Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono"

~ Zamenhof pri tute alia afero
Namuro2.jpg

"Me hev ya otre opina."

~ Lingvadeplanetano

Namuro (france: Namur [naMY:R] aŭ valone: Nameur, nederlande: Namen, fundamente Muron) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1825.

Ekde 1977 la municipoj Champion, Erpent, Naninne, Marche-les-Dames, Bouge, Jambes, Salzinnes, Saint-Servais, Beez, Saint-Marc, Daussoulx, Flawinne, Malonne, Suarlée, Temploux, Vedrin, Boninne, Cognelée, Gelbressée, Dave, Lives-sur-Meuse, Loyers, Wierde, Wépion kaj Belgrade apartenas al Namur, la ĉefa municipo.

Namuro estas la ĉefurbo de la provinco Namuro kaj la ĉefurbo de Valonio.

Grava turisma alloĝajo de la urbo estas la Namuro.

Feka festenoRedakti

Estas ĉiujara festo en Namur apud la rivero Mozano. La festo havis la ĝojan nomon Féerie, kiun oni povus traduki: “Feka festeno”. La festo omaĝas la heroon, elfokoboldo, nomata Jean Bietrumé Picar, kiu en la deksepa jarcento turmentis la hispanajn armeojn kiam ili invadis la Malaltajn Landojn.

Specialaĵoj de la festo estas trupo de Francaj marŝantaj knabinoj, membroj de muziksocieto, kiuj kantas sur kamiono, kaj fajrbrigadaj tubegoj, kiuj blovas konfetojn en la homamason.

Vespere estas sepplada bankedo kaj konkurso de blagrakontoj. Foje ambasadoro estas invitita por blagi dum la bankedo, li senkulpige klarigis ke mi ne povas prezenti mensogan rakonton, ĉar la diplomatoj ĉiam parolas nur la neornamitan veron. Oni tuj prezentis al li la unuan premion!

Gravaj homojRedakti

En Namuro naskiĝis Claude Piron kaj Émile Grosjean-Maupin.

Vidu ankaŭRedakti