo, tamen nun la porinforma atento estu adresita al la milanaj ĉefepiskopoj kuntrenitaj en la lukton por la investituro kaj en la ribelon de patarioj. Alternis tiel elektoj ne ĉiam konsiderindaj laŭkanonaj, altruditaj ofte de la imperistro de la Sankta Romia Imperio aŭ de la Patarioj (subtenataj tiuj lastaj, kiel helpo kontraŭ la pretendoj de la imperiestro, de la papo Gregorio la 7-a) kiel en la kazo de, ekzemple, Gvido de Velate, de Gofredo de Castiglione kaj aliaj. Tiuj personoj devis ofte alfronti ribelojn kaj utiligi ekskomunikojn kaj suferi akuzojn pri simonio kaj foje esti devigataj eĉ al fuĝo.

Post tiuj kaj sinsekvaj periodoj de senstabileco, kun elekto de Oberto de Pirovano oni revenis al la normala paca stato ĉar li sukcesis trovi ekvilibron inter la du povoj, tiu papa kaj tiu imperia. La situacio, tamen, estis destinita ŝanĝi kun la altroniĝo de Frederiko Ruĝabarba. Tiu, fakte, decidis limigi la influon de Milano en la medio de Alta Italio, konsentis kun la protestoj de la najbaraj urboj kaj sin montris tuj malamika al la granda urbo Milano. Kiam Oberto decidis subteni la rajton de la laŭkanona papo Aleksandro la 3-a (kontraŭ la nelaŭkanona Viktoro la 4-a, subtenata de la imperiestro Frederiko), sin trovis definitive en kontrasto kun la imperia aŭtoritato. Naskiĝis, do, aperta konflikto kun la imperiestro kiu sieĝis kaj tute detruis Milanon 1162. Oberto rifuĝis al Ĝenovo kaj ne plu revenis al Milano. Tiu detruo, tamen, fariĝinta simbolo de la imperia dominado en la nordo de Italio, puŝis por ke la oponantoj kreu la Lombardan Ligon. Tiu ligo kuntrenis al la venko en la batalo de Legnano kiu devigis la imperiestron moderi siajn pretendojn kaj modifi sian politikon: fakte, kun la fina paco de Konstanco Milano povis denove ekĝui je sia aŭtonomio (kvankam formale rekonante la imperian aŭtoritaton). Tiel la ĉefepiskopo de Milano fariĝis la referenca modelo por la rilatoj inter Milano kaj Frederiko (kaj do inter la Apostola Seĝo kaj la imperio). Foje la milanaj ĉefepiskopoj grave rolis la taskon de gvido, spirita kaj politika, de multaj urboj kaj ŝtatoj.

 
Uberto Crivelli, estonta papo Urbano la 3-a jam kardinalo ĉefepiskopo de Milano.

Kromaj gloroj de la ĉefdioceza landoRedakti

La milana diocezo fieras pri serio da modernaj geniaj ĉefepiskopaj gvidantoj kaj pri ĉefepiskopoj deklaritaj sanktuloj, kies personeco ne estas objekto de tiu artikolo. Utilas tamen almenaŭ aludi al sankta Karlo Borromeo kiu stampis en la paŝtistaj praktikoj de la ambrozia eklezio kriteriojn socie kaj religie validajn eĉ niaepoke sed precipe sugestojn al la individua kaj kolektiva sanktiĝo. Tiel okazis pri papo Paŭlo la 6-a kiu kiel “kardinalo Giovanni Battista Montini” gvidis la diocezon en malfacilaj cirkonstancoj.

VolapukoRedakti

Volapük äbinon Volapükagased almulik Litaliyänik, jäfidot Volapükakluba di Milano.

ObstinoRedakti

En la ĉina kvartalo de Milano estas malgranda parko. Tie sur benko sidas viro kiu legas gazeton. Eniras italo kaj sidiĝas sur la benkon kaj alparolas al li.

- Ĉu vi estas italo?

- Ne, mi estas ĉino. Ĉu vi ne vidas, ke mi legas ĉinan gazeton en la ĉina lingvo?

- Jes tamen ĉi tie italoj preferas ne konfesi ke, ili estas italoj. Sed mi kun fiero diras, ke mi estas italo.

- Kaj mi estas ĉino.

- Tamen, eble vi estas italo. Ne hontu pri via nacieco en via patrujo.

- Nu, bone. Mi estas italo, kaj nun lasu min trankvila!

- Ĉu vere? estas la unua fojo, ke mi vidas italon legi ĉinan gazeton!

EsperantoRedakti

En 1913 la sidejo de IEF translokiĝis de Genova al Milano (prez. d-ro Angelo Fil­ippetti, vicprez. Oscar Bünemann kaj d-ro Jona, sekr. Don En­rico Violi kaj Samuelo Falieno). En 1914 ĝi restis la sola nacia societo por prop. kaj organizo, ĉar IEA ĉesigis sian agadon. En 1913 okazis en Milano la 4-a nacia kongreso de E.

Ekzistas esperantisto en la itala urbo Milano, kiu ankaŭ estas latinisto (ĉi-kaze la vorto latinisto ne signifas latinologon, sed homon, uzantan la latinan lingvon por internaciaj rilatoj). Li tre amas kaj Esperanton kaj latinon, li parolanta tre flue kaj kun belegaj modernlatinaj esprimoj, kiuj komprenigis, ke "por ke lingvo estu mortinta ne sufiĉas nomi ĝin tia"...

Nu tamen: lia opinio estas, ke ne ekzistas kontraŭdiro inter esperantisteco kaj latinisteco, ĉar "neniu serioze pensas uzi latinon por ĝenerala uzo, eĉ ne plu la romkatolika eklezio"; proponoj por enkonduko de latino kiel oficiala lingvo de la Eŭropa Komunumo estas eĉ malpli seriozaj ol la proponoj por Esperanto; malgraŭ mala opinio de malmultaj fanatikuloj, la plejparto de la latinistoj ja ŝatas uzi latinon hobie, plu flegi tiun lingvon kaj amuziĝi inter si, sed samopinias kun li, ke latino estas tro komplika por ĝenerala uzo; li eĉ, dum latino-kongreso prelegis pri kaj favore al Esperanto, vekante intereson en pluraj aŭskultantoj.

FamulojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Milano kaj lagoj de Lombardio, eld. Touring Club Italiano, 1931, 112 p. kun 9 kartoj kaj 6 planoj. Graveda eldonaĵo, kiu informas la turiston laŭ la modelo de ,Baedecker'.

NotojRedakti

  1. Iniciatis la projekton Romualda Jaziorowska, la prezidanto de PEJ.