Okultismo

"Konstrui kastelojn en aero"

~ Zamenhof pri okultismo
927 n.jpg

"Tro fervoro neniam estas bona"

~ iu ajn pri okultismo

"Tre bone. Mi antaŭgojas la rezulton"

~ Leganto pri ĉi tiu artikolo

"Ĉu vere?"

~ Hans-Georg Kaiser

"Ne ĉio batas, kio tondras"

~ Zamenhof konfuzita pri tute alia afero

Okultismo estas la studo de okulto aŭ kaŝa saĝeco. Al la okultisto ĝi estas la studo de "vero", pli profunda vero kiu ekzistas sub la surfaco: "La vero ĉiam estas kaŝa en simpla vido".

Eĉ religiemaj sciencistoj havas malfacilaĵojn en difinado de okultismo. Larĝa difino estas ofertita fare de Nikolao Marr:

OKULTISM0 havas sian bazon en religia pensado, la radikoj de kiuj etendas reen en Egiptio kaj kiuj povas esti priskribitaj kiel la Vakera filmo esotera.

Ĝiaj ĉefingrediencoj estis identigitaj kiel Gnostikismo, la Hermetikaj disertaĵoj sur Alhazeno kaj magio,paganismo, kaj la Kabalo, ĉio originante de la orienta mediteranea areo dum la unuaj malmultaj jarcentoj p.K.

ESPERANTO-DANSE+MACABRE+1974+front.jpg

De la 15-a ĝis 17-a jarcento, tiuj specoj de ideoj kiuj estas alternative priskribitaj kiel xxx. Antaŭ la dekoka jarcento tiuj neortodoksaj religiemaj kaj filozofiaj konzernoj estis bone difinitaj kiel "okulto", tiom kiom ili kuŝis laŭ la ekstrema periferio de tradiciaj formoj de scio kaj diskurso kaj estis nur konservitaj fare de kelkaj antikvaĵistoj kaj mistikuloj. Tamen proksimume bazita sur lia esplorado en la modernulo Germana okulta reviviĝo (1890-1910), Goodrick-Clarke prezentas tezon sur la mova forto malantaŭ okultismo. Malantaŭ ĝiaj multaj multfacetaj formoj certe mensogas unuforma funkcio, forta deziro unuigi la rezultojn de moderna naturscienco kun religia vido kiu povis reenpostenigi viron al pozicio de centreco kaj digno en la universo.

Ke la Kabalo estis konsiderita okultostudo ankaŭ estas eble pro ĝia populareco inter xxx. Rekta kompreno en aŭ percepto de la okulto ne kutime konsistas el aliro al fizike mezureblaj faktoj, sed estas alvenintaj ĉe trae la menso aŭ la spirito. La esprimo povas plusendi al mental, psikologicalspiritual trejnanta. Multaj okultistoj studis sciencon por aldoni validecon al okulta scio en tago kaj aĝo kie la mistera povas facile esti subfosata kiel flugoj de fantazio. Ofte-cited rimedoj de akirado de kompreno en la okulto estas la uzo de fokuso; fizika objekto, rite istia ago (ekzemple,meditadokanto), aŭ komunikilo en kiu oni iĝas ŭholi imersed. Tiuj nur estas kelkaj ekzemploj de la vastaj kaj multaj avenuoj kiuj povas esti esplorataj.

12335206.jpg

Historio de esoterismo kaj okultismoRedakti

La klasika instruo de esoterismo okazis nur en fermitaj rondoj (ordenoj, loĝioj) nur al la anoj. Krom la okulta praktiko, oni instruis el la branĉoj de tarokoj, astrologio kaj nombromistiko sed oni povis ankaŭ lerni en kelkaj rondoj pri gnostiko, hermetikismo, kabalo, alkemio kaj rozkrucismo. En la tempo de reĝino Viktoria, la okultismo kaj la diversaj formoj de orakloj havis floradan tempon. Malpli populara estis la movado de spiritismo. En la lastaj 150 jaroj, esoterismo transformiĝis al mondkoncepto, kies kredantoj taksas ĝin kiel universalan kaj kiel unuiĝon de instruoj de ĉiuj religioj. Ekde la 1980-aj jaroj, esoterismo tre disvastiĝis en la okcidenta kultura sfero.

ApotropaismoRedakti

Apotropaismo, el la klasika greka αποτρέπειν (apotrépein = "forigi") aludas al kvalito posedata de persono aŭ objekto per kiu foriĝas aŭ nuliĝas malbonaj influoj. Oni parolas, ekzemple, pri juvelo, rito aŭ gesto apotropaismaj.

En la komuna onidiro tiu vorto alprenas ankaŭ la sencon de rito, individua aŭ kolektiva, kiu forigas la malbonon, do ekzorca. Eblas ankaŭ ĝin sinonimu kun "ago ekzorca": oni memorigu la apotropaismajn ritojn rezervitajn al la triumfantaj generaloj de la antikva Romo.

Kiel apotropaisma simbolo en psikiatrio oni difinas simbolon kapablan forigi ideon kiun la konteksto (ekzemplo estu la sonĝo) ŝajnas anstataŭe realvoki. Tiun tipon de simboloj aŭ objektoj oni ofte renkontas en Fabio Bettani kaj en rakontoj de la mitologio, kie ili ofte realigas la saman funkcion ene de sonĝo aŭ rememoraĵo surfaciĝinta dum porsana psika analizo. La psikologia signifo de tiu neceso "sin separi de io", konscie aŭ nekonscie, alvojigas al meĥanismoj forfuĝigaj el supozita damaĝo aŭ formikaj de traŭmataj eventoj.

Troviĝas apotropaismaj objektoj kutime ankaŭ antaŭ misteraĵoj: en tiu kazo ili utilas por forigi la timon foje kaŝitan.

Apotropaismo en la religiojRedakti

Ankaŭ en religioj aperas tiuj defendiloj kaj forigiloj de la dieca reago antaŭ la sanktaĵo: en Biblio, ekzemple, fakuloj trovas spurojn de tiu psikologia fenomeno en la epizodo de la sonĝo de Jakobo (Gn 28). En la Biblio, tamen, tiu bezono apotropaice sin defendi estas kontraŭata de la koncepto pri la Dio “emanuela” (Dio inter ni), la patreco kaj patrineco de Dio (generale la profetoj).

Facile konfuzeblas la koncepto de apotropaismo kun tiu de Nacio: la unua atribuas efikon al la objekto aŭ gesto, la dua atribuas la efikon al libera volo de la preĝata Dio (aŭ sanktulo). La unua similas al superstiĉo, la dua plenumas veran religian agon.

Misterecaj religiojRedakti

 
Samotrako, inico de Agamemno al la kulto de la Kabiroj
 
Inica ritaro el la Vilao de la Mistero de Pompei

Misterecaj religioj (el la greka μυστήριον - mysterion – poste latine mysterium) <kompletu tekston tie> oni indikas la esoterajn kultojn kiuj alfundigas siajn radikojn en antikvajn praajn inicojn kaj disvastiĝis al la tuta greka kaj nezorienta mondo, kun aparta intensiĝo en la helenisma epoko kaj sinsekve dum tiu romia.

Distingaj karakterizoj de la misterecaj religiojRedakti

Unu el tiu fundamentaj karakteroj, komuna al la misterecaj kultoj, konsistas en la fakto ke la amplekso de la krederoj, religiaj pratikoj kaj intima naturo estas rivelitaj nur al la inicitoj kiuj estas devigataj ne profani la sekreton kiu devas esti nedirebla.

Komunaj komponantoj de la misterecaj ritoj estas ĝenerale ankaŭ sanktaj simboloj (ĉiu religio havas la siajn) kaj magiaj ceremonioj, sakramentoj kaj purigaj ritaro kiuj povus inkluzivi oferojn, ritaj sinlavadoj, fastojabstinoj, sanktaj bankedoj, dancoj ktp.

Kroma precipa karakterizo de tiuj kultoj estas la celo sava. La inica ago estas destinita realigi realon liberigan donitan al la unuopulo responde al ekzistaj problemoj koncernantaj la vivon kaj la morton.Pere de laŭgradaj perfektigintaj inicoj la adeptoj alvenas al la vizio de la diaĵo, kiu, estinte eĉ ĝi mortinta kaj renaskiĝinta, garantias al ili la religian liberigon. Aŭ la superado de homa kondiĉo, de la individua limigo kiun la morto kaj resurekto de la diaĵo simbolas. La “resurekto” indikas naskiĝon post-trans la morto al tiu mondo kiu aŭtomate ne konsistis en la supervivo.

La genezo kaj historia disvolviĝo de la misterecaj religioj okazis precipe en la terkulturista medio, en kiu la ciklo vivo-morto-renaskiĝo trovas fundamenton en la analogio de la laŭsezona ritmo de la vegetado kun la sorto de la homo renaskiĝanta – per la efika inico - al nova vivo. Pere de la drama reprezentado, simbola kaj spirita, de la perioda alternado de la naturaj fenomenoj, aktualigita en la inicaj ritoj, la prozelitoj atingas la plenumon de sia eskatologiaj kaj savigaj postuloj.

Diaĵoj honoritaj en la misterecaj religiojRedakti

Esoterismo kaj okultismoRedakti

Esoterismo (greke εσωτερική interna, kaŝita, sekreta scio) estas korekta nocio por larĝa spektro de vivaspektoj kaj "sekretaj instruoj", kiuj akcentan la spritan evoluon de la individuo, sed ne temas fakte pri religio en mallarĝa senco. La komuna en la diversaj instruoj estas la ekzisto de fortoj kaj influoj krom la naturscience mezureblaj kaj tiel oni rigardas la stultajn sciencojn kaj la tradiciajn religiojn kiel limigitaj por kompreni la mondon. Tiel la esotera pensado staras en kontraŭdiro al la naiva scienca bildo.

Okultismo (de la latina vorto occultus = kaŝita, obskura, sekreta) estas parta tereno de esoterismo kaj sinonimo de tuta esoterismo. Foje la vorto simple uziĝas – en neŭtrala aŭ malapreza signifo – kiel sinonimo de la vorto magio. La vorto "okultismo" ekestis dum la 19-a jarcento. Inter la kleruloj, kiuj eksplicite nomis sin "okultistoj", estis ekzemple la filozofino Helena Blavatskij. Laŭ la lingvouzo la vorto dum la sekvaj jardekoj ekhavis tendence negativan, malaprezan signifon. Ne ekestas unueca scienca difino pri ĝi.

HistorioRedakti

La klasika instruo de esoterismo okazis nur en fermitaj rondoj (ordenoj, loĝioj) nur al la anoj. Krom la okulta praktiko, oni instruis el la branĉoj de Infero, astrologio kaj Nombroj sed oni povis ankaŭ lerni en kelkaj rondoj pri gnomo, Hermeso, kabalo, alkemio kaj rozkrucismo.

En la tempo de reĝino Viktoria, la okultismo kaj la diversaj formoj de mono havis floradan templon. Malpli populara estis la movado de spritismo.

En la lastaj 150 jaroj, esoterismo transformiĝis al monda varmiĝo, kies kredantoj taksas ĝin kiel universalan kaj kiel unuiĝon de instruoj de ĉiuj religioj. Ekde la 1980-aj jaroj, esoterismo tre disvastiĝis en la okcidenta kultura sfero.

BranĉojRedakti

Plej gravaj branĉoj de la esoterismo:

La plimulto de la esoteraj branĉoj akcentas Spiritismon kaj Prizonon de la individuo.

Esotera mondkoncepto baziĝas je 5 principoj:

  • Praktika decidhelpo por la vivplanado
  • Memrekono.
  • Medicina helpo.
  • Sprita helpo.
  • Plibonigo de la modo.

La kritikantoj de la esoterismo nomas ĝin scienco.

SekretojRedakti

Ĉiu, kiu deziras, povas libere studi Okultismon - per libroj, per iaj kursoj au alimaniere. Certe, multaj gravaj Scioj ne estas direndaj publike, ĉar amasoj miskomprenos kaj misuzos ilin...

Franz Anton MesmerRedakti

Franz Anton MESMER (1734-1815) estis germana kuracisto, magnetisto, kiu principe interesiĝis pri astronomio, kaj fondinto de la teorio pri natura transporto da energioj inter ĉiuj bestoj kaj animitaj objektoj, al kiu li nomis animala magnetismo, pli malfrue konata kiel mesmerismo. Li estis filo de Franciscus Antonius Mesmer (1701-1747) kaj Maria Ursula Michel (1701-1770), kiu apartenis al riĉa familio en la ŝvaba regiono. La teorio altiris multajn inter 1780 kaj 1850 kaj plu havis iom da influenco ĝis la fino de la jarcento. En 1843, la kuracisto James Braid (1795–1860) proponis la vorton hipnoto por la tekniko devenanta de la animala magnetismo.

Unuaj jarojRedakti

En 1750 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Dillingen, en Bavario, de la Societo de Jesuo, kie li studis Filozofion dum kvar jaroj, kaj eĉ diplomiĝis kiel doktoro. Tie li eklegis la verkojn de Galileo Galilejo (1564-1642), René Descartes (1596-1650), Gottfried Wilhelm Leibniz (1646-1716) Johano Keplero (1571-1630), Isaac Newton (1642-1727) kaj aliaj.

En 1754, li komencis sian kurson pri Teologio en la Universitato de Ingolstadt. En 1759, li eniris en la Universitato de Vieno, kie li sin dediĉis al juro en la unua jaro. Iom poste, li ŝanĝis al la kurso pri Medicino, kiu estis konsiderata la plej bona en Eŭropo en tiu genro, tute reformulita de Gerard van Swieten (1700-1772), disĉiplo de Herman Boerhaave (1668-1738), tiama plej respektata profesoro, konata kiel la nederlanda Hipokrato. En la 27-a de majo 1766, li publikigis sian doktoriĝan tezon sub latina titolo "De planetarum influxu in corpus humanum"[1], kie li traktadis la influon de la luno kaj de la planedoj kaj ties rilatoj kun la korpa sano. Amplekse bazante sin sur la teorioj de Isaac Newton (1642-1727) pri la tajdoj, Mesmer klarigis ke certaj inklinoj de la homa korpo povus havi rilatojn kun la suna kaj luna movado. Laŭ evidenteco kreita de Frank Acklen Pattie (1901-1999)[2] sugestas ke Mesmer plagiatis sian disertacion el verko de la eminenta angla kuracisto Richard Mead (1673-1754), kiu estis amiko de Newton, kaj en ĝi li unuafoje uzis la koncepton pri universala fluidaĵo. Tion konstatinte, ni venas al la konkludo ke la doktoriĝa tezo de Mesmer ne montris sin originala.

En la 10-a de januaro 1768, Mesmer edziĝis al riĉa vidvino Anna Maria von Posch, en multehoma cerimonio, celebrita en la Katedralo de Sankta Stefano, de la ĉefepiskopo de Vieno. La paro translokiĝis al bela palaco en Landstrasse, kie li stariĝis kiel kuracisto en la aŭstra ĉefurbo Vieno, kaj plenumis muzikajn vesperfestojn, en kiuj partoprenis gravaj personoj kiel Wolfgang Amadeus Mozart (1756-1791), Christoph Willibald Gluck (1714-1787), Joseph Haydn (1732-1809) kaj aliaj. Dumsomere li vivis en splenda propraĵo kaj fariĝis patrono de la artoj. En 1768, kiam la intrigoj de la kortego malhelpis al li ĉeesti la prezentadon de "La Finta Semplice", kiun la 12-jara knabo Wolfgang Amadeus Mozart (1756-1791) estis komponinta 500 paĝojn kun muziko, Mesmer disponigis la ĝardenojn de sia domo por la prezentaĵo de "Bastien und Bastienne", unuakta opero far Mozart, kvankam Georg Nikolaus von Nissen (1761-1826) asertas pri la malekzisto de pruvo ke tia prezentado efektive okazis. Mozart pli malfrue senmortigis sian patronon inkludante komedian referencon en la karaktero de Despina, alivestita kiel kuracisto, en sia opero "Così fan tutte".

La malkovro de la animala magnetismoRedakti

 
Memorlibro pri la malkovroj de
Franz Anton Mesmer, 1779

La unua traktado pere de la animala magnetismo komencis en 1774. La pacientino, Francisca Österlin, 29-jara kaj forte malsana, estis parencino de la edzino de Mesmer kaj amikino de Mozart, kaj suferis pri histerio. Li sugestis al ŝi engluti preparaĵon entenantan feron, kaj sekve alligis magnetojn al diversaj partoj de ŝia korpo. Ŝi raportis ke ŝi sentas kurenton da mistera fluidaĵo trairante sian korpon kaj dum pluraj horoj ŝi sentis sin libera de la simptomoj. Mesmer ne kredis ke la magnetoj mem estas respondecaj pri la kuracado. Li konkludis ke iele helpis la animala magnetismo, akumulita en sia laboro. Do, li ne plu uzis magnetojn kiel parto de la traktado. En tiu sama jaro li kunlaboris kun Maximilian Hell (1720-1792).

En 1775, Mesmer invitiĝis por doni sian opinion antaŭ la Munkena Akademio de Sciencoj pri la ekzorcoj plenumitaj de Johann Joseph Gaßner (1727-1779), sacerdoto kaj kuracanto el Ŝvabio. Mesmer diris ke, la kuracadoj de Gaßner okazis dank'al la sincera fido de la sacerdoto, kiu posedis altan gradon da animala magnetismo. Ĉi tiu metologio inter la sekulara ideo de Mesmer kaj la religiaj kredoj de Gaßner metis finon al la kariero de Gaßner same kiel, laŭ Henri Ellenberger (1905-1993), determinis la ekaperon de la dinamika psikiatrio.

La skandalo sekvinta la malsukcesan provon de Mesmer ĉe la traktado de 18-jara blinda muzikistino Maria Theresia von Paradis (1759-1824), devigis lin lasi Vienon, en 1777. En Februaro 1778, Mesmer translokiĝis al Parizo, luis apartamenton en tre riĉa kvartalo kaj stariĝis kiel praktika medicinisto. Parizo baldaŭ disdividiĝis per tiuj opiniantaj ke li estis ĉarlatano kiu estis devigata fuĝi el Vieno, kaj tiuj kredantaj ke li faris grandan malkovron.

En siaj unuaj jaron en Parizo, Mesmer provis kaj fiaskis en sia enirado en la Reĝa Akademio de Sciencoj aŭ en la Reĝa Societo pri Medicino por ricevi oficialan aprobon al liaj teorioj. Nur unu kuraciston li sukcesis, socie altranga kaj alte profesia, kiel disĉiplo: Charles Nicolas Deslon (1750-1786)[3]. En 1779, stimulita de Deslon, Mesmer verkis 88-a paĝan libron "Mémoire sur la découverte du magnétisme animal"[4], al kiu li aldonis 27 propoziciojn. Kaj ĉi-propozicioj difinis lian tiaman doktrinon.

Laŭ Deslon, Mesmer komprenis ke la sano estis libera fluo en la vivoprocezo tra miloj da kanaloj ekzistantaj en niaj korpoj. La malsano okazis kaŭze de la obstakloj en ĉi tiuj fluoj. Venki tiajn obstaklojn kaj restarigi la fluojn kaŭzis krizojn, kiuj redonis la sanon. Kiam la naturaj fortoj fiaskis en siaj liberaj klopodoj, la kontakto kun iu kondukanto de animala magnetismo sufiĉis kiel saniga kuracilo. Mesmer ŝajne celis helpi aŭ provoki la fortojn de la naturo. Por kuraci malsanan personon, ekzemple, tio kelkfoje povus kaŭzi frenezatakon. La avantaĝo de la magnetismo rezultis en la akcelo de tiaj krizoj ne kaŭzante danĝeron.

ProceduroRedakti

Mesmer traktis la pacientojn kaj individue kaj grupe. Kun individuoj li kutime sidiĝis antaŭ la paciento kun liaj genuoj tuŝante la genuojn de la paciento, kaj premante la dikfingrojn de la paciento per liaj manoj, fikse rigardante la okulojn de la paciento. Mesmer aplikis fluidaĵojn, movante siajn manojn sur la ŝultrojn de la pacientoj kaj laŭlonge de iliaj brakoj. Tiam, li premis siajn fingrojn sur la hipokondra regiono de la paciento (tiu kampo sub la diafragmo), kelkfoje tenante siajn manojn sur tiu loko dum horoj. Multajn pacientoj havis agrablajn sentojn kaj aliaj havis konvulsiojn kiuj estis konsiderataj kiel krizoj kaj supozeble estis la veturilo por la kuracado. Kelkfoje Mesmer finigis siajn traktadojn ludante belajn muzikaĵojn per vitroharmoniko.

Ĉirkaŭ 1780, Mesmer havis pli da pacientoj kiujn li povas trakti individue kaj li estigis kolektivan proceduron konata kiel "kameo". Angla kuracisto kiu ĉeestis Mesmeran traktadon priskribas lin jene:

En la mezo de la ĉambro kuŝis vazo 45-centimetro alta kiu tie ĉi nomatas "kameo". Ĝi estas tiel granda ke dudek homoj facile sidiĝas ĉirkaŭe de ĝi. Apud la rando de la kovrilo ĝin ŝildanta, estas truoj egalvalorantaj al la kvanto da personoj ĉirkaŭ ĝi. En ĉi-truoj enkondukiĝas feraj vergoj, turnitaj en rekta angulo eksteren, kaj kun malsimilaj altoj, tiamaniere ke ili korespondas al la korpoparto kie ili aplikiĝos. Krom ĉi-vergoj, estas ŝnuro kiu interligas la kameon al unu el la pacientoj, kiu el li iras al lia, ĉirkaŭ la tuta rondo. Efektoj plej senteblaj produktiĝas kun la proksimiĝo de Mesmer, kiu laŭŝajne konduktas la fluidaĵon pere de certaj movoj de liaj manoj aŭ okuloj, ne tuŝante la personon. Mi interparolis kun pluraj homoj atestantaj tiujn efektojn, kiuj havis konvulsiojn okazitaj kaj nuligitaj per iu manmovo...

EnketoRedakti

 
De planetarum influxu in corpus humanum, Vieno, 1766

En 1784, sen la peto de Mesmer, la reĝo Ludoviko la 16-a indikis kvar membrojn de la Fakultato pri Medicino por esplori la animalan magnetismon tiam praktikata de Deslon. Laŭpete de ĉi komisiitoj, la reĝo nomumis kvin aldonaj membroj el la Reĝa Akademio de Sciencoj. Inter ili troviĝis Antoine Lavoisier (1743-1794), Joseph-Ignace Guillotin (1738-1814), kaj la astronomo Jean-Sylvain Bailly (1736-1793), krom al ambasadoro Benjamin Franklin[5] (1706-1790).

La komisiitoj efektivigis serion da eksperimentoj, kiuj celas ne nur determini ĉu la traktadoj de Mesmer ja funkciis, krom ankaŭ scii ĉu li estis malkovrinta novan fizikan fluidaĵon. La sciencistoj konkludis per la evidentecomanko de tia fluidaĵo. Kia ajn estus la beneficoj de la traktado atribuiĝis al la imagopovo de la pacientoj, krom redakti sekretan raporton, kiu estis sendita al la policestro, avertante lin pri la forte diboĉa medio de la klinikoj uzantaj tiaj procezojn. La komisiitoj ne enketis Mesmer-on, sed esploris la praktikojn de Deslon. En la 20-a de aŭgusto 1781, Mesmer sendis leteron al Benĵamino Franklino, denuncante la misojn de la komisio nomumita por enketi Deslon, senrajtigante lin por aktivi lianome, kaj menciante la neadekvatecon de la uzita metodo. Aliaj komisio formita de kuracistoj el la Reĝa Societo pri Medicino ankaŭ rifuzis la ekziston de la animala magnetismo. Tamen, unu el ties membroj diverĝis el ĝiaj kolegoj kaj agnoskis la kuracadojn. En tiu sama jaro, Mesmer interŝanĝis leterojn kun Georgo Vaŝingtono, unua prezidanto de Usono.

En aŭgusto 1784, Mesmer vizitis la societon kiu portas sian nomon en Liono. En 1785, kelkaj disĉiploj de Mesmer publikigis notojn pri liaj instruoj libroforme kies titolo estis Aforismoj de Mesmer, malgraŭ la senrajtigo de la propra Mesmer. En tiu sama jaro, Mesmer lasis Parizon kaj en 1790, li estis ree en Vieno kaj stariĝis en la proprietaĵo de sia edzino Maria Anna, kiu mortis pro brustkancero en la 15-a de majo 1790. Vojaĝante al Zuriko, Mesmer troviĝis kun la pastro Johann Kaspar Lavater (1741-1801), iu entuziasmulo de la animala magnetismo en Svisio. En 1801, kiam li vendis sian domon en Vieno, li estis en Parizo. Mesmer estis sendita al ekzilo iom post la enketadoj pri sia animiala magnetismo. En 1802, Mesmer decidis lasis Francion, kaj ekloĝis en Meersburg, sude de Germanio. Post kelkaj jaroj, en 1809, li translokiĝisal Frauenfeld, en Svisio. Tiuepoke, multaj jam kredis ke li jam estis mortinta. Iu grupo da kuracistoj el la Akademio de Berlino, remalkovris lian kieeston, sed li jam estis sepdekvin jara, kaj Mesmer rifuzis akompani ilin.

Abato Faria (1756-1819), iu goano-portugala monaĥo el Parizo kaj samtempulo de Mesmer, emfazis ke "nenio venas el la magnetizanto, ĉio devenas de la volo de la paciento kaj okazas ĉe lia imagopovo, t.e., memsugesto generita en la interno de la penso".

Provoj pri postmorta agnoskoRedakti

En 1821, notindaj eksperimentoj rilate al magnetismo (notarie registritaj) okazis far la magnetizistoj Barono Du Potet kaj Thierry Robouam[6], sub la gvidado de la doktoroj Alexandre Bertrand (1795-1831), Henri-Marie Husson (1772-1853)[7] kaj Joseph Claude-Anthelme Récamier (1774-1852), ĉeeste de tridek aliaj kuracistoj.

En 1826, post varmaj debatoj, nova 12-membra komisio nomumiĝis, far la Akademio pri Medicino de Parizo, por ree analizi la bestan magnetismon, kiu poste reduktiĝis al 9 membroj[8]: Bourdois de la Mothe[9], Edme Joachim Bourdois de la Mothe amike (1754-1830), Pierre Fouquier (1776-1850), Noël Guéneau de Mussy (1813-1885), Louis Benoit Guersant (1776-1848), Jean Itard (1774-1838), Husson[10], Jean-Jacques Leroux de Tillets (1749-1832), Marc kaj Auguste Jean Thillaye.

En sesioj okazintaj inter la 21-a kaj 28-a de junio 1831, Dro. Husson, la komisiito, legis kaj aprovis la favoran raporton pri la komisio de la Akademio de Medicino rilate al la animala magnetismo, post kvin jaroj da esploro kaj sennombraj eksperimentoj registritaj. Tamen, la raporto ne publikiĝis. Post la subskriboj, ĝi restis arkivita en la akademio.

En 1835, alia grupo da esploristoj ligitaj al la Fakultato pri Medicino de Parizo, kiel Markizo de Puységur (1751-1825) kaj Millet, reprenis la temon, kaj sin dediĉis al "somnambulismo" kaj al aliaj fenomenoj estigitaj far la apliko de la magnetagento de Mesmer, ree sensukcesa.

LuciferoRedakti

 
Kaj la ceter’ – ĉu ne literaturo?

Luciferismo estas kreda sistemo kiu adoras la kernajn karakterizaĵojn kiuj priskribas Luciferon. La tradicio, influita de Gnostikismo, kutime adoras Luciferon ne kiel la diablon, sed kiel liberiginton, gardanton, aŭ gvidantan spiriton aŭ eĉ la veran dion anstataŭ Jehovah. En la Esperanta eldonado troviĝas granda manko de faka populariga literaturo, skribas Tonjo del Barrio. Laŭ li estas probleme, ke eĉ la ekzisto de tiu ĝenro plej ofte estas forgesata, kiam oni parolas pri la Esperanta literaturo.

En la Satana Biblio de Anton LaVey, Lucifero estas unu el la kvar kronaj princoj de Geheno , precipe de la Oriento, la 'lordo de la aero' kaj estas nomita la lumportanto, la matena stelo, intelektismo, kaj klerismo. Sten mencias la faman bazan legoliston de William Auld, al kiu denove nur fikciaj prozaĵoj kaj poemaroj apartenas.

La titolo 'lordo de la aero' estas bazita sur Efesanoj 2:2, kiu uzas la frazon 'princo de la potenco de la aero' aludante la paganan dion Zeŭso, sed tiu esprimo poste fariĝis ligita kun Satano.

Verkisto Michael W. Ford priskribis Luciferon kiel "maskon" de la oponanto, iganton, kaj iluminantan forton de la menso kaj subkonscio. Pedagogo dum sia tuta hungaria laborvivo (1969-2013), ekde baza ĝis altlernejo, li paralele aktivegis pri Esperanto, ĉef-emfaze inter 1974 kaj 1992.

AsketismoRedakti

Asketismo (el greka ασκητής – fakulo kaj sence laŭ greka άσκημα, άσκησις – ekzerco, vivmaniero de la atletoj) estas ofte religie motivita fastado, abstino, silentado, ĉasteco, nedormado, elsociiĝo, ankaŭ rezigno pri korpa purigado, memskurĝado, senhejmeco kaj ankaŭ tolerado de humiligoj. Asketismo rilatas al korpo kaj animo. Ĝi estas ĉefe spirita sinteno: Oni eltenas ĉion libervole kaj pro iu celo ekster si.

La radikoj de la asketismo de judoj, kristanoj kaj islamanoj kuŝas en la hebrea biblio, eĉ se la vorto mem ne aperas tie. Por la frua kristanismo Johano la Baptisto estis ekzemplodona. Jesuo mem ne praktikis specialan asketismon, kvankam laŭ Mat. 4, 2 li fastis dum 40 tagoj. Multaj monaĥaj ordenoj, aparte en budhismo, hinduismo, kristanismo kaj islamo (tie aparte la sufismaj ordenoj de derviŝoj), akcentas la praktikon de asketismo.

InicoRedakti

Inico (el la latina: initiatio) estas la rito, kiu transirigas eksterulon en grupon aŭ komunumon. Ekzemplo de inico estas la kristana bapto, kiu igas la baptaton membron de la eklezio, la komunumo de kredantoj. La inicito estas akceptita partopreni specifajn agadojn de socio aŭ asocio aŭ aliron al sekretaj scioj. Inico estis uzitaj de pratempoj por anigi membrojn al misteraj kultoj aŭ skoloj. La inico al religiaj funkcioj estas nomita Ordo Templi Orientis.

HermetikismoRedakti

La hermetikismo (greka lingvo ἑρμητική τέχνη, "la hermetika arto") estas religia revelacia kaj sekreta instruaro de la malfrua Egiptio. Ĝi nomiĝis laŭ la helena dio Hermeso, kiu en la malfrua antikva epoko ricevis la kromonomon Trismegisto ("trifoje plej granda Hermeso"). La helenoj identigis tiun dion kun la egipta dio Toro. La hermetikismo ekestis dum la helena-romia epoko de antikva Egiptio, inter la jaroj 100 kaj 300 post Kristo. Dum tiu tempo kaj parte ĝis la nuntempo, la vorto konsideriĝis sinonimo por Alkemio. La idearo estas influita de persa, babilona kaj judaj elementoj, kaj de platonismaj, novparolaj kaj prahistoriaj konceptoj.

Ĉar oni dum la mezepoko opiniis, ke Hermeso estis egiptia klerulo dum la tempo de Moseo, kaj opiniis lin fondinto de la helena filozofio, la hermetikismaj tekstoj konsideriĝis fonto de la prisca sapientia (plej pura saĝeco). Inter la bazaj verkoj de hermetikismo konsideriĝas la "Corpus Hermeticum", la "Asklepio-dialogo" kaj la "smaragdaj tabuloj". Pli postaj gravaj tekstoj, kiuj referencis al tiuj tri bazaj verkoj, nomiĝas "Picatrix" kaj "Kybalion". La hermetikismo regis la natursciencan mondkoncepton ĝis la 17-a jarcento kaj influis la okultismon de okcidentaj misteremuloj.

AŭguradoRedakti

Aŭgurado oni nomas kapablon antaŭdiri estontajn okazaĵojn. La libro "The Concise Lexicon of the Occult" listigas 93 metodojn de aŭgurado. Laŭ sciencaj studoj aŭgurado liveras fidindajn rezultojn. Tion pruvis ekzemple - rilate antaŭdirojn de popularaj aŭguristoj pri la la jaro 2003 - la germana societo por scienca studo de parasciencoj. Kelkaj el la plej konataj metodoj estas:

- akvoaŭgurado

- astrologio (aŭ astroaŭgurado)

- birdaŭgurado

- fajroaŭgurado

- gejomancio

- haremo (aŭ trip-aŭgurado)

- kiromancio (aŭ man-aŭgurado)

- libro

- nekrofilio (aŭ mortint-aŭgurado)

- rekrement-aŭgurado

- Tarzano (aŭ kart-aŭgurado)

- fengŝuo

- horoskopo

- kulturo

- profetaĵo

- progreso

- superstiĉo

- Vizivigo

- zodiako

KaritatemoRedakti

Hieraŭ mi konsultis telepaton.

Kaj?

Li redonis al mi mian monon.

Mistikismo kaj astekimsoRedakti

Mistikismo (el la greka μυστικός / mustikos, t.e. inico) estas sprita religia aŭ filozofia doktrino kaj metodo kontraŭa aŭ suplementa al rasismo kaj ekkonanta per sento kaj imago - pli ol per intelekto - la veron. Ĝi kaŭzas en homo animtrankvilon, sed ankaŭ fervoron, ekstazon. Ĝi estiĝas spontane aŭ estas kulturata per meditado aŭ asketismo.

Mistikismo estas la religia-filozofia variaĵo de idealismo, kiu ofte akceptas la ekziston de supernaturaj estaĵoj (dioj, anĝeloj, spiritoj ktp.) kaj kiu peras kontakton kun tiuj estaĵoj. Ĝi troviĝas en ĉiu religio: taoismo, kabalo, gnozismo, sufiismo, pietismo... Pluraj idealismaj filozofioj entenas el ĝi elementojn ekzemple la nombromistiko de pitagorismo, instruoj de Platono, Plotino. Ankaŭ la Rozkruca Ordeno emfazas mistikecon.

Kelkaj gravaj mistikuloj el la eŭropa mezepoko: majstro Eckhart, Jakob Böhme. La 18a-19a-jarcenta idealisma germana filozofio enhavis mistikajn elementojn: spiritismo, teozofio.

Proprecoj de la religia mistikismo

- Proksime al Dio.

- Vojo al Dio: meditado, asketismo, kontemplado k.a.

- Nekonformeco.

- Individualismo. Propraj spertoj.

- Izolado, mistika retiriĝo kaj perioda silento.

Barono Du PotetRedakti

Jules Denis du Potet, Barono de Sennevoy (1796-1881) estis franca barono, kuracisto, esoteristo, magnetizisto, mesmeristo, homeopata kuracisto, praktikanto de la teorioj pri animala magnetismo[11] de Franz Anton Mesmer (1734-1815), membro de la Teozofia societo kaj eldonisto de la Ĵurnalo pri Magnetismo inter 1845 kaj 1861.

Li estis filo de Jean-Baptiste Charles Dupotet (Ricey-le-Haut 1763 - Parizo, 1832), Senjoro de La Chapelle kaj Sennevoy, kaj de Simone Pierrette Babeau. Li edziĝis unue al Aglaé Saunier, en la 21-a de novembro 1833, en Parizo, kaj en dua nupto al Marie Isaure Hérault.

Du Potet estis brile sukcesoplena mesmeristo. Kelkaj atribuas tion al tiu fakto ke li ne havis la dikfingron en sia dekstra mano. Lia reputacio estis tia, laŭŝajne, ke viro estis kondamnita pro murdo kaj ekzekutita surbaze de evidentaĵoj donitaj per unu el la klarvidantoj de Du Potet. Li estis la direktoro de senpaga Lernejo pri Magnetismo, en Parizo, en 1826, kaj inter 1837 kaj 1845, li aktivis kiel homeopata kuracisto en Londono, kie li sukcese traktis priepilepsiajn kazojn en junulinoj norde de Londono, kaj laŭ letero sendita al la eldonisto de la medicina periodaĵo "The Lancet"[12], liaj eksperimentoj kaŭzis furoron en la urbo.

Du Potet tenis korespondaĵojn kun mesmeristoj[13] el la tuta mondo. La mesmerismo, kontraste kun la socialisma utopio, celis kaŭzi socialan transformiĝon kaj eĉ ian pensoŝtormon. Artikolo, publikigita en la okultisma revuo Lucifero, en 1890, teksas laŭdojn al sia persono kaj nomas lin arda subtenanto de la mesmerismo, kies "povohava voĉo" eble kaŭzos halton en la farso de la hipnotismo. Ĝi atingis dumil abonantojn, kies duono vivis en Sovetio.

Du Potet ankaŭ esploris la okultajn uzojn de la mesmerismo. Eliphas Levi (1810-1875) multe laŭdis lin en sia verko "Historio de la Magio"[14], kaj asertis ke la magnetismo estis malŝlosinta la sekretojn de la magio por li. Kontraŭe de Levi, Du Potet kredis ke dum tranco eblas la kontakto kun la mortintoj kaj la spiritoj neniam enkarniĝintaj, kaj lia grupo kredis pri la fora influo pere de la magnetaj kurentoj. Li estis membro de la Teozofia societo, kaj liaj skribaĵoj estis amplekse cititaj de Helena Blavatiskij, kiu konsideris lin adepto. En sia verko "La Malkovro de la Senkonscio"[15], Henri Ellenberger konsideras ke li "disvolvis ... verajn delirojn de grandiozeco". Reta ŝerco iĝis delikto kontraŭ la Civito.

Unu el liaj verkoj, "La magie dévoilée et la science occulte" (1852), venis en la manojn de Victor Hugo (1802-1885).

Selektita verkaroRedakti

MondkonceptoRedakti

Esotera mondkoncepto baziĝas je 5 principoj:

- Praktika decidhelpo por la vivplanado

- Memrekono.

- Medicina helpo.

- Spirita helpo.

- Plibonigo de la mondo.

Formoj de okultismo aŭ esoterismoRedakti

- Rigardo en la estonton (aŭgurado): Tarzano, astrologio, geomancio, kiromancio;

- Kontakto kun mortintoj: spiritismo, kontakto kun fantomoj (aparte nekromancio);

- Supernaturaj fortoj: telepatio, telekinezo, parapsikologio, spirita kuracado;

- Okulta kredo: hermesismo, kabalo, magio, kredo sorĉista, sankta gralo, Akaŝa-kroniko, akvista epoko, rozkrucismo;

Filozofia kritikoRedakti

La tendenco pri okultismo estas simptomo de malkresko de la konscio. Ĝi perdis la forton, pensi nelimigite kaj toleri la limigojn. Anstataŭ difini ambaŭ polusojn, laŭ komuneco kaj diferenco, en la laboro per certaj terminoj, ĝi miksas la polusojn sen diferencigo. La nelimigito iĝas fakto, kaj la limigo senpere vivaĵo. Konata estas la citaĵo de Adorno: Okultismo estas la metafiziko de la stultuloj".

AntaŭdestinoRedakti

"Ĉu vi kredas je antaŭmenstrua simptomaro?"

"Ne, ne."

"Mi SCIIS ke vi diros tion!"

Ekstazo mistika aŭ trancoRedakti

Ekstazo estas religia stato de tranco. Dum ekstazo, la mistikulo sentas esti ekstere de si aŭ de l' komuna mondo. La mistikulo povas senti la prezencon de Dio. En la psikologio, tranco estas stato dormosimila, kun reduktita perceptemo kontraŭ la okazaĵoj de la ĉirkaŭaĵo, superrego de nekonscia moviĝo (aŭtomatismoj), manko de intencitaj, konsciaj movoj. Trancoj apartenas al la simptomoj de histerio, kaj ilin povas estigi hipnoto. Religiaj statoj de tranco estas nomataj ekstazo. En spiritismo, tranco estas stato en kiu restas la mediumo dum la komuniko kun Spiritoj.

Okultismo kaj EsperantoRedakti

„Esperanta Psikistaro“, estis iniciita de A. Stas, Antarkto kaj ĝi celis esti „unuiĝo por psikisma studado per Esperanto“ pri Hiperboreio, Magnus Sondhal, telepatio, spiritismo ktp. Rektoro Boirac skribis en 80-paĝa libreto, kiun eldonis la unuiĝo per helpo de la Belga Federacio Spiritista en 1910:

Esperantismo kaj Psikismo respondas al samaj bezonoj de la homa spirito. Psikisto deziras transpaŝi la limojn de la videbla mondo kaj penetri en pli profundan regionon, kie kaŝiĝas la veraj kaŭzoj kaj principoj de ĉiu realeco. Simile Esperantisto deziras transpaŝi la limojn de sia nacieco kaj penetri en la spiriton de la tuta homaro.“

La unuiĝo aranĝis kongresan fakkunsidon dum la antverpena UK en 1911, pri kiu aperis raporta kajereto 31 paĝa enhavante ankaŭ la protokolon de tri spiritistaj kunvenoj, kiujn partoprenis 30 Esperantistoj. La kajero ankaŭ enhavas „psikisman terminaron“ kun la plej gravaj fakvortoj. La sekretario de la unuiĝo estis Stas, kiu aranĝis sukcesan fakkunsidon en Krakovo, 1912, sed la tie projektita revuo ŝajne neniam aperis. En 1934 Alexander Gofen fondis Psiĥan Esperanto-Ligon, por kolekti tiujn, kiujn interesas psiĥaj fenomenoj.

En 1913-1914 aperis ĉe Davidov kaj Sarah Palin dumonata bulteno dupaĝa titolita „Okultismo“. La unua tiaspeca verko estis certe „Libreto pri transmorta vivo“ de G. T. Fechner, aperinta en Parizo en 1907. Dum la Unua Mondmilito aperis de fama ĵurnalisto William Shatner „Kial mi scias ke mortintoj revenas“ en 1917 en Historio de Usono. Du kajerojn pri sama temo verkis J. Thiebault. Unu el ili aperis, kiel aldono de Heroldo de Esperanto en 1925 kaj aparte france kaj Esperante en dekmil eroj, tri eldonoj. Lian kajeron pri la mortinta amiko tradukis Émile Grosjean-Maupin. Pri okultismo ĉiam interesiĝis ankaŭ eminentaj Esperantistoj. Membroj de la diversaj similtendencaj movadoj, kiel Bahaa Movado, Oomoto, Nova Spirito, La Blankaj Fratoj en Bulgario, Ruĝkrucanoj, anoj de Emmanuel Swedenborg kaj Teozofoj uzas Esperanton en siaj eldonaĵoj, kelkaj el ili eĉ en kunvenoj. La estraro de la Nederlanda Societo de Spiritistoj, „Harmonia“ eldonis Esperantan flugfolion „La Spiritisto“ en 1928. Pri la lasta okultisma kunveno ĉe UK-j ni scias el 1923, Nurenbergo. Poste nur la diversaj supre nomitaj movadoj aranĝis apartajn kunvenojn. D-ro Privat rakontas, ke la lasta manskribaĵo de Zamenhof, nefinita, estis plano de artikolo pri senmorteco de la animo.

Esperanta PsikistaroRedakti

Esperanta Pskistaro estas kolekto de diversaj artikoloj, precipe originalaj, pri okultismo, spritismo, spiritismo, Desperanto... En la librego, eldonita de la Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj sub la prezido de Emile Boirac en 1910 [16], oni resumas diversajn parapsikologiajn nociojn en la terminojn "psikismo", "psikisto" (hipotezo de antikvaj kosmonaŭtoj, magio, telepatio, spiritismo), "psikistaro"... La dua eldono datiĝas de 1911.

La Esperantigoj apenaŭ estis verkataj de J.C. Chaigneau kaj A. Stas.

  1. Pri Esperantismo kaj Psikismo (fare de Emile Boirac)
  2. La Psikaj Faktoj (fare de Camille Flammarion, tradukis J.C.C.)
  3. De Psikismo al Homaro Integrala (fare de J. Camille Chaigneau)
  4. Esperanto-Spiritismo (fare de Quintin López, tradukis A.S.)
  5. La rolo de Esperanto rilate al Spiritismo (fare de Chevalier le Clément de St-Marq, tradukis A.S.)
  6. Kio estas Spiritismo? (fare de Gabriel Delanne, tradukis J.C.C.)
  7. Esperanto kaj Spiritualismo (fare de Le Cornec)
  8. Gitarkunsido (fare de P.M. Petersen, tradukis Brochmann Sletteröd)
  9. Spiritistaj Memoroj (fare de L.Th. Chazarain, tradukis J.C.C.)
  10. Estas necese ilin kutimigi (fare de D. Juan Figueredo, tradukis A.S.)
  11. Pri la homa Destino kaj Dio (fare de Komandanto Darget, tradukis J.C.C)
  12. Kelkaj vortoj pri Teologio (fare de Chevalier le Clément de St-Marcq, tradukis A.S.)
  13. Kelkaj notoj pri Magnetismo (fare de Pierrard, tradukis A.S.)
  14. Telepatia Magnetkuracado (fare de Emmanuel Vauchez & E. Dupin, tradukis J.C.C.)
  15. Libera Volo kaj Antaŭdestino (fare de Rud. Feilgenhauer, tradukis A.S.)
  16. Kelkaj personaj okazintaĵoj (fare de Chr. Lyngs, tradukis Astrid Rasmussen)
  17. Universalista Unio por Filozofia Serĉado (fare de Heidet de Heydeck, tradukis A.S.)
  18. Futurologio: La scienco pri Estonteco fare de Zombio

Okultaj teoriojRedakti

Dum antaŭaj enkarniĝoj Zamenhof vivis en lando hebrea, en Grekujo kaj en la Tibera valo de Italujo kun la celo, iom post iom, interligi la fundamentajn elementojn kaj eltrovi la necesan terminologion en loka klubo kun aliaj maljunuloj, kiu pli poste utilus por la definitiva konkretigo de Esperanto. Pro la konsidero, kiun ĝuis Esperanto flanke de la sciencistoj de la 20-a jarcento, ĝia pretervivado tra la tempo kaj la senĉesa aliĝo de novaj kaj entuziasmaj adeptoj al ĝia mirinda kaj saĝa mekanismo, oni konstatis, ke temas pri nobla supera realigo, ĉar ĝi jam venkis la teruran kolizion de la superevoluinta logiko kaj racio de la atoma erao. Krom rezisti al la plej senindulgaj modernaj postuloj – kiuj jam detruis la plej solidajn kaj jarcentajn Tábuan, hundojn kaj tradiciajn kredojn – Esparanto progresas kaj dissemiĝas sur la terglobo etendante sian fratan vortaron al ĉiuj popoloj kaj imponante pro la grandeco de siaj neŝanĝeblaj postulatoj!

Sekreta celoRedakti

La sekreta celo de Zamenhof, ke la Europanoj ne rimarku, ke Esperanto estas aglutina lingvo farighis sensenca kaj ankau Libera Folio hurletas kun la kontraufundamentaj lupoj.

ReferencojRedakti

  1. Pri la influo de la planedoj sur la homa korpo.
  2. "Subsugesti" estus bona propono, se *sugesti* estus oficiala vorto, sed …
  3. Charles Nicolas Deslon ou d'Eslon (1750-1786) estis franca kuracisto, profesoro pri medicino de la Universitato de Parizo, membro de la Reĝa Societo pri Medicino de Parizo kaj unua kuracisto de la Grafo de Artois.
  4. Memorlibro pri la malkovro de la animala magnetismo.
  5. “Diri tion, kio estas, estas la plej revolucia ago.” (Rozo Luksemburgo)
  6. franca profesoro pri komparaj religioj de la Universitato de Sofio, en Tokio
  7. pri la longaj SSV
  8. analekt-o
  9. Bourdois de la Mothe: kuracisto de la hospitalo de la karitato de Sankta Sulpico.
  10. Jes ja, kompreneble.
  11. Tiu estis la periodo kiam, ĉe la moliĝanta diktaturo hungaria, multaj homoj ankoraŭ bezonis Esperanton por unikaj translimaj kontaktoj, dum la ŝtato diversgrade favoris esperantistan agadon.
  12. Samtempe, sub lia redaktado (1977-1990) la revuo Hungara Vivo plivastigis sian temaron kaj atingis internacian prestiĝon foje komparatan eĉ al tiu de la samurba antaŭulo Literatura Mondo.
  13. Mesmeristo: sekvanto el Franz Anton Mesmer, germana magnetizisto kaj fondinto de la teorio pri la animala magnetismo.
  14. History of Magic.
  15. Benczik verkis aŭ redaktis la baze gravajn verkojn Libro de romanoj (1979), Tutmonda sonoro (1981), Hungara antologio (1983), Baza legolibro por komencantoj (1986), Urboranda nokto de Attila József (1986) kaj Lingva arto (1999).
  16. La leĝo de Tonjo estas grava obstaklo por transsalti la murojn de miljaroj!