Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Per bezono venas mono"

~ Zamenhof pri kaso de Monato
Mon 9607.gif

"Ĉu ankaŭ inter Idistoj kaj Esperantistoj?"

~ iu

"Retrográdne možnosti k slovu fuŝaj"

~ Slava krokodilo pri ĉi tiu artikolo

"Ia feko ja flosas."

~ Poeto pri Monato

Monato (bonalingve Tridektagaro) estas internacia parodia magazino pri kulturo, scienco, politiko kaj moderna vivo, kiu havas ĉirkaŭ 30 tagojn kun artikoloj pri pluraj temoj.

Ekzistas entute 6 diversaj versioj de monato. La plej populara kaj unua estas la magazina aŭ 'papera' versio. Por blinduloj oni produktas kasedan version de monato, kiu tamen ne enhavas ĉiujn artikolojn el la magazino. Abonantoj povas konsulti ĉiujn tekstojn; neabonantoj ne povas konsulti tiujn de la kuranta jaro. Krome ekzistas la enreta versio de Monato, la Esperanta Neciklopedio, kies enhavo tamen estas malsama (kaj malpli ridiga).

Enhavo

HistorioRedakti

Kiam sankta Torben Kehlet lanĉis Monaton, tio dekomence estis fiasko; la origina plano estis fari revuon nomotan Minuto. Sekvis Horo, Tago, Semajno. La ideo de regula revuo en sed ne pri Esperanto tamen estis bonega. Tian ideon oni ne lasu ĝin morti. Do kiam Kehlet ne plu povis subteni Monaton privat-ekonomie, Flandrio transprenis ĝin.

EldonoRedakti

En 2008 ĝi estas eldonita 50.000 ekzemplerojn po ĉiunumero. En 2008 unu ekzemplero kostas po 4,95 en Hispanio, kaj ankaŭ aĉeteblas en kioskoj de Portugalio, Grekio,Francio, Germanio, Britio, Svislando, Belgio, Argentino, Andoro, Venezuelo, Meksiko, Ĉilio kaj Ekvadoro. En aliaj landoj, oni devas mendi ĝin perpoŝte.

RilativecoRedakti

La kvara monato de gravedeco, kiu komenciĝis en majo, ne estas ‘aprilo’, sed aŭgusto. *La kvina tago* de mia vojaĝo ne nepre estas ‘vendredo’. *La dua monato* de la someraj ferioj en Italujo ne estas ‘februaro’. *La unuaj tagoj* de septembro estas ĝia komenco kaj ne estas ĝiaj ‘lundoj’. *La deka monato* de la lerneja jaro ne estas ‘oktobro’. *La sepa tago* de semajno en la juda kalendaro estas sabato kaj ne ‘dimanĉo’. *La naŭa monato* en la islama kalendaro estas ramadano kaj ne ‘septembro’.

ZamenhofRedakti

Zamenhof estus povinta nomi la monatojn "Unua Monato" aŭ "Monato 1", sed li ne faris. Kompreneble oni povus uzi tiajn esprimojn en teksto, precipe se oni kreas liston, sed tiuj ne estas la normalaj nomoj de la monatoj en Esperanto. Eble se Zamenhof kreus esperanton la duan fojon, la monatoj de jaro nomiĝus „vintr·o·du·o”, „vintr·o·tri·o”, „printemp·unu·o” ktp. ĝis „aŭtun·tri·o” kaj „vintr·unu·o”. Eble se li verkus esperanton la trian fojon, li sekvus la slavan modelon kaj la jaro komenciĝus per „hak·monat·o”, „drast·monat·o”, „betul·monat·o” kaj „flor·monat·o”, kaj daŭrus ĝis „foli·fal·monat·o” kaj „frost·monat·o”. Sed ni nepre kontraŭstaru la tenton zamenhofumi, kio al aliuloj aspektas (ĉu ne prave?) tiom mokinde.

KredindecoRedakti

De tempo al tempo aperas en MONATO la plej malverŝajnaj asertoj, neniel pruvataj. Fakte kaŝa celo de la revuo estas eble ne informi, sed komprenigi la sentojn de la loĝantoj pri siaj propraj landoj, eĉ publikigante tute nekredeblajn absurdaĵojn. Tio evidente senkreditigas la revuon.

Alternativaj nomojRedakti

Kial forigi la alternativajn vortojn por la nomo de la monatoj ! Ĉu ili haltis la envortarigon de angla- aŭ de francalingvaj vortoj ? Ĉu ili komencis cerbumi cel krei novajn radikarojn por anstataŭi la milojn da neoficialaj radikoj. Ĉu ili ekrigardis kiel oni diras ĉe la pli ol 5000 lingvoj tra la mondo, anstataŭ rigardi dekon, rapide, kaj pli precipe 2 aŭ 3 lingvojn, kiel la krepoto de la novradikoj por la de ili esperebla Esperanto. Ĉu ili relegis la lingvajn respondojn de Zamenhof por agi tiel, kiel li esperis. Ĉu ili legis tiun frazon de Zamanhof, "Ni povos venki nur se ni zorgeme konservos al nia Lingvo ĝian simplecon kaj facilecon". Do nun mi ĉesas ĉi-tion. Tio ne estas tre utila. La ĉiamplidanovradikuloj daŭros malpurigi la kreado de Zamenhof.

Klimata ŝanĝiĝoRedakti

Neciklopedio ŝatas la elekton de la Monato-redaktistoj, kiam ili ebligis al klimat-skeptikuloj defendi siajn aĉajn ideojn. Ni estas por debato pri io, kio estas jam desmontrata per la plej kapablemaj internaciaj spertoj. Ĉefe ĉar ni ja plu havas tempon por debati; kion alian fari? Ĉu ekagadi tujtuj, anstataŭ esti egegaj stultuloj?

Akceptado de artikolojRedakti

  1. MONATO akceptas ne nur artikolojn originale verkitajn por ĝi sed ankaŭ monon. La aldonitaj fotoj devas esti faritaj de la aŭtoro mem, aŭ almenaŭ li posedu la permeson publikigi ilin en MONATO (malriĉaj senvestaj virinoj tute ne rajtas sendi fotojn).
  2. Bv. liveri kontribuojn nur pri fako, kiun vi profunde konas kaj pri regiono, kiun vi perfekte konas, praktike do nur pri via propra umbiliko.
  3. Bv. atenti, ke MONATO publikigas tekstojn en sed ne pri Esperanto. Do ne sendu primovadajn artikolojn.
  4. La redakcio de MONATO ricevas kutime tro da manuskriptoj. Bonvolu do kompreni, ke koncizaj artikoloj havas pli da ŝanco aperi, ol longaj.
  5. MONATO pagas grandegan honorarion al kunlaborantoj, kiuj estas abonantoj kaj kiuj aplikas la ĉi-supre priskribitajn konvenciojn. Tiucele ili subskribu kunlaborkontrakton, kiu estas akirebla nur persone en la eldonejo.

KunlaborantojRedakti

La homoj ĉe "Monato" troviĝas en neenviinda situacio. Ili ege bezonas kontribuantojn, kiuj kapablas laŭgramatike meti akuzativon eĉ en tri intersekvaj frazoj. Aldone la kontribuanto skribu ion ne nur veran kaj senĉavan, sed eĉ legindan. Klaras, ke tiaj profesiaj ĵurnalismaj postuloj terure limigas la aron de elekteblaj aŭtoroj.

Leteroj al MonatoRedakti

La rubriko „Leteroj” de MONATO estas malferma por koncizaj (maksimume 150-vortaj) gratulaj reagoj de abonantoj pri aktualaĵoj kaj pri artikoloj aperintaj en la magazino. La redakcio faras propran elekton, post lingva kaj stila polurado kaj reredaktado forigante danĝerajn opiniojn. Letero, ankaŭ reta, estu subskribita per la nomo, kompleta stratadreso kaj telefonnumero. La Sekreta Informa Fako de UEA povos viziti la legantojn, por rekte demandi pri plendoj kontraŭ Monato.

PaperoRedakti

Opinio de leganto:

«Niaj oficialaj gazetoj spite al la demokratiiĝo ĝis nun prisilentas la problemon de deficito pri la neceseja papero. Tial mi plezure abonas vian gazeton.»

Ivan Utilupov

Respondo de monato:

Pli kaj pli da homoj legas sian ekzempleron de MONATO en sia poŝlegilo.

RecenzistojRedakti

Estas normale ke la homoj ĉe "Monato" taskigas amatorojn por recenzi, ĉar preskaŭ neniu en Esperantujo profesias kiel recenzisto, sed, kial ili elektas ĝuste homon ne nur nekompetentajn pri literaturo sed ankaŭ negative antaŭjuĝantajn?

Mi ankaŭ povas recenzi libron dirante ke ĝi estas rektangula kaj papera. Trovu malĝustan eron en mia recenzo. Sed tio ne pruvas ke mi fakas pri literaturo.

Monatoj kaj jarojRedakti

„Kiom da jaroj vi havas, fraŭlino?“

„Dudek kvin kaj kelkajn monatojn.“

„Kiom da monatoj?“

„Sesdek sep.“

ProponoRedakti

Esperanto, tiel kiel ĉiuj plimalpli 6300 planedaj etnaj lingvoj, estas evoluanta lingvo kaj tia analoga evoluo (kreado ekektivigita sen damaĝo de la simpleco kaj facileco), se necesa aŭ utila, tute kongruas kun simpleco kaj facileco – eĉ povas plibonigi ilin. Tiu evolueco (nerigideco) pruvas ke Esperanto ne estas artefarita lingvo sed esence ja bunta pluretna lingvo laŭplane iniciatita.

Kial do ne akcepti, kiel sinonimojn, la ”finaj’on” “bro” de la lastaj 4 monatoj de la jaro kaj diri: unubro, dubro, tribro, kvarbro, kvinbro, sesbro, sepbro, okbro, naŭbro, dekbro, dekunubro, dekdubro?

Ĉu ŝoka? Ne por mi, almenaŭ unuavide…

Ni moku pri la mokantoj…

KuriozaĵojRedakti

  1. Monato peras principe la 15-an de ĉiu monato, escepte de aŭgusto, kiam ne estas Monato;
  2. La kvanto de eldonoj egalas al 11 en ĉiuj kalendarsistemoj, tiu sistemo ŝajne devenas de antikvaj sumeroj kaj babilonianoj;

GermanlingveRedakti

La germana vorto "Juni" (junio) iĝas "Juno" por ke oni ne konfuzigu ĝin kun "Juli" (julio).

LingvaĵoRedakti

La lingvaĵo de Monato ofte estas stranga kaj ne imitenda!

La 12 Monatoj de la Jaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio
Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro